Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / juh / De legantoj

De legantoj

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2007-12-26 10:49
Artikoloj de legantoj
Sveda-Esperanta-Finna verko pri Putin premiita de Harri Laine — Laste modifita: 2014-11-01 12:47
Ĵurio de Finnlanda konkurso de nefikciaj libro aljuĝis la ĉi-jaran unuan premion “Kanava” al la Finna versio de la verko “Homoj de Putin”, kiu priskribas la subtenan bazon de la ŝtatestro de Rusujo inter la ordinaraj civitanoj de la lando.
Harry Harrison kaj Esperanto (Nia trezoro) de Aleksander Korĵenkov — Laste modifita: 2014-10-28 10:00
Kaliningrado: Intervjuo kun diplomato de Aleksander Korĵenkov — Laste modifita: 2014-10-27 16:34
ARKONES-30 de Aleksander Korĵenkov — Laste modifita: 2014-10-27 10:51
Nova lernojaro komenciĝis en Instituto Zamenhof en Togolando de gbeglokoffi — Laste modifita: 2014-10-22 17:13
En la lasta semajno antaŭ la eko de la lerneja jaro 2014-2015 vortojn kolerajn kaj eĉ insultajn elbuŝigis gepatroj de gelernantoj, kiujn ne kontentigis Instituto Zamenhof. Jenaj vortoj de patro resumas ĉion: "Mi ne kaŝu al vi mian grandan malkontenton pri via lernejo. Preskaŭ ĉiam ne estas lokoj por ĉiuj miaj gefiloj. Kio pli mirigas min, tio estas, ke mia filo brile sukcesis la kolegian ekzamenon en via lernejo, sed en liceo li poste malsukcesis. Ĉu ĝis nun vi ne havas rimedojn disponigi pliajn klasĉambrojn por akcepti niajn gefilojn kaj ankaŭ havi liceajn klasojn aŭ iel helpi viajn ekslernantojn nun en licieoj ankaŭ tie ĉi sukcesi? Se vi trovas, ke vi ne povas ĉiam kontentigi nin, estus bone fermi la lernejon. Tiel ni scios, ke ni ne havas lernejon en la kvartalo." Tiuj vortoj estas ne novaj ĉe la eko de nova lerneja jaro. Instituto Zamenhof faras ĉiam kion ĝi povas kaj kiuj kontentas, tiuj estas pli multnombraj ol la aliaj. Tamen gvidantoj de Instituto Zamenhof devas konsideri vidpunktojn de ĉiuj. Ĉiel la lerneja jaro 2014-2015 fakte komenciĝis la 29-an de septembro 2014.
Esperanto kaj sekso de Markos Kramer — Laste modifita: 2014-10-18 21:19
Nova senpaga libro: Princidino Mary de Aleksander Korĵenkov — Laste modifita: 2014-10-15 11:03
Komitatano Z: Fieron sentu ni interne de Aleksander Korĵenkov — Laste modifita: 2014-10-13 19:06
Misteroj de nia Proverbaro: Bela birdo! de Aleksander Korĵenkov — Laste modifita: 2014-10-13 19:05
Dekjariĝo de Instituto Zamenhof en Togolando de gbeglokoffi — Laste modifita: 2014-10-09 15:06
La 13an de septembro 2004 Instituto Zamenhof malfermis siajn lernejajn pordojn al gelernantoj de la ĉefurbo Lomeo en Togolando. De tiam ĝis 2014 pli ol mil gelernantoj studis kaj plu studas en la lernejo. Alvenis la 13a de septembro 2014, kiam Instituto Zamenhof dekjariĝis. Io okazu por celebri la eventon. La 12-an kaj 13-an de septembro 2014 okazis festo de la dekjariĝo de la Instituto ZAMENHOF. Sekvu la filmon!
Liro-2014 de Aleksander Korĵenkov — Laste modifita: 2014-10-07 14:35
FESTO 2014 - la ĉefa muzika evento en Esperantujo de Aleksander Korĵenkov — Laste modifita: 2014-10-04 20:43
Du gravaj retejoj lanĉitaj de Aleksander Korĵenkov — Laste modifita: 2014-10-02 15:19
Tra Esperantujo de Aleksander Korĵenkov — Laste modifita: 2014-10-01 15:50
Biokarbo savas la planedon ‒ Daŭripovo en la praktiko dum ArKonEs en Poznań de Roland Schnell — Laste modifita: 2014-10-02 16:20
Trioblan avantaĝon atendas la Eŭropa Unio de BioKarbo: Ĝi forprenas karbondioksidon el la atmosfero, plibonigas la grundon kaj ofertas fonton de renovigebla energio. Dum la sendependa kultura kaj arta esperantista festivalo de la 26a ĝis 28a de septembro en Poznań la partoprenantoj povis ne nur teorie lerni pri BioKarbo, sed ankaŭ rigardi en la praktiko kiel ĝi ekestas. Biokarbo savas la planedon.
Profesoro Klemensiewicz kaj Esperanto de Aleksander Korĵenkov — Laste modifita: 2014-09-06 21:40
Eldonado sen mitoj de Aleksander Korĵenkov — Laste modifita: 2014-09-05 12:52
La Esperanto-centro en Rumonge ricevis 250 novajn librojn de Stanislavo Belov — Laste modifita: 2014-09-01 18:41
Sekretario de la Asocio Nacia por Esperanto en Burundo Hasano Ntahonsigaye informas, ke la biblioteko de la Esperanto-centro en Rumongo ĵus ricevis proksimume 250 novajn librojn de la rusia eldonejo Impeto, aĉetitajn danke al klopodoj de la teamo de fonduso "Esperanto en Evoluo". Tio grave riĉigos la bibliotekon kaj ebligos distribuadon de pluraj ekzempleroj inter aliaj esperanto-grupoj de la lando. Ankaŭ ĝi ricevis aliron al la elektro. Nun ĝi bezonas monon por ekipaĵoj.
Kongresa Sezono 2014 de Aleksander Korĵenkov — Laste modifita: 2014-09-01 18:38
.
La 99a UK en Bonaero: Kia ĝi estis? de Aleksander Korĵenkov — Laste modifita: 2014-08-13 15:38
Agoj pri dokumento