Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Profesoro Klemensiewicz kaj Esperanto

Profesoro Klemensiewicz kaj Esperanto

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-09-06 21:40

Profesoro Zenon Klemensiewicz (1891–1969), elstara pola lingvisto, iama vicprezidanto de la Pollanda Akademio de Sciencoj kaj direktoro de la Instituto de Lingvoscienco ĉe la Akademio, ne nur plurfoje subtenis Esperanton en artikoloj kaj intervjuoj, sed li mem lernis kaj uzis la lingvon. Pri la rilato de prof. Klemensiewicz al Esperanto la pola ĵurnalisto Roman Dobrzyński rakontis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto kadre de la kleriga rubriko Nia Trezoro. Ĉi tiu artikolo, dek semajnojn post la papera publikigo, aperis ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/09/klemensiewicz/