Tra Esperantujo

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-10-01 15:50

En la sep komencaj paĝoj de la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto aperis artikoloj pri pluraj eventoj, kiujn okazigis aŭ partoprenis esperantistoj. Kvin el tiuj artikoloj estas legeblaj ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo. Temas pri la seminario “Elloke tutmonden, la novaj defioj por volontulado” en Visaginas, Ekumena Esperanto-Kongreso en Trento, SAT-Kongreso en Dinano, Itala Esperanto-Kongreso en Fai della Paganella kaj pri la partopreno de la aktivuloj de EEU kaj E@I en la tradicia Ekonomia Forumo en Krynica.

Legu (kaj komentu) en La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/