Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Kongresa Sezono 2014

Kongresa Sezono 2014

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-09-01 18:38
.

En la postkongresa (aŭgusto-septembro) kajero de La Ondo de Esperanto aperis pli ol tridek artikoloj pri la “Kongresa Sezono” en Esperantujo. En la novaĵretejo La Balta Ondo fine de aŭgusto aperis ses el ili. Temas pri la unua esperantista renkontiĝo en Krimeo post la marta referendumo en ĉi tiu nigramara duoninsulo, la unua kursaro NASK ekster Usono kaj la unua Somera Esperanto-Lernejo ekster Slovakio, la jubileaj (50aj) Baltiaj Esperanto-Tagoj en Latvio, la 70a IJK en Brazio, kaj pri Renkontiĝo de Amikoj en Altajo.

Tiuj kaj aliaj artikoloj pri esperantistaj kongresoj, konferencoj, festivaloj kaj ĉiaspecaj renkontiĝoj estas legeblaj en la monata magazino La Ondo de Esperanto kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/