Monato disvastigas konspir-teoriojn

Multaj abonantoj de Monato ekmiregis, kiam ili ricevis la freŝan numeron de la gazeto. En granda artikolo ĝi kiel faktojn diskonigas konspir-teoriojn, laŭ kiuj Barack Obama ne estas vera usonano kaj murdis homon por ke tio ne estu malkaŝita.

La artikolo havas la titolon “Nifo: Neidentigita fremda operaciulo en la Blanka Domo”, kaj ĝin ilustras foto de prezidento Donald Trump.

La artikolo tamen ne temas pri Trump, sed pri Barack Obama. Sub la foto de Donald Trump estas skribite: “En Usono jam estas nova, laŭleĝa prezidanto.”

La artikolo aperas en la rubriko “Politiko” kaj havas la aldonan indikon “Opinio”. La artikolo tamen ne nur esprimas opinion de la aŭtoro, Alexander Gofen, sed enhavas grandan kvanton de asertoj, laŭ kiuj Barack Obama ne vere nomiĝas Barack Obama, ke li ne vere naskiĝis en Usono, kaj ke lia naskoatestilo estas falsaĵo.

Aldone la aŭtoro asertas, ke la estro de la san-departemento de Havajo, Loretta Fuddy, estis en nekonata maniero murdita de Barack Obama en 2013, por ke ŝi ne malkaŝu la veron. “Ve, ŝia sorto montras, ke ŝia mastro ne ŝajnas esti dankema por ŝia fideleco”, lamentas la aŭtoro.

Efektive ĉiuj asertoj de la aŭtoro estas pruvite falsaj – malmultaj aferoj en la mondo estas same profunde esploritaj kiel la vera naskiĝloko de Barack Obama.

Pluraj legantoj de Monato protestis pri la aperigo de la mensoga artikolo interalie en Twitter kaj Facebook. Unu el la malkontentuloj estas Robert Nielsen, kiu responde al demando de Libera Folio klarigis sian vidpunkton

– Kun granda ŝoko mi legis la artikolaĉon. Mi apenaŭ povis kredi ke Monato publikigis ĝin. Fakte mi relegis ĝin multfoje por konfirmi kion ĝi diras. Laŭ la etika kodo de Monato, la unua principo estas “Respekto al la vero estas la plej alta principo de ĵurnalismo.” Kiam ili aperigis tiun artikolon, ili perfidis ĉi tiun principon.

Laŭ la informoj aperantaj en la gazeto, gvida redaktoro de Monato estas Paul Peeraerts. Responde al demando de Libera Folio li klarigas, ke tamen ne li decidas, kio aperas en la gazeto.

– Ne, tute ne. Rimarku, ke ne troviĝas “ĉefredaktoro”. Ĉefredaktoron Monato bedaŭrinde ankoraŭ ne havas, post la forpaso de Paul Gubbins. Pri politikaj artikoloj decidas la redaktoro pri politiko, pri sciencaj tiu pri scienco kaj tiel plu.

Paul Gubbins forpasis en aŭgusto 2016, do jam pli ol unu jaron Monato estas sen ĉefredaktoro.

La redaktoro pri politiko estas Alexander Shlafer. Responde al demando de Libera Folio li klarigas, ke li volas “eviti forcenzuradon de minoritata opinio aŭ diskriminaciadon kontraŭ la aŭtoro de teksto pri opinio nepopulara”.

– Ĉar, krom esti redaktoro de la rubriko, kiu publikigis la artikolon de s-ro Gofen, mi estas usonano, mi bone scias, ke ne temas nur pri unikaj elpensaĵoj de s-ro Gofen, kaj lia teksto enhavas detalajn referencojn al liaj fontoj.

Libera Folio: Sed la artikolo ja enhavas mensogajn kaj kalumniajn asertojn. Ĉu vi vidas nenian problemon en tio? Kiel tio akordiĝas kun punktoj 1 kaj 8 en la etika kodo kiun Monato asertas sekvi?

Alexander Shlafer: – Ĉu vi povas konkrete diri, kiujn asertojn vi opinias mensogaj kaj kalumniaj, kaj kial? Estus utile, se vi ankaŭ nomus la fonton de viaj asertoj.

Robert Nielsen ne trovas la argumentojn de la redaktoro konvinkaj:

– Ili diras ke ili volas eldoni ĉiujn kaj ĉiajn opiniojn, sed ĉu ili eldonas ĉiun artikolon kiun ili ricevas? Se iu verkis artikolon dirante ke la holokaŭsto ne okazis aŭ ke nigruloj estu sklavoj, ĉu Monato aperigu tiun opinion? Ĉu ili diskonigas malamon kaj antaŭjuĝon?

– Mi komprenas ke ĉiuj rajtas esprimi siajn opiniojn, sed oni ne rajtas aperigi mensogojn kaj kalumnion. Oni rajtas opinii, sed oni ne rajtas malvere akuzi iun pri murdo. Oni ne rajtas aserti senpruve. Oni ne rajtas trompi per konspiraj teorioj.

22 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Marc Bavant
Marc Bavant
2017-10-03 9:11

“ĉu ili eldonas ĉiun artikolon ke ili ricevas? “: “ke” anstataŭ “kiun”? Supozante, ke s-ro Nielsen esprimis sin tiel, eblas demandi al si, ĉu la redaktoro ne rajtas korekti la eraron.

Tim Owen
Tim Owen
2017-10-03 9:59

Antaŭ dek jaroj la kovrilo de Monato laŭte demandis “Kial vere kolapsis la tri turoj de la M[onda] K[omerca] C[entro]?”, reklamante enan artikolon konspirplenan. Do la ĵusa okazo ne estas la unua fojo. Ĝi tamen estas malbona reveno, aparte pri aserto tiel profunde esplorita kaj enrubujigita. Ni eĉ ne parolu, pri akuzoj pri murdo.

Gecxjo
Gecxjo
2017-10-03 14:12

En iuj revuoj (eĉ en retejoj) estas speciala rimarko: “Opinio de aŭtoro povas ne koincidi kun opinio de la redaktaro”
Tamen, aserto, ke iu murdis povas kaŭzi malagrablaĵojn al la revuo, ja tiu fakto ne estis pruvita juĝe!
Jes, ĉiam estas dilemo por redaktoro: lasi eblecon eldiri al malplimulto por resti malantaŭjuĝa aŭ “filtri” laŭ sia bongusto/bontrovo.

Cindroj
Cindroj
2017-10-03 15:14

Nula neŭtraleco. (Ne)Gratulon!

Jens Stengaard Larsen
2017-10-03 20:00

Mi estas provleganto de Monato kaj sekve ricevas ĝin senpage. La fojfoja apero de aŭtoro kiel Gofen estas kaŭzo ke mi ne ĉiujn artikolojn legas kaj kredeble ne abonus se mi devus pagi. En la sama lasta numero, aliflanke, estas treege interesa duobla recenzo de “Amo inter ruinoj” de Trevor Steele: unu fare de la Italo Carlo Minnaja kaj alia de la Ruso Stanislavo Belov. La beletra rigardo de Minnaja kaj la historia de Belov perfekte kompletigas unu la alian. Tiaj valoregaj artikoloj bedaŭrinde ne estas tiom pli oftaj ol tiuj de Gofen kaj similuloj, sed ili sufiĉas por pravigi la ekziston de revuo Monato.

La origina ideo de Monato estis provo atingi superecon per tio ke la korespondantoj raportadas pri sia propra lando, anstataŭ decentre elsenditaj raportistoj kiuj priskribus la okazaĵojn laŭ sia fremdula, malpli informita vidpunkto. Sed eble tio kio la legantojn plej interesus, estus ĝuste la fremdula vidpunkto — kaj la loka _reago_ al la fremdula vidpunkto, ne la aŭtomataj, senperaj opinioj de neprovokitaj lokanoj. Mi ŝatus vidi evoluon de Monato en la direkto de pli granda aprezo de pasia, demokratia debato kaj pli ofta prezentado de malsamaj opinioj pri la sama afero ĉe homoj efektive tre informitaj.

Sebastiano
Sebastiano
2017-10-04 22:01

Mi ne sekvis la diskutadon antaŭ kelkaj jaroj pri la tiama usona prezidanto (ĉar mi opiniis ĝin tro neserioza aŭ negrava). Tial mi ne konas la argumentojn, kaj la demando de s-ro Ŝljafer bone taŭgas ankaŭ por mi. Ĉu s-ro Nielsen aŭ la LF-redakcio eble scias, kie mia povas trovi iom koncizan respondon (mi legas ankaŭ la svedan lingvon, se tio faciligas la aferon) al la demando: “Ĉu vi povas konkrete diri, kiujn asertojn vi opinias mensogaj kaj kalumniaj, kaj kial? Estus utile, se vi ankaŭ nomus la fonton de viaj asertoj”? Eble oni ja povas verki artikolon, kiu prezentas la alian opinion, por aperigo en la sekva n-ro de Monato.

Sebastiano
Sebastiano
2017-10-05 13:34
Respondo al  Libera Folio

Mi estas iom suprizita pri via reago. Mi pensis, ke mi klarigis, ke mi scias preskau nenion pri la afero, ankau tial, char mi siatempe post suprajha rigardo opiniis la akuzojn tro neseriozaj. (Kaj chiuokaze la tuta afero estis tro for de mi.) Mi daure opinias, ke ili estas neseriozaj. Tamen mi shatus, se mi povus iom koncize informighi pri la afero (kun fontindikoj). Por informighi ne sufichas, se persono A diras :”tiel estis”, kaj persono B respondas: “tute ne, ne estis tiel”. Tiam mi povus nur elekti, chu mi pli shatas personon A au pli shatas personon B.

Kompreneble mi povas mem elserchi iujn informojn. Sed mi esperis, ke vi au s-ro Nielsen, kiuj ja evidente konas la verajn faktojn, eble konas iun superrigardan kaj konvinkan prezenton de la faktoj, al kiuj vi daure aludas. Bone, se vi ne volas tiel helpi al mi, tion mi akceptas kaj mem ekserchas. Sed kial do skribi “respondon”, en kiu vi nenion respondas? Stranga sinteno.

Sebastiano
Sebastiano
2017-10-05 17:23
Respondo al  Libera Folio

Mi bezonas ne pliajn, sed iajn informojn. Efektive mi bedaŭrinde ne estas ĉionscia ĵurnalisto, kiu jam dekomence scias, kio estas ĝusta kaj kio malĝusta, antaŭ ol li entute okupiĝas pri faktoj.

Tjeri
2017-10-05 18:27
Respondo al  Sebastiano

Eble Sebastiano devus peti de Libera Folio, ke ĝi pagu aviadilbileton ĝis Havajo por, ke li povu mem kontroli ĉu S-ro Obama naskiĝis en Usono aŭ ne.
Tiel li havus ĉiajn nepre necesajn informojn.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-10-05 23:42
Respondo al  Sebastiano

Jen iaj informoj.

Laŭ la usona konstitucio, la prezidanto devas esti denaska civitano de Usono (ne iu kiu poste iĝis civitano). Iuj asertas ke Obama ne estas denaska civitano de Usono kaj do ne rajtas esti prezidanto. Tion malpruvas lia naskiĝo-atesto, kiu montras ke li naskiĝis en Honolulu (Havajo).

Fino de la rakonto.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-10-05 22:36
Respondo al  Sebastiano

La rakonto de la filmo “Iron Sky” estas, ke Nazioj en 1945 fuĝis al la Luno, kie ili kreas armeon de spac-ŝipoj por konkeri Teron.

Se vi dirus al mi “Eble tio veras, kaj eble ne, vi pruvu”, mi tre verŝajne ne provus konvinki vin. Mi simple mirus ke vi pensas ke tio entute eblas kaj forirus.

La kredemo de Usonanoj por tiaj fantaziaj rakontoj estas nekredebla. Ekzemple, UN planas konkeri Usonon. (UN entute ne havas armeon, sed tio ne gravas.) Blankaj rasistoj intence kreis aidoson kaj la Ebola-viruson por mortigi nigrulojn. Hillary Clinton kaj membroj de ŝia partio havas pedofilian grupon kaj seksumas kun knaboj en la kelo de picejo nomata Comet Ping Pong en Washington. Tiu picejo vere ekzistas, do jen la pruvo! Ĝi ne havas kelon, sed ankaŭ tio ne gravas. Tie oni uzas sekretan kodon. Ekzemple, se vi diras ke vi volas “cheese pizza” (fromaĝa pico), tio fakte signifas ke vi volas “child pornography” (infan-pornografio), ĉar la unuaj literoj de la vortoj estas samaj.

Se vi konas la anglan, iru al http://www.snopes.com/ kaj serĉu onidirojn pri Obama. Li donis medalon al si mem. Lia vojaĝo al Azio kostis 200 milionojn da usonaj dolaroj tage, kaj lia hundo havas apartan aviadilon. Li ne scias kiom da ŝtatoj estas en Usono. Li mendis “forĵeteblajn” ĉerkojn je valoro de miliardo da dolaroj. Li ne scias kiel uzi telefonon kaj tenas ĝin inverse. Lia t.n. patrino fakte estas viro. Li deklaris, ke islamo estas la oficiala religio de Usono.

Jen la nivelo de tio kion oni diras pri Obama. Estas kompreneble, ke seriozaj homoj ne volas perdi tempon pri ili kaj ne komprenas, ke oni aperigas ilin — eĉ sub la vorto “Opinio”.

Komentanto
Komentanto
2017-10-04 23:12

Mi estas alia usonano, kaj mi bone scias, ke “opinioj” ĉi tiaj pri la deveno de Obama estas tutsimple mensogaj rasismaĵoj. Ekzistas amasego da argumentoj por la boneco aŭ malboneco de la agadoj de Obama, kaj estas nur pro lia raso, ke tamen nur aŭdeblas argumentoj pri lia deveno. Estas rimarkinde, ke la artikolo nomas Obaman “uzurpulo.” Kion li uzurpis? Verŝajne la regnon de blankuloj super la prezidanteco. Kaj laŭ tiu vidpunkto, Trump venis kiel granda redemptoro por regajni ĝin.

Mi ĉiam kredis, ke oni eskapas tiajn stultajn malamaĵojn en Esperantujo, sed verŝajne mi naivis. Estas homoj, kiuj tute regi la lingvon sen ia ajn kompreno de ĝia vera celo.

ekzistas
2017-10-05 11:17

La gvida ( chefa ) redaktoro Paul Peeraets devus agnoski sian kulpon !

Simila kazo ankau okazis en S-ulo organo de SAT!

La vorto : ” feknovajho ” estis elektita furora esprimo en germanio

Sola Malsamideano
2017-10-05 17:52

La artikolo tute ne tauxgas. Esperantujo estas ujo kiu ujas plene de liberaluloj. Liberaluloj tre ne sxatas bizarajn konservativajn ideojn. Sed, se oni verkus artikolon kiu diris ke Trump estas Marsano kaj alvenis el planedo Marso, cxiuj esperantistoj tre gxojus.

NOVAJXO! NASA TROVIS TRUMPON KAJ ALVENIGIS LIN POR ESTSI PRESIDENTO.
RESPLUBIKISMO FAKTE ESTAS EKSTERTERA INFEKTO!

Jens Stengaard Larsen
2017-10-06 15:25
Respondo al  Sola Malsamideano

Nu, “liberaluloj” ĝenerale ŝatas esti objektive informitaj pri la faktoj. Eble ili emas pretervidi la antaŭjuĝojn kiuj influas la interpretadon de la faktoj, eble ili ne scias la sciindajn faktojn tiel bone kiel ili mem preferas kredi — sed komplete rezigni pri faktoj favore al senbrida fantazio, tio estas propra al la “konservativuloj”. Temas pri la diferenco inter tio ĉu oni kredas pri la ebleco de objektiva scio aŭ ne; kaj kredo ja lastinstance estas subjektiva.

Sola Malsamideano
2017-10-06 16:47

Mi plejparte sxercis. Sed, sxajnas al mi ke homoj emas vivi en mondo kion ili kreis laux iliaj placxoj. Do, konservativuloj kredas ke dio amas ilin, protektas ilin, kaj neniam lasus ion ajn malbonan okazi al ili, sed la liberaluloj kredas ke ili estas dio mem.

Jes jen Jens
Jes jen Jens
2017-10-08 13:50
Respondo al  Sola Malsamideano

La problemo ne estas ĉu iu Dio ekzistas aŭ ne, sed ke homoj pro tiu disputo emas forgesi ke ekzistas homoj.

Sola Malsamideano
2017-10-08 17:13
Respondo al  Jes jen Jens

Vi havas interesan ideon. Mi sxatas vian.

Molnár László
Molnár László
2017-10-12 14:54

Por mi cxiam estas gxojige ecx esperige legi ties komentojn , kiuj diferencigas la scion kaj la kredon
Estas tute malsamaj aferoj : kredi al/je/en io au konvinkigxi pri io per faktoj . Esence temas pri la homa pensado. Cxi tie mi sxatus nur rimarki, ke estas gravege konsideri precipe du vidpunktojn: Unue: lau kiuj principoj oni akiras la konojn,sciojn, due: kion oni akceptas/opinias/ vero au ne

Esence eblas du eblecoj :

1.Pruvi/atesti ion per diversaj- kutimaj, sciencaj -metodoj, cxefe per esplorado,
eksperimentado kaj
2 Senkondicxe, sen iuj ajn postul/at/oj akcepti ion vero unu por cxiam

La unua metodo estas specifa por scienco. La dua estas “metodo” por kredantoj, do temas pri revelacio. La tria ebleco povas esti hipotezo, supozo.