Membroj provas savi la retejon Ipernity

La populara foto-retejo Ipernity, kies baldaŭa fermiĝo estis anoncita en decembro, plu funkcias. Nun grupo de membroj planas kolekti monon por savi ĝin.

La retejo Ipernity, kiun multaj esperantistoj ekuzis en 2007 pro ĝia esperantlingva fasado, fermiĝos fine de januaro 2017 pro ekonomiaj problemoj. Tiun informon diskonigis la teamo de Ipernity la 1-an de decembro.

Tamen jam finiĝis januaro 2017, kaj Ipernity plu funkcias. Ĝi eĉ daŭre varbas novajn pagantajn uzantojn, kaj en la ĉefpaĝo mankas informo pri la baldaŭa fino de la retejo. En retmesaĝo, kiun dum la lastaj tagoj ricevis membroj de Ipernity, oni sciigas, ke ankoraŭ ekzistas ŝanco savi la retejon.

Sed la ekononomiaj realaĵoj intertempe ne ŝanĝiĝis – la projekto ne estas profita, kaj la nunaj posedantoj ne planas plu vivteni ĝin. Laŭ la mesaĝo ili tamen pretas transdoni la projekton al asocio de la membroj de Ipernity, se certaj kondiĉoj estos plenumitaj.

Ipernity ĝis la fino de 2017 bezonas kontribuon de 50.000 eŭroj, informas retejo, kiun starigis grupo de membroj. Se oni sukcesos kolekti la monon kaj trovi sufiĉe da aktivuloj kiuj pretas helpi en la projekto, ekde la komenco de 2018 oni povus lanĉi novan Ipernity, kiu jam estos posedaĵo de la membroj, la retejo klarigas.

En la nuna fazo de la projekto, la aktivuloj petas ĉiujn membrojn de Ipernity respondi enketon pri tio, ĉu, kiom kaj kiel ili pretus kontribui al la pluvivo de Ipernity.

Por atingi la celon laŭ la aktivuloj sufiĉus, ke triono el la nunaj pagantaj membroj de Ipernity faru kontribuon de 50 eŭroj. Tio ŝajnas signifi, ke Ipernity havas proksimume tri mil pagantajn membrojn.

Laŭ retletero dissendita la 7-an de februaro la projekto estis lanĉita la 1-an de februaro, kaj jam 900 membroj promesis subteni la fondotan Asocion de membroj de Ipernity. Se tiom da membroj efektive kontribuos al la projekto, ekzistas ŝanco kolekti la necesan monsumon.

En la nuna fazo de la projekto oni ankoraŭ ne kolektas monon, nur respondojn al la enketo. Kiam la enketa periodo estos finita, oni faros la decidon pri la eventuala fondo de la Asocio de membroj de Ipernity. Nur post tio oni komencos monkolektan kampanjon.

Ĉar Ipernity estas akcia kompanio, eventuala konkreta propono de la membroj pri la transpreno de la retejo devas esti aprobita de la akciuloj. Laŭ la informoj en la retejo de la projekto, la kolektita mono estos repagita al la kontribuintoj, se oni ne sukcesos transpreni la retejon.


Pli pri la temo

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Trezoro Huang Yinbao
Trezoro Huang Yinbao
2017-02-08 8:41

La retejo estas subteninda. Ju pli da retejoj uzas Esperanton, des pli da homoj konas nian lingvon. Vivu la retejo Ipernity!

Przemysław Wierzbowski
2017-02-08 13:13

La menciita “grupo de membroj” estas aŭ naivuloj, aŭ rilatuloj al la posedantoj. Tiu retpaĝo prefere formortu anstataŭ senutile ensorbi monon. Estas amaso da pli bonkvalitaj, senpagaj sociaj retoj ( facebook.com, vk.com, plus.google.com, twitter.com, tumblr.com, ankaŭ retejoj de la esperantistoj ktp.), super kiuj Ipernity havas neniun avantaĝon.

Tjeri
Tjeri
2017-02-09 7:20

“bonkvalitaj, senpagaj sociaj retoj ( facebook.com, vk.com, plus.google.com, twitter.com, tumblr.com,”
Vi mem estas ja naivulo, helpante tiaj monavidaj ŝarkoj!

“Ipernity havas neniun avantaĝon.”
Estas klare, ke vi neniam legis (aŭ komprenis) la ĝeneralajn kondiĉojn, nek de la ŝarkoj, nek de Ipernity.

Trezoro Huang Yinbao
Trezoro Huang Yinbao
2017-02-10 2:39

Kara amiko, Oni ne povas facile malfermi la senpagajn sociajn retojn ( facebook.com, vk.com, plus.google.com, twitter.com, tumblr.com) en Ĉinio!

LaS
LaS
2017-02-08 14:58

“50.000 eŭroj”!!! Krimuloj! Lasu la retejon Ipernity. Movu vian enhavon al multoblaj retejoj. Komencu ĉe vk.com ĉar ili nun havas interfacon en Esperanto.

Tjeri
Tjeri
2017-02-09 7:26
Respondo al  LaS

Ne eblas legi, vidi ĝui enhavojn de vk, kiam oni ne estas membro… mem kompreneble, ĉar la membroj estas la vendata varo, kiuj enspezigas monon al la sarkoj.

Vinilkosmo
2017-02-09 16:53

Kiamanier eblas havi la enketon de Ipernity , mi estas membro de Ipernity sed neniam ricevis ĉi tiun menciitan enketilon … (eble mi mistrafis ĝin ..
Dankon pro doni ligon al ĝi aŭ rekta retadreso al la “grupo de membroj”

Flo

SRSw8
SRSw8
2017-02-10 17:44
Respondo al  Libera Folio

Mi pagas similan sumonpor jara abono al nacilingva informblogo, kial mi ne povus pagi simile por povi aperigi miajn artikolojn kaj legi tkstojn de homoj al mi interesaj en Esperanto? Mi pagos la postulatan sumon.

SRSw8
SRSw8
2017-02-10 17:41

Mi ja pagas jare preskau t iun sumon por povi ricevi ncilingvajn novajhojn de unu agentejo, kial mi ne povus pagi similan sumon por povi aperigi miajn artikolojn kaj legi de aliaj al mi similaj personoj?
Mi ne vidis similan retejon, tiel bonan por miaj bezonoj. Do mi volonte pagos.

Krizipo
Krizipo
2017-02-11 20:30
Respondo al  SRSw8

Kompreneble vi povas pagi 50 € por vivteni mortantan ĉevalon.