Monato: 40 jaroj da persisto

Nekredeble sed vere: unu el la malmultegaj esperantlingvaj periodaĵoj ne pri la movado, Monato, ĉi-decembre iĝas 40-jara. Lige kun tiu vere elstara evento Libera Folio intervjuis la gvidan redaktoron Paŭl Peeraerts, kiu samtempe estas redakcia sekretario kaj la plej longdaŭra kunlaboranto de la magazino.

Peeraerts rakontis, ke li optimismas pri la estonteco de Monato kaj menciis ties plej gravajn problemojn.

La revuo Monato festas sian 40-jaran datrevenon

Libera Folio: Dum multaj jaroj vi estis redakcia sekretario, antaŭ certa tempo vi ricevis ankaŭ la postenon “gvida redaktoro”. Ĉu tio ion esence ŝanĝis en via laboro por Monato? Supozeble vi plenumas la taskojn de ĉefredaktoro, kial do vi estas oficiale nur “gvida”?

Paŭl Peeraerts: – Tiu kroma “posteno” nur iom plipezigis mian laboron. Nia bedaŭrata forpasinta ĉefredaktoro Paul Gubbins tre ofte intervenis ĵurnalisme, ekzemple sugestante al la redaktoroj aldoni pli da intertitoloj, mallongigi frazojn, simpligi la stilon ktp. Tiun rolon mi transprenis, sed enhave mi ne intervenas.

– Kial mi estas “nur gvida”? Pri tio “kulpas” nia honora ĉefredaktoro Stefan Maul. Tuj post kiam forpasis Paul Gubbins, mi priparolis la situacion kun Stefan kaj li diris al mi pli-malpli la jenon: “Mi scias, ke certe vi taŭgus kiel nova ĉefredaktoro. Tion vi pruvis en 1991, kiam mi devis rezigni pri la funkcio, kaj vi devis subite ĝin transpreni. Tamen laŭ mi estus bone, ke pli juna persono iĝu la nova ĉefredaktoro, kaj ke vi nur gvidu la skipon ĝis alveno de nova ĉefredaktoro.” Nu, mi ne scias, ĉu tio ĉi estis nur ĝentila maniero diri, ke mi tute ne taŭgas, aŭ ĉu vere li atendis baldaŭan transprenon fare de dinamika junulo! Kiel ajn, ĝis nun neniu junulo sin prezentis.

En kiu jaro vi eklaboris en la redakcio? Kiom da via tempo averaĝe vi elspezas nun ĉiutage por la magazino?

– Mi kunlaboris en la redakcio ekde la komenco, do ekde 1980. Tiam la laboro estis nur teknika: arigi la manuskriptojn, dissendi la kompostprovaĵojn, provlegi ktp. Nur en 1992 mi transprenis de Stefan Maul la rubrikojn Noticoj kaj Librorecenzoj. Mi nun averaĝe laboras 4 horojn tage por Monato.

La magazino estis konceptita kiel vitrino de Esperanto kiel lingvo, kaj dum longaj jaroj ĝi estis tia. Kiel vi taksas ties atingojn en la lastaj 20 jaroj?

– Mi ne scias, ĉu vere Monato estis konceptita tiel. Certe iuj revis, ke Monato estus ia esperantlingva NewsweekTimeDer Spiegel, kiun eblus montri “al la mondo” por fanfaroni pri niaj atingoj. Vi scias, ke la unua ideo de Stefan Maul estis eldoni ĉiusemajnan magazinon, sed montriĝis, ke la Esperanto-merkato tute ne estas matura por tio. Kaj ankoraŭ nun, 40 jarojn poste, malgraŭ la centmiloj da lernantoj, ĝi ne estas matura.

– Aliflanke ni ne subtaksu la gravecon de tiu “vitrino”, kaj mi citu Humphrey Tonkin ĉi-rilate: “Kiam foje mi volis konvinki kelkajn kolegojn-lingvistojn, ke Esperanto estas plene vivanta lingvo, mi aĉetis por ili abonojn al Monato. La efiko estis ĝuste tia, kian mi deziris: ili traktis tiun revuon kiel tute normalan fenomenon de tute normala kaj funkcianta lingvo.”

Kiujn principajn malfacilaĵojn alfrontas Monato nun, escepte de la evidentaĵoj kiel financo kaj ĉiam nesufiĉa kvanto de abonantoj?

– Mi vidas ĉi-momente nur unu. Mi havas la impreson, ke la poŝto, kiu devas liveri la tradician paperan revuon al la abonantoj, ĉiam pli malbone funkcias. Ekzemplo, kiun mi spertis antaŭ kelkaj semajnoj: la novembra revunumero atingis la usonajn abonantojn unu tagon pli rapide ol la luksemburgajn, kaj kvin tagojn pli rapide ol la germanajn, kvankam Luksemburgo kaj Germanio estas ja “tuj apude” de la presejo.

Ĉu Monato laŭ vi sukcesis adaptiĝi al la interreta epoko?

– Mi kredas ke jes. Monato estas unu el la unuaj revuoj, kiuj aperis rete. Jam ekde 2002 abonantoj povis legi la artikolojn rete antaŭ ol la papera magazino falis en la leterkeston. Nun la revuo estas legebla en la dosierformoj PDF (ĉefe por grandaj komputilekranoj) kaj en la formoj Epub kaj Mobipocket (ĉefe por poŝtelefonoj kaj librolegiloj). Tamen ĉ. 70% de la abonantoj ankoraŭ preferas la klasikan paperan formon. Interreto helpas nin ankaŭ konstati, kiujn tekstojn legantoj opinias plej interesaj. Se vi scivolas pri la plej popularaj artikoloj, rigardu ĉi tie.

Gvida redaktoro kaj redakcia sekretario de Monato Paŭl Peeraerts

Se oni rigardas la liston de la redaktoroj, videblas, ke la redakcion konsistigas esperantistoj de la pli aĝa generacio. Kio kaŭzas tion? Ĉu estas alia situacio kun la aŭtoroj?

– Prava rimarko. La plej juna redaktoro, Roberto Pigro, estas 40-jara. Pri la aŭtoroj mi ne havas statistikon, sed – kiel vi scias – sub ĉiu artikolo (kaj ekde 2020 super) aperas malgranda foto de la verkinto, kaj estas facile konstati, ke temas ĉefe pri relative maturaj personoj! Simile statas pri la legantoj. Monato tie sekvas la evoluon de similaj eldonaĵoj. Mi legis en la germana Der Spiegel, ke ĝia legantaro ne konsistas el multaj junuloj, kaj ke tiu procentaĵo ankoraŭ falas kompare al la pli aĝa generacio.

Supozeble la samo rilatas la legantaron. Ĉu la maljuniĝo de la redakcianaro kaj legantaro iel influas perspektivojn de la revuo?

– Pure statistike kompreneble jes. Sed kiu povas antaŭvidi la estontecon? Eble post kelkaj jaroj la junuloj havos “la faŭkon plena” de la supraĵeco de la nunaj sociaj komunikiloj kaj ili emos denove legi kelkajn pli longajn, pli profundajn tekstojn.

Kio estas la fakta ligo inter Monato kaj Flandra E-Ligo? Oni legas, ke FEL estas la oficiala eldonanto, sed ĉu FEL portas financan respondecon? Kiu devas fari principe gravajn decidojn, ekzemple maloftigi la aperritmon, ĉesigi la paperan version aŭ simile?

– Efektive FEL estas la eldonisto. Tio signifas, ke FEL portas la financan respondecon. Se iam Monato estus deficita, FEL certe rajtus haltigi la eldonadon, aŭ serĉi alian eldoniston. Feliĉe ĉiujare Monato donas gajnon, ne grandan gajnon, sed tamen sufiĉan por parte kompensi la kostojn de la oficejo kaj dungito de FEL. Ĝis nun ni tute ne devis pensi pri maloftigo de la aperritmo, ĉesigo de la papera versio aŭ io simila. Se iam la financo postulus tian paŝon, mi imagas, ke estus mi kiu interkonsiliĝus kun la estrarano pri financo de FEL kaj kun Gerd Jacques, ĝia administrantino.

La listo de rubrikoj (Arto, Ekonomio ktp) ne ŝanĝiĝas de jardekoj. Ĉu tiu sistemo ankoraŭ bone funkcias?

– Tio ne tute veras. Ekzistas la bazaj rubrikoj Politiko, Moderna Vivo, Ekonomio, jam de jardekoj, sed aldoniĝis lastatempe la rubrikoj Literaturo kaj Historio (ambaŭ redaktataj de Trevor Steele) kaj ekzemple forfalis la rubrikoj Enigmoj, Kuirreceptoj kaj Noticoj. Mi kredas, ke la divido en rubrikoj kun apartaj redaktoroj estas nun necesega. La tempo en kiu unu redaktoro povis kompetenti pri ĉiuj flankoj de la hodiaŭa vivo pasis. Stefan Maul estis en 1980 iuspeca Leonardo da Vinci, kiu devis koni kaj pritrakti ĉiujn temojn, sed li mem konstatis, ke tio ne eblas plu.

Pli frue en la revunumeroj oni legis tre interesan frazon: “Se via artikolo ne konvenas al iu el la rubrikoj, tiam ne sendu vian tekston al Monato”. Ĉu oni en Monato ofte malakceptas tekstojn?

– La kontribuoj normale iras rekte de la verkanto al la redaktoro. Do mi ne ekscias, se artikolo estas rifuzita. Tamen mi povas doni al vi du ekzemplojn, kiuj tre verŝajne estas tipaj por ĉiuj redaktoroj. Alex Shlafer, la redaktoro de la rubriko Politiko, skribis “Ĝenerale mi rifuzas nur tre malmultajn tekstojn, plejparte pro tio, ke ili estas neripareble subnivelaj, apenaŭ kompreneblaj aŭ tute seninformaj.” Mi mem en mia multjara kariero de la redaktoro de la rubriko Leteroj rifuzis laŭ mia memoro nur unu kontribuon, kiu laŭ mi estis ofenda por difinita popolo (kaj la verkinto tuj malabonis!).

Ĉu la magazino planas ion novan por estonto? Ĝenerale kiel vi vidas ties estontecon?

Monato ĵus finis sian 40-an jaron. La plej okulfrapa ŝanĝo ekde la 41-a jarkolekto estos pli moderna enpaĝigo, kreita de niaj grafikistoj Ferriol Macip i Bonet kaj Zep Armentano. Aldoniĝos ankaŭ malgranda rubriko “Antaŭ 40 jaroj aperis en Monato“, ĉar povas esti amuze vidi, kiom nia socio ŝanĝiĝis inter 1980 kaj nun, sed ankaŭ kiel – eble surprize – ĝi restis sama. Monato tiam jam raportis ekzemple pri la efiko de la homo sur nia vivmedio, kaj pri la kreskiĝanta problemo de la rifuĝantoj. Sed esence la baza koncepto de la revuo restos senŝanĝa. Vi konas ja la diraĵon: neniam ŝanĝu gajnantan ĉevalon!

Intervjuis Grigorij Arosev

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Lu Wunsch-Rolshoven
2019-12-05 7:00

Ĉu Monato havas respondeculon pri varbado?

Lu Wunsch-Rolshoven
2019-12-06 12:40
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

… kaj merkatiko, celgrupoj, surmerkatigo…

Hejmano
2019-12-07 16:30

Mi ne ŝatas la elekton de la Monato-redaktistoj, kiam ili ebligis al klimat-skeptikuloj defendi siajn aĉajn ideojn. Mi ne estas por debato pri io, kio estas jam desmontrata per la plej kapablemaj internaciaj spertoj. Ĉefe ĉar ni ja ne plu havas tempon por debati. Ni ekagadu tujtuj, anstataŭ esti egegaj stultuloj.

Hejmano
2019-12-08 20:28
Respondo al  Hejmano

Almenaux 6 homoj ne samopinias kun mi. Tre bone. Tamen bonvolu klarigi al mi kial. Parolas ni pri gravega temo, kiu ja meritas klarigojn. Ĉefe en Trumpa mondo.

Roland Rotsaert
Roland Rotsaert
2019-12-09 9:53
Respondo al  Hejmano

Mi estas sepa persono kiu ne samopinias. Mi estas skeptika ĉar ne estas fidindaj informoj pri la proponitaj solvoj. Kelkaj (jam parte realigitaj) solvoj estas klare fuŝaj, ekzemple la biokarburaĵoj. Pri aliaj mi dubas, ekzemple pri la fina energia rezulto (de konstruo ĝis forigo kiel rubo) de ventoturbinoj sur maro aŭ elektrovoltaikaj paneloj. Registaroj amase altrudas dubindajn regulojn (ekz. malpermeso de poluantaj veturiloj en urbocentroj), sed neglektas apliki kaj kontroli bazajn regulojn (memoru la Volkswagen-skandalon; ĉu la nunaj informoj pri konsumo kaj poluo en la reklamo estas vere realaj? Plej urĝa kaj plej facila ago jam estis proponita antaŭ 50 jaroj de la Klubo de Romo: drasta redukto de la konsumo de petrolo, ercoj, ktp. Kaj plej grave: se finfine ni havus pacon anstataŭ ĉieajn militojn kaj armadon, kaj ekonomion kiu nur produktas por la realaj bezonoj, apenaŭ restus klimata problemo.

Hejmano
2019-12-09 23:29
Respondo al  Roland Rotsaert

Ni havas solvojn kaj ni kredas ilin. Ni agu. Neniu solvo estas perfekta. Estas kiel Esperanto. Pli bona sed ne tute perfekta. La ventaj turbinoj estas solvoj. Sed bonvolu ne paroli pri Trump-imagaj kanceroj. Hodiaŭ, mi ripetas, ni havas ne perfektajn solvojn sed ni devas uzi ilin (kaj samtempe serĉi aliajn). “apenaŭ restus klimata problemo” Tie vi ja malpravas. La klimata problemo estas ega. Vi eble ne vivos ĝin, sed oni parolas pri eble 280 milionoj da rifuĝintoj, landoj kiel Maldivoj, urbegoj kiel Miami kiuj… malaperos, ega aera problemo (pro polucio), kaj en la jaro 2050 ni estos 10 miliardoj da homoj. Estas multegaj problemoj. Malĝoje, pacaj problemoj (kiuj ne malaperos, geopolitikistoj parolas pri “militoj” por akvo en Mezoriento…) ne estas hodiaŭ la plej gravaj danĝeroj por la homaro. Preskaŭ tuta sistemo estas ŝanĝenda.

Tjeri
Tjeri
2019-12-09 17:38
Respondo al  Hejmano

Mi ne komprenas…
Unue vi diras, ke ne plu estas tempo por debati, kaj poste vi postulas, ke oni metu klarigojn al vi…

Hejmano
2019-12-09 23:30
Respondo al  Tjeri

Mi tiom ne komprenas la defendulojn de la elekto de Monato, ke mi deziris klarigojn (pri tio). Mi ne deziras debaton pri klimatŝanĝo, male.

dieter rooke
2019-12-10 10:36

Kial estu malpermesata ofendi popolon ? Lau mia opinio ne eblas cenzuri Ofendon .

Poeto
Poeto
2019-12-12 1:18

Ia feko ja flosas.

kanjo
kanjo
2019-12-14 14:35

“unu el la malmultegaj esperantlingvaj periodaĵoj ne pri la movado”

Kaj eĉ tute malutilaj al ĝiaj celoj: https://www.liberafolio.org/2017/10/03/monato-disvastigas-konspir-teoriojn/