Malgranda kongreso en sporta atmosfero

La ĉi-jara Universala Kongreso en Finnlando estas la plej malgranda UK en Eŭropo post la dua mondmilito, kun nur naŭcento da aliĝintoj. La kongreso okazas en sportejo, kaj kiel salono Zamenhof servas enorma glacihokea areno. Dum la komitato de UEA devas fari seriozajn decidojn pri la estonteco de la asocio, la kongresanoj povas ĝui intiman kaj amikan atmosferon.

Komuna foto de kongresanoj en Lahtio. Foto: EAF.

La dimanĉo en Lahtio komenciĝis per la solena inaŭguro kun la eliranta estraro sur la podio. Nome de la Zamenhof-familio salutis la pranepino Margaret Zaleski-Zamenhof, kiun fine de ŝia parolado oni surprizis per atribuo de lingvoekzamena diplomo. La ekzamenon ŝi sukcese trapasis pli frue.

Estis anoncitaj neniuj novaj honoraj membroj, ĉar neniu estis proponita por tiu honorigo. La longiĝantajn landajn salutojn markis laŭvicaj reklamoj kaj akuzativaj eraroj. La inaŭguro aliflanke ricevis salutmesaĝon nek de urbaj aŭ ŝtataj autoritatoj nek de UN aŭ Unesko. Tiaj salutmesaĝoj ordinare estas la rezulto de instigo flanke de la LKK kaj UEA. Ja salutis la ambasadoro de Kanado, kiu invitis al la sekva UK en Montrealo.

Kiel kongresejo ĉi-jare funkcias la glacihokea stadiono Isku Areena. Krom la granda ĉefa stadiona halo, kiu duone-duone estas salonoj Zamenhof kaj Hodler, la sportejo disponas precipe pri malgrandaj ĉambroj. La libroservo estas nekutime malgranda kaj la salonon de aŭtoraj duonhoroj povas eniri samtempe nur deko da homoj.

Ankaŭ la kongreso estas tre malgranda, kun malpli ol 900 aliĝintoj – temas pri la plej malgranda eŭropa kongreso post la dua mondmilito. Aliflanke la Universala Kongreso en Lahtio tamen ŝajne estas la plej granda internacia kongreso en Finnlando ĉi-jare, kaj ĝi jam ricevis iom da atento en gravaj amaskomunikiloj.

En artikolo en la plej prestiĝa gazeto de Finnlando, Helsingin Sanomat, la prezidanto de LKK, Tuomo Grundström, konstatis ke la relativa malgrandeco de la kongreso efektive estas seniluziiĝo, konsiderante ke la kongresoj nemalofte havas du milojn da partoprenantoj. Kiel eblan kaŭzon li menciis la proksimecon de Baltiaj Esperanto-Tagoj.

Por UEA la malalta nombro de aliĝintoj estas problemo, ĉar ne antaŭvideblas granda financa profito, kiun la asocio tre bezonus. Por la partoprenantoj la malgrandeco de la kongreso ne nepre estas problemo – la etoso estas pli amikeca kaj intima ol kutime. La vetero, same kiel la organiza nivelo, estas favoraj al la kongresanaro – kaj tiel prognozataj ĝis la fino.

La komitato kunsidas en glacihokea areno.

La dua kunsido de la komitato de UEA estis unu el la gravaj okazaĵoj de dimanĉo.

Kvankam limigo de la dumkongresa tempo dediĉata al formalaĵoj estis unu el la argumentoj por la enkonduko de reta voĉdonsistemo, dum la tuta jaro ne okazis reta voĉdono pri la aprobo de la protokolo el Seulo. Tiu tagordero dimanĉe prenis de la komitatanoj preskaŭ duonan horon, unuavice pro la amendo kiu forigis el ĝi unu fragmenton, kiun kelkaj opiniis maltaŭga.

La komitato akceptis tiun eksterordinaran proponon kaj lige kun tio Francesco Maurelli, kiu protokolis pasintjare kaj ĉi-jare, sciigis sian demision kiel protokolanto, opiniante la amendon cenzuro.

Dum la komitata kunsido la antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, demandis, kiel povas esti, ke la vojaĝkostoj de oficistoj en 2018 superis la buĝeton per preskaŭ 10.000 eŭroj. Por tiu celo estis buĝetitaj 1.500 kaj elspezitaj 11.226.

Montriĝis, ke la kroman elspezon kaŭzis la kontrakto de la nova ĝenerala direktoro Martin Schäffer, kiu ne loĝas en Nederlando kaj ricevas abundan vojaĝkompenson por siaj vizitoj en la laborejo. Schäffer mem diris, ke lia salajro aliflanke estas malpli alta ol tiu de liaj antaŭuloj.

Prezidanto Mark Fettes agnoskis, ke la estraro efektive malrespektis la regularon, ĉar por tia enorma devio de la buĝeto oni ja devus peti aprobon de la komitato “sed neniu pensis pri tio”.

La ceteraj komitatanoj apenaŭ havis demandojn pri la estraraj raportoj kaj kun granda plimulto ili senŝarĝigis la elirantan estraron. La nova teamo oficiale ekoficos nur lunde posttagmeze, post la fermita sesio de la komitato pri la ekonomia situacio de la asocio.

Foto: Clay Magalhães

Fermis la tagon la kongreslanda vespero, kiun organizis la Kulturaj Servoj de la urbo. Profesian duhoran prezentadon en la prestiĝa Sibelius-domo gvidis du esperantistaj gejunuloj, kiuj ĉi-jare diplomiĝis en muzika gimnazio de Lahtio. Al la programo kontribuis junula arĉa kvarteto kaj la konata orgenisto Pauli Pietiäinen, kiuj prezentis muzikon de Sibelius.

Ĉi-jare la programon riĉigis ankaŭ nekutima prezentado de Cirque des puces (Pulcirko), kiu kunigis dancon, muzikon kaj cirkon, kaj eble eĉ pli neordinara prezento de Áilu Valle, nordsamea rep-artisto. Bonvenigajn vortojn – plene en Esperanto – prezentis Timo Väänänen el la ensemblo Suunta.

Iom bedaŭrinde, la imponan programon povis ĉeesti ankaŭ lokanoj – de diversaj kongresanoj ili povis sperti neakcepteblan konduton, kiu intertempe iĝis jam tolerata normo: malfrua alveno, fotado kun fulmolumo, umado inter la seĝoj eĉ en la unuaj vicoj, laŭtaj interparoloj.

Por la lunda antaŭtagmezo estas planita la kutima kleriga programo.

Lunde posttagmeze okazos interalie tria kunsido de la komitato de UEA, kiu escepte estos parte fermita por la publiko. En tiu speciala sesio la ĝenerala direktoro prezentos konfidencan raporton pri la kriza financa situacio de la asocio. La komitato devus decidi kiel plu trakti la temon, inkluzive de la buĝeto 2020.

Malgraŭ la malemo de Mark Fettes, laŭ la sabata decido de la komitato, al la koncerna parto de la fermita sesio estas invititaj ankaŭ la oficistoj kiujn minacas la tranĉo de la laborhoroj. Laŭ propono de komitatano Ans Bakker, ili havos la ŝancon klarigi, kion la nova situacio signifos por ilia laboro kaj ili persone.

29 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
BEHRA
BEHRA
2019-07-22 14:54

Mi, hodiaŭ, lundo, la 22-an de Julio 2019, estas ekde la 15:00 en la salono “Hodler“ kaj atendas por sekvi la laboron de la Komitato de UEA. Jam estas 15:38 sed en la salono nur ĉestas la publiko (mi kaj iu alia). Ĉe la informejo oni supozas, ke la fermita kunveno ankoraŭ ne estas finita. Feliĉe ekzistas Libera Folio. Mi legas tion : “Lunde posttagmeze okazos interalie tria kunsido de la komitato de UEA, kiu escepte estos parte fermita por la publiko.“ Do bone, mi nenion legis en alia loko aŭ en alia skribo pri tiu informo. Dankon al Libera Folio. Nun estas 15:52 kaj nun mi estas sola en tiu granda salono. Strangaj sentoj ! Mistera etoso. Kie estas la komitato de UEA ! La komitato malaperis. Ne vere estas sola. Fakte, la tri teknikistoj de la sonoriloj vane atendas ekde 14:00 por labori.

Anti K.
Anti K.
2019-07-22 13:55

Gravus ke tia kongreso sendepende de la nombro de partoprenantoj produktus novajn intelektajn kaj kulturajn valorojn en Esperanto kaj ne nur arigus amason da turistoj el Ĉinio, Koreio kaj Japanio, de kiuj multaj verŝajne eĉ ne vere scipovas Esperanton kaj probable ankaŭ ne partoprenas UEA-asociajn programerojn (ĉar ili ne havas tempon, ĉar ili turismas tra la lando), kiel oni povis observi en pasintaj UKoj (cetere, simile kiel BET en Litovio, kie partoprenas multaj litovoj, kiuj ne sufiĉe scipovas la lingvon). Pro tio mi pledas por pripensado de nova koncepto por alternativa UK, kie nek tiaj turistoj kaj nek la eterne samaj UEA-funkciuloj dominu la scenejojn, sed kie veraj esperantistoj INTELIGENTE diskutu pri gravaj kaj aktualaj temoj (prefere ne-esperantistaj) kaj kiuj estas interesataj pri la evoluado kaj progreso de la lingvo. Ĉu iluzio?

Marko
Marko
2019-07-23 10:22
Respondo al  Anti K.

Saluton,
mi opinias que turismadeblo estas gravega allogigilo de esperanto, kaj ke necesas konsideri tion (aparte kiam on konsideras la financan situacion de UEA…). Konkrete, turisma intereso devas esti unu el la elektaj kriterioj de la urboj de la UKoj. Strange la artikolo de Libera Folio ne mencias, ke evidente la malmulto de partoprenantoj estas sekvo de la elekto de Lahti. Mi precizas, ke mi sxategas Finnlandon, kiun mi jam vizitis.

jixiang
2019-07-23 15:07
Respondo al  Anti K.

Kial paroli specife pri “turistoj el Ĉinio, Koreio kaj Japanio”? Cxu multaj Euxropanoj ankaux ne profitas la okazon por turismi? Mi konas multajn Esperantistojn el Orient-Aziaj landoj kiuj estas tre pasiaj kaj parolas Esperanton tute flue. Estas vere ke por ili estas pli malfacile ol por Okcidentanoj lerni Esperanton, sed cxu tio estas ilia kulpo?

Anti K.
Anti K.
2019-07-23 18:55
Respondo al  jixiang

La praktiko montris, ke Esperanto ne taŭgas por azianoj, nek por afrikanoj. Eble la ideo jes, sed la lingvo ne. Esperanto estas pure eŭropa lingvo kaj havas neniun komunan kun aziaj lingvoj, eĉ se oni emfazis la signifon de aglutinaj kaj izolaj elementoj en Eo, sed tio estis nura propagando kaj hazardo, kiu estas pli ŝuldita al la vortfarado de la slavaj lingvoj kaj probable al Volapuko, kiuj servis al Z kiel modelo. Sed tio estas alia diskuto, kiun mi eĉ ne emas tuŝi ĉi tie.
Persone mi vidas malgrandajn intelektajn kaj kulturajn kontribuojn de aziaj, precipe ĉinaj e-istoj al la Eo-movado.
La Eo-movado en Ĉinio estis tro forte ligita kun la komunismo, pro kio oni devas konsideri tiun movadon politike diskreditita. La totale senkritika rilato de la Eo-movado al komunisma Ĉinio estas alia punkto, kiun oni ne devus forgesi. Sed ĉar temas pri politikaj konsideroj, kiun la e-istoj ĝenerale evitas, mi nun ne daŭrigu tiun diskuton ĉi tie. Tamen estu menciite, ke Ĉinio estas brutala ŝtato, kiu totale mistraktas kaj ignoras homajn rajtojn, kiel montras la ekzemploj de Tibeto, Singkiango kaj Hongkongo kaj la situacio en “flava” Ĉinio, kie la homoj vivas kiel en klasika diktaturo, kiu fariĝas pli kaj pli agresema.

Anti K.
Anti K.
2019-07-23 18:56
Respondo al  Anti K.

Daŭrigo:
La Eo-movado en Ĉinio estis tro forte ligita kun la komunismo, pro kio oni devas konsideri tiun movadon politike diskreditita. La totale senkritika rilato de la Eo-movado al komunisma Ĉinio estas alia punkto, kiun oni ne devus forgesi. Sed ĉar temas pri politikaj konsideroj, kiun la e-istoj ĝenerale evitas, mi nun ne daŭrigu tiun diskuton ĉi tie. Tamen estu menciite, ke Ĉinio estas brutala ŝtato, kiu totale mistraktas kaj ignoras homajn rajtojn, kiel montras la ekzemploj de Tibeto, Singkiango kaj Hongkongo kaj la situacio en “flava” Ĉinio, kie la homoj vivas kiel en klasika diktaturo, kiu fariĝas pli kaj pli agresema.
La amasegoj de ĉinaj turistoj, kiuj inundas Eŭropon, precipe certajn turismajn lokojn, kiuj estas promociitaj de la turismaj firmaoj kaj pere de la amasrekomendado en la interreto, ankaŭ estas granda problemo, kiu havas ankaŭ sekvon por la Eo-movado. Certe, turistoj kaj komercistoj el Azio estas bonvenaj en Eŭropo, sed se nur amasegoj krude indundas aliajn urbojn kaj landojn sen ajna daŭripovo, oni devas vidi tiun evoluon kun pli kaj pli granda zorgo. Nature pri ĉio tio oni ne diskutas en Eo-medioj, ĉar oni timas, ke oni povus kaŭzi la koleron de la registaro de Ĉinio,
kiel montras multaj aliaj kazoj, kiam Ĉinio estis kritikata de eŭropanoj kaj furioze reagis. La hipokrita Eo-movado, kiuj fiksis la principojn de la homaj rajtoj en la statutoj de siaj asocioj, komplete fiaskas, kiam temas pri konkretaj kazoj, kiam oni devus kritiki aŭ almenaŭ alparoli tiiujn problemojn.

Marko
Marko
2019-07-23 19:14
Respondo al  Anti K.

Esperanto, pure euxropa lingvo? Citajxo de Zamenhof: “Ĉiu vorto [de mia “Internacia Lingvo”] sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro, Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj, k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo.”

Anti K.
Anti K.
2019-07-23 22:02
Respondo al  Marko

Koncerne diraĵojn kiel “tute fremda por la Eŭropaj popoloj” k.s. Z celis atentigi pri la sistema reguleco de sia lingvo ĝenerale, kiu kiel konate en tiu formo estas nekutima por la eŭropaj lingvoj, kies gramatikoj kutime estas ege malregulaj kun amaso da esceptoj ktp. Sed ĉar Z ne plu vivas, ni ne plu povas lin demandi, kion li celis diri, same en la kazo de multaj aliaj demandoj kaj temoj de lia verko, kvankam similaj aferoj estas skribitaj en Zamenhof, Lingvaj Respondoj 1962, p. 87. Ĉiukaze mi forte dubas, ke li pensis pri hungara, finna, turka, ĉina kaj aliaj neeŭropaj lingvoj, kiujn li plej verŝajne tute ne konis kaj ne utiligis en siaj lingvistikaj konsideroj, ĉar tia kono ne estas dokumentita kaj li mem neniam menciis tiajn lingvojn. Ĉiuj tiuj asertoj originas el la kuirejoj de iuj idealismaj kaj interpretamaj lingvistoj kaj propagandistoj de la Eo-movado kiel Piron (kiu eĉ sugestis, ke Z eble konsultis ĉinan gramatikon), Manders (pri Eo kiel taŭga lingvo por afrikanoj), k.a., kiujn la UEA-propagando transprenis kaj kiujn la e-istoj blinde kredis, kion tiu propagando disvastigis. Do, oni prefere lasu la preĝejon en la vilaĝo, ĉar ĉio alia estas spekulativado kaj fantazio (de kiuj la Eo-propagando estas tiel riĉa).

Marko
Marko
2019-07-23 22:09
Respondo al  Anti K.

Saluton,
efektive ekzistas lingvo en kiu la nomoj, la verboj, adjektivoj estas formitaj el nesxangaj radikoj. Lingvo kiun scipovis Zamenhof: la hebrea. Sed efektive: oni devintus peti lin dumvive kion li ekzakte celis diri.

Sebastiano
Sebastiano
2019-07-23 22:09
Respondo al  Marko

Interesa citaĵo. Oni tamen prenu ĝin »kun grajno da salo«. Zamenhof certe ne intencis diri, ke ekz-e hungaroj ne estas eŭropa popolo. (E-o cetere en multaj rilatoj ne funkcias kiel funkcias kutime la aglutinaj lingvoj, sed pli kiel la fleksiaj, ekz-e en la traktado de pluralo, de kazoj, de posesivaj konstruoj ktp.)

Kaj pri la vortaro, al kiu Z aludas: Ĉiu entenata en la Universala vortaro vorto estas pure eŭropa aŭ eŭropdevena, t. e. prenita el aŭ inspirita de eŭropa lingvo, eĉ se kelkaj el ili (ekz-e »sukero«, »sako« ktp.) unue venis el ekstereŭropa lingvo al la eŭropaj. Aŭ ĉu mi iun pretervidis?

Anti K.
Anti K.
2019-07-23 21:38
Respondo al  Anti K.

Por tamen iom pravigi la opinion de jixiang, ĉar probable li opinias, ke la voĉon levis unu el tiuj arogantaj eŭropanoj, kiu malŝatas azianojn (ne, tute ne), mi volas aldoni jenan komenton: Antaŭ ol veni al konkludo pri la karaktero de tiuj turismaj grupoj el Azio, kiuj vizitas la UKn kaj laŭdire ne scipovas Esperanton (do antaŭ ol prijuĝi aŭ “kondamni” ilin), necesus fari iusencan sociologian enketon inter ili laŭ jenaj kriterioj: kiuj ili estas (t.e. ĉu ili estas /aktivaj/ e-istoj en siaj landoj, membroj de siaj asocioj), ĉu ili scipovas Esperanton (baze, progresanta nivelo ktp.), kun kiuj intencoj ili vizitas la UKn, kiu estas ilia konduto dum la UK (ofte ili aperas grupe kaj malaperas grupe, havante grupan premon aŭ grupajn devigojn, kiuj estas tipaj por tiaj turistoj kaj tute ne videblas en iuj programeroj), sed kiuj estas ankaŭ iliaj deziroj kaj bezonoj (ĉar ofte oni lasas tiujn homojn kaj grupojn, kiuj unuafoje partoprenas, en tute fremda ĉirkaŭaĵo tute solaj), ktp. Se oni havus informojn rikoltitajn el tia enketo, oni eble estus jam pli saĝa kaj povus science argumenti kaj pli bone plani. Se tiuj homoj venas al la UK kun sinceraj intencoj, t.e. ke ili volas lerni Esperanton aŭ plibonigi sian lingvokonon, eĉ se lerni Eon por ili estas malfacile, aŭ reale kontribui al la programo, tiam ili certe estus tre bonvenaj. Mi memorigas, ke siatempe, en la 60-80aj jaroj, aperis amaso (centoj da per busoj de Esperantotur) da poloj en Universalaj Kongresoj kaj en IJK, de kiuj multaj ne scipovis Eon, tiel ke en iuj kazoj (kiel en Vraca 1963) oni eĉ devis limigi ilian kvanton. Sed mi dubas, ke UEA aŭ iu ajn en UEA estas interesata fari tian enketon. UEA estas interesata nur pri la kotizoj de tiuj homoj kaj pri ciferoj por anonci: jen el Ĉinio partoprenis 50 aŭ 100 personoj, el Koreio 70 aŭ 140, el Japanio 100 aŭ 200, ktp. (nu en Lahti estis esence pli malmultaj). Ĉu tiu tuta afero havas iun sencon krom kolekto de mono kaj fanfaronado pri kvantoj, oni povas dubi.

Anti K.
Anti K.
2019-07-23 22:32
Respondo al  Anti K.

PS Cetere, lingvistike-genetike Esperanto devas esti klasifikata kiel dialekto de la roman(id)a lingvofamilio (per kio ĝi do estas aŭtomate hindeŭropa), kiu tamen fariĝis memstara idiomo (sed kiu oficiale ne estas konsiderata kiel romanida lingvo), komparebla kun la rumana lingvo, kiu havas multajn slavajn elementojn. Nature, la rumana estas pli malfacile lernebla ol Esperanto, sed povas esti, ke la kataluna estas pli facile lernebla ol Esperanto (cetere tio ĉiam dependas de la demando POR KIU). Kompareblaj vortfaraĵoj kiel en Eo ekzistas cetere ankaŭ en la germana lingvo (de kiu Z probable transprenis la ideon de la difinita artikolo, kiun li uzis ekzakte same kiel en la germana lingvo kaj ne laŭ la slava maniero, kiu ne konas tian artikolon, pro kio multaj slavaj uzantoj de Eo fuŝe kaj malkapable, t.e. arbitre utiligas aŭ ne utiligas la difinitan artikolon), dum vortoj kiel ejo, ujo, ilo, ulo ktp. ja vere estas originale Esperante, kvankam en la unua baza vortaro de 1887 tiuj vortoj estis difinitaj nur kiel sufiksoj, ne kiel memstaraj morfemoj. Pri la registrado de tiaj vortoj en postaj vortaroj kaj kiam la e-istoj komencis uzi ilin kiel memstaraj vortoj mi ne scas. Eble iu scias. Mi estis tro pigra por kontroli tion kaj tio ankaŭ ne tro interesas min.

Marko
Marko
2019-07-23 22:42
Respondo al  Anti K.

Mi konas nur du euxropajn lingvojn en kiuj oni trovas difinitan artikolon kaj ne maldifinitan artikolon: la bulgara kaj la malnova greka (mi ne scias pri la nova greka), Zamenhof konis tiun lastan. La situacio pri la artikoloj estas la sama en la hebrea.

Sebastiano
Sebastiano
2019-07-23 23:30
Respondo al  Marko

(Andreo parolis ja nur pri la difinita artikolo [kiu en E-o neregule ne ricvas j- kaj n-finaĵojn]. Plia eŭropa lingveto kun difinita, sed sen nedifinita artikolo estas la islanda.)

Roland Schnell
2019-07-24 9:23
Respondo al  Sebastiano

Mi atendis, kiam la diskuto atingas lingvan problemoj. Cxiam la sama inter Esperantistoj. La plej profunda (kaj trafa) kritiko tuj estas neglektata, se oni povas disputi pri lingvaj (kaj sengravaj) detaloj. Iu ecx proponis mezuronuon (kiun mi forgesis) por la tempo, gxis la diskuto pri lingva detalo.

Sebastiano
Sebastiano
2019-07-24 11:29
Respondo al  Roland Schnell

Tonjo. – Sed mi ne komprenas, pri kio vi nun plendas. Vi ja povas tute libere diskuti pri tio, kio interesas vin. Nin same libere diskutas pri tio, kio interesas nin. Ni ja ne postulas, ke vi interesiĝu pri tio, pri kio ni interesiĝas. Kial vi postulas, ke ni interesiĝu pri tio, pri kio vi interesiĝas?

Tim Owen
2019-07-24 11:34
Respondo al  Roland Schnell

Temas pri la Leĝo de Tonjo: ‘Ju pli reta diskuto en Esperanto longas, la probableco ke ĝi deflankiĝos al diskuto pri gramatikaĵoj aŭ pri la uzata vortigo des pli (asimptote) proksimiĝas al 1.’

Estas interese, ke la deflankigo (la unua dum monatoj (jaroj?)) okazis, kiam revenis iu plene agnoskante havanta blokitan retpoŝtadreson en la antaŭa retejo. Mi esperas, ke la nova redaktora skipo konstatos, ke la ŝanĝo de Plone al WordPress ne sukcese enportis la forbaritajn retpoŝtadresojn, kaj tial reblokos la ĝenulon.

Marko
Marko
2019-07-24 21:48
Respondo al  Tim Owen

Saluton. Cxu deflankigo? Anti K. diras ke esperanto “ne tauxgas por azianoj”, kaj li liveras gramatikajn argumentojn. Do mi mem parolas pri gramatiko… Ni ekzemple parolis pri artikoloj, kaj mi konstatas ke en esperanto estas nur difinita artikolo, kaj ke gxi estas tute sensxanga (li ekzemple ne havas pluralon): miascie tio sistemo ne ekzistas en iu euxropa lingvo (sed gxi estas tute sama en la hebrea, sed tio eble estas hazardo).

Anti K.
Anti K.
2019-07-24 12:13
Respondo al  Anti K.

Kiel ARTEFARITA dialekto, necesus pli precize aldoni.

Marko
Marko
2019-07-23 17:49
Respondo al  Anti K.

Saluton,
turismadeblo estas unu el la cxefaj interesoj de esperanto. Miaopinie necesas konsideri tion, kaj ne malrespekti tiujn, kiuj venas precipe por turismadi (kaj kiuj eventuale ne bone scipovas la lingvon). Unu el la cxefaj kialoj de la malgrandi de la aktuala UK estas la elekto de la urbo Lahti. Mi sxategas Finnlandon, sed estas lando kie cxio estas multekosta (kompare kun la tuta mondo), kaj la urbo el turisma vidpunkto estas malpli interesa ol aliaj. La turisma vidpunkto oni evidente devas konsideri antaux elekti urbon por UK. Tempo kaj mono ne estas senlimaj, kaj mi mem ne partroprenis en certaj UK cxar aliaj lokoj estis pli interesaj por viziti.

limako
2019-07-22 19:14

“kiu forigis el ĝi unu fragmenton, kiun kelkaj opiniis maltaŭga” Ĉu estas sekreto kiun oni forigis?

BEHRA
BEHRA
2019-07-22 21:47
Respondo al  limako

Mi mem ion forigis, ĉar mi mem opiniis miajn forigitajn vortojn maltaŭgaj. Fakte mi volas helpi la estraron kaj la komitaton. La epoko estas malfacila. Do la kritikoj kaj la ironio ne estas utilaj. Mi forgesis, ke Sokrato rekomendis nur diri, kio estas vera, bona kaj utila. Pardonu.

Anti K.
Anti K.
2019-07-23 12:18

“Kiel eblan kaŭzon li menciis la proksimecon de Baltiaj Esperanto-Tagoj.”
Tio estas nura pseŭda klarigo por prisilenti la verajn kaŭzojn, kiuj estas ligitaj kun la internacia signifopero de Eo. Tiun fakto la Eo-movado, kiu laŭdas siajn progresojn kaj sukcesojn eĉ ankoraŭ dum sia agonio, krude prisilentas. La Eo-aranĝoj en Litovio, kiu allogis komplete alian publikon kaj ĉefe litovojn, kiuj ne partoprenas la UKn, ne povas esti vera kaŭzo por la malalta nombro de aliĝintoj de la UK, ĉar ambaŭ aranĝoj okazas sendepende unu de la alia (tamen, komparante ambaŭ listojn de litovaj aliĝintoj, oni konstatas, ke la plimulto de la litovaj UK-aliĝintoj en Lahti aliĝis ankaŭ al la ĉijara BET en Litovio – demandu la ceterajn litovojn, kial ili ne vojaĝis al Lahtio -, la liston de alilandaj aliĝintoj en BET kaj UK mi ne komparis). Oni ne forgesu, ke la Eo-movadoj en la baltaj landoj kaj en Finnlando mem preskaŭ elĉerpiĝis. Sed la malalta nombro de ĉijaraj aliĝintoj estas vere iom mistera fakto lige kun eŭropa lando (kiu cetere estas proksima de orienta Eŭropo – kies Eo-movado same estas tre malforta), kiun indus pli profunde esplori. Sed oni ne povas vidi, ke la komitato serioze diskutas tion. Eble la kongreso allogis pli malmultajn homojn pro la krizo de UEA, kiu fortimigas la potencialan publikon.

Anti K.
Anti K.
2019-07-23 12:19
Respondo al  Anti K.

Daŭrigo:
Se ne estus tiel multaj turistoj el Azio, la nombro estus eĉ pli malgranda, kaj nomojn de elstaraj kaj interesaj e-istoj oni vidas malmultajn. Aliflanke, ĉiam la samaj aktivuloj gvidas la ĉefajn programerojn, ekzemple dum la tago de la lernado. Tiuj malnovaj, oldaj kaj ege konservativaj aktivuloj esence malhelpas la tiel urĝe bezonatan refreŝiĝon, renoviĝon kaj moderniĝon de la UK kaj de la Eo-movado entute. La problemoj de tiu kongreso devus esti kaŭzo por serioza reanalizado de la tuta koncepto de UK, kiu verŝajn elĉerpiĝis kiel modelo, kiu eble nur interesas iujn lokajn gazetojn, kiuj neniam antaŭe aŭdis pri Eo aŭ tia kongreso kaj kio estas por ili vera kuriozaĵo. Sed mi ne povas vidi tian diskuton, kiun oni verŝajne timas kiel la diablo timas la benitan akvon. La UK okazas ĉefe pro tio, ĉar ĝi devas okazi. Ankaŭ ĝia propaganda efiko grandparte elvaporiĝis.

Roland Schnell
2019-07-23 16:59
Respondo al  Anti K.

Prava analizo. Mi konas tion de iu Andreas Künzli, kiu estas ignorata de multaj Esperantistoj, kiujn li kritikas. Eble lia permanenta kritiko nun falis sur fekundan grundon.

Anti K.
Anti K.
2019-07-23 19:01
Respondo al  Roland Schnell

Fakte, mi volis nur kontroli, ĉu mia retadreso estas daŭre blokita de la Kniivilä-tempo, pro tio mi rekomencis diskuti, sed tio estis evidene granda eraro, kiel la reagoj montras.

Anti K.
Anti K.
2019-07-23 12:34
Respondo al  Anti K.

signifoperDo, nature, por ne malhelpi la ĝustan komprenon. LF devus disponigi aŭtomatan korektilon!

Anti K.
Anti K.
2019-07-24 12:23
Respondo al  Anti K.

Mi ne komprenas, kial oni negative taksas, se oni korektas eraron. Entute mi ne komprenas la logikon de tiu pritaksa sistemo. Ju pli racia kaj profunda la kritiko estas kun la celo plibonigi la staton de la Eo-movado (kio evidente estas sensespera afero), des pli ĝi malplaĉas al la homoj kaj rikoltas ilian kontraŭstaron kaj reziston, dum ajna idiota komento trovas grandan aprobon. Sed mi ja komprenis, ke mia kritiko esence malplaĉas al la e-istoj, kiuj evidente preferas la situacion kia ĝi estas. Verŝajne temas pri homoj, kiuj malŝatas ajnan kritikon, ĉar ĝi ĝenas kaj detruas la sanktan harmonion de la e-istoj. Senespera situacio!

Paculo
Paculo
2019-07-25 13:49

Ĉu Esperanto-movado iom post iom neniiĝadas?
Kelkaj rimedoj por savi Esperanton:
1) Instrui al esperantistoj unue la 16 regulojn kaj vorterojn, kiuj estis prezentitaj en la vortaro de “Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro”. Poste lasi esperantistojn tralegi (kaj laŭeble tralerni, tamen certe oni havas plenan rajton ne parkerigi ilin al si) “Ekzercaron” kaj “Universalan Vortaron”. Poste povas esti utilaj “Lingvaj respondoj” de L. L. Zamenhof kaj decidoj de Akademio de Esperanto pri la vortfarado.
2) Uzi laŭeble pli facilajn vortojn malgraŭ ke ili estas signitaj kiel “arkaismoj” aŭ kiel “evitindaj” en “Plena Ilustrita Vortaro”. Ekzemploj:
arb/et/aĵ/o (sed ne “arbusto”, “ponard/eg/o” (sed ne “lanco”), “sci/et/i” (sed ne “suspekti”), “ŝip/et/o” (sed ne “boato”), “trunk/et/o” (sed ne “tigo”).