ARKONES-30

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-10-27 10:51
En la ĵus dissendita novembra kajero de “La Ondo de Esperanto” aperis artikolo pri la 30aj ARtaj KOfrontoj en ESperanto (ARKONES), okazintaj en Poznano kun pli ol ducent partoprenantoj. Ĉi tiu artikolo (kaj artikolo pri la antaŭARKONESa 3a Interlingvstika Simpozio) estas legebla ankaŭ en novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2014/10/arkones-3/
“La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la 2015a jaro. Speciala tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La elektronika jarabono (pdf) kostas 15 eŭrojn.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm