Ĉu ekzistas du movadoj?

Miloj da homoj lastatempe eklernis Esperanton en la reto, sed ili apenaŭ videblas en la fizika mondo. En sia teksto Robert Nielsen pripensas, ĉu ekzistas du apartaj Esperantujoj – kaj ĉu eblas ilin kunigi.

Ekde kiam mi lernis Esperanton, mi ofte partoprenas en la movado. Mi multfoje iris al kongresoj kaj renkontiĝoj, kie mi parolis kun aliaj esperantistoj. Mi ankaŭ multe uzas la interreton por skribi kaj legi kun aliaj esperantistoj. Mi ofte blogas kaj uzas Fejsbukon, Tviteron kaj Rediton.

Sed ŝajnas al mi, ke ekzistas granda divido inter esperantistoj kiuj uzas la interreton kaj tiuj kiuj partoprenas renkontiĝojn. Fakte, apenaŭ iu apartenas al ambaŭ flankoj – interrete mi ne vidas kongresanojn, kaj la interretantoj ne partoprenas kongresojn. Estas kvazaŭ du apartaj movadoj ekzistus en apartaj mondoj.

Mi havas unu piedon en la fizika, tradicia, persona, "veraviva" movado (kiel ajn oni nomu ĝin) kaj unu piedon en la interreta, moderna movado. Mi partoprenas multajn kongresojn kiel UK, IJK, JES, SES, IJS ktp. Mi ankaŭ aktive blogas, uzas Fejsbukon, Tviteron kaj estas estrarano de la esperanta grupo en Redito. Sed saĵnas ke mi estas unu el tre malmultaj kiuj agas tiamaniere. Mi renkontis preskaŭ neniun de Tvitero en la vera vivo, kaj mi dubas ĉu la plimulto de Reditanoj iam partoprenis renkontiĝon.

Se oni legas la ĉefajn esperantajn interretajn grupojn, oni vidas malmultan informon pri la tradicia movado. Ĝenerale la afiŝoj temas pri ŝercoj, bildoj, la persona vivo kaj "saluton mi estas komencanto" (ĉi tio estas duono de la fejsbuka grupo). Malofte oni vidas informojn kaj diskutojn pri renkontiĝoj aŭ la kulturo. Fakte multaj interretaj komencantoj ne scias, ke esperanta kulturo ekzistas, ĉar oni vidas nenion pri libroj, muziko aŭ renkontiĝoj.

Kaj dum renkontiĝoj oni malofte diskutas la interretan movadon, ĉar homoj simple ne konas ĝin. Mi eĉ renkontis kelkajn homojn kiuj tute ne aŭdis pri Evildea. La aliaj jutubistoj kaj blogistoj ĝenerale estas nekonataj. Mi konas multajn esperantistojn, kiuj tre aktivas en la tradicia movado, sed tute ne aktivas interrete. La Esperanto-Asocio de Irlando apenaŭ ekzistas interrete kaj donas malmultajn informojn pri la monata renkontiĝo.

Mi konas homojn, kiuj pepas ĉiutage esperante sed neniam legis libron. Homojn, kiuj ofte skribas kaj komentas sed ne konas UEA-n. Homojn, kiuj havas grandan interesiĝon pri Esperanto, sed preskaŭ neniam renkontis alian esperantiston. Homojn, kiuj forte laboras por krei libron aŭ muzikon, kiun apenaŭ iu legas aŭ aŭskultas. Anstataŭe, kiam oni vizitas interretan grupon, la plej populara afiŝo ofte estas iu fuŝtradukita bildstrio aŭ fama televida serio kiu uzis esperanton dum tri sekundoj.

La plej granda kaj grava ekzemplo de ĉi tio estas la Duolingo-kurso. Mi memoras, kiel forte esperantistoj strebis por lanĉi tiun kurson. Mi memoras la antaŭĝojon de esperantistoj, kaj kiel ni diskutis kiel ĝi ŝanĝos la movadon. Certe venos granda ondo de novaj esperantistoj, oni diris. Tiu revivigos la movadon kaj plenigos klubojn, renkontiĝojn kaj tiel plu. Oni diris, ke la kurso estos la plej grava okazaĵo por Esperanto en multaj jaroj.

Sed kio okazis? La kurso certe estas granda sukceso, pli ol 600.000 homoj uzas ĝin. Sed ĝi havis preskaŭ nenian efikon al la tradicia movado. La membraro de UEA kaj TEJO apenaŭ ŝanĝiĝis kaj la nombro de partoprenantoj ĉe renkontiĝoj samnivelas. Mi dubas, ĉu kreskis vendoj de libroj, magazinoj aŭ albumoj. Kie estas la ondo de novuloj?

Se nur 2 procentoj el la novaj lernantoj aliĝus al la movado, tiu duobligus la membraron de UEA. La plej granda IJK iam ajn okazis en 1987, kiam pli ol mil homoj ĉeestis. Sed kun 600.000 lernantoj, certe estus tre facile atingi pli altan nombron, ĉu ne? Sed la IJK estis pli malgranda ĉi-jare, kaj UEA fakte perdis membrojn dum 2015 (oni ankoraŭ ne scias pri 2016). La interreta movado kreskis, sed la tradica movado ne ŝanĝiĝis. Ŝajnas ke la kresko de unu movado ne helpis la alian.

Sed kial? Eble la interretantoj ne vere zorgas pri Esperanto, ĝi nur estas iu bagatela intereseto. Multaj homoj en Duolingo ŝatas nur provi lingvon kaj poste provi alian lingvon. Eble multaj duolinganoj nur provis Esperanton dum unu semajno kaj poste perdis la intereson. Eble la tradiciaj esperantistoj estas tro maljunaj kaj nespertaj por uzi la interreton.

Do, kion fari? Mi mem provas konstrui ponton inter la du movadoj. Kiel estrarano de la Redit-grupo, mi ofte afiŝas pri la tradicia movado. Mi provas starigi grupon, kiu ne nur havas vantaĵojn kaj negravaĵaĉojn, sed kiu ankaŭ informas homojn pri la grava laboro kaj kulturo de nia movado. Mi ankaŭ priparolas la interretajn grupojn kun miaj fizikaj amikoj.

Tamen, oni povas venigi ĉevalon al akvo, sed ne trinkigi ĝin. Mi povas afiŝi, skribi kaj informi, sed mi ne sukcesos sole se neniu legos aŭ zorgos. Se homoj volas nur stultaĵojn, nur stultaĵoj ekzistos.

Do, kion vi povas fari? Se vi estas interretanto, aliĝu al UEA kaj via loka klubo. Tiel vi helpas la movadon kaj informiĝas pri la kulturo. Subtenu esperantistojn, kiuj aldonas al nia kulturo. Partoprenu renkontiĝojn. Se vi spertas en la tradicia movado, aliĝu al interretaj grupoj kaj plibonigu ilin. Ili pliboniĝos nur, se ĉeestos homoj kiuj diskonigos bonan informon kaj altkvalitaĵon. Se vi malŝatas grupojn kiuj nur enhavas "saluton mi estas komencanto"-afiŝojn, skribu pli bonan afiŝon kaj subtenu homojn, kiuj ja faras.

Ni povas kunigi la du movadojn nur kun viaj helpo kaj subteno.

Robert Nielsen

La teksto unue aperis ĉe Teo kaj libroj.

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Andreas
Andreas
2016-12-16 12:38

En la artikolo estas demandite, kie estas la ondo de novuloj.

Nu, eble la apo Amikumu estos rimedo, por trovi ilin kaj realigi kun ili renkontighojn ankau en la malvirtualo:
https://twitter.com/Amikumu_eo/status/795320650655211520 .

Paŭĉjo
Paŭĉjo
2016-12-16 20:44

Homo, tutkontraŭe! Laŭ la perspektivo de la "gvidantoj", ĉu ili rimedojn diferencajn uzas, tio ne negas ties ambaŭ samcelecon, t.e. starigi niĉan por si merkaton el espoj. Ho jes, paro da Davidoj kontraŭ la Anglo-Saksona Goljato: enviciĝu! Kie la burĝa movado konsistas el (vaste) burĝonantaj patriotoj de esperantismo obstinfidelaj al la fundamento, tie la interreta movado konsistas el (vaste) tedaj anglofonoj en embaraso pro monogloteco. La fama filozofo Alano BEDJUO iam diris "Parolas mi ne la anglan; mi parolas la francan kiu portas vestaĵojn angleskajn." Laŭ mia sperto, eĉ kelkaj el la plej famaj esperantistoj nur portas vestaĵojn esperanteskajn: tiujn novajn de la imperiestro.

Andreas
Andreas
2016-12-17 10:56
Respondo al  Paŭĉjo

Bonvole donu ekzemplojn de tio, kio lau vi estas "obstinfidelaj al la fundamento".

Federico T.
Federico T.
2016-12-19 15:53

Mi pensas que vi pravas preskaux pri cxio. Mi mem eklernis esperanton per duolingo nur antaux kelkaj monatoj, kaj poste mi partoprenis en renkontigxoj kaj mi aligxis al la UEA kaj al la loka grupo. Mi samtempe partoprenis en multaj esperantgrupoj rete. Mi kreda, ke estas du cxefaj problemoj: unue, la membraro de la tradicia movado estas gxenerale maljuna kaj ne interesigxas pri tio, kio okazas rete. Due, la nova movado ne vere estas movado (ne laux la tradicia difino), sed aro da homoj kiuj individue lernis esperanton pro malsamaj kialoj. Sed mi vere kredas, ke la cxefa kialo pro ke la du movadoj ne estas helpantaj kreskigi unu la alian estas ke la tradicia movado estas perceptita kiel malmojosa en la reto (mi ne pensas tion, sed multe da homoj pensas tiel rete), kaj la malnova movado ne ecx estas provanta kominiki kun la junaj 'anoj' de la nova 'movado'… mi pensas ke UEA devus direkte kaj oficiale skribi en interretaj lokoj kiel esperanto reddit aux telegramo.
La historio de la tradicia movado estas tre interesa, kaj mi tre malgxojas ke gxi estas tute nekonata je la plej granda parto de la novaj esperantistoj. (mi pardonpetas se mi faris gramatikajn erarojn… kiel mi diris, mi ankoraux estas komencinto en esperanto)

Lu
Lu
2016-12-19 19:53

Mi ne konsentas, ke ekzistas nur unu Esperantujo antaŭ la interreta periodo – ekzistas pluraj. Kongreso estas malnovaj, renkontiĝoj pli novaj. En UK kanzonoj ne ofte aŭdeblas…

Mi krome ne konsentas, ke la novuloj apenaŭ videblas en la fizika mondo. Se oni proponas ion taŭgan, ili ja venas.

En Berlino ekzemple ĉiujare okazas la tradicia Zamenhof-festo. Ĝi ĉi-jare okazis en vendreda posttagmezo fine de novembro, 15h-20h. La pli junaj homoj ne multnombris – poste mi legis la atentigon, ke la kunveno okazis grandparte dum labortempo (aŭ studotempo). Nu…

Aldone ekde sep jaroj mi en Berlino en decembro organizas dimanĉan Zamenhofan Matenmanĝon, ekde la 10-a horo, ĉi-foje ĝis proks. la 17-a horo. Venis entute kvardeko da homoj, eble la duono sub 45 jaroj, inter ili ankaŭ kelkaj, kiuj dum la lastaj jaroj interrete eklernis Esperanton.

Mi mem cetere suvojigis la Zamenhofan Maten(tag)manĝon, ĉar dum Zamenhofa kunveno en decembro mi volas havi mian trankvilon por babiladi kun la homoj, kiujn mi parte ne vidis dum la jaro. Mi ne deziras, ke tiu babilado estu daŭre interrompata per iu oficiala programo. La resto de la jaro donas sufiĉajn eblecojn por prezenti prelegojn (en Berlino estas sep regulaj grupoj) – ekzistas ankaŭ la interreto por tio…

Kaj, ĉefe: Se oni ja volas proponi programerojn, ĝi okazu en alia salono ol la ĝenerala kunvenĉambro. Mi ne deziras, ke mi mem devas eliri el la ĝenerala ĉambro, kiam komenciĝas iu programero – kaj ke mi eĉ devas proponi al miaj kunbabilantoj, ke ili akompanu min eksteren. Post nesukcesa sugestado dum pluraj jaroj mi fine decidis mem ekagi – sukcese.

Lu
Lu
2016-12-19 19:55
Respondo al  Lu

(Fino de la antaŭa komento:)
Eble ni do konsciu, ke ankaŭ la antaŭ-interreta Esperantujo ne estas komplete unuforma – ĝi havas homojn kun sufiĉe diversaj deziroj kaj imagoj, kiel pasigi sian tempon. Ekzemple partoprenantoj de Germana Esperanto-Kongreso (GEK), de Novjara Renkontiĝo (NR) kaj de Junulara Esperanto-Semajno (JES) atendas kaj ricevas ion sufiĉe malsaman. Ekzistas la nocio de generacioj…

[Eble indas teknike kontroli, ĉu komentoj, kiuj preskaŭ elĉerpas la 2000 signojn, estas vere enmeteblaj; eble la supersignoj iom ĝenas la kalkuladon…]

Lu
Lu
2016-12-19 20:32

Eble mi aldonu ankoraŭ historian rimarkon. Jam antaŭlonge mi iom trapensis la Esperanto-historion kaj venis al la konstato, ke Esperantujo kutime ne kreskis per tio, ke jam ekzistantaj grupoj signife kreskis, sed per tio, ke aldoniĝis novaj rondoj. Ekzemple UEA havis proks. 8000 membrojn en la dudekaj jaroj, simile proks. 6000 en 1950 kaj simile proks. 6000 en 2000. (Mi supozas, ke tiu relative konstanta nombro signifas proks. trioblon de la partoprenantoj de Universalaj Kongresoj; tiuj homoj havas ion komunan, kio gravas al ili. Se oni ne entuziasmas pri UK-oj, oni eble ne bone scias, kion fari en UEA.)

Tamen Esperantujo grandioze kreskis dume: Kreiĝis en la dudekaj jaroj SAT kaj landaj laboristaj rondoj. Kreiĝis fine de la tridekaj jaroj TJO (poste TEJO). Kreiĝis novaj renkontiĝoj ekde proks. 1957, kiam fondiĝis IS, kiu komencis signife kreski ekde la 1970. Ekestis rondoj de muzikistoj kaj muzikŝatantoj, Esperanto-familioj, interlingvistikaj rondoj, agantoj pri ekstereŭropo kaj en ekstereŭropo, interretaj rondoj, entuziasmuloj pri vikipedio, pri filmo-subtekstigo ktp.

Laŭ mia impreso la entuta Esperantujo kreskas per tio, ke la oferto fariĝas ĉiam pli kaj pli varia – tiel ĝi permesas, ke aldoniĝas ĉiam pli da homoj, kiuj havas plej diversajn interesojn. Eble oni ne povas multe logi la novajn homojn al tiuj ŝatokupoj, kiuj logis la antaŭajn generaciojn – la novuloj volas grandparte havi siajn proprajn ŝatokupojn kaj resti ankaŭ plejparte kun kelkaj el tiuj homoj, kun kiuj ili komence konatiĝis kaj amikiĝis. Iam la rondo de Esperanto-amikoj kaj la tempo uzata en Esperantujo estas sufiĉe granda – kaj tiam oni ne plu bezonas pliajn homojn aŭ agadojn.

Jozefo
Jozefo
2016-12-22 14:19
Respondo al  Lu

Duolingo estas utila same kiel antaŭe tra la historio estis utilaj multaj kaj amasaj fizikaj kursoj kaj diversaj instrumetodoj, el kiuj esperantistoj mem atendis enormajn rezultojn en la senco de amasigo de la membraro de Esperanto-societoj. Sed tio ne okazis, kaj ne okazos ankaŭ kun Duolingo. Ĉiam multaj homoj komencas ion lerni (kaj iliaj kaŭzoj estas tre diversaj!), sed same rapide forlasas la aferon. Nur malgrana procentaĵo da tiuj fariĝas realaj adeptoj de iu ideo. Tra la historio ĉiam ekzistis abismo inter junaj kaj maljunaj esperantistoj, simple pro la malsamaj bezonoj, opinioj, starpunktoj … Same, ĉiam mankis en la movado mezaĝuloj, ĉar dum mezaĝo oni devas okupiĝi pri sia vivo, profesio, mongajno ktp. Do, ne atendu miraklojn de kio ajn entreprenita, sed ankaŭ ne pensu, ke la fizika movado malaperos. Esperanto nuntepe estas realtive konata socia fenomeno, kiu ĉiam allogos iom da interesiĝantoj, iom da atento de amaskomunikiloj … Pli danĝere estas lasi la movadon sen stabila "infrastrukturo", respektive societoj, asocioj, eldonistoj, periodaĵoj, retpaĝoj, kulturo …

Luis
Luis
2016-12-25 1:46

Nu, mi kredas ke la plej granda parto de homaro simple ne interesas sin pri movadoj de ia ajn tipo. Fakte, mi kredas ke normaloj homoj preferas eviti movadojn, kiuj ofte portas apud sin odoron de kulteco. Mi kredas ke, antaŭe, se oni interesas pri Esperanto, oni estis devigata partopreni en la movado. Nun, per la interreto, oni povas eviti la movadon, kaj multoj ja faras tion kvankam multoj lernas Esperanton. Ofte, la movado simple estas hontiga per la diversaj stultaĵoj de la movado kiel t-ĉemizojn aŭ ĉapojn kun naivaj reklamoj por Esperanto.

Ankaŭ ĉiu ĉiam forgesas (per volo, ĝi ŝajnas) la grandan koston de partopreno en la movado. Partopreni en retaj forumoj aŭ FB estas senkosta, almenaŭ ne pli ol la kosto por atinigi la interreton. Tamen, kunvenoj ktp estas ege multekosta. Mi certe ne povas pagi eĉ por la bileto por vojaĝi al la diversaj ejoj kie la kunvenoj okazas. La mono postulata por aliĝi al la UEA aŭ eĉ mian nacian organizon certe estas preter mia kapablo pagi… kaj por kio? … por oftaj postuloj ke oni agas por la movado? Kial oni pagas por tion? La movado portas apud ĝi la odoron de kulto en kiu la veraj fiduloj revas pri la tago de la fina venko… kaj tio etas ege naŭziga al la plej multo.

Sebastiano
Sebastiano
2016-12-25 13:51
Respondo al  Luis

> ĉiu ĉiam forgesas … la grandan koston de partopreno en la movado.

Eble mi havas alian imagon, kiam mi parolas pri partoprenado en la movado. Partopreni en la movado kostas al mi ekzakte: nul monon.

Kiam mi esperantistiĝis, en mia urbo en preskaŭ ĉiu tago de la semajno kunvenis iu E-grupo. Mi povis elekti kaj regule partoprenis nur du aŭ tri el ili. La partopreno kostis al mi nur la tempon, kiun mi bezonis por bicikli tien kaj reen kaj babili kaj aŭskulti. (Mi foje donacetis iom da mono laŭ miaj tiama eblecoj.)

Hodiaŭ ekzistas E-kunvenoj en senteble malpli da tagoj, foje nur en unu tago en la semajno, kvankam la loĝantaro de mia urbo kreskis en la pasintaj jaroj per alfluo deekstera (inter kiu ankaŭ certa kvanto da jam elbakitaj e-istoj). Sed certe la kostoj de partopreno en la movado ne estis baro.

NordaStelo
NordaStelo
2017-01-13 15:28

Mi estas ĉi tiu sama ero de la nova ondo. Mi lernis esperanton per apo, speciale pri la celo nemeditinte, nur ĉar volis profiti pro la nova lingvo. Eble mi ne estas kutima ero de la nova ondo, sed mi kapablas klarigi perdon de novanoj.

1-a. En mia loĝloko simple estas nenia Esperanto-klubo al kiu mi povus aliĝi. Oni ja loĝas ankaŭ en etaj urbetoj kaj vilaĝoj, nek nur en urbegoj. Kiam la intereso al Esperanto kreskis por mi kaj kiam mi sentis min sufiĉe sperta por "eliri" interreton, mi simple ne trovis vivan esperanta socion ĉe mia loĝloko. Mi ja skribis al nacia asocio, provis serĉi paĝaron de ĝi, kaj tiumomente la paĝaro ne funkciis. Poste, tamen, estrino de la asocio min respondis per mallonga mesaĝeto, mi respondis al ŝi, kaj daŭrigis atendi ŝian respondon. Ĉu oni eblas do al io aliĝi pro la priskribataj cirkonstancoj? Interreto donas eblon komenci lingvon lerni al ĉiuj, sed se surloke mankas socio, interreto restas la sola loko kie oni povas lingvon uzi. Por la multaj ĝi estos la fino de interesiĝo, do mi estas escepto.

2-a. Jes, mi volas aliĝi Esperantujon, kaj min ne haltigis la priskribita. Sed mi estas sinjoro kvardek jara, kun laboro, familio ktp. Por partopreni eĉ la plej proksiman aranĝon mi devas plani mian tempon kaj monon antaŭ jaro. Mi tion faru, sed la plimulto da novanoj evidente ne.

Al mi ŝajnas ke la situacio estas klara. Esperantujo estas multekosta, malfacile atingebla. Kostas ja ĉio – kotizoj de partopreno (eĉ por novanoj), kotizoj por aliĝi asocion. Kion vi volas de la novano kiu nur ekflaris intereson?