Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Misteroj de nia Proverbaro: Bela birdo!

Misteroj de nia Proverbaro: Bela birdo!

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-10-13 19:05

La Zamenhofa Proverbaro estas juvel-montrejo de signifoj, kiuj foje estas malfacile kompreneblaj, eĉ tute nekompreneblaj. Antaŭ pli ol jarcent-duono Gaston Waringhien en La Nica Literatura Revuo citis kelkajn ekzemplojn kaj petis la helpon de samideanoj pli subtilaj, aŭ de tiuj, kies lingvo aŭ kulturo entenas la saman diron. Li ricevis malmultajn respondojn, kaj lia provado baldaŭ estingiĝis. En la duobla aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto Jean Luc Tortel reprenis la stafeton de Gaston Waringhien. Lia unua ekzemplo estas “Bela birdo!” (№160 en la Waringhiena eldono).

Kio estas “Bela birdo?”. Legu pli detale en la postkongresa eldono de La Ondo de Esperanto aŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/09/239proverbaro/