Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / Nova lernojaro komenciĝis en Instituto Zamenhof en Togolando

Nova lernojaro komenciĝis en Instituto Zamenhof en Togolando

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2014-10-22 17:13
En la lasta semajno antaŭ la eko de la lerneja jaro 2014-2015 vortojn kolerajn kaj eĉ insultajn elbuŝigis gepatroj de gelernantoj, kiujn ne kontentigis Instituto Zamenhof. Jenaj vortoj de patro resumas ĉion: "Mi ne kaŝu al vi mian grandan malkontenton pri via lernejo. Preskaŭ ĉiam ne estas lokoj por ĉiuj miaj gefiloj. Kio pli mirigas min, tio estas, ke mia filo brile sukcesis la kolegian ekzamenon en via lernejo, sed en liceo li poste malsukcesis. Ĉu ĝis nun vi ne havas rimedojn disponigi pliajn klasĉambrojn por akcepti niajn gefilojn kaj ankaŭ havi liceajn klasojn aŭ iel helpi viajn ekslernantojn nun en licieoj ankaŭ tie ĉi sukcesi? Se vi trovas, ke vi ne povas ĉiam kontentigi nin, estus bone fermi la lernejon. Tiel ni scios, ke ni ne havas lernejon en la kvartalo." Tiuj vortoj estas ne novaj ĉe la eko de nova lerneja jaro. Instituto Zamenhof faras ĉiam kion ĝi povas kaj kiuj kontentas, tiuj estas pli multnombraj ol la aliaj. Tamen gvidantoj de Instituto Zamenhof devas konsideri vidpunktojn de ĉiuj. Ĉiel la lerneja jaro 2014-2015 fakte komenciĝis la 29-an de septembro 2014.
Nova lernojaro komenciĝis en Instituto Zamenhof en Togolando

Gelernantoj, gepatroj kaj geinstruistoj sur la korto de Instituto Zamenhof la 29an de septembro 2014

La elementa nivelo havas ses klasojn, al kiuj aldoniĝas la klaso de la infanoj. En la meza nivelo estas kvar klasoj kutimaj. Vidante kiom da homoj plenigis la lernejon ke iliaj gefiloj lernu en IZo, oni tuj komprenis, ke necesas duobligi klasĉambrojn aŭ krei aparte alian lernejon nur por la elementa nivelo, dum la malnova estu nur por meza nivelo. Sed ĉu tio solvos la ĉiaman problemon? Konseridante nun la lokojn ekzistantajn, la gvidantoj de la lernejo prenis nur tiom kiom ili povos. Feliĉe tio ne validas por la vesperaj kursoj de gepatroj de gelernantoj de IZo.

Jam la 1an de septembro 2014 la plenkreskuloj komencis sian lernojaron. En tiu ĉi jaro estas malfermita kvina klaso. Tio montras, ke jaron post jaro unu klaso aldoniĝas ĝis iam estos kvara klaso de meza nivelo. Ĉiuj vespere, tre entuziasmaj patroj kaj patrinoj kuras al IZo por lerni legi kaj skribi. Trovi manieron por sukcesigi ĉiujn estas la unua zorgo de la gvidantoj.

La sistemoj por sukcesigi en la lernejo jam iras bone. Tial ĉiujare preskaŭ ĉiuj gelernantoj sukcesas. La nuna zorgo temas pri la ekslernantoj de IZo nun lernantaj en liceoj. Rimarkindas, ke en liceoj ili ne estas tiel bone trejnataj kiel en IZo. Kion faru IZo nun? Gepatroj proponas kreon de liceo, sed la gvidantoj ne nun havas rimedojn por tio. Alia ebleco estas organizi subten-kursojn al ekslernantoj de IZo nun lernantaj en liceoj. Tiel, sabate kaj feritagojn, trejnkursoj estu al ili organizataj. Ankaŭ Esperanto-kurso estu proponata al tiuj, kiuj ŝatus perfektigi siajn sciojn. La gvidantoj de IZo pensas ankaŭ pri la gelernantoj, kiuj ne kapablas daŭrigi la studadon. Ĉu metilernado estu proponata al ili en IZo? Temas pri grava projekto, kiu nun kirliĝas en la kapo de la gvidantoj de IZo. Komenci per trejnado en liceaj lernobjektoj povos lanĉi la projekton kaj tion la gvidantoj proponos al si, se ili havos la monrimedojn. Klopodoj estas farataj tiucele, kaj kiam io favora aperos, ĉiuj estos informitaj.

En Instituto Zamenhof kie estas nun pli ol 600 gelernantoj. Ni zorgas ne nur pri studado de lernobjektoj, sed ni ankaŭ preparas la gelernantojn al la vivo. Tial ni instruas ilin ankaŭ pri informadiko, Esperanto, kudrado ktp. Ni nun pensas pri metilernado en la lernejo mem. Nenio certigas, ke ĉio komenciĝos en tiu ĉi jaro, sed la klopodoj farataj montras, ke almenaŭ eksperimento okazos.