Batalo pri la domo de Bonaeraj esperantistoj

La 4-an de julio la estraro de Bonaera Esperanto-Asocio denuncis ĉe la polico kaj forpelis el sia sidejo s-ron Antonio Ferrer kaj kunlaboranton lian pro uzurpado de la asocio. Ferrer estis la ĉefzorganto de BEA dum la lastaj 5 jaroj.

Silvia Rottenberg (6-a de maldekstre), Adrián Alejandro (kun okulvitroj, malantaŭ ŝi), Ricardo Coutinho (la dua de dekstre) kaj multaj aliaj lokaj esperantistoj, preferas la terason de Silvia por renkontiĝi. Tie renkontiĝas ankaŭ lokaj Duolingo-lernantoj.

Kiam en 2015 Silvia Rottenberg revenis vivi en Argentino, ŝi trovis strangan situacion ĉe Bonaera Esperanto-Asocio (BEA), kies prezidanto ŝi kelkfoje estis: la estraro ne parolas Esperanton.

– Mi proponis instrui la lingvon sed ilin ne interesis la lingvo. Krome mi miris, ke la multaj novaj membroj portitaj de la UK jam estis forpelitaj kaj multaj havas problemojn kun Antonio Ferrer, la ĉefzorganto. Nepris reorganizi la estraron kaj ĝisdatigi BEA-n ĉe IGU (Inspección General de Justicia, ”Inspekto Ĝenerala de la Justico”). Krome, ne plu eblis pruntepreni librojn ĉar Antonio estis ŝlosinta la bibliotekajn ŝrankojn, ŝi rakontas.

Ricardo Coutinho, la instruisto de BEA, konfirmas:

– Li kontrolis la eniron kaj eliron de homoj de la domo; li redaktis ĉiun novaĵon kaj alvokon por membroj; li ricevis ilian monon kaj pagis la ŝuldojn de la asocio; li kontrolis la aferojn rilate al IGU.

Ferrer transprenis la stiradon de la Bonaera asocio post kiam Silvia Rottenberg ekloĝis eksterlande. En mallonga tempo li promociiĝis de neformale nomumita bibliotekisto ĝis administranto ĉe BEA. Li volonte rakontas, ke ekmembrinte en 1970, nur en 2012, jam emerita, li vere alproksimiĝis al BEA, motivigita de la okazonta UK en Bonaero (2014). Pri la unuaj konfliktoj, li respondas:

– Jorge Montanari provis trompi min pri siaj kotizoj kaj insultis min senmotive. Do mi montris al li la pordon kaj laŭte diris: ”vi estas forpelita!” Li ne obeis mian ordonon do mi turnis min al la polico kaj jura instanco, kvankam post ioma tempo mi retiris la denuncon por ne damaĝi lian personan vivon. La alia, Adrián Alejandro, malice perfidis Mabel Ojeda kaj min, kiuj patrece pretigis lin kiel estontan bibliotekiston kaj poste prezidanton de BEA. Nome li filmis miajn reagojn al provoko kaj poste redaktis la bildojn kaj tutmonde diskonigis ilin. Li ankaŭ elpensis fraŭdon: prezentis sin ĉe IGU kiel prezidanton de BEA kun apogo de 15 subskriboj de… lia patrino, fratineto, fianĉineto kaj amikoj.

La malagrablaĵoj tamen havas pli profundajn radikojn, nome ĉe Argentina Esperanto-Ligo (AEL), opinias Rubén Diaconu, ĝia iama prezidanto.

– Ĉio komenciĝis tuj post la nacia E-kongreso en Carlos Paz (okt. 2013), kiam ekestis akuzoj kontraŭ Jorge Cabrera, tie elektita prezidanto de la Ligo. Post tio la jaraj AEL-asembleoj, kiuj tradicie okazas ĉe BEA, iĝis neeblaj tie ĉar Ferrer interrompadis kaj agresadis Cabreran tiel, ke la Ligo devis komenci kunsidi en kafejo.

Kurioze, neniu el la tri lastaj AEL-prezidantoj (Cabrera, Montanari kaj Alejandro) rajtis eniri en la sidejon de BEA, ĉar ĉiuj ili estis forpelitaj de Ferrer.

La sidejo de BEA estas la loko en Bonaero, kie antaŭe regule okazadis Esperanto-kursoj. BEA spertis ian revigliĝon en la 2000-aj jaroj, kiam ĝiaj membroj pli aĝaj kaj junaj komencis kuiri kaj manĝi kune ĉe ĝi. En tia etoso, en 2011-12, Silvia invitis la UK-n al Bonaero – sed jam baldaŭ post tio ŝi devis, pro familiaj kialoj, translokiĝi al Usono. Por Ferrer, tamen, tiuj jaroj aspektas alie:

– La sidejo de BEA en la lastaj 20 jaroj (ekde 1994 proks.) eniris staton de administra ĥaoso kaj la konstruaĵo troviĝis en ruina stato; estis perdiĝinta la membrolibro, ne plu oni registris membrojn nek prezentis bilancojn; ne okazis informtransdono al IĜJ.

La sidejo de BEA. Foto: Google mapoj.

Intertempe ekis la ĝisdatigo de BEA en la registra instanco IGU, sed ĝi ne iras facile: necesas retrovi bilancojn kaj la akto-, membro- kaj kaso-librojn.

En februaro 2019 Ferrer submetiĝis al grava kor-operacio kaj devis resti longe ripozi.

– La funkciigon de BEA li delegis al neniu. La advokato kiu konsilas pri IĜJ insistis pri la mankantaj paperoj, do Coutinho kaj mi iris al BEA serĉi, sed ne trovis ilin. La malordo en la sekretariejo estis terura, jen kial Antonio tenas ĝin fermita, rakontas Rottenberg.

Laŭ Coutinho, la sidejo “aspektis kiel post tertremo”.

Meze de tiu jaro, Silvia denove iris al la sidejo, ĉi-foje kun vicsekretariino Elena Morteo. Restariĝinte de sia operacio, Ferrer revenis al la ejo kaj tiam malkovris, per registroj de kaŝkameraoj de li instalitaj, la vizitojn.

Coutinho atestas:

– Ferrer kolere, krie insultis Silvian kaj minacis ŝin kaj Elenan per prizono pro ŝtelado de Esperanto-bultenoj. Post tio, mi ne plu emis reveni al la sidejo.

Silvia Rottenberg aldonas, ke la rilatoj inter la nove kunmetita estraro kaj Ferrer tiom damaĝiĝis, ke oni komencis kunsidi nur unufoje monate, kaj oni ĉesis instrui en la sidejo, ĉar ankaŭ la lernantoj ne plu eltenis Ferrer

– Sen la kursoj, la BEA-aktivado iĝis nula. Ni reprenis la instruadon en mia loĝejo, kiu funkciis kiel paralela sidejo.

Dume Ferrer memdecide ŝanĝis la seruron de la sidejo.

Forŝlosita de la domo, la ekzilita BEA-estraro devis kunsidi en kafejo. En sia kunsido de la 29-a de februaro tie ĝi rimarkis, ke viro el butiko trans la strato observas ilin. Silvia Rottenberg iris alfronti lin kaj montriĝis, ke temas pri Pereyra. Ekfotita de Rottenberg, kiu volis pruvon de la epizodo, Pereyra provis ataki ŝin, sed ĝustatempa interveno de filo de kunsidantino savis ŝin.

Tuj poste la estraro iris al policejo denunci Ferrer kaj Pereyra pro uzurpado de la BEA-sidejo, kaj sekve tiuj ne plu rajtas eniri la domon.

La 4-an de julio la estraro kunsidis per Zoom – ne eblas ĉeeste pro la strikta kronvirusa elirmalpermeso – kaj decidis pri la forpelo de Ferrer kaj Pereyra; tiu ĉi lasta nun kontestas tian kunsidon neleĝa kaj minacas Silvia Rottenberg per tribunaloj.

Ambaŭ pordoj, la propra kaj la ekstera, havas nun reŝanĝitajn ŝlosilojn. Intertempe kelkaj foririntoj pretas reveni kaj eĉ kandidatiĝi por la estraro. Anojn kaj elanon oni retrovas. Espereble ankaŭ la BEA-libroj retroviĝos. Malpli facile eblos retrovi la tempon kaj energion perditajn en tiom da disputoj kaj angoro.

F. L. Veuthey


Pli pri la temo:

8 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Raul J Garcia
2020-07-25 22:56

Tio estas tre bedaŭrinda situacio. En Novjorko ni ne posedas ejon por renkontiĝi kaj labori. En granda urbo estus bonege ĉiam havi tiun eblon fari aferojn en propra spaco. Espereble la situacio povos baldaŭ esti solvita sen (pli) grandaj konfliktoj. La lokanoj bezonas tion, kaj Esperantujo ĝenerale ankaŭ bezonas tion. Verdire tiu povus esti loko de gravaj agadoj en Latinamerika Esperantujo.

Dieter Rooke
2020-07-27 9:48
Respondo al  Raul J Garcia

Pri batalo inter Esperantistoj kaj aparte domoj eblus verki furoran romanon .
Chu ghi jam ekzistas en libroservo de UEA?

Ricardo Coutinho
Ricardo Coutinho
2020-08-17 1:26
Respondo al  Dieter Rooke

La konflikto Dieter ne estas inter Esperantistoj.
La sinjoro Antonio kaj siaj amikoj neniam lernis esperanton kaj kelkaj balbute iam diris: ”Saluton”.

Hejmano
2020-09-03 18:11

Ŝajne tiu afero ne finiĝis, ĉar antaŭ malpli ol unu horo BEA publikigis komunikon dirante ke S-ro Ferrer perforte eniris en la sidejon, detruinte pordon per betona bloko!
Kuraĝon al la (veraj) bonaeraj kaj argentinaj esperantistoj!

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-09-03 19:10
Respondo al  Hejmano

Ligilo al la BEA-komuniko (supozeble publika) faciligus sekvi la aferon.

Hejmano
2020-09-04 22:31

Kompreneble!
Tiu komuniko estis publikigita en la socia retejo Instagram fare de la konto “Bonaera Esperanto-asocio”

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-09-05 0:24
Respondo al  Hejmano

Denove: ĉu estas tiom malfacile aŭ neeble doni REKTAN LIGILON al tiu komuniko (tiel ke interesatoj povas simple alklaki la ligilon kaj tuj alteriĝi sur la komunikon) anstataŭ nur daŭre doni la ĉirkaŭajn informojn (tiel ke interesatoj estas devigataj serĉi en Google por eble trovi la komunikon)?

Hejmano
2020-09-05 15:05

Mi ne uzas tiun socian retejon per interreto.
Sufiĉis ja simple serĉi ce instagram.com “Bonaera Esperanto-asocio”.
Sed ne gravas, jen: https://www.instagram.com/p/CErfAysJDFc/