Sciencaj temoj anstataŭ lingvaj debatoj

De pluraj jaroj Frank van Hertrooij, nederlanda studento pri biokemio, regule blogas pri sciencaj temoj en Esperanto. La plej freŝaj afiŝoj temas ekzemple pri la aspekto de bestoj, pri la historio de genetiko kaj pri spacesplorado. Laŭ Frank van Hertrooij oni bezonas pli da ĉiaj tekstoj en Esperanto. 

Unu el la artikoloj en la retejo Scivolemo.

Frank van Hertrooij en sia retejo skribas, ke Esperanto estas ”kreskanta lingvo kun multe da potenco”, sed multe pli uzata en lingvaj debatoj ol en tekstoj pri sciencaj temoj. Por proponi pli da tekstoj pri variaj temoj li ekde 2017 mem regule verkas popularscience en la retejo Scivolemo.

Libera Folio: Kial kaj por kiuj vi verkas pri scienco en Esperanto en via blogo?

Frank van Hertrooij:La ĉefa kialo estas ke mi ŝatas la verkadon. Scienckomunikado, ĉu skribe aŭ parole, estas unu el la plej amuzaj partoj de scienco. Aliflanke mi sentas ankaŭ iusencan respondecon. Eduko estas privilegio, kaj mi volas iumaniere redoni tion, kion mi ricevis.
Mi verkas en Esperanto por defii min, sed ankaŭ ĉar ĝi estas taŭga lingvo por tio kion mi faras. La celo de bona scienckomunikisto estas disvastigi sciojn en alirebla maniero, kaj tio bone kongruas kun la celoj de Esperanto.

Ĉu multaj legantoj trovas viajn blogaĵojn? Kiaj eroj estas plej popularaj?

– La kvanto de rigardoj multe varias, sed averaĝa artikolo estas legata pli ol 185 fojojn. La nombroj estas abstraktaj sur ekrano, sed mi ŝatas imagi ke oni povus plenigi modestan lekcian salonon per tiom da homoj. Tion mi ne povis imagi antaŭ kelkaj jaroj.

– Laŭ miaj statistikoj kaj interagoj kun legantoj la plej popularaj temoj estas biologio kaj astronomio. Verŝajne helpas la fakto ke mi mem multe entuziasmas pri tiuj temoj kaj ke mi multe verkas pri ili.

Kial kaj kiam vi lernis Esperanton? Kiam vi komencis verki vian blogon?

– Mi lernis la lingvon en bazlerneja aĝo per la reto, longe antaŭ la Duolinga kurso. Mi ne havis specifajn celojn tiam kaj simple lernis ĝin ĉar ĝi estis amuza. Poste mi restis pro la bonaj amikoj kiujn mi akiris ĉe kongresoj kaj pro la blogo.

– La blogon mi kreis en la somero de 2017. Por mi tio estis la lasta somero antaŭ mia universitata studo. Unue mi verkis ĉiusemajne dum jaro, por certigi ke mi ne iĝus pigra kaj ĉesus. Nun mi iĝis pli bona verkanto kaj ne bezonas tiom akran ritmon. Mi prenas pli da tempo por krei pli altkvalitan produkton.

Ĉu viaj tekstoj foje aperis aliloke?

– Foje homoj petas min ĉu ili rajtas republikigi iun tekston de mi, aŭ ĉu mi volas verki ion por ilia gazeto. Se ili afable petas kaj bone indikas la fonton, mi preskaŭ ĉiam reagas entuziasme. Mi verkas ankaŭ por la Scivolemo-kanalo en Youtube. Tio estas skipa laboro, sed mi verkis la manuskriptojn por kelkaj originalaj videoj kaj kontrolis aliajn videojn.

Krom popularsciencaj tekstoj, kion alian vi mem volus legi en Esperanto, sed ne trovas?

– Eble sonas kliŝe, sed ni bezonas pli da ĉio. Mi pensas ke multaj novaj aŭ junaj Esperantistoj havas rakontojn kaj sciojn por diskonigi, sed ne kuraĝas. Mi tute komprenas tion, ĉar ankaŭ mi malamas miajn malnovajn afiŝojn, sed tio simple signifas ke mi kreskas. Simple provu verki kelkajn mallongajn aferojn kaj vidu ĉu vi ŝatas. Eĉ ne necesas publikigi ilin.

7 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Klaus Leith
2021-06-15 9:19

“[N]i bezonas pli de ĉio.” diras Frank van Hertrooij. Jes! Pli granda aro de materialo pri sciencoj (naturaj kaj ekzaktaj, sed ankaŭ prihomaj) estus ege bonvena. Ekzistas kompare malmulto, kvankam la intereso flanke de la publiko certe ne mankas, kiel Scivolemo montras.

Pablo
2021-06-15 10:33

unue, mi konsentas ke mankas sciencaj temoj, cxefe bone faritaj. Kaj scivolemo tre bone trafis tauxgan nivelon.

Due, mi ne konsentas ke estas tro da lingvaj diskutoj. simple, estas la sola komuna punkto inter cxiuj esperantistoj.

Se oni faras filmon pri scienco, historio, aux iu alia faka temo, plej eble malpli ol 10% da esperantistoj interesigxos pri gxi. Aldone al tio, plejmulto da tiuj filmoj ne havos suficxe altan nivelon por ke la filmo estos interesa por homoj kiuj jam scias pri gxi, aux la nivelo estos tro alta ke gxeneralaj esperantistoj ne interesigxos (denove, mian gratulon al scivolemo). Sed se la temo estas esperanto gxi povas interesigxi al 90% da esperantistoj.

Kontrolu cxe tubaro.aperu.net kaj rimarku kiom da filmoj temas pri esperanto, depende de la amplekso por kriterio “temas pri esperanto”, la elcento sxangxas inter 20 kaj 30%. Eble tre alta, sed certe ne majoritata.

Kirill Ŝvedov
2021-06-15 11:02

Certe, Esperanto bezonas pli de ĉiaj tekstoj (kaj alia). En Iniciato Stelaro mi jam longan tempon liveras videojn kaj tekstojn, kiuj rilatas kulturon kaj arton.

bazu
bazu
2021-06-16 13:42

Bonega blogo! Vi gajnas abonanton de mi! 😀

Samara Bellátrix
Samara Bellátrix
2021-06-16 16:13

Kia bonega kaj laŭdinda laboro!

La blogo allogis min kaj gajnis plian leganton: min!

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-06-19 16:08

La blogo estas interesa kaj bele ilustrita sed bedaŭrinde abundas je eraroj – problemo tro ofta en Esperanto. Mi ne volas ekigi diskuton pri la (ne-)facileco de Esperanto, sed almenaŭ PROVU ŝajnigi ke Esperanto estas facila… iom da peno por pliprofundigi sian lingvokonon devus fari ĉiu serioza Esperantisto.

dieter rooke
2021-06-28 15:51

En eventaservo.org eblas aktive partopreni kurson pri astronomio 32 lecionoj de A. Vandel(Wandel)