La revolucio donis nefinan venkon al Esperanto

Antaŭ cent jaroj, la 7-an de novembro 1917 laŭ la moderna kalendaro, en Rusio okazis revolucio kiu ŝanĝis la mondon. En Rusio la revolucio renversis ĉion kaj inter multaj aliaj evoluoj dum kelkaj jaroj enkondukis oran epokon de Esperanto. 

Propaganda libro eldonita en Sovetio en 1923. Foto: British Library.

Antaŭ kelkaj jaroj Dmitrij Vlasov, kiu tiam studis ĵurnalistikon en la Peterburga Universitato en Rusio, ekinteresiĝis pri Esperanto. La rezulto de lia interesiĝo iĝis du monografioj pri la uzo de Esperanto en Rusio de 1887 ĝis 1938, kiam la Esperanto-movado efektive estis likvidita de la sovetiaj potenculoj.

En sia doktoriĝa disertaĵo Historio de aplikado de Esperanto en Rusio, aperinta ruslingve ĉe la eldonejo Impeto en 2014, Dmitrij Vlasov interese rakontas pri la estiĝo, ekfloro kaj malapero de la Esperanta gazetaro en Rusio antaŭ cent jaroj. La saman temon li esploras ankaŭ en sia pli frua verko Esperanto – duonjarcento sub la cenzuro, aperinta ruslingve ĉe Impeto en 2011.

Ni petis lin rakonti pri siaj esplorrezultoj en mallonga intervjuo.

Libera Folio: Kiaj estis la kondiĉoj de la Esperanta gazetaro en Rusio en la jaroj antaŭ la februara revolucio en 1917? Kio ŝanĝiĝis lige kun la februara revolucio, kaj kiuj estis la plej signifaj Esperantaj eldonaĵoj de tiu tempo?

Dmitrij Vlasov: – Esperanta gazetaro en la Rusia imperio estiĝis en la jaro 1905. Antaŭ la februara revolucio en la lando aperis proksimume 40 esperantistaj eldonaĵoj. Tipologie oni povas dividi ilin en tri grupojn. Unue, eldonaĵoj en Esperanto kaj en naciaj lingvoj (la rusa, pola, armena, finna kaj sveda) pri la Esperanto-movado. Due, ruslingvaj, katalogecaj eldonaĵoj pri la sukcesoj en la disvastigo de Esperanto. Trie, fakaj eldonaĵoj en la internacia lingvo.

– Plej interesaj kompreneble estas la eldonaĵoj de la lasta grupo, ĉar en ili la internacia lingvo estis uzata por transdoni informojn, kiuj ne estis ligitaj kun la Esperanto-movado. Al la plej signifaj el tiuj indas kalkuli la popularsciencan gazeton Espero de la konata Peterburga eldonisto V. Bitner kaj du Varsoviajn eldonaĵojn por medicinistoj: Kuracisto kaj Voĉo de Farmaciistoj.

– Inter la eldonaĵoj dediĉitaj al la Esperanto-movado aperis du grandaj gazetoj: la Peterburga Ruslanda Esperantisto kaj la Moskva La Ondo de Esperanto.

– La februara revolucio fakte neniel influis la Esperantan gazetaron.

Sufiĉe baldaŭ post la oktobra puĉo en 1917 la bolŝevistoj fermis ĉiujn opoziciajn kaj sendependajn gazetojn. Ĉu tio signifis, ke estis fermitaj ankaŭ la eldonaĵoj de la esperantistoj? Kion oni povis presi en Esperanto post oktobro 1917? Kiajn malfacilaĵojn renkontis la eldonistoj de tiu tempo?

Dmitrij Vlasov.

– Oni devas memori, ke la oktobra revolucio okazis dum la unua mondmilito, en periodo, kiam la rusia Esperanto-movado estis tre malfortigita. Unue, multaj esperantistoj estis vokitaj al la fronto kaj pereis. Due, la ekonomiaj problemoj de Rusio forte tuŝis ankaŭ la Esperanto-movadon.

– Se paroli pri la Esperanta gazetaro, do dum la milito pro la alta prezo de papero multaj eldonistoj devis rezigni pri eldonado de periodaĵoj. Tiel en oktobro 1917 en la lando jam ne restis eldonaĵoj en la internacia lingvo. Tamen en la jaro 1918 neatendite okazis subita vigliĝo de la Esperanta gazetaro.

– De 1918 ĝis 1922 en la lando aperis proksimume 50 eldonaĵoj de esperantistoj – efektive pli ol dum la cara tempo! Tamen preskaŭ ĉiuj ili fermiĝis post la publikigo de la unua aŭ dua numero – pro pure ekonomiaj kialoj. Rimarkindas, ke parto el ili estis finance subtenataj de la soveta registaro. Ĉiuj ĉi tiuj periodaĵoj estis dediĉitaj al la revoj pri la brila estonteco de Esperanto en la soveta Rusio.

En la 1920-aj jaroj Esperanto estis vaste uzata en Sovetio kadre de la tiel nomata proleta Esperanto-korespondado. Pri kia korespondado temis, kaj kiel ĝi estis uzata en la sovetia gazetaro kaj radio?

– En la 1920-aj jaroj en Sovetio forte evoluis la socia movado de laboristaj-kamparaj korespondantoj. La esenca celo de la movado estis altiri al la gazetaro laboristojn kaj kamparanojn, kiuj verku artikolojn kaj noticojn por amasaj eldonaĵoj. Vaste evoluis en ĉi tiu periodo ankaŭ internacia korespondado: en sovetiaj eldonaĵoj estis presitaj leteroj de eksterlandaj laboristoj kaj kamparanoj, dum en eksterlandaj komunismaj eldonaĵoj estis presitaj leteroj el Sovetio.

– Esperantistoj tuj ekatentis pri ĉi tiu nova fenomeno, kaj rapide aliĝis al la laboro. Tiel Esperanto iĝis unu el la ĉefaj lingvoj de la internacia laborista-kamparana kontakto. Aldone, ekde 1922 multaj sovetiaj radiostacioj komencis elsendi propagandajn programojn en la internacia lingvo pri la vivo en Sovetio por eksterlandaj aŭskultantoj. Lige kun tio, la 1920-ajn jarojn oni povas nomi “ora epoko” de Esperanto, ĉar tiam oni tre aktive uzis ĝin en la praktiko.

Kial kaj kiel finiĝis la periodo de la proleta Esperanto-korespondado? Kiam ĉesis aperi artikoloj en kaj pri Esperanto en Sovetio, kaj kio okazis al la esperantistoj?

La du libroj de Dmitrij Vlasov aperis nur en la rusa lingvo.

– Fine de la 1920-aj jaroj la bolŝevistojn ekmaltrankviligis la kresko de la movado de la laboristaj-kamparanaj korespondantoj, kiu tiam ekhavis enorman skalon. La komunisma partio timis, ke la socia movado povus evolui en la direkto de politika partio, kiu iĝus opozicia.

– Tial oni faris ĉion por ne permesi tian evoluon. Oni komencis subpremi socian aktivadon. Tio kompreneble tuŝis ankaŭ la sovetian Esperanto-movadon, kiu en la 1930-aj jaroj estis tre proksime ligita kun la movado de la laboristaj-kamparanaj korespondantoj. La sovetiaj esperantistoj komencis perdi la subtenon de la potenculoj.

– Aldone en la 1930-aj jaroj en Eŭropo estiĝis la minaco de milito. Tio siavice kaŭzis ke Sovetio fermis sin de aliaj landoj, kio signifis la finon de internaciaj laboristaj-kamparanaj ligoj, ankaŭ en Esperanto. Por liberiĝi de la esperantistaj korespondantoj, la potenculoj likvidis la tutan Sovetian Esperanto-movadon. En la jaroj 1936–1938 ĝiaj gvidantoj estis akuzitaj pri spionado kaj kontraŭrevolucia agado, kaj poste reprezaliitaj.


Pli pri la temo:

16 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
dennis keefe
2017-11-07 10:08

Resumo: (55 vortoj)

Tre bona esploro-laboro de Dmitrij Vlasov kiu helpos al ni havi pli bonan komprenon pri la naturo de akceliloj kaj bremsiloj de la disvastiĝo de Esperanto. Estus bone, nun, provi lokigi lian magistriĝan disertaĵon (esperantigitan se eblas), kune kun la 40 de li menciitaj eldonaĵaj fontoj en la Aŭstria Nacia Biblioteko. Eble tio jam survojas.

Komentado: (208 vortoj)

Por kelkaj esperantistoj kiuj interesiĝas pri esploraj temoj (historiaj, sociaj, politikaj, edukaj, ktp) pri Esperanto, la disertaĵo de Dmitrij Vlasov estas nemalhavebla leĝaĵo – nun disponebla en la Libroservo de UEA nur ruslingve, tamen kun bonega recenzo de Till Dahlenburg en Esperanto.

En la artikolo de Liberafolio ĉi tie, menciiĝas la ekzisto de ĉirkaŭ 40 rusaj esperantaj periodaĵoj, inter kiuj kelkaj aperas esperante kaj nacilingve, dum aliaj aperas tutesperante (la sciencaj, ĉefe). Estus bone se ni Esperantistoj malproksime de landaj bibliotekoj povus ekrigardi tiujn publikaĵojn, esplori kaj analizi la enhavojn, publikigi resumojn kaj konkludojn.

En la Nacia Biblioteko de Aŭstrio, mi trovis nur tri gazetojn (Ondo de Esperanto, Ruslanda Esperantisto, kaj Ukraina Stelo) kiuj probable jam estas sur la listo de tiuj 40 uzataj por la disertaĵo de Vlasov. Tri el 40, nur. Estus bone, se eblas, ke ankaŭ la aliaj esperantaj revuoj de la revolucia periodo de Rusujo povus ankaŭ facile troviĝi en la arkivoj de Vieno. Eble la Nacia Biblioteko jam planis tion.

Ĉiaokaze nun, kun pli ol 70 gazetoj en la arkivoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko, eblas al niaj bonaj verkistoj kiuj interesiĝas pri diversaj aspektoj de Esperanto (historia, socia, politika, eduka, kaj eĉ komerca ktp) verki novajn, interesajn, utilajn artikolojn pri la Esperanto-Movadoj.

Boris Kolker
2017-11-07 21:44

Estis tempo de grandaj esperoj por sovetiaj esperantistoj. Ĝi finiĝis per granda pogromo de la sovetia Movado, kiu pene komencis renaskiĝi post 20 jaroj. Ĝuste tiam, antaŭ 60 jaroj, mi fariĝis esperantisto kaj kontribuis al ĝia evoluo.
Boris Kolker

Gecxjo
Gecxjo
2017-11-14 10:08
Respondo al  Boris Kolker

“kontribuis al ĝia evoluo.” – Ege grave kontribuis! Mi supozas, ke ĉiu dua nuna rusia esperantisto lernis la lingvon per Via lernolibro!

Bert Schumann
Bert Schumann
2017-11-07 22:18

Kiam idealistoj ekuzas E-on, ĝi iĝas danĝera lingvo por la povuloj.

Jens Stengaard Larsen
2017-11-08 12:34
Respondo al  Bert Schumann

Dum diktatoroj ne perdas vane tempon kaj energion persekutante la idealistojn, la plej granda danĝero al Esperanto estas la Esperantistoj mem.

Roberto
Roberto
2017-11-13 4:22

Jen! Esperantistoj estas memmalama popolo!

Jens Stengaard Larsen
2017-11-13 19:38
Respondo al  Roberto

Temas ne pri amo aŭ malamo, sed pri scio kaj nescio.

Esperanto estas surprize facile lernebla, sed lingvistiko, male, estas surprize malfacila. Dum Esperantistoj emas iom troigi la facilecon de Esperanto, kaj ege troigi la rolon de ĝia facileco, ili emas komplete ignori la malfacilecon de lingvistiko. Evidente, tio estas fonto de multaj misjuĝoj.

Por kio ni bezonas lingvistikon? Ĉu ne sufiĉas la lingva praktiko? Kaj se io teoria restas klarigenda, ĉu ne sufiĉas interlingvistiko? Ĉu ni vere bezonas la ĝeneralan lingvistikon, temantan pri ĉiuj lingvoj, ne nur la internaciaj planlingvoj?

Ĝuste la interlingvistiko estas tiu parto de la lingvistiko kiun ni _ne_ bezonas. Rilate al aliaj planlingvoj, sufiĉas la kruda praktiko: eble 99% de la planlingva aktiveco en la mondo estas Esperanta. Tiupunkte la fina venko jam okazis komence de la 20a jarcento, sed al interlingvistoj ankoraŭ plaĉas prisnufi la putrantan kadavron.

Alivorte, kvankam lingvo ne estas scienca teorio, estas admirinda unueco ĉirkaŭ Esperanto. Estas pli da konsento ke Esperanto estas _la_ (neŭtrala) internacia lingvo ol estas da konsento pri la homa origino de la tutmonda varmiĝo. Zamenhof revis “unuigi l’ homaron”, sed kiom tio entute eblas pure lingve, jam pruviĝis per la Ido-krizo. Do, ĉio pruvenda koncerne unuecon jam estas pruvita. Ni ne plu bezonas teorion por pravigi ĝin.

Teorion ni bezonas rilate al la demando pri lingva diverseco. Ĉu ĝi estas protektinda? Ĉu la dialekta diverseco estas parto de la lingva diverseco? Kia estu la rilato inter lokaj lingvoj kaj la internacia? Kio estas la rilato inter biologia kaj lingva diverseco – kaj kie estas la limoj inter lingvo kaj biologio? Tio estas enorme malfacilaj demandoj, kaj la Esperantistoj malemas pensi ili, ĉar ili kredas ke ĉio rilata al Esperanto devas esti facila.
Sed se ni ignoras la demandojn pri diverseco, ni ofertas neniun vizion al la mondo. Kaj tiam eĉ la plej bonvola mondo ne sukcesas rigardi nin seriozaj.

ekzistas
2017-11-21 11:18

Kara jes jen Jens : vi deviis de la temo .
La kruda fakto estis : Esperantistoj el ambau tendaroj vokis al la unua mondmilito . Dum jubilea UK en Lillo estis videbla ekspozicio pri tiu chi fakto!
Nuntempe, en moderna epoko tute same Esperantistoj shajne estas militemaj : ” morti pro patrujo estas agrabla ” vd. ekzercaro de Z.

Necesas revolucio !

963
963
2017-11-08 18:55

Mi legas la titolon de tiu ĉi artikolo kaj ne povas fidi miajn okulojn.. Ĉu bolŝevistoj, aŭ prefere bolŝevikoj, faris en 1917 la revolucion por doni al Esperanto venkon?.. Ĉu vere? Kia manipulado! En la komencaj jaroj bolŝevikoj uzis ĉiujn manierojn kaj ĉiuj ilojn por propagandi en la mondo favore al la soveta sistemo. Komintern uzis multajn lingvojn, inkluzive Esperanton, por transporti la revoluciajn ideojn eksterlanden. Do nia lingvo estis uzata nur instrumente fare de Sovetunio. Tio daŭris ĝis la fino de 1930aj jaroj kiam Stalin faris grandan purigadon kaj mortpafadon kaj finfine subskribis aliancon kun germanaj naciaj socialistoj. Tiel finiĝis esperoj kaj iluzioj.

Gecxjo
Gecxjo
2017-11-14 10:25
Respondo al  963

estas ordinara evoluo de ĉiu ‘revolucio’ – tre aroga taĉmenteto faris ŝtatrenverson (verdire, tiamaj gvidantoj – Provizora estraro, estis tre malforta). Bone, prenis potencon, kio plu? Necesas teni potencon, aliel malamikoj neniigos. De eksteraj malamikoj iel-tiel defendis sin, komenciĝis batalo ene de tiu taĉmento. Por teno de potenco ĉiuj rimedoj estas taŭgaj, bolŝevikoj uzis Esperanton, kiam ĝi ekŝajnis danĝera – ili neniigis gvidantaron kaj multajn kiuj iel-tiel havis kontakton kun E-to, poŝtmarkoj, eksterlandaj parencoj k.a.
En Germanio estis preskaŭ la samo. “Danĝera lingvo” far de U. Linz iom malkovris la temon.

Igorj
Igorj
2017-11-20 11:38
Respondo al  963

Al mi sxajnas ke florado de E en 1920-j jaroj estas rezulto unuavice de la socia atmosfero tiatempa (revolucio, libero, entuziazmo, nova vivo, nova kulturo ktp). Ne indas troigi sxtatan subtenon de E en Sovetia Rusio. Temis ne pri subteno, sed pri permeso.

ekzistas
2017-11-08 22:38

Antau kaj dum la unua mondmilto Esperantistoj propagandis la militon de sia respektiva tendaro . Tion montris la ekspozicio dum 100-a jubilea UK en Lillo . Nuntempe la “neutrala ” movado spegulas simile la anagonismon en la mondo de ekstrem- dekstro- ghis “ekstremliva “.
Ege leginda estas la libro de M. Broshtein ,eksa komunisto , pri la temo : “Mi stelojn jungis al revado ” en gxi rolis la tiamaj progresemuloj : Lanti, Drezen k.a.
Mi mem membras en IKEK , kolektivo de Esperanto komunistoj

Sola Malsamideano
2017-11-11 1:55
Respondo al  ekzistas

Mi ne scias se bona por via movado aux ne estimata homo, sed…

http://www.walmart.com

aliru kaj sercxu per la varonumero

53310645

La-Komunista-Manifesto-The-Communist-Manifesto-Esperanto-Edition

La Komunista Manifesto tradukita al Esperanto sed ….
vendata per Walmart

= Walmat, cxiam malaltaj prezoj, cxiam! =

Sebastiano
Sebastiano
2017-11-10 10:14

Pri PEK en Berlino en la 20aj jaroj ĉefe okupiĝis Ludwig Schödl. Li parolis pri tiu tempo en intervjuo, kiu ekzistas ĉe Jutube: https://www.youtube.com/playlist?list=PLjMq6XfW_Arv9oVJgK7SI2jwvD4f5iJJN

Skriba versio kun esperanta traduko estas havebla ĉe GIL: http://www.interlinguistik-gil.de/wb/pages/startseite.php

Cyril Brosch
2017-11-10 13:00
Respondo al  Sebastiano

Mi fakte ne scias, ĉu ĝi estas ankoraŭ havebla tra GIL, ĉar tio estis en la manoj de la mortinta Detlev Blanke.
Mi hodiaŭ vespere okaze de la GIL-a jarĉefkunveno havos la okazon demandi pri tio, ĉiuokaze indus Interrete publikigi ankaŭ la skriban version de la intervjuo.

Sebastiano
Sebastiano
2017-11-10 19:05
Respondo al  Cyril Brosch

Fritz iam petis, ke mi ne enretigu la tekstojn, ĉar ĉe GIL restis ankoraŭ presitaj versioj. Certe indas paroli pri tio kun Fritz.