Duncan Charters nova prezidanto de UEA

Duncan Charters en sabato estis elektita la sekva prezidanto de UEA per unuvoĉa plimulto. La dua kandidato, Fernando Maia, estos vicprezidanto. Neniu el la kandidatoj antaŭ la elekto klarigis sian pozicion rilate la proponon pri drastaj ŝparoj, kiun la komitato traktos en fermita kunsido en lundo.

Duncan Charters. Foto: UEA.

En la Universala Kongreso en Lahtio en Finnlando la komitato de UEA la unuan fojon post 1986 havis la ŝancon elekti inter du kandidatoj al la posteno de prezidanto de la asocio. La komitatanoj tamen nenion sciis pri la sinteno de la du kandidatoj al la propono de Mark Fettes fordonaci la bibliotekon de UEA, fermi la libroservon, luigi la domon en Roterdamo kaj movi la reduktitan oficejon al malpli kosta lando.

Kiam Duncan Charters kaj Fernando Maia prezentis siajn kandidatiĝojn en majo, jam estis sciate, ke la malnova estraro iniciatis seriozajn tranĉojn en la Centra Oficejo por ŝpari monon. Tiam la du kandidatoj respondis al demando de Libera Folio pri la tranĉoj jene:

Duncan Charters: – Mi ne pretendus konkludi pri situacio kies motivojn mi ne pli bone konas, kaj pro tio ne kontraŭus klopodojn pliefikigi la laborhorojn de la oficistoj sen perdo de esencaj servoj, se tio montriĝus dezirinda kaj efektivigebla. Tamen se rezulte de tiu paŝo ne plu estus dependeblaj la servoj kiujn mi menciis kaj mem profitis, malfortiĝus harmonia kaj kunlaborema laboretoso, kaj eĉ pli grave ne troviĝus la laborfortoj por subteni tiujn kiuj inteligente videbligas Esperanton en la mondo, tio kontraŭus la bazajn celojn de la Asocio kaj estus nepre nepozitiva kaj evitinda. Tamen sen ekvilibro en la buĝeto fine malaperus solida financa bazo por pli ol minimuma agado, kio signifas ke unua prioritato estu pli aktiva serĉado de la financaj rimedoj kiuj farus drastajn reduktajn agojn ne plu necesaj.

Fernando Maia Jr.: – Estas ankoraŭ frue por diri, ke laborfortoj estos draste malpliigitaj en la Centra Oficejo. Tamen, kiel sciate de ĉiuj, la Asocio bedaŭrinde de antaŭ pli ol 15 jaroj suferas pro zorgigaj deficitoj, kiuj “manĝas la kapitalon de UEA”. Por 2019 oni antaŭvidis en Lisbono deficiton de pli ol 140 mil eŭroj (preskaŭ kvarono de la asocia kapitalo) – kaj la salajroj en la Centra Oficejo reprezentas sole du trionojn de la elspezoj de la Asocio. Tial estis vere atendeble, ke oni iam proponu iun planon, kiu tuŝas salajrojn kaj kontraktojn. Tion fakte la Prezidanto faris, plenumante decidon de la Komitato, laŭ kiu la deficito de UEA por 2020 devas esti duono de tiu de 2019. Kaj kiel li informis en sia komuniko al la Komitato mem, oni ja zorgas pri la sekurigo de la plej esencaj laboroj kaj servoj.

Nur kelkajn tagojn antaŭ la malfermo de la kongreso en Lahtio aperis la radikala raporto de Mark Fettes, kiu sugestas eĉ pli gravajn tranĉojn, kaj perspektive kompletan fermon de la Centra Oficejo en Roterdamo. Neniu el la du kandidatoj tamen pretis rapide respondi al kompletigaj demandoj de Libera Folio pri la nova propono.

Ankaŭ dum la komitata kunsido en Lahtio en sabato la du kandidatoj ne klarigis sian sintenon al la proponataj novaj tranĉoj, kvankam Fernando Maia menciis, ke li havas sperton pri financa sanigo de la brazila junulara asocio. Ambaŭ kandidatoj en siaj elpaŝoj dum la komitata kunsido akcentis la gravecon de UEA.

– Mi estas dumviva membro, kaj en mia koro mi sentas, ke UEA estas absolute necesa kiel organizaĵo por antaŭenigi Esperanton en ĉi tiu epoko. Kaj mi vidas, ke kvankam ni multe diskutas problemojn kaj krizon kaj tiel plu, ni devas unue pensi, kion ni povos fari en ĉi tiu mondo, kiam ni havas du grandegajn avantaĝojn, kiuj ne ekzistis antaŭ 50 jaroj, diris Duncan Charters.

La du novaj avantaĝoj laŭ li estas la kreskinta akcepto de Esperanto inter universitataj esploristoj kaj la granda kvanto de novaj interesiĝantoj, kiuj aperis pro retaj kursoj. Sendube plaĉis al multaj komitatanoj ankaŭ la vortoj de Charters pri la bedaŭrindeco de konfliktoj:

– Mi vidas multajn konfliktojn inter la esperantistoj. Ofte oni venas unue kun kritikoj kaj ne kun laŭdoj. Mi volus ke ni vidu iom pli da amo, iom pli da kompato al niaj laborantoj ĉu pagataj, ĉu volontulaj. Kaj mi vere volus labori por tio. Kaj ankaŭ ĝenerale por pli da interkultura kompreniĝo kaj da trejnado por interkultura kompreniĝo, kaj tio komenciĝu per ni mem.

Neniu komitatano faris al la kandidatoj ajnan demandon pri la aktualaj seriozaj problemoj de UEA. La balotado estis tre egala, kaj devis esti refarita, ĉar la rezulto de la unua voĉdonado estis nedecida: Duncan Charters ricevis 20 voĉojn, Fernando Maia 21 voĉojn, kaj unu voĉo estis sindetena – ambaŭ nomoj en la balotilo estis superstrekitaj. Por valida rezulto necesas, ke iu el la kandidatoj ricevu pli ol duonon el ĉiuj donitaj voĉoj.

En dua voĉdonado Duncan Charters ricevis 22 voĉojn kaj Fernando Maia daŭre 21. Per tio Duncan Charters gajnis kaj estis elektita prezidanto, dum Fernando Maia estos unu el du vicprezidantoj. Jam dum la elekto Orlando Raola, unu el la novaj estraranoj, ŝercis ke UEA povus havi du prezidantojn, kaj en siaj dankaj vortoj Duncan Charters esprimis similan opinion:

– Mi dankas pro la rezulto, sed ĝi diras al mi ankaŭ, ke mi kaj Fernando estos kunprezidantoj. Tiu estas la plej bona rezulto. Mi klopodos kiel eble servi, kaj tre ĝojas konatiĝi kun Fernando.

La nova estraro laŭ la decido de la komitato havas entute ok membrojn: Duncan Charters (prezidanto), Fernando Maia kaj Huang Yinbao – Trezoro (vicprezidantoj), Aleks Kadar (ĝenerala sekretario), Orlando Raola, Jérémie Sabiyumva, So Jinsu kaj Amri Wandel, ĉiuj viroj. La sola virina kandidato, Chen Ji el Ĉinio, ne estis elektita. La nova estraro oficos ĝis la Universala Kongreso en 2022.

15 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Diccon MASTERMAN
Diccon MASTERMAN
2019-07-20 16:05

Mi gratulas la novan Prezidanton kaj lian Estraron pro ilia akcepto de sendanka tasko kaj forte esperas ke ili havos la kuraĝon, kompetenton kaj kiu-scias-kion-ceteran por solvi la krizon kiun ili heredas.

gasto
gasto
2019-07-20 17:18
Respondo al  Diccon MASTERMAN

Krizon? Ne forgesu ke la nun eksa prezidanto ghuste lasis al la nova estraro fortan kaj finance pli sanan asocion. Pro tio li hastis kun la reformoj, ech se preter la kapo de la aliaj.

James Rezende Piton
James Rezende Piton
2019-07-20 16:34

La kunlabora sinteno de ambaŭ kandidatoj, nun “kunprezidantoj”, estas tre laŭdinda en nia mondo kiu forte inklinas al polusigoj! Tio estas tre esperiga por la sekureco de UEA.

gasto
gasto
2019-07-20 17:28
Respondo al  James Rezende Piton

Espereble la nova prezidanto jam mendis vakcinon kotrau “flekseco”. Estas infekta malsano. Nedezirata en organizo kiu kunlaboras kun UN kaj UNESCO.

Leandro Trujillo Casañad
Leandro Trujillo Casañad
2019-07-20 17:14

Konvenas rigore kion oni havas hejme kaj ŝpari kiel familio ne riĉa faras Kion oni povas nuligi aŭ forĵeti mi scias nenion, sed estas konsilinde marŝi “kun plumbaj piedoj’. Ne konvenas malapreci la valoron de la arkivoj kaj bibliotekoj kiel kultura bazo. Do, pririgardi ĉiujn angulojn de la domo. Aliflanke, kiajn avantaĝojn havas la translokigo de la sidejo? Gravas ke la Estraro pricentrigu siajn atentojn al aferoj pri urĝaj.

gasto
gasto
2019-07-21 11:43

Kiel eblos vivteni la asocion kiu konsistas el membroj sen povi registri/administri ilin. Neniel. La transloko estas nepra kaj urgha. En la nuna loko tio ne eblos.

Tobiasz Kaźmierski
Tobiasz Kaźmierski
2019-07-20 19:14

Sukceson al la nova prezidanto! Sukceson al UEA!

boris kolker
2019-07-21 4:45

Gratulon, Duncan Charters! Sukcesan gvidadon de UEA!

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2019-07-21 8:01

Sukcesojn kaj forton al Duncan Charters, kiu transprenas la organizon en nekredeble malfacila periodo. Bedaŭrine, ke en la nova estraro troviĝas eĉ ne unu virino.

Loes
Loes
2019-07-21 10:25

Mi tre esperas ke la nova teamo venos kun serioza plano kiel savi la asocion. Neniigo de la CO kaj maldungo de oficistoj shajnas esti la sola ideo. Kvankam la kongreso shajne ne estas trafita, tio ne estas la vero. Kiam la administrado stagnos pro maldungo la KKS devos tion mem fari. Supozeble estas la lasta jaro de UK kun ampleksa libroservo. Nek la librotenisto, nek la libroservisto povos plu veni al kongreso. Ili devas trovi duan postenon au devas esti disponeblaj por laboro. Jam dum la UK en Vjetnamio Martin parolis publike pri lia plano starigi novan retan asocion, en tiu kunveno ankau estis alvoko donaci al ESF anstatau al UEA. Mi do entute ne estas surprizita de tiu chi plano.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-07-21 11:31
Respondo al  Loes

Loes, mi esperas, ke la (parte) nova estraro atentos vian mesaĝon. Mi tamen timas, ke parte nova teamo povas havi nur parte novajn ideojn. Ni vidos.

Unu nepra farendaĵo por la nova estraro estus tuj fini la absurdan situacion havi “eksteran” ĝeneralan direktoron – krome, elektitan el inter la estraranoj (!!!). Tiu “genia” ideo estas nur unu plia ekzemplo de senĉesa ĉeno de katastrofaj dungoj de la antaŭa estraro (kiu, ni ne forgesu, parte pluvivas en la nuna estraro).

Kiu rajto aŭ moralo ebligas maldungi “normalajn” laboristojn aŭ redukti ties laborhorojn, dum oni senĝene tenas plentempa la plej alte pagatan oficiston, kiu, krome, laboras de fore? Ne malutilas citi ĉi tie la vortojn de komitatano Ans Bakker en la komitata diskutejo: “Kiam mi foje demandis al la Ĝ.D. ĉu li organizis kunveno(j)n kun la stabo por aŭdi iliajn ideojn pri la estonto de UEA, plibonigi enspezojn, la respondo estis ke la etoso (jam antaŭ la aprila verdikto!) ne estas tia ke li emas kunvenigi la oficistojn pri tia afero. Vere, mi konsterniĝis! La C.O.n mi konas de multaj jardekoj, sub diversaj direktoroj. Neniam mi aŭdis ke apenaŭ ekzistas komunikado inter direktoro kaj la aliaj stabanoj. Sed ankaŭ neniam okazis ke la direktoro tre malofte troviĝas en la C.O., ke la stabo ne scias kiam li alvenas kaj ke la direktoro diras ke li ne povas fari skemon por ke tio estu konata. (Mi sugestis tion.) La ideo ke oni povas estri de fore pro la ekzistanta tekniko, postulas bazon de fido pri ĉies kompetento. Sed ankaŭ la persona komunikado vidalvide gravas. La estraro nomumis – el sia mezo – novan Ĝ.D., neglektis proceduron de malferma solicitado. Ĉu jam kun la celo fari la decidojn kiel ili okazis en aprilo?”.

Loes
Loes
2019-07-21 11:59

Plian zorgon mi havas pri la financoj de UEA. Chu daure eblas havi konton? Chu ekde septembro mi plu povos pagi al aliaj tra la kontosistemo. Kaj kiu profesie kontrolas la administradon.

Komitatano
Komitatano
2019-07-21 20:12

Saluton, ĉu temas pri faktoj aŭ fantazioj? Ĉu vi havas ajnan pruvon, ke la direktoro ricevas la plej altan salajron en CO? Kiom alta ĝi estas? Diru klare, ĉu temas pri faktoj aŭ ĉu vi simple faras aserton, sen havo de pruvo?

gasto
gasto
2019-07-22 14:50
Respondo al  Komitatano

Kiel komitatano vi jam havas chiujn respondojn. Chu la prezidanto subskribante kontrakton kun la direktoro ne sciigis la detalojn al la komitato? Dum pri la oficistaj kontraktoj (pri kiuj la direktoro respondecas) la prezidanto abunde intervenas. Se vi ne havis pli frue la informojn, eblis pri chio demandi hodiau dum la fermita kunsido de la Komitato. Komitatano: chu vi demandis al la prezidanto pri la direktora kontrakto? Vi ne bezonas kredi la aliuojn. Sufichas informighi che la fonto. Rekte, sen onidiroj.

Anti K.
Anti K.
2019-07-22 11:50

Ĉi-loke oni devas rememorigi, ke Charters kaj So en antaŭ nelonge okazinta baloto de la membraro de UEA ne estis elektitaj de tiu membraro kiel B-komitatanoj. Oni devas interpreti, ke tiu membraro ne deziris havi tiujn kandidatojn kiel B-komitatanojn nek kiel estraranojn de UEA, kiel oni devas konkludi. Krude ignorante la volon de tiu membraro, la komitato de UEA (kiu cetere komplete rifuzis diskuti pri la estraro dum la jaro, okupiĝante pri aliaj stultaĵoj) elektis ilin C-komitatanoj kaj eĉ estraranoj de UEA. Cetere, la tuta silentado pri tiuj kandidatoj estas interpretebla kiel totala malentuziasmo pri tiu nova estraro, en kiu reaperas rĉ homoj, kiuj jam en antaŭaj jaroj ne estis elektitaj, kiam ili kandidatiĝis. Oni do vidos, kiel tiu nova estraro solvos la krizon de UEA.