Konstanze Schönfeld: ”Prioritatas garantii daŭripovecon de nia agado”

Konstanze Schönfeld (Tuŝka) estas la naŭa el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Ŝi kandidatas por la posteno de ĝenerala sekretario kaj estas 26-jara germana studento pri mondaj studoj. Ĝuste nun ŝi loĝas en Okinavo, Japanio.

Konstanze Schönfeld.

Libera Folio: Kial vi kandidatas kaj kiajn spertojn vi portas al TEJO?

– Motiviĝo kandidatiĝi kiel Ĝenerala Sekretario plejparte fontas el emo subteni la estraron por ke ĝi iĝu kapabla, memfida, kaj kreema instanco ene de la esperanta movado.

– Dum mia aktivado en TEJO mi estis interalie volontulo en CO, gvidanto kadre de la Eŭropa Junulara Okazaĵo, Komitatano A kaj Ĉ, unua Vicprezidanto de TEJO en 2017-2018 kaj Ĝenerala Sekretario de TEJO en 2018-2019. Krome mi multe okupiĝis pri Eksteraj Rilatoj kaj Projektoj, sed kontribuis al preskaŭ ĉiuj fakoj kaj interesgrupoj.

Kion vi volas prioritati en via estrara laboro, se vi estos elektita?

– Prioritatas garantii daŭripovecon de nia agado. Kiel Ĝenerala Sekretario, gravos koncentriĝi pri enkonduko de novaj iloj kaj modeloj por certigi stabilecon kaj daŭripovecon. Kiel eblas efike strukturigi komisionojn, por ke transdono okazu senpene? Kiel oni solvos ligitajn defiojn kiel financojn kaj membronombron? Kiel TEJO daŭre provizos siajn servojn malgraŭ tio, ke ne eblas agadi por fizike renkontigi esperantparolantajn junulojn pro pandemio?

– Preter strukturaj plibonigoj, fokuso kuŝu ĉe la homa flanko. La estraro estu la fonto, el kiu ĉiuj novaj kaj spertaj aktivuloj ricevu subtenon kaj gvidadon en ilia agademo, sed ankaŭ inspiron por pluagadi kaj persisti en la atingoj de niaj celoj. Nur atingante ĉiujn siajn aktivulojn, TEJO iĝos daŭripova kaj solida organizo.

Kiuj laŭ vi estas la plej grandaj problemoj de la nuna TEJO, kaj kiel oni laŭ vi povus ilin solvi?

– Dum la jaroj, oni ofte kritikis TEJOn por sia manko de (1) travidebleco, (2) prizorgemo pri la komunumo pro pli ofta aktivado en eksteraj rilatoj ol landa agado, kaj (3) kompreno pri la bezonoj de aktivuloj el mondopartoj ekster Eŭropo. Unuflanke, mi komprenas kaj agnoskas la legitimon de tiuj ĉi kritikoj. Aliflanke, oficinte en la estraro dum du mandatoj, evidentiĝis ke ne eblas por la estraro superi tiujn ĉi defiojn sole. Kunlabori kaj interŝanĝi kun ĉiuj sekcioj – alidirite, oferti al aktivuloj el diversaj fonoj la taŭgan kadron por aktivi en TEJO – estas kaj necese kaj urĝe por ke TEJO sukcese plievoluiĝu dum venontaj jaroj.

Kiuj laŭ vi estas la plej grandaj fortoj de TEJO, kaj kiel oni laŭ vi plej bone uzu ilin?

– La forto de TEJO ĉiam estis kaj daŭre estas ĝia kapablo konekti junulojn. TEJO ofte subtaksas sin, sed oni ne forgesu ke ankaŭ danke al TEJO abundas nun, en la juna esperanta komunumo, aktivuloj kiuj mastrumis plurajn lingvojn, akiris internaciajn spertojn, edukiĝis kaj trejniĝis pri egaleco kaj kontraŭdiskriminacio, kaj iĝis pli konscia pri internaciaj malekvilibroj. TEJO bezonas pli kaj pli iĝi platformo kiu ebligas al junuloj malkovri vastecon kaj buntecon de homaj komunumoj tra la mondo, akirante samtempe ilojn por iĝi aktiva parto de la socio.


Sojle al la elekto de nova estraro de TEJO, Libera Folio strebas publikigi mallongan intervjuon kun ĉiuj 13 kandidatoj. Ĉiuj kandidatoj ricevis la samajn demandojn. La respondoj aperos senredakte (kondiĉe ke ili ne superas indikitan maksimuman amplekson), en la ordo en kiu ili atingis la redakcion.

15 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
komentanto
komentanto
2020-07-09 10:09

Bla, bla, bla…

Sebastiano
Sebastiano
2020-07-09 11:57
Respondo al  komentanto

Jes, certe. Schönfeld tamen almenaŭ nomas tre gravan temon: »certigi stabilecon kaj daŭripovecon«. Tio en junulara organizo (nu ja, aĝolimo 35) estas grava, ĉar funkciuloj ofte ŝanĝiĝas.

Mi tamen miras, ke ŝi metas nur demandojn: »Kiel eblas …? Kiel oni solvos …? Kiel TEJO daŭre provizos …?« – Pli taụge estus povi legi ŝiajn respondojn.

Konstanze (Tuŝka)
Konstanze (Tuŝka)
2020-07-09 12:20
Respondo al  Sebastiano

Certe ne estis spaco ĉi tie por doni respondon al tiom ampleksaj demandoj – mi celis nur esprimi tion, ke al tiuj demandoj necesas trovi respondojn dum venonta mandato, *sen prokrastoj*.

Ĉiukaze, se vi interesiĝas, mi volonte diskutos kun vi pri niaj ideoj. Charlotte kaj mi kolektis malnovajn kaj novajn konkretajn ideojn en 6-paĝa dokumento.

Aliflanke, mi ankaŭ ne pensas ke la Ĝen-Sek sole povas decidi pri tiuj temoj. La Ĝen-Sek enketas kaj konsilas (kiel mi klarigis en mia motiviĝletero) kaj provizas la strukturajn ilojn/konojn por realigi tion, kion la Komitato kaj la Estraro pridecidis. Nur miopinie 😉

Iu ulo
Iu ulo
2020-07-09 21:36
Respondo al  Konstanze (Tuŝka)

”Certe ne estis spaco ĉi tie por doni respondon al tiom ampleksaj demandoj”

(…)
Ĉiukaze certe ne estas sufiĉa spaco por via egoo.

Verdamaro
Verdamaro
2020-07-10 1:06
Respondo al  Iu ulo

Certe estas tre motivige meti sian tempon kaj energion je dispono de la komunumo kaj ricevi tiajn trolajn komentojn kiel dankon… Oni povas ŝati aŭ malŝati iun homon aŭ ties respondojn, sen pro tio reagi tiel malafable kaj malkonstrue.

Iu ulo
Iu ulo
2020-07-10 6:21
Respondo al  Verdamaro

Tio estis via opinio.
Dankon.

Iu ulo
Iu ulo
2020-07-09 21:29
Respondo al  Sebastiano

Kvazaŭ kredindus ke ŝi fakte tute ne scipovus respondi al propra demandado…

Konstanze (Tuŝka)
Konstanze (Tuŝka)
2020-07-10 3:48
Respondo al  Iu ulo

Tuthoneste, mi nek spertas pri financoj nek povas sole eltiri de ĉapelo solvon por dekobligi membriĝojn, kvankam en pasintaj teamoj aperis kelkaj interesaj ideoj 😉 Estas pluraj ege bonaj kandidatoj, kiuj interesiĝaj pri financoj – interalie Tomaŝ kaj Robert, krom kompreneble Feliĉa. Ni ĉiuj lernu unu de la alia.

Komisionstrukturigo, transdono kaj zorgi pri daŭra provizado de servoj estas en la taskaro de Ĝen-Sek. Estas diskutataj multaj interesaj ideoj, kiel 1:1 mentora programo por novaj movadanoj, malfermaj horoj de ĉiuj ofichavantoj, revigligo de la financa komisiono kun partopreno de kasistoj de LS, internacia Kongresa Komisiono kiu subtenos LKK, sistemo por pritaksi aktivadon de komisionoj… ne ĉiuj tiuj projektoj estas novaj pripensaĵoj, sed ilia implementado okazis apenaŭ aŭ nur parte dum lastaj mandatoj. En tiom bona teamo, kiu ĉiukaze estiĝos post la elektoj, mi tre optimismas ke venonta Ĝen-Sek sukcesos trovi tempon okupiĝi pri ĉio 🙂

Iu ulo
Iu ulo
2020-07-10 7:24
Respondo al  Konstanze (Tuŝka)

Ĉu vere vi dezirus elĉapeligi dekobliĝon da membroj?
Kia milda sorĉistineto.

TEJO bezonus almenaŭ centobliĝon por atingi la 25000 promesitajn kontraŭ subvencioj.
Nu, dum via esperebla venonta mandato vi devos, vi mem diris, zorgi pri daŭra provizado da servoj.
Do jes, nepre daŭrigu trompadon.

Ĉu vi jam aŭdis pri eŭropuniaj enketistoj? Tiuj ne influigeblas per iu “atentema kunestado” kara, kaj mi iom dubas ke krii “LASU MIN TRANKVILA!!!” estas realmonde amasdetrua armilo.

Dankon Tuŝketa, vi amuzis min por la tago.
Espereble ke denove kiel Ĝen-Sek vi daŭre estos tiom ĉarma knabineto.

Iu ulo
Iu ulo
2020-07-09 21:39
Respondo al  komentanto

Mi tute ne scias kiun vi estas, estimata “komentanto”, sed mi jam amas vin. 💚

dealencastrus
dealencastrus
2020-07-14 3:46

Ĉarma junulino. Mi kapablus aliĝi al IJK nur por renkonti ŝin. Cetere, ŝi tre bone regas Esperanton, kio estas ne tre ofta ĉe TEJO.

Junulo
Junulo
2020-07-15 13:32
Respondo al  dealencastrus

Tiu ĉi supra komento ege kripas…

dealencastrus
dealencastrus
2020-07-19 20:44
Respondo al  Junulo

Jes, ĝi certe “kripas” por la nuna timema-plendema-malkuraĝa-senrespondeca generacio de maldekstremuloj.

Kirilo Brosch
2020-07-19 21:55
Respondo al  dealencastrus

Interese, kiel oni per malmultaj mallongaj frazoj povas veki profundan malsimpation…

Hejmano
2020-07-20 0:29
Respondo al  dealencastrus

Eĉ se tio ne estas la unua fojo, mi neniam kutimiĝos renkonti ekstremdekstrajn Esperantlingvanojn.