Reta enketo de UN kalkulas esperantistojn

Unuiĝintaj Nacioj en sia 75-a datreveno unuafoje aperigis retan enketon ankaŭ en Esperanto. Laŭ Renato Corsetti tio estas grava atingo, kaj indas ke laŭeble multaj esperantistoj plenigu la enketilon por diri sian opinion pri la monda evoluo, sed ankaŭ por atentigi pri sia ekzisto.

La Esperanta versio de la reta enketilo de UN.

Ĉi-jare okazas la 75-jara datreveno de Unuiĝintaj Nacioj. Estas okazo por festi unuflanke kaj samtempe por malfesti. Fakte la maljuna 75-jara sinjorino neniam fartis pli malbone kaj neniam ŝi estis pli malatentata de ĉiuj membroj de sia komunumo.

La oficiale afiŝita ideo de la fondintoj estis: ni evitu militojn en la mondo dum la estonta tempo. Ĉi tiu organizaĵo estas la loko, kie ŝtatoj renkontiĝu kaj solvu siajn problemojn per intertraktado laŭ la internacia juro. Ni forgesu la longan historion de militaj masakroj, per kiu la homaro ĝis la dua mondmilito disvastigis siajn ideojn.

La neoficiale afiŝita realo estis; ni, la venkintoj de la dua mondmilito, refondu internacian ligon de nacioj, kiel faris la venkintoj de la unua mondmilito. Ĉi-foje ni, la venkintoj, tenu ĝin firme sub nia kontrolo per la Sekureca Konsilantaro, en kiu ni rajtas haltigi ĉion, kio ne plaĉas al ni.

Sed la militoj ne ĉesis kaj UN ne povis haltigi ilin. Ĝi povis interveni nur en okazoj, en kiuj neniu vere havis intereson, ekzemple se Burkinafaso invadus Ĉadon, sed ĝi ne povis interveni se Usono provis invadi Vjetnamujon kaj en similaj okazoj. Nek ĉesis aliaj grandaj problemoj, kiel malsato en la mondo aŭ manko de necesejoj en la mondo aŭ eĉ la alproksimiĝo de la fino de la mondo pro varmiĝo de la terglobo.

Krome lastatempe la ideoj pri kunlaboro por solvi problemojn iĝas malpli kaj malpli populara, kaj la elektoj daŭre favoras politikistojn apartenantajn al partioj, kiuj ĉirkaŭsendas odoron de la 30-aj jaroj kaj favoras ekonomian liberismon, kiu estas la kerna kaŭzo de tiu nesolvitaj problemoj.

Do eĉ la simpla ideo havi iun formalan kunlaborejon por pace kaj kunlabore solvi problemojn renkontas pli kaj pli da mokoj kaj rektaj kontraŭstaroj. Kiu ne aŭdis pri “Unue Usono!”, la slogano de la nuna usona registaro?

En ĉi tiu etoso la subteno de registaroj al UN estas ĉiam pli ŝanceliĝanta. Multaj ŝtatoj rifuzas pagi siajn kotizojn al UN. UN, kiel UEA, suferas pro manko de membroj. Reage al tio, ĝi nun provas akiri la subtenon de la normalaj homoj, de la civitana socio, kiel oni diras.

En ĉi tiu bezono pri helpo fare de normalaj homoj enŝteliĝis esperantistoj, kiuj, la unuan fojon, sukcesas aperigi en la paĝaro de UN enketilon en Esperanto, en kiu UN demandas normalajn homojn, kiel ili opinias pri UN kaj pri ties agadoj, kaj kion ĝi devus fari. La fakto ke la enketilo aperis jam estas sukceso, “UN konsideras Esperanton lingvo, pri kiu oni ne hontu”, sed nun necesas montri al la oficistoj de UN, kiuj kalkulos la rezultojn kaj eble tradukos la pli longajn klarigojn en Esperanto pere de Guglo, ke esperantistoj vere ekzistas, ĉar el ilia vidpunkto ĉi tio estos ankaŭ speco de popolnombrado de esperantistoj.

Ĉar la respondoj estas absolute liberaj, vi ne bezonas esti subtenanto de UN por reagi, sed gravas, ke vi reagu kaj donu vian opinion pri la nuna UN kaj pri la dezirinda UN en Esperanto. Neniam esperantistoj havis tian eblecon rekte paroli al UN en Esperanto. Mi certas, ke ni povos teni nian relative bonan pozicion, kiun ni havas nuntempe en la reto.

Cetere alia eblo estas aliĝi al la grupo “UN75 en Esperanto” en Facebook, starigita de la oficejo de UEA ĉe UN, kaj doni vian opinion tie. La plej atentindaj kontribuoj estos tradukitaj kaj komunikitaj al UN.

Renato Corsetti

8 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jens Stengaard Larsen
2020-07-07 12:41

Ŝajnas al mi ke estas iom nesaĝe akcenti tiel multe la aktualajn defiojn al UN kaj tiel malmulte ĝiajn atingojn. Oni preskaŭ ricevas la impreson ke UN turnis sin al la Esperantistoj pro malespero pri aliaj grupoj — kaj ne ke la Esperanta versio de la enketo estas rezulto de longdaŭra kaj pacienca laboro kreinta simpation por Esperanto en la UN-sistemo.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2020-07-07 18:35

Ĉu alivorte: UN iĝis jam tiom sensignifa, ke ĝi eĉ pretas entrepreni ion Esperanto-rilatan?

Kvantumo
Kvantumo
2020-07-08 11:44

La enketilo ne funkcias. Mi eĉ provis aliĝi de la UNa retpaĝo, sed la rezulto estas la sama.

Sebastiano
Sebastiano
2020-07-08 20:48
Respondo al  Kvantumo

Ĉe mi ĝi laŭorde funkcias. (Mi uzis FF78 en Linukso.)

Kvantumo
Kvantumo
2020-07-15 12:03
Respondo al  Sebastiano

Hodiaŭ mi sukcesis per Android.
Bone!

Sebastiano
Sebastiano
2020-07-08 20:34

Mi malkonsentas kun la plejparto, kio troviĝas en tiu opiniartikolo. Se Korseti skribas ekz-e: “kaj la elektoj daŭre favoras politikistojn apartenantajn al partioj, kiuj ĉirkaŭsendas odoron de la 30-aj jaroj”, mi demandas min, ĉu li vivas en la sama realeco kiel mi.

Mi rigardas al Germanujo: La elektoj daŭre favoras s-inon Merkel, kiu regas en koalicio kun la socialdemokratoj. Nu, certe, d-ino Merkel venas el ŝtato – GDR –, kiu estis konstruita sur modelo de komunismo el la 30aj jaroj. Sed mi dubas, ke Korseti celis tion. Certe, la socialdemokratoj estis la plej multe elektita partio en la germanujaj elektoj en 1930. Sed Korseti certe ankaŭ ne celis tion.

Mi rigardas al Francujo: La elekton de la prezidento gajnis kun du-triona plimulto s-ro Makron. Ĉu li ĉirkaŭsendas la odoron de la 30aj jaroj laŭ Korseti? Mi dubas. Lia partio ricevis la plimulton en la samjaraj parlamentaj elektoj. Ĉu vere la odoro de la 30aj jaroj?

Mi rigardas al Britujo: La partio, kiu sendas la ĉefon de la registaro, estas la Konservativa partio, kiu ricevis en la tutlanda elekto la plimulton de la voĉoj. Certe, la Konservativa partio ankaŭ jam ekzistis en la 30aj jaroj. Fakte, ĝi ekzistis jam en la 19a jc. Do kial ĝi ĉirkaŭsendas odoron speciale de la 30aj jaroj laŭ Korseti?

Do pri kio Korseti plendas? Ĉu li vere opinias, ke Merkel, Makron, Johnson aŭ eble Conte aŭ Mattarella dissendas odoron de la 30aj jaroj? Kion li entute insinuas per la vortigo “odoro de la 30aj jaroj”? Ĉu li celas la komunisman teroron en Sovetlando, la paradizo de la laboristoj?

Hejmano
2020-07-09 0:59
Respondo al  Sebastiano

Mi ŝatus respondi al vi (ĉar mi ne samopinias), sed mi ne pensas ke paroli pri politiko estas saĝa en la komentejo de Libera Folio. La risko devojigi de la artikolo estas tro forta, kaj ni ne poluadu la komentejon.

Tjeri
2020-07-09 7:11
Respondo al  Sebastiano

Alemnaŭ pri Francio, la franca filozofo Michaël Foessel pasintjare publikigis interesan libron: Récidive. 1938 (Rekulpiĝo . 1938)