”Ekparolu” volas aktivigi izolulojn

Lastatempe multaj homoj eklernas Esperanton per la reto, sed restas izolitaj de la Esperanto-komunumo kaj ne aktive ekuzas la lingvon. Per sia nova projekto Edukado.net strebas ekparoligi ilin. Ni petis Katalin Kováts rakonti pli.

Katalin Kováts.

Libera Folio: Kiu estas la celo de la projekto “Ekparolu”?

– Ni celas doni al komencintoj la ŝancon paroli. Ĉefe ni celas tiujn, kiuj rete aŭ el libro lernis Esperanton kaj ne havas okazon apliki la lernitaĵojn en veraj konversacioj. La konkreta decido pri la konstruo de la programo aperis kiam ni vidis la sukceson kaj la mankojn de Duolingo. Sed atentu, “Ekparolu” celas ne nur duolinganojn, sed kiun ajn, kiu bezonas tian helpon.
La lanĉo de la projekto estas ankaŭ kontribuo al la kampanjo La jaro de Lernanto, proklamita de UEA kaj ILEI.

Kiel la afero funkcias praktike?

– Ĉiu aliĝinto ricevas dek duonhorajn parolsesiojn. La komencintojn ni nomas “nevoj” kaj “nevinoj”. Ili povas elekti “geonklojn” en nia retejo. La geonkloj estas spertuloj, kiuj pretas per konversacio helpi la novulojn. Krome ni proponas korekti du verkaĵetojn kaj konsili pri gramatikaĵoj kaj stilo. Poste la ekparolinto povos resti en nia sistemo, ricevi informmesaĝojn pri programoj, ideoj pri lernado, kursoj, aranĝoj, kaj tiamaniere havos ligon al la movado. En la kursfina enketilo ili povas marki kun kiu onklo aŭ onklino ili volonte havus estonte kontakton. Mi, kiel redaktoro kaj animanto de la projekto, regule observas la evoluon, kaj per mesaĝoj stimulas la genevojn je aktiviĝo.

Kiel eblas kontribui al Ekparolu?

– La geonkloj ne bezonas esti instruistoj, sed spertaj parolantoj kaj kapablaj uzi komputilon kaj la programon Skype. Por ke ni konstatu iliajn kapablojn ili devas trairi enirtestojn. Poste ili ricevas helpmaterialojn kaj lecionskizojn por diversaj paroltemoj. La geonkloj ne instruas la lingvon, ili simple igas la genevojn praktiki ĝin. Krom aktiva patropreno eblas helpi ankaŭ per financa subteno.

Kaj pri kio oni do parolas?

– Dum la Universala Kongreso en Nitro, dum la prezento de la projekto, mi kaj mia edzo Sylvain Lelarge modelis metodike fuŝajn konversaciojn, kiuj havis grandan sukceson. Pere de tiuj filmoj nun ni trejnas la geonklojn kaj montras kiel ili ne devas labori.

Kion oni postulas de la lernantoj?

– La genevoj same devas trairi testojn, ĉar por paroli, eĉ se je baza nivelo, ili devas havi minimuman vortprovizon kaj koni la bazon de gramatiko. Ĉe duolinganoj ni konsilas unue fini la arbon (t.e. la kurson), ĉe aliaj atingi minimume A2-nivelon laŭ la referenckadro.

Kiom da partoprenantoj vi havas? Kiaj estas la ĝisnunaj spertoj?

– Ni jam lanĉis en majo la provversion. Tiam laboris 30 geonkloj kun samnombraj genevoj. Ni okazigis 150 parolsesiojn. La spertojn ili dividis kun ni kaj baze de tiuj naskiĝis en septembro la projektpriskribo kaj eklaboris la programistoj. En la nova programo ni havas jam 30 genevojn kaj 25 geonklojn, sed pliaj po 20 estas en la ekzamenproceduro kaj baldaŭ ekaktivos. Sume okazis ĝis nun 40 parolsesioj kaj plurdeko da aliaj estas rezervitaj. Geonkloj plimultas en Francio (14), po kvar-kvin el Brazilo, Rusio kaj Germanio. La genevoj plimultas en Usono (11), sed diligente lernas ankaŭ brazilanoj (8) kaj francoj (5). Ne mankas partoprenantoj ankaŭ el aziaj landoj, sed por bone kovri la agendon ni bezonegas geonklojn el Ameriko kaj Azio.

Kiajn rezultojn vi atendas?

– La projekto kreas eblon por la “dormantaj” samideanoj aktiviĝi, labori kaj esti utilaj en organizita formo, tempe libere, komforte, simple el sia hejmo. Jam el la provperiodo ni havas raporton pri tio, ke franca onklo kaj brazila nevo amikiĝis kaj ili daŭre kaj regule havas kontakton ekster la projekto. Alikaze rusa nevo kun sia edzino vizitis francan onklon kaj pluprofondigis sian amikiĝon. Ni havas plurajn nevojn, kiuj laboras nun kiel geonkloj. Nia unua nevo en filmblogaĵo fiere rakontis, ke li havis la okazon babili eĉ kun vera denaska esperantisto. Mi opinias ke tiuj spertoj estas valoregaj kaj stimulaj. Mi esperas ĝis la fino de la jaro havi almenaŭ 150-200 geonklojn kaj okazigi plurmil parolsesiojn. Estus bone, se ankaŭ la genevoj amase trovus nin kaj sentime plonĝus en la paroladojn.

13 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
robotkolora
robotkolora
2017-01-27 14:16

Mi partoprenas en Ekparolu! kiel nevo, kaj mia sperto estas bonega. Mi lernas Esperanton per la reto, kaj ĝis nun, mi ne trovis Esperantistojn en mia urbeto por paroli kaj praktiki la lingvon. Mi dankas Katalin pro tiu ĉi tre valora programo, kaj la geonkloj, kiuj ĉiam estas lertaj kaj afabla. Mi vere volas rekomendi ekparolu! al ĉiuj komencantoj.

Cris Matos
Cris Matos
2017-01-28 0:26
Respondo al  robotkolora

Saluton! Mi partoprenas kiel nevino en la Ekparolu, mi jam havis bonsxacojn por paroli kun spertaj esperantistoj. Dankon al vi Katalin kaj cxiuj geonkloj cxe Ekparolu.

Anton Mihelič
2017-01-27 16:47

Mi ankaŭ partoprenas en Ekparolu kiel “nevo”. Mi opinias, ke la projekta estas bonega lernilo por aŭskultado en la lernado de Esperanto. Bravo, s-rino Katalin, por tre uzebla projekto!

Greĉjo Forĝisto
Greĉjo Forĝisto
2017-01-27 19:16

Mi estas nevo en la Ekparolu! programo. Mi ne senprepare parolas tre bone, sed mia ĉefa problemo estas kompreni parolatan Esperanton. Ekparolu! devus helpi al mi por plibonigi ambaŭ. Mi aparte ŝatas ke Ekparolu! ebligas al mi paroli kun parolantoj de ĉirkaŭ la mondo, kiuj denaske parolas aliajn lingvojn ol la angla.

Sebastiano
Sebastiano
2017-01-27 19:18

Bela iniciato, kiu okupas sin pri grava tasko. Mi scivolas pri la atingotaj rezultoj dum tiu ĉi jaro. Eble Libera folio povus sekvajanuare denove interparoli kun s-ino Kováts.

Fernando
Fernando
2017-01-28 0:57

Mi plezure partoprenas ĉe la projekto kiel nevo. Mi lernis per libro kaj Duolingo kaj babilado mankis. Per Ekparolu mi bonege praktikis mia babilado kaj amikiĝi 🙂

Stana
Stana
2017-01-28 16:48

Saluton.
Mi estas nevino kaj mi sxatas ke eksistas Ekparolu.
Mi lernas Esperanton 4 roky kaj mia plej granda problemo estas auxskultado.
Danke al Edukado kaj al mia onklino !
😀

Vlado Romanov
2017-01-28 21:54

Mi volonte interskribos interrete kun komencantoj tutmondaj. Mia retadreso pilumib@mail.ru

Jorge Rafael Nogueras
Jorge Rafael Nogueras
2017-01-29 3:02

Mi ankaŭ partoprenis Ekparolu! kiel “nevo” kaj mi tre ĝuis la sperton. La geonloj estis, senescepte, lertaj Esperantistoj, ĉiuj pretaj por kundividi siajn spertojn en Esperantujo. Mi forte konsilas al ĉiu komencinto partopreni ĉi tiun projekton (kaj same, al ĉiu spertulo, kiu volus helpi freŝbakitajn Esperantistojn pliboniĝi).

Didje
Didje
2017-01-29 8:48

Mi estas “onklo”. Dank’al tiu projekto de Katalin mi povas praktiki la lingvon pli intense. Sesion post sesio, mi ekamikiĝis kun nevo trans la oceano. Ni nun renkontiĝas ĉiun semajnon per la reto : ni ĝoje babiladas pri ĉiaj temoj, kaj ni ambaŭ multe amuziĝas ! La projekto Ekparolu estas valorega ilo por la esperantista komunumo !

Vicente
2017-01-31 12:44

Dankon al ekparolu! Mi lernis per libro kaj reto en julio. Ekde septembro, mi serĉadis babili kun samideanoj. Nun, mi facile faras tion. Oni povas senti la projekton kiel pordo: malfermu ĝin kaj vivu E-babilandon.

Alisa
Alisa
2017-02-05 0:09

Kaj mi! Kaj mi estas nevino! Mi jam prenis kvar sesiojn, mi sentas ke paroli estiĝas pli kaj pli malpeza por mi! La sistemo funkzias tute bone, mi ĝojas pro la rara oportuno paroli kun veraj spertuloj, kaj denove dankas Katalinon por altiri ĉiujn afablajn onklojn kiuj donas ilian tempon por paroligi nin!

Fernando
Fernando
2017-02-16 12:37

Mi ĵus finis la kurson 🙂 Mi parolis kun 8 malsamajn onklojn kaj multi plibonigis mian paroladon kaj prononcon. La kurso estas farinda! Mi rekomendas al ĉiuj.