Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / Forpasis Paul Gubbins, la ĉefredaktoro de Monato

Forpasis Paul Gubbins, la ĉefredaktoro de Monato

de Redakcio Laste modifita: 2016-08-12 15:45
La 6-an de aŭgusto 2016, neatendite dum li dormis, forpasis Paul Gubbins en la aĝo de 66 jaroj. Li estis talentoriĉa verkisto, ĉefredaktoro de Monato, membro de la Akademio de Esperanto, kaj prezidinto de la Esperanto-Asocio de Britio.

Paul Phillip Gubbins naskiĝis la 8an de novembro 1949 en Southport, nord-okcidenta Anglio, la sola infano de Ron kaj Nelta Gubbins. Li edukiĝis ĉe la Universitato de Manchester, kie li studis lingvojn, precipe la germanan. En 1977 li ekstudis ĉe Queen’s University, Kanado, kie li la postan jaron doktoriĝis kun disertacio pri la 19a-jarcenta germana verkisto E.T.A. Hoffmann.

Li renkontis Anne Duffell en 1976, kiam ŝi estis en amrilato kun lia amiko, Robert. Post la finiĝo de la amrilato, Anne kaj Paul restis en kontakto. En 1977 Anne flugis al Kanado por pasigi tempon kun Paul dum li studis tie kaj je la 7-a vespere de la antaŭtago de la nova jaro, li surgenuiĝis por proponi geedziĝon. Li poste klarigis, ke la horon li intence elektis, ĉar en la hejmlando ĝuste tiam novjariĝas. La paro geedziĝis en 1978 kaj transloĝiĝis al Leek, Staffordshire, ĉar Paul ekhavis laborpostenon en Buxton, instruante la germanan en lernejo.

Aperis en 1980 la unua infano, Richard George. Lin sekvis en 1982 Jill Nelta. Ambaŭ infanoj ŝuldas siajn nomojn al operoj de Gilbert and Sullivan – Paul estis dumvive ŝatanto kaj promesigis Anne, ke la eventualaj infanoj nomiĝos laŭ roluloj en la verkoj. Kun Jill li ĉeestis ĉiun ĉiujaran festivalon de Gilbert and Sullivan, kaj la duopo patra-filina intencis partopreni la ĉi-jaran por konservi la tradicion.

Profesie li laboris kiel lingvo-instruisto (en lernejo en Buxton kaj poste ĉe la Universitato de Salford), ĵurnalisto, kaj lektoro pri ĵurnalismo, ĉe Staffordshire University ekde 2005 ĝis somero 2016.

Paul esperantistiĝis en 1984, jam plenkreskulo. Li ofte al mi esprimis bedaŭron, ke li ne havis la okazon sperti la junulan vivon esperantujan. Tiel li estis tre kontenta, kiam Jill proprainiciate interesiĝis pri la aventuroj de la patro en foraj landoj, kaj decidis eklerni Esperanton por povi kun li vojaĝi al kongresoj. Ili kune vojaĝis al infankongresetoj in Tampere (1995) kaj Prago (1996), kaj al la plenaj Universalaj Kongresoj en Montpeliero (1998), Berlino (1999), Zagrebo (2001), Pekino (2004), Florenco (2006), Jokohamo (2007), kaj Roterdamo (2008). Paul, kompreneble, ĉeestis plurajn aliajn senfiline.

Ne longe post sia esperantistiĝo Paul komencis verki, kio fariĝis poste vivdaŭra okupiĝo. Li verkis teatraĵojn (ekzemple, la vidbendserion Pasporto al la tuta mondo) kaj lernolibrojn, inkluzive de Kunvojaĝu!, pro kiu li ricevis la premion OSIEK. Premion Liro li ricevis en 2002 pro la rakonto Finsezone, kaj en 2005 pro Amikaro. Plurfoje li estis premiita en la belartaj konkursoj de UEA, ne nur en la branĉo teatro, sed ankaŭ pro siaj kontribuaĵoj vidbendaj kaj prozaj. En la branĉo teatro li estis ĝismorte unu el la juĝantoj.

Sian kernan kontribuon, laŭ mia takso, li faris en 2012, per la publikigo de la antologio Star in a Night Sky. Per tiu anglalingva libro li prezentis la Esperantan kulturan heredaĵon al la ĝenerala publiko. La eldonistoj Francis Boutle kontaktis lin por esplori pri la ebleco aldoni libron pri Esperanto en ĝia serio “Lesser Used Languages in Europe” kaj Paul tuj “faligis ĉion” (t.e. flankenmetis la aliajn verkataĵojn) por kompili kaj aranĝi tiun sian majstroverkon. En ĝi li elektis poemojn, prozon, eĉ traktaton kaj recepton, kaj prezentis ilin kun tradukoj en la angla (fare de pluraj kontribuintoj) kaj redaktorajn komentojn por prezenti la verkojn.

Paul ekkontribuis al Monato jam en 1986, kaj ekrespondecis pri pluraj ĝiaj rubrikoj en la sekvaj jaroj, inkluzive de moderna vivo (ekde 1992) kaj politiko (ekde 1993). En 2011 li atingis la postenon ĉefredaktoro, post la emeritiĝo de Stefan Maul.

La kontribuoj de Paul al Esperanto ne limiĝis al perplumaĵoj. En la klaŝĉambro li instruadis – ekde 1993 li gvidis la ĉiujaran kvintagan Somerlernejon de EAB, kiun starigis jam en 1961 lia plej amata esperantisto, Marjorie Boulton. Tiaĵojn li ebligis ne nur por siaj samlandanoj – li instruis ĉe NASK en 2003, 2005 kaj 2007, kaj okazigis staĝojn pri Esperanto-teatraĵoj en Kvinpetalo dufoje.

Dum jardekoj Paul estis lojala membro de la Universala Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Asocio de Britio. Por tiu lasta li transprenis en 2001 la redaktoran postenon de La Brita Esperantisto anstataŭ la malsana William Auld, kiu antaŭe okupadis la postenon dum kvarona jarcento. Li celis faciligi la studadon pri Esperanto en Britio al estontaj historiistoj, kaj tiel starigis la rubrikon "Kiu Kiuas" kaj aldonis biografietajn notojn al ĉiu artikolo. Sian lastan eldonon li redaktis en printempo 2016, decidinte transdoni la respondecon en novajn manojn.

Dum kelkaj jaroj li ne aparte ŝatis la laboron – li havis la senton post esplora demandado ĉe regiona evento, ke homoj ne legis ĝin. Kontribuoj estis magraj, venintaj kutime nur el manpleno da fidelaj kolegoj, tiel ke li devis en unu eldono verki mem, ĉu vernome, ĉu kaŝnome, ĉu sennome 31 paĝojn de la 37-paĝa enhavo. En sia unua kuratora kunveno en 2013 li eĉ proponis publikigi nur unu eldonon jare anstataŭ la ĝistiaman du – li estis multe tro okupata por tiel daŭrigi, aparte pro la peza ŝarĝo de dek-unu eldonoj de Monato ĉiun jaron.

Li fariĝis en majo 2013 prezidanto de la Esperanto-Asocio de Britio, iom malgraŭ sia unuamomenta malvolemo. Okaze de semajnfina kunveno de la kuratoroj de EAB en junio 2012, ni eksciis per Facebook ke la prezidanto, John Wells, tiun tagon enhospitaliĝis post kiam trafis lin en la strato apopleksio. Ne evidentis tiam kiel fartos John, kaj do mi tuj pensis pri renoma anstataŭulo, kaj sendis al John mesaĝon en kiu mi indikis, ke li ne devigu sin resti en prema kuratora posteno, se lia sano suferos proe.

Paul estis la unua sur mia listo kaj hazarde mi ricevis dumkunvene de li mesaĝon por montri la proponitan kovrilon de Star in a Night Sky, do mi sciis, ke li estas ĉe-komputile. (Baldaŭ la kunlabora sperto sciigis al mi, ke li neniam estas for de komputilo, precipe post kiam li havigis al si iPad-on.) Do dum la kunveno mi klarigis al li la situacion, kaj demandis pri lia preteco kandidatiĝi pri prezidanteco en 2013, kaze ke John preferos retiriĝi. Paul unue sentis sin kontraŭ, citante aparte sian maltrankvilon, ke li estus tiel samtempe redaktoro kaj prezidanto. Sed ankaŭ en tiu respondo troviĝis esperigaj vortoj, ke li plue pripensos. Kaj iom post iom, li adaptiĝis al la ideo, ĝis finfine, post konfirmo de John Wells, ke li preferus ne kandidatiĝi denove, Paul estis elektita.

En 2007 Paul estis elektita en la Akademion de Esperanto, kaj reelektita en 2016.  Li estis ĝia direktoro de la sekcio pri literaturo kaj laboris ankaŭ en la sekcioj konsultejo kaj kontrolado de lerniloj. Li intencis povi emeritiĝi kaj tuj poste dediĉi sin kun nova elano al la laboro. Li ankaŭ partoprenis en la reviziado de la ĉereta kurso Duolingo, do paŝon post paŝo pli adaptiĝis al la virtuala mondo, kiu estis por li ĝis antaŭ kelkaj jaroj nova tereno.

Malofte en la vivo oni renkontas homojn tiel babilemajn kiel Paul. Ĉiam en la plej flua lingvaĵo li parolis. Sed ne nur. En siaj freŝbakitaj tagoj li pasigis tempon kun eminentuloj de antaŭaj epokoj, ekzemple William Auld kaj Marjorie Boulton, kaj lernis de la majstroj. Kun Bill Auld li trinkis kaj ricevis la kuraĝigon, ke treege plaĉe estis por la spertulo povi paroli en Esperanto kun iu tiel kapabla. Kie Bill estis la onklo, fariĝis la onklino Marjorie. Ĝis sia morto Paul plurfoje en la jaro, foje kun amiko Graham Blakey, vojaĝis al Oxford por viziti Marjorie. Fiere kaj ame li parolis pri ŝi okaze de aranĝo por festi ŝian naŭdekan datrevenon. Kaj fiere li staris la tiama prezidento de EAB apud la tri antaŭaj.

Mi havis la plezuron mem revivi tiujn tagojn kun Paul, sed ĉi-foje kun li en la veterana rolo. Ni estis amikoj kaj egale ŝatantoj de bona biero, do foje ni kunvenis nur ni du en taverno. En unu el la lastaj okazoj kiam ni diskutis ĉirkaŭ la biertablo, li deklaris kun kontenta mieno, ke antaŭ ne longe li pasigis tempon kun lernejaj amikoj, kaj ke vere ili estas bonŝancaj esti naskiĝintaj tie kaj tiam. “Senpaga universitato, dumvivaj laborpostenoj, aĉeteblaj domoj ...” Mi aldonis “post-militaj manĝo-limigoj” por povi eksplodigi liajn balonojn, sed kun la rideto fiksita li neis per la kapo kaj diris “ne mi”.

Li vere estis kontenta pri la vivo, sed konstatis, ke ne ĉiuj havis tiun bonŝancon. Tiel li estis dum kelkaj jaroj kuratoro de karitato kiu konstruas humanismajn lernejojn en Ugando. Paul mem vizitis la landon por konstati kiel fartas la projekto. Humanismo estis, kiel esperantismo, proksima al lia koro. (Laŭlitere rilate Esperanton – li ĉiam portis sian verdan stelon sur la brusto.) Paul estis membro de la Brita Humanista Asocio kaj tute ne posedis religian fidon. Li estis politike maldekstrema, kaj kandidatiĝis por la Social-Demokrata Alianco en naciaj balotoj en 1983. Li ne venkis – Staffordshire Moorlands apartenas al la konservativa partio, sed li ricevis 12.000 voĉojn, nur 1.000 malpli ol la kandidato de la laborpartio. Li restis progresema kaj la referenduma decido, ke Britio forlasu la Eŭropan Union estis por li malĝojiga.

Adoris lin liaj “pacientoj” (lia etikedo por liaj studentoj, “ĉar mi operacias iliajn cerbojn”), ĝis la grado, ke pluraj el ili starigis paĝon ĉe Facebook dediĉatan al la “vivanta legendulo”. Aliaj, kompreneble, devis informi Paul pri ĝi kaj en tiuj tagoj li havis neniun ideon kio estas Facebook. Tio devis ŝanĝiĝi kiam eldonisto petis lin starigi propran konton por varbi siajn verkojn. Kaj do tiuj, kiuj konas Paul pere de Facebook nun scias kiel ili troviĝis en la ĉirkaŭaĵo.

Paul ankaŭ estis talenta muzikisto. Li ludis klarneton, saksofonon, bekfluton kaj akordion. Kaj foje li ankaŭ batis tamburon. Li ludis en pluraj grupoj, inkluzive de la ĵaz-grupo Jazzworks.

Plurrilate Paul ne tute plenkreskiĝis. La vivo ne povas esti nur laboro. Kio plaĉis al la knabo plaĉis daŭre al la viro. Tiel lia pasio por fervojoj rezultiĝis ne nur en lia iama malapero okaze de aranĝo ĉe Shallowford House, kiam nia grupo ekskursis en la kamparon kaj Paul ekvidis fervojon, sed ankaŭ en la ĉeesto de granda modela fervojo en la ĝardeno, kaj unu plia grandioza en la subtegmentejo! Li eĉ starigis kun najbaro retejon pri la "Mossley Light Railway" kaj aldonis videojn pri ĝi ĉe YouTube.

Simile rakonteblas pri la angla Laga Distrikto, kie li pasigis multe da tempo infanaĝe kaj tiom multe ĝuis kiel plenkreskulo. Tutvive restis kun li la pasio, kiel ankaŭ por aŭtoj de la marko Mini. (Kompreneble la lasta ja estis verdkolora kaj havis grandan glumarkon "Esperanto" sur la malantaŭa vitro. Kiel li sukcesis en- kaj eliri ĝin mi ne scias. Nek tion sciis li, kiam mi demandis.) Kaj katojn li amis. Ĉiam mi kaj aliaj ricevis fotojn de Woody, Pepsi kaj Shirlie. Viskio ankaŭ donis al li plezuron – sed ĉi-foje ne temas pri io de la infanaj jaroj!

Kiel infano antaŭ Kristnasko, foje li ne povis ĝisatendi. Tio montriĝis, ekzemple, kiam Jill fianĉiniĝis. Li tre bone sciis, ke ŝi ankoraŭ ne disdonis la informojn (tion li ja agnoskis kiam li mem faris la taskon per Facebook), sed ŝajne li aniĝis al la skolo “pli bone peti pardonon ol permeson”. Kaj same kiam Jill estis graveda – eksciis tutunue ne la amikoj de la filino, sed de la patro! Tiel li ankaŭ estis tuj antaŭ la nasko. La tagon mem okazis kuratora kunveno de EAB kaj supozeble Paul gvidis la sesion.

Nu, komence jes, ĉio iris glate. Sed posttagmeze li decidis, ke sendube salutos baldaŭ la novulo, kaj ĉiam refreŝigadis sian iPad por ekscii, ĉu estas novaĵoj. Ĉiun kvinan minuton interrompis la parolanton ies voĉo per “Sorry, chaps” kaj levo de la iPad, kvazaŭ ĝi kulpis. Sed li estis la plej feliĉa viro en la mondo, kiam finfine alvenis la knabo, kiun Jill nomis, je grandega patra plezuro, Edward Paul Gubbins Mason. Altiĝis la plezuro kiam li unuafoje tenis la etulon ... kiu tuj vomis sur la avon. Sed al Paul tio ne ĝenis, kaj li montris al la nepo la apudan fervojon kaj aŭdigis al li la poemon de Stanley Holloway The Lion and Albert, kun la deziro, ke la nove naskiĝinta bebo audu “veran poezion”! Dum personaj momentoj kun Edward, Paul babilis al la infano en Esperanto: “Birdo! Arbo! Ĉu vi vidas? La birdo estas en la arbo!” Li eĉ komencis rakonti historietojn al li en ilia sekreta lingvo.

Intertempe Paul suferis pri absoluta manko de libertempo. Kaj li plendis dum alemenaŭ du jaroj pri lacego. Dum kelkaj jaroj li provis maldungiĝi de la universitato, kiam pro financaj premoj oni devis malpliigi la nombron de dungitoj. Ĉiam li esperis, sed ĉiam rezultiĝis, ke la universitato preferis konservi la popularajn kaj kapablajn instruistojn.

Monato donis al li grandan ŝarĝon, lia muziko regule postulis iom da tempo, kaj li daŭre verkadis, unue du librojn en la angla (Laddies and Generalmen, kaj Westminster Blues), kaj lastatempe grandiozan kaj detalan historion pri la esperanta dramo. Tiun lastan li celis esti lia pinta kontribuo super ĉio alia.

Sed trovi la tempon profundiĝi en la taskon estis al li neeble. Li raportis bezoni “unu plian vintron” en la lastaj du jaroj. Je sia morto li atingis la jaron 1940, do restis daŭre antaŭ li la plejmulto, tamen. Kaj la plirangiĝo al avo donis al li plian tempo-premon, tiom li volis pasigi tempon kun Edward. Tial li devis elpreni sin de ie, liberiĝi kaj havigi al si iom da libereco. Estis logike, ke el EAB li retiriĝu. Li ja estis la motoro de Monato, kaj estis la sola homo, kiu povus verki la pri-draman verkegon. Sed al EAB estus tute bone, ĉar jam ĝi havis aliajn motorojn, kaj la perdo ne estus katastrofa, kiel por la aliaj projektoj. Tial li demisiis de siaj roloj en EAB, kvankam sen tute malaperi. Li instruus ĉe la EAB-aranĝo Somerlernejo la semajnfinon post sia morto.

En somero 2016 li daŭre ne sukcesis aranĝi la sopiritan maldungon kun la universitato, do li mem faris la decidon emeritiĝi por pasigi pli da tempo kun Edward kaj dediĉi sin al la verkata libro. Tragike, li forpasis daŭre relative juna, ne longe poste.

Paul estis multflankulo. Esperantisto, kompreneble, kaj humanisto. Talenta verkisto. Babilema bonkorulo. Eŭropano, eĉ mondcivitano. Sindonema, eĉ tro. Sed ĉefe li estis edzo, patro, kaj – plej nove – avo. Kaj ankaŭ mia kaj nia amiko. Kaj, finfine, granda perdo. Dankon, Paul.

Tim Owen

Notoj:

1) Por sendi kondolencan mesaĝon al la familianoj, plenigu ĉi tiun formularon.

2) La funebra ceremonio okazos vendredon, la 19-an de aŭgusto ĉe Mossley Village Hall, Congleton, CW12 3LJ je la 14:30. Se vi intencas ĉeesti, bonvolu plenumi ĉi tiun formularon por ke la familio havu ideon pri nombroj.

3) Bonvolu ne demandi pri la verkata historio de esperanta dramo. Mi parolos pri ĝi kun la familio en taŭga momento, sed tio ne estas nun.

arkivita en:
Gecxjo Basov
Gecxjo Basov diras:
2016-08-10 22:07
Kiel dolore ricevi sciigon pri forpaso de bona homo...
Lin konis, cxu persone, cxu pere de multegaj verkoj/artikoloj/k.m.a. esperantistaro de tuta Tero!
Thierry Tailhades
Thierry Tailhades diras:
2016-08-11 09:20
M ege ŝatis liajn "vidpunktojn" en Monato ....mi kondolencas.
verdeca
verdeca diras:
2016-08-14 04:05
Granda surpeizo kaj granda malgxojo por mi estas ,ke mia reta amiko Paul Gubbins supide kaj eksteratende forpasis.En la komenco de la kuranta jaro mi adresis al li mian artikolon por publikigi gxin en la Magazino Monato kaj li ne povis komplete kompreni mian artikolon kaj leteris al mi por tio ,ke mi korektu gxin kun la celo ,ke cxiuj legantoj povu facile kompreni mian artikolon .Li estas tre bonkora kaj afabla por cxiuj esperantistoj,Kvankam mi neniam renkontigxis kun li tamen en mia koro li jam estas unu el miaj plej intimaj amikoj ,Laux mia plano mi vizitos lin post mia emeritigxo.Cxar nun mi laboras kiel policano kaj ne havas liberan tempon por fari eksterlandan vojagxon. Sed mia tutviva bedauxro gxi farigxas ,Informigxinte lian supidan forpason ,mi sentas min gre malgxoja kaj nun mi nur kondolencas lin en mia koro.Mia kara amiko Paul gubbins cxiam vivos en mia memoro.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2016-08-14 05:36
La vivo de Paul Gubbins tuŝis multe el ni pli ol ni eble sciis, pro lia multflanka laboro je pluraj niveloj en Esperantujo. La tre detala, tre bona funebra anonco de Tim Owen, montras al ni kiom nun mankos al ni pro lia forpaso: bona laboro ĉe Monato, ĉe la Akademio, ĉe teatro, ĉe lingvo-instruado.

Lia aliro al instruado-laboro speciale impresis min. Li havis profundajn sciojn pri la diversaj flankoj de lingvo-instruado; li konis kaj majstris plurajn skolojn de lingvo-instruado, maloftaĵo en Esperantujo. Li apartenis al tre limigita grupo de Esperanto-instruistoj kiuj kapablas verki tre koherajn, logikajn, kaj samtempe allogajn kursojn por lerni lingvon.

Lia verko KUNVOJAĜU estas preskaŭ modelo por lernado de fremdaj lingvoj. Ĝi ne baziĝas sur nur unu teorio aŭ nur unu filozofio pri lernigo de lingvoj. En la franca, la germana, la angla ankaŭ ekzistas tiaj, eklektikaj, multskolaj libroj, kaj ni Esperantistoj povas fieri, ke Paŭl Gubbins sciis verki samaltnivele kiel la plej bonaj en la mondo de lingvo-instruado.

Li video-kurso PASPORTO AL LA TUTA MONDO montras ankaŭ tre profundajn sciojn de profesia kaj alloga lingvo-instruado. Kiel antaŭa, profesia lingvo-instruisto kaj lingvo-programa direktoro, mi pensas, ke la video-kurso de Paŭl Gubbins viciĝas inter la plej bonaj en la fremdlingva mondo. Estas bedaŭrinde, ke ne ekzistas interlingvaj, internaciaj premioj por fremdlingvaj kursoj, kiel ekzistas konkursoj kaj premioj por filmoj, libroj kaj aliaj artaĵoj. Paŭl povus gajni premion por Esperantujo.

La forpaso de Paŭl estas tre forta sortobato kontraŭ nia malgranda instruado-lando. Speciale malĝojige estas, ke li estis ĉe la sojlo de emeritiĝo, ĝuste ĉe tiu momento kiam li havos multe, multe pli da libera tempo por Esperantujo. Lia lasta pasio estis pli pri teatro verŝajne, sed eble restis kelkaj novaj ideoj en lia tre imagopova menso por verki novajn lingvo-kursojn. Ni instruistoj de Esperanto hodiaŭ speciale funebras.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2016-08-14 19:45
Mi ege bedaŭras la forpason de d-ro Paul P. Gubbins, universitata lingvo-instruisto kaj i.a. unu el la plej aktivaj konsultantoj kaj kunlaborantoj de mia ESP-ANG-POLA Vortaro (5-voluma, pli ol 2000-paĝa).
Trezoro Huang Yinbao
Trezoro Huang Yinbao diras:
2016-08-16 17:14
La nekredebla forpaso de d-ro Paul Gubbins dolorigas mian koron....