Kie estas la Duolinganoj?

En vidpunkta artikolo Robert Nielsen demandas, kie estas la milionoj da homoj, kiuj ekde 2015 komencis lerni Esperanton per Duolingo. Li konstatas, ke la grandega salto antaŭen, kiun multaj atendis, neniam okazis.

Mi memoras la ĝojon kaj eksciton, kiam oni anoncis ke Duolingo kreos kurson por lerni Esperanton. Ĝi estis (kaj ankoraŭ estas) la plej populara retejo por lingvolernado en la mondo, kun plurdekmilionoj da uzantoj, do oni vidis tion kiel grandegan leviĝon por nia lingvo. Oni kampanjis longe por tiu agnosko, simile kiel antaŭaj generacioj kampanjis por la agnosko ĉe la UN. Oni parolis pri nova epoko por Esperanto, kaj ni ekscitite demandis unu la alian, kiom da novaj lernantoj venos. Ĉu centmilo? Ĉu miliono? Eĉ se nur eta kvanto el la lernantoj aliĝus al UEA, tiu multobligus sian membraron. Ĉi tiu ondego da novaj homoj revivigos la movadon!

Mi estis unu el tiuj entuziasmuloj kaj atendis ian “grandegan salton antaŭen”. Mi komencis lerni Esperanton en 2014 per malnova lernolibro eldonita en 1907, kiun mi trovis senpage interrete, kaj per la retejo Lernu.net (kiu jam tiam estis malnovstila). Do, mi ĝojis kiam aperis en 2015 kurso kun bela stilo, moderna aspekto, buntaj koloroj – en retejo jam tre konata kun milionoj da membroj. Jen la perfekta reklamo por la lingvo, reklamo kiu montras ĝin en moderna maniero, egale kun lingvoj kun dekmilionoj da parolantoj. Do, ankaŭ mi mem uzis Duolingon kaj certis pri la nova sento kiu en la mondon venis.

Kvin jaroj pasis de tiam, kaj ĉu la esperoj realiĝis? Duolingo ne plu publikigas kiom da homoj entute uzas ĝiajn kursojn, nur la nombron de la “aktivaj lernantoj”, sed post mia peto, oni donis tiun informon al mi.

Robert Nielsen.

Laŭ Duolingo, entute 2,8 milionoj da homoj uzis la kursojn por lerni Esperanton, 1,6 milionoj per la angla, 871.000 per la hispana kaj 376.000 per la portugala (tiuj nombroj ne estas tute precizaj, pro rondigo). Tio estas kiom da homoj komencis la kurson, sed ne kiom finis la kurson – bedaŭrinde Duolingo ne publikigas tiun nombron. La plej grava demando estas: Kiu elcentaĵo de la homoj finis la kurson? Ĉu kvarono? Dekono? Centono? Mi kontaktis la kontribuantojn, la volontulojn kiuj helpis krei la kurson, sed ankaŭ ili ne scias. La sola statistiko estas el 2016, kiam ĉirkaŭ 3 procentoj el la homoj finis la kurson, sed tiu estis malpreciza konjekto, kiam la kurso estis nova.

Do, kiom el la preskaŭ 3 milionoj da lernantoj iĝis esperantistoj? Mi dividas ilin en kvar kategoriojn.

Unue estas la scivolemuloj. Ili ne vere volas lerni Esperanton, sed simple volas vidi kiel la lingvo kaj la kurso aspektas. Ekzemple, mia patrino faris du aŭ tri lecionojn pro scivolemo, sed ŝi neniam serioze provis lerni la lingvon. Mi mem faris unu lecionon de la dana, ĉar mi estis scivola pri la lingvo de mia praavo, sed kiam mi vidis kiel malfacila ĝi estas, mi forkuris.

La dua grupo estas la kolektemuloj. Ili kolektas lingvojn por fanfaroni kaj imponi aliajn homojn (kaj sin mem), ne ĉar ili vere volas uzi ĝin. Duolingo donas ŝildon al vi por ĉiu lingvo kiun vi komencas lerni, kaj iuj kolektas ilin kvazaŭ ili estus premio. Mi ofte vidas homojn kun dek aŭ eĉ dudek ŝildoj, sed kompreneble ili ne povas bone paroli tiom da lingvoj. Se oni iras al la diskutejo de Duolingo, la profiloj kun malpli ol 5 lingvoj aspektas malplenaj. Iuj nur komencas la kurson, sed aliaj volas fanfaroni pri tio kiom da kursoj ili finis. Sed eĉ kiam ili finas la kurson, ili ne multe uzas la lingvon, ĉar ili tuj komencas novan kurson por alia lingvo.

Jen ekzemplo de iuj “kolektemuloj” – ili havas ŝildojn por multaj lingvoj (inkluzive Esperanton) sed ĉu ili vere scipovas tiom da lingvoj?

La tria grupo estas la komencantoj. Ili vere volas lerni la lingvon kaj efektive studas ĝin. Sed mankas al ili la tempo aŭ motivo por fini la kurson. Eble ili devas labori, studi, zorgi sian familion, amikojn kaj aliajn ŝatokupojn. Eble ili revenos al la lingvo post monatoj aŭ jaroj, sed nun ili estas tro okupataj. Eble ili perdis intereson pri la lingvo kaj ĝi ne plu plaĉas al ili. Eble ili aŭdis ke Esperanto estas facila lingvo, sed ne sciis ke “facila” ne signifas “senpena” kaj rezignis kiam ĝi iĝis pli malfacila ol ili atendis. Eble ili ne ŝatis la metodojn de Duolingo kaj foriris por uzi alian retejon aŭ metodon.

Kaj la kvara grupo estas la esperantistoj. Ili estas la homoj kiuj faris la kurson ĝis la fino kaj daŭrigis sian lernadon poste. Ili ne nur lernis la lingvon sed ankaŭ uzas ĝin, por legi, aŭskulti, rigardi filmetojn ktp. Eble ili aliĝas al grupoj de esperantistoj (interrete aŭ vera-vive), iris al renkontiĝoj kaj aniĝis en la movado. Tiu estas la celgrupo, tiun ni volas kaj atendis.

Do kiom da homoj estas en ĉiu kategorio? Mi konjektas ke la plej granda grupo estas la scivolemuloj, ĉar tiu grupo postulas malplej multe da tempo kaj energio, kaj la plej malgranda grupo estas la esperantistoj, pro la malaj kialoj. Sed kiom granda estas la esperantista grupo? Eĉ se ĝi estas nur unu procento el la 2,8 milionoj da uzantoj, tio estas 28.000 homoj. Imagu se 28.000 homoj aliĝus al la movado.

En 2019, UEA havis nur 4.162 individuajn membrojn, do tiu estus okobla kresko al 32.000 membroj. TEJO havis 593 individuajn membrojn, do la aliĝo de eĉ unu aŭ du mil novaj membroj, tute ŝanĝus ĝin. Se nur unu procento el la Duolinganoj aliĝus al la movado, tio levus ĝin al la plej alta nivelo en la tuta historio de nia komunumo. La plej alta rekordo por individuaj membroj estas ĉirkaŭ 8.000 por UEA kaj 900 por TEJO, kaj tio estus facile superebla per nur eta elcentaĵo el la Duolinganoj.

Sed tio ne okazis, fakte la membronombro de UEA malkreskis. En 2015 ĝi havis 5.501 individuajn membrojn kaj 9.215 aligitajn membrojn. La membraro de TEJO kreskis, sed tio okazis ĉar la asocio altigis la aĝlimon de 30 al 35.

Eble la Duolinganoj ne volas aliĝi al la tradiciaj asocioj, sed ankaŭ la ĉefaj kongresoj ne spertis kreskon. Malfacilas kompari la kvanton de la aliĝoj ĉe la Universalaj Kongresoj pro la malsimilecoj inter la landoj, sed oni ne vidas grandan ŝanĝon. Ekde la nekutime granda centa kongreso en 2015, la kongresoj havas 900-1.600 partoprenantojn, sed inter 2000-2009 ili allogis 1200-2400 homojn. La plej granda IJK dum la pasinta jardeko ne estis en la epoko de Duolingo, sed en 2011 (Ukrainio kun 311 aliĝintoj), kaj en 2000-2009 okazis sep kongresoj eĉ pli grandaj. La IJK de 2019 kaj tiu de 2015 havis precize la saman kvanton de aliĝintoj (291) – do ĉu Duolingo donis nulan kreskon?

Sed neniu el la grandaj internaciaj kongresoj spertis grandan kreskon, kaj ili ĉiuj allogas pli-malpli la saman kvanton da partoprenantoj kiel antaŭ ol la Duolingo kursoj aperis. IJF, JES, NR kaj la SAT-kongresoj ne vere kreskis, kaj SES (kiun oni supozus la plej alloga por komencantoj) fakte malkreskis. La aliĝo de eĉ 100 novaj homoj estus granda diferenco por ili, kaj oni pensus ke el la 2,8 milionoj da homoj devus esti almenaŭ 100 kiuj irus al kongreso, ĉu ne?

Sed eble la komencantoj prifajfas asociojn kaj kongresojn kaj uzas la lingvon por aliaj aferoj. Tamen, por kio? Estas interretaj grupoj ĉe fejsbuko, tvitero, redito, telegramo, sed tiuj havas nur centojn da aktivaj homoj. Ne estas multaj aktivaj blogistoj, podkastistoj aŭ jutubistoj (kvin aŭ malpli). La vendado de libroj kaj muziko ne multe ŝanĝiĝis, kaj mi ne vidas ian signon ke la produktado de tiuj kreskis. Do, ĉu estas iu ajn ŝanĝo en Esperantujo pro Duolingo? Ĉu la miloj da lernantoj ne influis la movadon? Ĉu ili ne uzas la lingvon? Kie estas la Duolinganoj?

Certe estas ekzemploj de esperantistoj kiuj lernis pro Duolingo. Mi konas kelkajn homojn kiuj nun estas tre aktivaj en la movado (iuj eĉ iĝis estraranoj de TEJO) kaj lernis ĉefe per Duolingo. Sed unuopaj ekzemploj ne estas fidindaj kaj ne informas nin pri la tuta movado. Ĉu tiuj homoj aktiviĝus ankaŭ se la Duolingo-kursoj ne ekzistus, ĉu ili uzus alian retejon?

Anekdote, mi povas diri ke estas miloj da Duolingo-lernantoj en Irlando, sed daŭre nur unu esperanta klubo, kaj tiu ne kreskis dum la pasintaj kvin jaroj, ĝi daŭre havas malpli ol dek aktivajn membrojn, plejparte maljunulojn kiuj ne uzis Duolingon. Eble Esperantujo malkreskus eĉ pli sen Duolingo, kaj eble aliaj faktoj influas la kreskon de la movado pli ol Duolingo. Do certe ekzistas esperantistoj kiuj lernis per Duolingo, sed la movado ne estas pli granda nun ol antaŭ la lanĉo de la unua kurso. Kial ne?

Eble Duolingo kulpas. Duolingo estas la plej populara retejo por lerni Esperanton, sed ĉu ĝi estas la plej bona? Ĝi estas populara ĉar ĝi “ludigas” la lernadon de lingvoj. La retejo enhavas brilajn, buntajn kolorojn, oni gajnas poentojn, atingas nivelojn, partoprenas konkursojn, gajnas premiojn, komparas sin kun amikoj ktp.

Tio certe estas pli amuza ol tradiciaj lerniloj kaj eble instigas pli da aktivado, sed ĉu oni vere lernas? Mi rimarkis kelkfoje ke kiam mi uzis ĝin, mi pensis pli pri la gajnado de poentoj ol pri lernado de la lingvo. Mi iris rapide tra la lecionoj por atingi pli altan nivelon, anstataŭ certigi ke mi komprenis la aferon. Oni povas facile pensi ne pri la plej bona maniero lerni la lingvon, sed kiel plej bone akiri poentojn.

Mi opinias ke Duolingo estas “pli-ol-nenia” lernilo. Ĝia celgrupo ĉefe estas homoj kiuj ne alkutimiĝis al lingvolernado kaj probable ne studus sen forta instigo. Ĝi estas plej taŭga por homoj kiuj estas tro okupitaj aŭ nemotivitaj por pasigi pli ol 15 minutojn studante. Tial la poŝtelefona aplikaĵo estas tiel populara, oni povas rapide “ludi” vian lingvon sen granda peno, kvankam la aplikaĵo ne enhavas la klarigojn kaj la puzloj estas multe pli facilaj.

Duolingo rekompencas lernantojn tre facile kaj ofte, sed eble tro facile. Oni povas elekti kiom multe oni volas lerni ĉiutage, sed la plej alta nivelo estas nur 15 minutoj ĉiutage. Pro tio, oni povus studi dum nur 15 minutoj kaj pensi “tiom sufiĉas por hodiaŭ, mi studis jam sufiĉe.” Sed ĉu tiuj homoj vere progresas en sia lernado aŭ ĉu oni nur donas la ŝajnigan impreson de progreso?

Do, se Duolingo portis Esperanton al nova epoko, kie estas la Duolinganoj? Kie estas la miloj da novaj esperantistoj? Oni ne vidas ilin en la asocioj, kongresoj, vendejoj aŭ la interreto. Ĉu kvin jaroj ne estas sufiĉe da tempo por vidi eĉ la komencon de kresko? Kie estas la ondo da novuloj? Ni atendis grandegan salton antaŭen, sed ni ankoraŭ staras en la sama loko.

Robert Nielsen

plej nova plej malnova plej populara
Avizi pri
Renato Corsetti
Renato Corsetti

mi volas doni la malan ekzemplon. la londona Esperanto-klubo reviviĝas danke al Duolingo.ĉiusemajne aperas unu aŭ du novaj homoj, kiuj eklernis en Duolingo kaj nun vere volas lerni la lingvon kaj paroli kun aliaj homoj. ne ĉiuj restas, sed parto ja restas por la normalaj ĉiusemajnaj kursoj kaj kunvenoj. ne estis granda eksplodo sed nun tri kursoj havas 5 ĝis 10 lernantojn. krome por atingi tiun rezulton oni bezonis multegan praktikan laboron: serĉi kursejon, krei ret-paĝon, anonci pri ĝi, anonci en Meet up, krei eventojn en Duolingo, ĝentile kaj akcepteme rilati al la novaj venintoj, ktp.Sed aliĝado estas alia afero.… Legi pli »

kanjo
kanjo

Saĝulo iam diris, «Novuloj venas al Esperanto dank'al ĝia "interna ideo" kaj foriras "dank'al" esperantistoj.»

Lu Wunsch-Rolshoven

Iom prave verŝajne. La efiko estas, ke la Esperanto-parolantoj mezume estas relative toleremaj – kiu ne estas tolerema, tiu foriras, kiel vi diris, relative rapide.

Eblas ankaŭ diri, ke restas nur tiuj, kiuj estas sufiĉe lertaj trovi inter la diversaj rondoj en Esperantujo unu aŭ plurajn, kie ili sentas sin bone.

kanjo
kanjo

Kara, kiam unu nazio kunmanĝas kun naŭ toleremuloj, kiom da nazioj kunmanĝas? Laŭ la Nurembergo-procesoj, dek.

simonet.noel
simonet.noel

Tiu saĝulo plene pravis.
#gramatik’ist’oj

Rico
Rico

Kiom da homoj, kiuj eklernis la francan pere de Duolingo dum la pasintaj kvin jaroj, fariĝis 'francistoj' kaj kontribuas al la progreso de la franca lingvo, ĉiutage legas librojn francajn, ofte spektas francajn blogojn, vizitas siajn lokajn franclingvajn klubojn, vojaĝas ĉiujare al Francujo por siaj somerferioj kaj piule ĉeestas franclingvajn pilgrimadajn kongresojn?
Oni tro atendis/as de Duolingo. Multe pli da laboro estas bezonata por ke la Duolinganoj fariĝos movadanoj.

Lu Wunsch-Rolshoven

Eble ni ne havas sufiĉajn datumojn por prijuĝi la situacion. Ni kalkulu: Eble ekzistas nombro inter 100.000 kaj 500.000 homoj, kiuj dum la lastaj 12 monatoj iel ajn uzis Esperanton, simile nun kiel antaŭ kvin jaroj, antaŭ Duolingo. Por simpligi la kalkuladon ni prenu 100.000. Eble la homoj restas mezume 10 jarojn (malfacile diri). Tiam por konstanta stato jare aldoniĝis kaj -as 10.000. Ili venis kaj venas iel ajn – per amikoj, artikoloj, interretaj informoj… Supozeble hodiaŭ multaj komencantoj uzas Duolingon, kiel vi. Se Duolingo kreas kreskon, tiam eble nun alvenas jare 11.000 homoj; tio signifus belajn +10 % ĉe… Legi pli »

Mark Wootton

Dankon pro via interesa artikolo. Mi ne malkonsentas pri viaj konkludoj, sed mi volus aldoni ion. Mi komencis lerni Esperanton en decembro 2017, precipe per Duolingo, sed ankaŭ per reserĉado pri miaj demandoj kaj demandado en la fejsbuka grupo de lernantoj. De post mia ekstudo, mi fondis Esperantisto-klubon en mia urbo, el kies, partoprenantoj preskaŭ ĉiuj uzas Duolingon kiel aŭ sian ĉefan rimedon aŭ unu el pluraj. Tamen, ni apenaŭ iris al aliaj pli grandaj Esperanto-eventoj. Eĉ mi kaj mia edzino nur iris al unu loka kongresa, kiam ni vizitis Japanion ferie. Ni estis ironta al la nacia kongreso ĉi-jare… Legi pli »

Raúl J. García

Ŝajnas al mi ke jam pasis sufiĉe da tempo por vidi la efikon de kurso de Esperanto en Duolingo. Ĝi restos ilo kiu iomete helpos reklami la lingvon, sed ne multe pli ol tio. Espereble ĝi faros tion dum longa tempo. Mi mem eklernis per ĝi, kaj finis la kurson, sed rapide transiris al aliaj rimedoj. Do la efiko ne estas nula, sed tute ne estis revolucio por la movado. Certe estas tre bone ke Esperanto troviĝas inter la lingvoj lerneblaj per Duolingo.

Nadavo
Nadavo

Dankon pro la tre interesan artikolon.
Mi estas nova esperantisto kiu estas duolingano.
Ekzemple,
Mi kaj miaj amikoj decidis lerni Esperanton per Duolingo.
Komence, ni estis ses amikoj.
Du estis scivolemuloj, uno kolektemulo, uno komencanto kaj du esperantistoj.
Nun nur mi kaj unu amiko lernas esperanton.

Ely Barbosa
Ely Barbosa

La demando pri kial la lernantoj ne aperas partopreni en Esperantaj komunoj estas tro kompleksa, sed, se eblas lerni Esperanton en Duolingo, mi respondas jes. Mi studas Esperanto antaŭ jaro, ĉefe en Duolingo sed ankaŭ mi uzas ”Drops” kaj ”Lernu”. Se mi kapablas legi vian artikolon kaj kompreni ĝin sufiĉe (kaj respondi al vi kun malgranda helpo el Google…), mi dankis al tiuj modernaj iloj. Mi volas fari du komentoj, unua, ke mi estas, kia vi diris, okupata kun multajn aliajn aferojn ( mi aĝas kvardek tri jaroj, Do mi havas pluraj aferoj per zorgi), mi kredas ke ne eblas… Legi pli »

Filio

Antaŭ mi vere komencos: mi diros nenion sed miajn opiniojn, mi ne mezuris aŭ testis ion ajn. Nu, mi lernis Esperanton iome antaŭ kelkaj jaroj, ke ne uzis ĝin. Mi relernis per duolingo kaj lernu, kaj finfine aliĝis klubon, kaj provis vere uzi la lingvon. Tiu lasta estas, por mi, multe pli malfacile, ĉar mi (kompreneble) ne povis fari ĝin sole. Kio nun? Mi povus aliĝi al UEA aŭ io, sed kial? Mi multe volas ke la mondo Esperantiĝu, sed mi ne interesiĝas pri la politikon de la movado. Mi subtenos iun kiu havas planan por disvastigi Esperanton, au plibonigi… Legi pli »

Hejmano

"Mi ne trovas ke ĝi bone inspiras pri la libereco kion Esperanto povas doni." Prave.

Tia retejo jam ekzistas: esperanto.net.

Kirill Ŝvedov

Saluton, Filio! Dankon pro viaj bonaj kaj trafaj vortoj! En ĉi tiu diskuto troveblas ankaŭ aliaj ĝustaj rimarkoj, tamen via repliko estas por mi vere kiel balzamo. "Mi opinias ke unu problemo estas ke ne ekzistas multo en la mondo kiu tuj donas ĝojon al novaj Esperantistoj. Ne estas tre facile trovi bonkvalitajn kinaĵojn aŭ librojn. Ne estas retejoj (kiun mi konas) kiu rapide kreis en mi la penson "mi havas pli da ĝojo nun, ĉar mi Esperantiĝis." Sen tio, estas tre facile tuj moviĝi al aliaj aferoj, aŭ per Duolingo al aliaj lingvoj." Mi vidas ĝuste tian situacion jam… Legi pli »

Stefan
Stefan

La plejparto de la homoj kiuj lernas Esperanto per Duolingo ne volas paroli PRI Esperanto, ili volas uzi Esperanton por iliaj normalaj vivoj. Ni bezonas pli da "neesperanta" enhavo en esperanto kiel Global Voices, Vikinovajoj, esperanto.blog , Evildea, la Kern.Punkto Podkasto k.t.p. Fakte mi preskaŭ nur uzas tiajn enhavojn.

Andreas
Andreas

Tre bona artikolo. Chu la grandega plimulto de la Esperanto-Duolinganoj eble estas tie, kie estas la grandega plimulto de la du milionoj da Esperanto-parolantoj ekzistantaj lau Vikipedio, t. e. en la dezir-pensado de influ-havaj troigemuloj?

Pablo

Mi komprenas tiun vidpunkton, sed ne tute konsentas. Iel ajn, estas neniu datumo por tio kion mi diros. Mi pensas ke multaj homoj faris la kurson, sed poste, ili ne interesiĝas pri partopreno "la movadon". Cetere, la nunaj serĉiloj (ĉefe Google) tro graviĝas la lingvo de la uzanto, do estas multe pli facile trovi informon PRI Esperanto, sed ne EN Esperanto. Tiel, la antaŭjuĝo de senutileco kaj "neniu parolas ĝin" daŭrigas, eĉ por tiuj kiuj eklernis.

Vasil Kadifeli
Vasil Kadifeli

Vere bona artikolo Robert, Dankon.
Saman pripensadon meritas ankaŭ la facebook'a grupo "Duolingo Esperanto Learners" kun pli ol 12.5 mil membroj.
Ĉu nur pliaj 12 mil esperantistoj ne sufiĉus por Esperantujo?
Kiom da veraj esperantistoj tiu ĉi grupo diplomigis? Ĉu cent? Ĉu ducent?
Amike,
Vasil

Licxjo
Popularega komentanto
Licxjo

La grupo en Fejsbuko "Duolingo Esperanto Learners" havas tute aliajn celojn, inter kiuj ne estas "diplomigi" homojn. Ĝi estas kroma helpejo por homoj kiuj uzas la Duolingo-kurson (kaj aliajn kursojn kaj materialojn). Bona demando, tamen, estus kiom da homoj sukcesis pri la KER-ekzamenoj dank' al Duolingo. Ne estas eble scii, kaj plej verŝajne iu kiu sukcesas pri KER uzis aliajn materialojn kaj metodojn ol nur Duolingo. La 12,5 mil membroj estas la rezulto de konstanta, daŭra, sed malrapida kreskado. Novaj homoj aliĝas, malnovaj homoj restas. Ĝuste nun aliĝas 5-10 homoj preskaŭ ĉiutage. Estas vere ke "videble aktivaj" membroj estas multe… Legi pli »

Neil
Neil

Ĉu vere estas nur malpli ol 5 regulaj blogistoj kaj jutubistoj? Se oni rigardas Tubaron aŭ Blogaron ŝajnas ke estas multe pli da regulaj kontribuantoj.

Robert Nielsen
Tre ŝatata komentanto
Robert Nielsen

Tubaro certe havas multajn filmetojn, sed malmultaj estas altkvalite (aŭ eĉ en Esperanto) kaj de regularaj kontribuantoj. Se ni difinas regulara jutubisto kiel iu kiu kreis filmetojn por pli ol 3 monatoj kaj afiŝis almenaŭ unufoje dum la pasinta monato (en Esperanto kompreneble), kiom da homoj estas? – Evildea (kvankam li ne afiŝis dum la pasinta monato) – Oliver rakontas – Alex Miller (kvankam lia kanalo ĉefe estas en la angla) – Keep It Simple Esperanto – Fingtam Esperanto – Esperanto Variety Show Ĉu mi forgesis iun? Tiuj estas nur ses, do mia konjekto pli-malpli pravis. Kaj la sama demando… Legi pli »

Pablo

Mi pensas ke estas/estis multaj sufiĉe altkvalitaj (almenaŭ la enhavo). Bedaŭrinde, multaj el ili forlasis la verkado ĉar (mia opinios) tiuj filmoj ricevis preskaŭ neniu atenton. Do, ne indas malŝpari tempon por ke preskaŭ neniu ĝuu. Espereble dank'al tubaro, blogaro, Reddit, facila.org… pli da homoj spektos esperantaĵojn, kaj konsekvence, tio instigos homojn verki pli ofte kaj pli altkvalite.

Hejmano

Jen mia opinio: ne estas tro malfrue!! Ni ankoraux povas plibonigi tiun situacion.
Elprovitaj esperantistoj devos iri helpi komencantojn en la forumoj de la venantaj kursoj en la franca kaj en la ĉina.

Ili devos esti ĉiforume ofte. Ili devos uzi la ilojn, kiuj jam ekzistas en Esperantujo. Mi pensas pri uea.facila . Multaj komencantoj neniam auxdis pri ĝi!!
Agadi rete estas nun certe pli grava ol agadi en la "reala mondo".
Ni estu organizataj.

Ĵasono Ŝikler
Ĵasono Ŝikler

Tre interesa artikolo, tre impresa analiso. Kaj mi povis legi kaj kompreni preskau ciun vorton malgrau mia limigita vortprovizo

Luis Elíver Castro

Dankon pro la bezonata analizo, Robert. Mia opinio, kiel monda ambasadoro de Duolingo en Kolombio, estas, ke… ni ĉiuj devas okazigi Duolingajn eventojn! Kompreneble, faru tion post ĉi-prisana krizo, ne tuj. Mi kaj miaj kunlaborantoj ĉe la Duolingaj eventoj en Bogoto rimarkas eĉ, ke la novuloj en Esperantujo, kiuj alvenas al tiuj eventoj, estas pli allogaj ol la kutimaj krokodilanoj en niaj tradiciaj kursoj, tial ke homoj, kiuj iras al Duolingaj eventoj jam supozas, ke ĉio okazos en Esperanto kaj evitas la nacian lingvon (niakaze, la hispanan). Poste, se ni (r)estas "bonaj samaritanoj", tiuj duolinganoj volonte aldoniĝas al niaj asociaj… Legi pli »

Hejmano

La Duolinguo-kurso mem aĉas, tio estas mia opinio. Esperanto estas lingvo malkiel la angla aux la hispana; Esperanto estas pli rapide lernebla, tial iu Esperantokurso devas esti speciala. Tamen Duolinguo uzis sian bazan modelon. Endas iri en "tips and notes" [konsiloj kaj notoj] por lerni la Esperantlingvan abocon! Certe iri tien ne estas evidentaĵo por multe da lernantoj.

Komencantoj kiuj legas min uzante tradukilon, jen du pli bonaj kursoj (miaopinie): https://learn.esperanto.com/en/ kaj https://lernu.net/

Fatih
Fatih

Mi finis la kurson. Mi pensas ke la voĉregistroj en la kurso estas bonkvalitaj sed la problemo estas ke la frazoj estas ĝenerale tre longaj kompare al aliaj kursoj. Pli longaj frazoj signifas pli da energio kaj tempo. Tion ne ŝatas komencantoj.

RiPeti
RiPeti

Mi nepre malkonsentas. Mi lernis Esperanton per Duolingo kaj per la malnova Lernu en 2016. La nuna versio de Lernu estas tute ne taŭga al komencantoj. Ĝi prezantas tro multe da vortoj (kiuj vere ne estas utilaj ”kuŝas”, ”ŝranko”, ”lito” ktp. kiam oni ĵus eklernis Esperanton) kaj la komencantoj perdas en la arbaro de vortoj. La 12 taga kurso estas iom pli bona, sed suferas pro la samaj problemoj. Tamen nek Duolingo estas perfekta. La nuntempaj ŝanĝoj en la kurso mem igis ĝin tro malfacila en la fina parto. Cetere kelkaj aĵoj estas iom troaj (ekzemple la alfabeto ne vere… Legi pli »

kanjo
kanjo

> Ĝi prezantas tro multe da vortoj (kiuj vere ne estas utilaj ”kuŝas”, ”ŝranko”, ”lito” ktp. kiam oni ĵus eklernis Esperanton) kaj la komencantoj perdas en la arbaro de vortoj. La 12 taga kurso estas iom pli bona, sed suferas pro la samaj problemoj. Mi lernis Esperanton laŭ maniero iom eksmoda: mi unue legis la 16-regulan gramatikon, poste klopodis spertiĝi per parolado en babilejoj, voĉaj konversacioj, finfine renkontiĝoj, ktp.. Certe eĉ pli facile kaj bone mi lernus se mi legus ankaŭ la Ekzercaron tiam, sed mi uzis pli-malpli ekvivalencajn tekstojn, la Biblion kaj Proverbaron, por trovi la kutimajn manierojn diri… Legi pli »

Andreas
Andreas

Kanjo: "Certe estas bone laŭeble plej rapide enkonduki al lernantoj la tutan gramatikon, poste rafini iliajn lertaĵojn kun la vortoprovizo ktp., ĉu ne?"
Unu ebla klarigo estas en figurajho 1 de la blogero "Chu estighos 'Angleranto'?"
( https://mallonge.net/2o ).

Jukka Pietiläinen
Jukka Pietiläinen

Mi komencis uzis duolingon antaŭ kelkaj semajnoj, unuavice por praktiki kaj plulerni la francan kaj la japanan. Tamen interesas min ĉu eblas lerni ankaŭ tute novan lingvon, kaj tian lingvon kies parencan lingvon mi ankaŭ ne jam konas. Tial mi elektis la kimran kaj mi trovas la metodon funkcianta simple pro multa praktiko, aparte se vi ankoraŭ ne scipovas la lernatan lingvon. Tamen mi jam sufiĉe rapide komencas senti ke necesas serĉi alian materialon, vortaron, gramatikojn ktp por pluprogresi. Nu, en duolingo estas ankaŭ centoj da miloj da lernantoj de la kimra, skotgaela, havaja, navajoa, kaj kie estas ili. Evidente… Legi pli »

Kirill Ŝvedov

Dankon pri la tre bona analizo, Robert! Koncerne la priskribitan situacion mi povas diri, ke, honeste, mi ne atendis alian rezulton. Ja oni komencas uzi ajnan lingvon nur kiam oni vidas, ke ĝi estas por oni utila. Kaj por ke Esperanto estu utila, devas ekzisti certaj kondiĉoj, kiuj ankoraŭ mankas. Senutilas proponi _nur_ lingvon; tio estas same kiel vendi poŝtelefonojn en lando, kie forestas reto de poŝtelefonaj stacioj. Certe, oni aĉetos iom da ili, ĉar oni povas uzi ilin kiel kameraojn, kalkulilojn, ludilojn k.a., tamen nombro da tia vendoj estos, kompreneble, tre malgranda. Por ke ajna kreita "de nulo" planlingvo… Legi pli »

Jes jen Jens
Tre ŝatata komentanto
Jes jen Jens

Homoj aliĝas amase al la Esperanto-organizoj, nur se estas evidenta danĝero ke eble la lingvo estos malpermesita. En okcidenta Eŭropo la Esperanto-movado kvante prosperegis en la jaroj 1935-1955; la lingvo ĉiam havis multege pli da simpatiantoj ol da lernemuloj, sed kiam la Nazioj dissolvis la Germanajn Esperanto-asociojn, pli da homoj sentis ke necesas montri sian simpation aktive. Ni tamen ne dezirus reveni al tiu tempo, ĉar la interpersonaj rivalecoj estis multe pli sovaĝaj kaj la kultura nivelo multe pli malalta ol nun.

zlatko tišljar
zlatko tišljar

La vera esperantisto ighas nur kiam li renkontighas kun alia viva esperantisto. Lingvo esas komunikilo inter almenau du homoj, sed ne kun si mem. Oni devas laueble frue havi aktivan sperton komuniki kun aliaj. Tiusence sufichas scii malmulte da lingvo sed tuj uzebla. Ghuste en tio estas avantagho de E ke eblas komuniki plej elemente kun aliulo jam post lernado de iom pli ol 100 plej oftaj morfemoj. La lernanto kiu komencas lerni pro scivolemo (granda plimulto de duolinganoj), devas laueble urghe konvinkighi ke ekzistas homoj alilande kun kiuj eblas komuniki. Sekve por tio estas bezonataj du kondichoj: kurso kiu… Legi pli »