Libera Folio publikigas la kompletan tekston ”Strategia Laborplano por konsidero”, aperintan en la junia numero de la revuo Esperanto.
VIZIO
Esperanto-komunumo kiu videble vivas en konkordo kun siaj idealoj kiel komunika modelo. Mondo de respekto al lingvaj rajtoj kaj daŭripova diverseco de kulturoj, al kiu Esperanto kontribuas per agnoskata sukceso en antaŭenigo de interkompreniĝo ce lanta pacan progreson de la homaro. Mondo ĉiam pli akceptema al la ideo de Esperanto mem, kun ĉiam pli vastiĝanta uzantaro de la lingvo por faciligi oficialajn kaj neoficialajn rilatojn inter individuoj kaj popoloj.
MISIO
Konsciigi la publikon kaj decidofarantojn pri la logiko kaj valoro de Esperanto kiel efika instrumento de edukado al egaleca kunlaborema mondo, celanta lingve justan problemsol- vadon kaj komunikadon konservantan la diversecon de kulturoj. Aktive labori por konservi kaj progresigi la evoluintan kulturon de nia lingvo Esperanto por la nuna kaj estontaj generacioj.
VALOROJ
Niaj valoroj apogu la finan celon de justa kaj paca kunvivado kaj interkomunikado sur la planedo, laŭ la originala koncepto de D-ro Zamenhof. Tiuj valoroj spegulu la plej altajn universalajn aspirojn de la homaro, inter kiuj: Respekto al la Vivo, Amo, Vero, Justeco, Libereco, Unueco, Toleremo kaj Respondeco; kaj kunlaboradon kun ĉiuj progresemaj, bonintencaj asocioj kaj individuoj strebantaj por tiujn apliki en homaj rilatoj.
NIAJ STRATEGIAJ KOLONOJ – KIRI
Baza aliro aprobita unuanime dum la Komitataj Forumoj en Aruŝo, 2024:
1. Starigi laborgrupojn por efektivigo de specifaj planoj, limigitaj al unu okazo (ekzemple, propono por akcepto de Esperanto-tago en la Unesko-konferenco en Samarkando, novembro 2025), kaj longdaŭraj (internacia eksperimento por nekontesteble demonstri la valoron de Esperanto kiel lernfaciliga lingvo por posta lingvolernado, kaj instrumento por evoluigi interkulturan kompetenton kaj interkompreniĝon inter diversaj popoloj). Komisionoj kaj laborgrupoj raportu pri sia agado al elektita estrarano por teni la Estraron plene informita.
2. La modelo povus esti tiu proponita kaj aprobita por Informado: unu ĉefa laborgrupo sub nia dungita kun ordiganto, taskita pri prioritatigo de celoj, trovo de alte kvalifikita kaj fidinda respondeculo pri gvidado de ĉiu projekto. Interesatoj laŭ la enketilo de UEA estu kontaktitaj, kaj anoncoj pri specifaj bezonoj aperu en niaj organoj.
Proponoj jam iniciatitaj, kaj novaj indaj je konsidero. Celdatoj estas dezirindaj, ne definitivaj.
1. KUNLABORADO
Interna kunlaborado estas unue la antaŭkondiĉo por harmonie atingi komunajn celojn kiuj troviĝas preter la kapablo de individua agado. Kiam ni havos klaran strukturon, celojn kaj laborplanojn, per informiĝo, edukiĝo kaj trejnado, ni povos plenfide rilati kun eksteraj organizaĵoj.
Ni faciligu kunlaboradon inter esperantistoj per la jenaj rimedoj:
A. Modernigita retejo por aŭtomatigi administrajn kaj financajn procedurojn, faciligi servojn al la membroj per provizo de necesaj kontaktoj, materialoj, mendiloj, aliĝiloj, membrecorenovigoj.
1. Intervjuoj de kandidatoj por fina pritakso de la proponita sistemo (AKSO), kompare kun alternativoj, por okaza kaj daŭra konsultado, kaj akompanado al la oficistoj kaj kunlaborantoj por la transiro al la nova sistemo: majo-junio 2025.
2. Finaj rekomendoj de la taksantoj kaj konsultantoj: julio-aŭgusto 2025.
3. Dungo de la akompananto al la sistemo: kiel eble plej frue post la Burna UK 2025.
B. Trijara Almanako reta kaj presita por kunigi ĉiujn necesajn informojn pri la Asocio, ĝiaj Landaj Asocioj kaj reprezentantoj, kunlaborantaj partneroj, agadraportoj, estontaj planoj.
1. Verkado, kolektado, redaktado de la materialoj, unua duono de 2025.
2. Publikigo de la unua Trijara Almanako, dua duono de 2025.
C. Komitato
1. Ni restu atentaj al la gvida rolo de la Komitato, kuraĝigu aktivan engaĝiĝon de la Komitatanoj, kaj estu atentaj ke ni raportas decidojn kaj agadplanojn laŭ iliaj bezonoj.
2. La Komitato estu preta por apogi la necesan reviziadon de la Statuto kaj Regularoj de UEA.
3. Ni krome decidu ĉu fondi laborgrupon por esplori pri la eventuala neceso restrukturi la organizadon de UEA por ke estu pli da opcioj por komuna agado ol per la Landaj Asocioj.
Ĉ. TEJO
Pro la neceso plijunigi la movadon, ni restu en konstanta kontakto kaj kunlaboro kun TEJO pri projektoj de komuna intereso (ekzemple, subteno al la Internacia Junulara Kongreso en Azio).
D. Dezirindaj celoj
1. Trejni laŭbezone por pli efika laboro (konfliktsolvado, konsilejo: mediaciado? ombudsmano?).
2. Stimuli kunlaborigadon de malsamcelaj individuoj por realigi komunajn projektojn.
3. Doni pli da subteno al Landaj Asocioj kaj kuraĝigi al pli da interasocia kaj regiona kunagado.
4. Atenti doni sufiĉan subtenon al la faka agado por kontraŭi la tendencon al malfortiĝo.
5. Subteni iniciatojn por kreo de novaj fakaj asocioj necesaj por apogi agadon en kampoj kiuj gravas por la antaŭenigo de la servoj de UEA, ekzemple Faka Asocio de eldonistoj.
6. La Estraro de UEA kunlaboru kun TEJO por la ekuzado de komuna projektmastrumilo.
E. Centra Oficejo kaj financa bazo
1. Ni restu pretaj vendi la Centran Oficejon je oportuna momento (tempe kaj finance).
2. Intertempe ni esploru la eblon ludoni portempan spacon al eksteruloj por oficejoj.
3. Post la vendo, ni estu pretaj investi en alia nemoveblaĵo por apogi la laboron de UEA.
4. Ni certiĝu ke la Volontula Domo povos servi post la vendo kiel oficiala sidejo de UEA.
5. Ni estu pretaj aĉeti laŭbezone pli ampleksan spacon se tio montriĝos dezirinda.
6. Ni laboru por identigi la plej taŭgan alternativan lokon por la Libroservo post 2025.
7. La Financa Komisiono daŭre studu la kondiĉojn por investoj sub ŝanĝiĝantaj kondiĉoj.
8. Ni daŭrigu uzadon de eksteraj revizoroj kaj premu por ĝustatempa livero de raportoj.
9. Ni kunlaboru pri uzado de la kapitalo de Institucio Hodler ‘68 por subteni al UEA.
10. Ni daŭre kunlaboru kun Kosmo Strategio pri akiro de estontaj Administraj Subvencioj.
11. Ni daŭre atentu la financan situacion de nepagipovaj aktivuloj kiuj bezonas helpon.
12. Ni konsciu pri la bezono repagi kostojn de volontuloj kiuj reprezentas UEA.
13. Ni daŭre restu pretaj provizi financan helpon por membroj en krizaj situacioj.
F. Subteno de la kulturo de Esperanto
Daŭrigi subtenon kaj kuraĝigadon de Belartaj Konkursoj, arto, muziko, eldonado de literaturo.
Daŭrigi kunlaboron kun la Akademio de Esperanto kaj aliaj institucioj apogantaj la lingvon.
Resti en kontakto kun la diversaj kulturaj centroj de Esperanto kaj subteni iliajn programojn.
G. Esperantaj organizaĵoj eksteraj al UEA
Prioritatigi restadon en harmoniaj rilatoj kun ĉiuj organizaĵoj kiuj subtenas la lingvon, kulturon kaj literaturon de Esperanto, kaj ĝian aktivan uzadon por pozitivaj celoj.
2. INFORMADO kaj komunikado
La laborgrupo kunlaboranta kun la Komisiito de UEA prioritatigu la eblajn agadojn.
1. Organizi sub la gvido de komisiito de UEA laborgrupojn kun grupestroj kaj membroj dediĉitaj al la antaŭenigo de la diversaj flankoj de informado: teni plene funkcianta teknike kaj enhave la multlingvan retejon esperanto.net, al kiu sendiĝas legantoj de reklamoj kaj artikoloj pri Esperanto; utiligo de eventoj kiel kongresoj por diskonigi Esperanton (gvidilo, trejnado); amaskomunikiloj (trejnado por kontaktoj kaj intervjuoj, preparo de materialoj); sociaj retoj (oportuneco de agado, komunikado); respondoj al kritikoj kaj misprezentoj (help-dokumento, reaga teamo); kontaktoj al opini gvidantoj (politikistoj, ĵurnalistoj, edukistoj); konstanta fluo de bultenoj aŭ gazetaraj komunikoj kiuj celu eksterajn informfontojn, ne nur la internajn de UEA.
2. Krei tabelon pri “Kiu faras kion?” por konscii ĉu mankas homfortoj por esencaj taskoj.
3. Provizi k.e.p. multajn diverslingvajn modernajn materialojn por diskonigo de Esperanto.
4. Trejni membrojn por pli efike rilati al la diversaj amaskomunikiloj por apogi Esperanton.
5. Plifortigi internan komunikadon de UEA al la membroj kaj partneraj asocioj.
6. Ĝisdatigi la retejon de UEA antaŭ plena renovigo pro kadukiĝintaj informoj.
3. RILATOJ kun la ekstera mondo
La ĉefa tasko estas trovi homfortojn kaj organizi iliajn agadojn.
1. Daŭrigi subtenon de oficejoj kaj agado ĉe UN, Unesko kaj aliaj internaciaj organizaĵoj.
2. Subteni CED kaj ESF en la daŭra organizado de konferencoj, simpozioj, seminarioj kiuj helpas al niaj partne roj atentigi pri lingvaj rajtoj, lingva diskriminacio, solvoj por komunikaj problemoj.
3. Kuraĝigi esperantistojn al aktiva engaĝiĝo kun lokaj asocioj havantaj mondan perspektivon.
4. Organiziĝi kaj prepariĝi por peti agnoskon de Esperanto (Esperanto-tago, asembleoj de UN, Unesko, kaj iliaj neregistaraj organizaĵoj [NROj], parlamentoj).
5. Diskonigi kaj kuraĝigi al partopreno esperantistajn kaj interesatajn esploristojn en konferencoj, seminarioj kaj eldonprojektoj.
6. Proponi al aliaj asocioj servojn kiujn ni kapablas liveri per niaj transnaciaj kontaktoj: tradukado, interpretado, eldonado, kunorganizado de eventoj kiel se minarioj ĉeestaj kaj retaj, plani por aliaj agadoj por kiuj ni povos esti pretaj liveri servojn, ekzemple trejnadon pri Interkultura Kompetento
7. Studi ĉu kaj kiel ni kapablas subteni financajn kampanjojn de aliaj organizaĵoj, por povi kunlabori en bonfara agado kiu ne necese rilatas al Esperanto.
4. INSTRUADO
1. Kunlabori kun ILEI por helpi realigi ĝiajn celojn rilate instruadon de Esperanto en la lernejoj.
2. Alporti la rimedojn de UEA kunlabore al realigo de la Strategia Laborplano de ILEI.
3. Subteni la laboron de edukado. net kaj la KER-ekzamenoj por kvalifiki instruistojn.
4. Kuraĝigi al subvencipetado por helpi lernejojn kaj edukajn instancojn atingi siajn celojn uzante Esperanton kiel instrumenton por transnacia interkompreniĝo. Subteni projektojn kiel la 30 Oraj Horoj kaj la Multlingva Akcelilo por progresi al organizitaj internaciaj eksperimentoj pri la valoro de Esperanto kiel eduka instrumento, faciliganta lingvolernadon kaj transkulturan interkomprenon inter samaĝaj lernejanoj.
5. Subteni la partoprenon de kvalifikitaj universitatanoj en profesiaj lingvokonferencoj.
6. Daŭrigi la trejnadon pri Interkultura Kompetento por movadanoj kaj por instruistoj kaj instruantoj de Esperanto, kiuj povos plifortigi siajn kursojn per trejnado de lernantoj ne nur pri la lingvo, sed pri kultura alproksimiĝo al alilingvaj kaj alikulturaj lernantoj.
7. Longdaŭra laborgrupo de UEA kaj ILEI por organizi internacian eksperimenton pri la valoro de Esperanto kiel lernfaciligilo por lingvoj, kaj instrumento por kreskigo de interkultura kompreniĝo.
8. Subteni universitatnivelan instruadon de Esperanto, inkluzive la Katedron pri Esperanto kaj Interlingvistiko en la Universitato de Amsterdamo.
9. Apogi iniciatojn kiel la laborgrupo pri kunpensigado de universitata agado.
10. Kunlabori por faciligi rilatojn inter esperantistaj universitatanoj, kaj labori por esplori pri la eblo starigi aŭ apogi novan iniciaton kiu anstataŭu la programon kiu finiĝis en Poznano.