Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Komitatano Z: Fieron sentu ni interne

Komitatano Z: Fieron sentu ni interne

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-10-13 19:06

En la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto Komitatano Z prijuĝas nekutime pozitive la lastatempan agadon de la estraro de UEA. La kolumnisto laŭdas ĝian membrovarban kampanjon kaj donas poenton al la prezidanto pro lia kuraĝo agnoski, almenaŭ implicite, ke pri la malkresko de la membraro kulpas ne la “kongresa” sed la “revua efiko”. Bonvenigon ricevas ankaŭ la agado “Montevideo 60” kiel ŝanco reveki la fieron de la membroj pri UEA kiel io speciala kaj ne nur kiel unu inter multaj.
Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/10/kz-8/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la 2015a jaro. Speciala tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La elektronika versio kostas 15 eŭrojn.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm