Israelaj esperantistoj rakontis pri la milito

Neniuj israelaj esperantistoj ĝis nun rekte suferis pro la milito inter Ĥamas kaj Israelo. En Gazao ŝajne mankas esperantistoj. Esperanto-Ligo en Israelo faris deklaron, laŭ kiu la nuna milito estas neevitebla ”por ebligi daŭripovan solvon kaj estontan rekonstruon de Gaza kaj de la ĉirkaŭa regiono en Israelo”.

Partoprenantoj de la reta kunveno de israelaj esperantistoj.

Lunde la 13-an de novembro deko da israelanoj kaj kelkaj alilandanoj partoprenis la regulan retan kunsidon de israelaj esperantistoj por informiĝi pri la milita situacio kaj pri la ĵus diskonigita deklaro de Esperanto-Ligo en Israelo (ELI) pri la milito en Gaza.

En la deklaro ELI unuflanke ”kondamnas ĉiujn militojn kaj subtenas diplomatiajn solvojn de konfliktoj”, sed aliflanke trovas la nunan militon en Gaza necesa por ”ekstermi la regnon de Ĥamas” kaj por ”ebligi daŭripovan solvon kaj estontan rekonstruon de Gaza kaj de la ĉirkaŭa regiono en Israelo”.

Partoprenis la kunsidon la prezidanto de ELI, Jehoŝua Tilleman, kiu rakontis, ke la lastaj registaroj de Israelo provis ”konservi la militon sur malgranda fajro” interalie permesante transpagon de subvencioj de Kataro kaj aliaj arabaj landoj al la Ĥamas-registaro en Gaza.

– Ĉio ĉi bedaŭrinde montriĝis neutila. Evidentiĝas nun pli kaj pli ke dum pluraj jaroj Ĥamas preparis ĉi tiun grandan teror-atakon kontraŭ Israelo, kaj ĝiaj celoj estis eĉ pli grandaj ol tio, kion ili sukcesis ataki.

En la planoj de Ĥamas laŭ li estis interalie invadi la okcidentan bordon de la rivero Jordano kaj ekregi ankaŭ tie anstataŭ la Palestina aŭtonomia aŭtoritato gvidata de Mahmud Abbas.

– Bedaŭrinde ĉi tiu monstro de Ĥamas atingis tiajn mezurojn, ke ĝi fine faris ion multe pli grandan ol simple sendi raketojn al diversaj lokoj en Israelo, kaj pro tio necesas ĉi-foje ekstermi ĝin kun laŭeble malgranda damaĝo al la civilula loĝantaro.

Audino Rashi el Brazilo demandis pri la fidindeco de la ciferoj rilate la kvanton de pereintoj. Jehoŝua Tilleman respondis, ke la nombro de iom pli ol 1 200 civilulaj pereintoj en Israelo estas fidinda, ĉar ĉiuj tiuj homoj estis identigitaj. La raportoj pri la kvanto de pereintaj civiluloj en Gaza laŭ li aliflanke ne estas fidindaj.

– Ili povas raporti pri iu ajn nombro. Nia celo estas laŭeble malmultigi la nombron de civilulaj viktimoj, sed ili estas neeviteblaj dum tiaspeca milito.

Al demando de Libera Folio pri la situacio de esperantistoj en la regiono estrarano de UEA Amri Wandel respondis, ke ne estas raportoj pri israelaj esperantistoj, kiuj rekte suferus de la milito. En Gaza ŝajne tute ne estas esperantistoj, laŭ li.

– Verŝajne estas neniu esperantisto kaj eĉ neniu, kiu lernis tie Esperanton. Mi aŭdis pri iu, kiu lernis Esperanton en Betlehemo, kaj li estas en kontakto kun samideano, ĉe kiu li siatempe eĉ laboris. Ni tiam invitis lin al renkontiĝo en Telavivo, sed tio ne sukcesis. Laŭ nia scio eĉ ne estas iu, kiu aktive okupiĝas pri Esperanto en la okcidenta bordo de Jordano.

Teorie povus esti esperantistoj inter la eksterlandaj dungitoj de internaciaj organizaĵoj en Gaza, sed ankaŭ pri tiaj laŭ Jehoŝua Tilleman ne estas informoj.

Amri Wandel atentigis, ke eĉ se esperantistoj aŭ iliaj proksimaj parencoj ne estis rekte trafitaj de la milito, inter la viktimoj ja estis iliaj konatoj.

– Apenaŭ estas iu en Israelo, kiu ne havas konaton, ekzemple mi mem havas du tre bonajn amikojn, paron, kiu loĝas en unu el la plej malbone trafitaj kibucoj, kaj kies filo kaj nepo estis murditaj, dum bofilino kaj du aliaj nepoj kidnapitaj. Do estas vere personaj, tre pezaj spertoj.

Amri Wandel rakontis ankaŭ pri la deklaro de UEA, TEJO kaj ILEI pri la konflikto, diskonigita jam la 25-an de oktobro.

– Por kelkaj israelanoj ĝi siatempe aspektis tro ĝenerala kaj ne tuŝanta la katastrofon kiu trafis Israelon, sed por UEA ne estis eble fari ion pli specifan. La specifeco estas en la vortoj ke temas pri Mezoriento, kaj en la mencio de trafata senkulpa loĝantaro. Intertempe tio bedaŭrinde plivastiĝis pro la loĝantaro de la Gaza strio, sed tio estis neevitebla konsekvenco de la milito, aparte ĉar Ĥamas sisteme uzas la loĝantaron kiel homan ŝildon, foje eĉ sub hospitaloj kaj en lernejoj.

9 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tjeri
Tjeri
2023-11-14 11:30

kondamnas ĉiujn militojn kaj subtenas diplomatiajn solvojn de konfliktoj, sed aliflanke trovas la nunan militon en Gaza necesa

Oni povas trovi multajn, multegajn militantajn registarojn, kiuj diris la samon,
Tio estas klasikaĵo de milita propagando.

Laste redaktita 5 monatojn antaŭe de Tjeri
cvi
cvi
2023-11-15 15:37
Respondo al  Tjeri

Jes, ni devas kondamni ĉiujn militojn. Sed kompreneble, samtempe memori kiu kulpas, kiu estas la atakanto. La nuna milito komencis per ekstreme kruela atako kaj murdo de civiluloj. Kondamnante la militon, ni devas aldoni kiu kaj kiel komencis ĝin.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-11-15 16:52
Respondo al  cvi

La nuna milito (aŭ la nuna fazo de la multe pli longa milito) ne nur “komenciĝis per ekstreme kruela atako kaj murdo de civiluloj”, sed ankaŭ pludaŭris per tio.

John nutt
John nutt
2023-11-24 2:09
Respondo al  cvi

Jes nun preskau 15,000 gazanoj estas mortigitaj. Tre malmultaj el ili estas soldatoj por hhamaso. Aplaudinde, chu ne?

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-11-14 11:30

“…trafata senkulpa loĝantaro. Intertempe tio bedaŭrinde pli vastiĝis pro la loĝantaro de la Gaza strio, sed tio estis neevitebla konsekvenco de la milito, aparte ĉar Ĥamas sisteme uzas la loĝantaron kiel homan ŝildon, foje eĉ sub hospitaloj kaj en lernejoj” – Se oni celas elimini la teroron de Ĥamas per masiva uzo de milita forto, tiam amasa morto de civiluloj en Gazo povas esti “neevitebla konsekvenco”, interalie pro la menciita fistrategio de Ĥamas. Sed ekzemple la spertoj de Usono, ekde Vjetnamio ĝis Afganio, devus instrui, ke la fina rezulto povos esti nura morto de civiluloj, ne milita venko super la malamika organizaĵo. Kaj ĉiuokaze neniu flanko en milito estas liberigita de morala respondeco. Kvankam Usono, Britio kaj iliaj aliancanoj plene pravigeble kaj rajtigite batalis kontraŭ la diktatoro Hitler en la Dua Mondmilito, tio ne liberigas ilin de respondeco pri Hiroŝimo, Nagasaki kaj Dresdeno,

DICCON MASTERMAN
DICCON MASTERMAN
2023-11-14 11:53

Ĉu vere mankas arabaj E-istoj en Israelo? Siatempe mi konversaciis kun araba kaj israela E-istoj en Stelstrato en Betlehemo. Sed tio estis en 1968.

mripani
mripani
2023-11-14 12:25

Bedaŭrinde la forigo de Ĥamas ne garantios, ke paco eblos. En Cisjordanio la setlejanoj (subtenataj de la nuna israela regisaro) profitas de la okazaĵo por pliaj perfortoj.
Pri la morto de la civiluloj (en Israelo kaj en Gazao) kulpas ne nur Ĥamas, sed ankaŭ #Netanjahu kaj liaj ekstremismaj aliancanoj, kiuj kontraŭas en la faktoj la duŝtatan solvon.

Mi timas, ke iam estas malfrue, por ke oni konstruu la pacon

Piet Glorieux
Piet Glorieux
2023-11-15 18:40

Mi komprenas ke la plejmulto de israelanoj estas ŝokitaj de la militkrimoj de Ĥamas. La demando estas ĉu estas daŭrema solvo bombardi Gazaon kun 10.000 mortintaj civitanoj kiel rezulto, ankaŭ militkrimo.
Mi ne scias kio estas la opinio de ELI koncerne la “duŝtatan solvon” sed intertrakti kun palestinanoj pri paca transiro al tiu solvo (kaj tuja haltigo de novaj setlejoj en la Westbank) ŝajnas al mi multe pli daŭripova. Tia evoluo estus multe pli efike por kontraŭi la popularecon
de “terorisma” organizo Ĥamas ol amasmurdo de civitanoj.

John nutt
John nutt
2023-11-24 0:59

sed aliflanke trovas la nunan militon en Gaza necesa por ”ekstermi la regnon de Ĥamas” kaj por ”ebligi daŭripovan solvon kaj estontan rekonstruon de Gaza kaj de la ĉirkaŭa regiono en Israelo”.

Estas bedaurindajhon vidi esperantistojn ripeti chi tiun fipropogandojn el Netanyahu.