Tomáš Stano: ”Mi ŝatus helpi pri financa administrado kaj homrimedaj taskoj”

Tomáš Stano estas la oka el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiu respondis al la demandoj de Libera Folio. Li kandidatas por posteno de ordinara estrarano, kaj estas 25-jara slovako, kiu studas kaj laboras en Prago, Ĉeĥio. Lia studfako estas financoj, kaj krome li duontempe laboras pri homaj rimedoj.

Libera Folio: Kial vi kandidatas kaj kiajn spertojn vi portas al TEJO?

Tomáš Stano

– Mi kandidatiĝas al la estraro post unujara paŭzo ĉar mi denove alvenis al fazo en mia vivo kiam mi povas dediĉi sufiĉe da tempo al ĝi. Dum pasintaj jaroj TEJO spertis kelkajn malbonajn, sed ankaŭ bonajn momentojn kaj mi havis la eblon esti parto de ambaŭ el ili. Kio helpis min lerni pli pri la organizo kaj ankaŭ dank’ al mia jara paŭzo mi povis persone evolui por reveni pli preparita.

– Konkrete, mi havas teorian (universitatan) kaj praktikan (movadan) sperton kun neregistaraj financoj kaj tiel mi ŝatus malpezigi la kasiston per mia helpo ankaŭ konsiderante ke mi tuŝis la kampon de Erasmus+ projektoj. Krom studi mi ankaŭ laboras en teamo pri homaj rimedoj ĉirkaŭ tri jarojn de mezgranda teknika firmao en Prago kaj mi pensas ke mi tiel akiris kompetentojn kiuj povas helpi al grupa dinamiko kaj solvado de konfliktoj.

Kion vi volas prioritati en via estrara laboro, se vi estos elektita?

– Krom helpo kun financa administrado kaj homrimedaj taskoj mi pretas zorgi pri Aktivula Trejnado kaj Kongresoj. Mi iĝis TEJO-Trejnisto antaŭ kelkaj jaroj kaj partoprenis en diversaj aktivaĵoj kaj tiel mi estas sufiĉe proksima al aktivuloj kiuj entuzias pri trejnadliverado en esperanto kaj pretas reprezenti ilin.

– Kiam temas pri Kongresoj mi estis unu el la ĉeforganizantoj de la IJK 2019 kiu okazis en Slovakio, organizis Junularan Programon de UK 2016, estis en organizaj teamoj de SES-oj sed ankaŭ helpis kun organizado de etaj lokaj renkontiĝoj. Mi pensas ke mi povis tiel kompreni kiajn malfacilaĵojn junuloj spertas kiam ili sen malmulte da sperto volas okazigi eventon en sia regiono kaj mi ŝatus subteni iniciatojn flanke de TEJO kiuj povus helpi en tiuj ĉi situacioj.

Kiuj laŭ vi estas la plej grandaj problemoj de la nuna TEJO, kaj kiel oni laŭ vi povus ilin solvi?

– Mi rimarkis ke dum lastaj jaroj malpligrandiĝis intereso de homoj labori por TEJO. Ne temas nur pri estraro, sed ankaŭ komisionoj aŭ landaj sekcioj. Mi ŝatus ŝanĝi tion kaj instigi homojn labori por TEJO, ne pro tio, ĉar ili devas, sed pro tio ke ili volos helpi al Esperanto-movado en la mondo. Kun landaj sekcioj indus havi pli bonan rilaton, ĉar malmulte da organizoj estas aktivaj ene de TEJO kaj TEJO povus oferti al ili sufiĉe bonajn rimedojn por realiĝi.

– Mi ankaŭ ŝatus montri ke Estrarano de TEJO ne estas ĝia “reĝo” sed plenumanto de deziroj de la diversaj tipoj da membroj kaj ĝia komitato. Mi bedaŭrinde observis ke kelkaj pasintaj estraranoj havis tendencon “misuzi” sian postenon kaj tra ĝi komuniki proprajn pensojn nome de la organizo kio estas neakceptebla kaj neprofesia.

– Laste, mi ankaŭ pensas ke la gvidantoj de TEJO daŭre iom batalas kun ĝia efika administrado, sed mi same agnoskas ke ankaŭ en tiu ĉi kampo okazis pluraj bonaj ŝanĝoj. Persone mi pretas helpi kun komunikado kun oficistoj de UEA, ĉefe kun nuna ĝenerala direktoro kun kiu mi havis okazon kunlabori en financa komisiono. Mi ankaŭ plurfoje vizitis la COn en Roterdamo kaj havas iun ideon pri kiel ĝi plimalpli funkcias.

Kiuj laŭ vi estas la plej grandaj fortoj de TEJO, kaj kiel oni laŭ vi plej bone uzu ilin?

– La plej granda forto de TEJO estas por mi ĝia diversa membraro de tuta mondo kaj kelkaj fortaj komisionoj kiuj jam dum jaroj sukcesas fari bonan laboron. La diverseco de homoj ebligas krei teamojn de junaj homoj kun malsimilaj fonoj kaj tiel malgraŭ miskomprenoj trovi kompromisojn kiuj taŭgas por ĉiuj. En lastaj jaroj mi ankaŭ observis pli fortan kunlaboron de “Eŭropanoj” kun resto de la mondo kaj ambaŭ-flanka kompreno iĝis temo kiun oni pli kaj pli tuŝas dum diversaj kunsidoj.

– Kiam temas pri komisionoj mi tre aprezas la longjaran laboron de la anoj de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj kiuj konstante videbligas la organizon ankaŭ ekster la esperanta movado. La nunaj oficistoj de TEJO ankaŭ liveras bonegajn rezultojn en subvencipetado, informado/merkatiko, teknikaj projektoj kaj eksteraj rilatoj kaj kun la fakto ke ni kutimas havi ĉirkaŭ 3 ĉeestajn volontulojn en la CO oni ja havas sufiĉe fortan bazon por sukcese evolui.


Sojle al la elekto de nova estraro de TEJO, Libera Folio strebas publikigi mallongan intervjuon kun ĉiuj 13 kandidatoj. Ĉiuj kandidatoj ricevis la samajn demandojn. La respondoj aperos senredakte (kondiĉe ke ili ne superas indikitan maksimuman amplekson), en la ordo en kiu ili atingis la redakcion.

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Marc
Marc
2020-07-07 12:10

Interesa analizo.
Cetere: ”mi ŝatus malpezigi la kasiston” estas pli bone ol malpezigi la kason 😉

Sebastiano
Sebastiano
2020-07-10 10:12

»kelkaj pasintaj estraranoj havis tendencon “misuzi” sian postenon kaj tra ĝi komuniki proprajn pensojn nome de la organizo« – Verŝajne Stano (pro respekto al la organizo kaj la individuaj personecoj) ne degnas konkretigi tiujn riproĉojn, ĉu?

komentanto
komentanto
2020-07-10 14:09
Respondo al  Sebastiano

Pulĉinela sekreto!

Sebastiano
Sebastiano
2020-07-11 1:24
Respondo al  komentanto

La interesa afero estas, ĉu Stano kuraĝas elparoli la neelparoleblan aǔ ĉu li subigas sin al la kaŝademo kaj sekretemo tipaj por organizoj kiel TEJO kaj UEA.