La Esperanto-muzeo en Vieno iĝis 90-jara

Solena inaŭguro de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno la 1-an de aŭgusto 1929.

Por soleni la 90-jariĝon de la unika muzeo en Vieno oni aranĝis simpozion pri planlingvoj kaj lingvoplanado. Ĉiuj prelegoj estis en la angla, sed dum la paŭzoj kaj ankaŭ dum la diskutoj post la prelegoj ankaŭ Esperanto estis uzata.

La Esperanto-muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko festis sian 90-jaran jubileon per internacia simpozio pri planlingvoj kaj lingvoplanado.

En 1929 okazis la solena inaŭguro de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Ekde tiam oni ĉiujare informas kaj surprizas milojn da vizitantoj el la tuta mondo per la fascino de Esperanto. Dum la pasintaj kvin jaroj la Esperanto-muzeo bonvenigis pli ol 
85 000 gastojn.

Kiam la Esperanto-muzeo estis oficiale inaŭgurita, la 1-an de aŭgusto 1929 en la pompa salono de la Nacia Biblioteko, ĝi estis unu el la unuaj lingvo-muzeoj en la mondo. Ĝia establo estis kaj sekvo de pligrandiĝanta intereso pri Esperanto post la unua mondmilito kaj rezulto de kreskanta bezono de centra internacia Esperanto-biblioteko por la multnombraj publikaĵoj kiuj aperis ekde 1887.

Du personoj estis aparte gravaj por la fondo: Felikso Zamenhof (1868–1933), kiu havis la ideon por tia biblioteko, kaj Hugo Steiner (1878–1969), kiu tuj transprenis la impulson kaj fondis la Esperanto-muzeon en Vieno.

Vidaĵo de la muzeo.

Por festi la 90-an naskiĝjaron la Aŭstria Nacia Biblioteko kun subteno de Esperantic Studies Foundation (ESF) invitis la 24-an kaj 25-an de oktobro 2019 en Palais Mollard al internacia scienca simpozio pri la temo “Planlingvoj kaj lingvo-planado”.

La jubileo de la Esperanto-muzeo donis bonvenan okazon por retrorigardo al ĝia facetoriĉa historio, por superrigardo pri ĝiaj nuntempaj projektoj kaj precipe por diversaj prezentadoj en la vastaj esplorkampoj de lingvo-muzeoj, planlingvoj kaj lingvo-planado.

Kadre de ok temgrupoj dek ses fakuloj prezentis siajn esplorojn kaj publikaĵojn, kiuj ankaŭ spegulas la havaĵon de la Esperanto-muzeo. Kaj la programo kaj la resumoj de la simpozio rete legeblas.

La unua tago, dum kiu prelegis interalie Sabine Fiedler, Klaus Schubert kaj Michael Gordin, estis dediĉita al la temoj “lingvo-muzeoj”, “planlingvoj”, “lingvo-planado” kaj “lingvo-planado kaj planlingvoj – biografioj”.

La duan tagon sekvis la temaroj “Esperanto – originoj”, “Esperanto – biografioj”, “Esperanto – esplorprojektoj” kaj “Esperanto en la 21-a jarcento – lingvo kaj tutmondiĝo”, dum kiuj interalie Humphrey Tonkin, Federico Gobbo kaj Seán Ó Riain donis prezentadojn.

La simpozion, kiu estis ege internacia, partoprenis ĉirkaŭ 50 personoj el pli ol 15 landoj. Kvankam ĉiuj prelegoj estis en la angla, dum la paŭzoj kaj ankaŭ dum la diskutoj post la prelegoj aliaj lingvoj, precipe Esperanto, estis uzataj.

La reagoj al la simpozio estis ege pozitivaj. Multaj personoj demandis, ĉu la prelegoj estos publikigitaj kaj kiam la venonta simpozio okazos en la Esperantomuzeo en Vieno.

Bernhard Tuider

7 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Dieter Rooke
2019-11-28 9:48

Kia honto por Esperanto, se chiuj prelegoj estis nur en la angla

Roland Schnell
2019-11-28 19:30
Respondo al  Dieter Rooke

Pli bone multaj parolantoj de la angla ĉeestas ol manpleno de debilaj esperantistoj, ĉu ne?

Rita de moraes
Rita de moraes
2019-11-29 1:38
Respondo al  Roland Schnell

Debilaj estas la esperantistoj, kiuj akceptas tian honton!!

Rita de moraes
Rita de moraes
2019-11-29 1:27
Respondo al  Dieter Rooke

Mi konsentas kun vi! Kial ne prelegi en Esperanto? Kial ne uzi la lingvon por montri, ke ĝi vere estas vivanta? Mi ege bedaŭras, ke oni bezonas uzi la anglan en la jubileo de la ESPERANTO-Muzeo!!! Malĝojiga novaĵo!

Tjeri
2019-11-29 16:20
Respondo al  Rita de moraes

Ĉu vi vere legis la artikolon?
Ne temis pri kutima okazaĵo organizita de loka esperanta klubeto pri la genieco de esperanto.
Temis pri Internacia simpozio organizita de la Nacia biblioteko de Aŭstrio pri planlingvoj.
Alidirite: eksteresperanta okazaĵo organizita de eksteresperanta ŝtata organizaĵo pri temo en kiu esperanto estas parto, granda parto sed nur parto.
Ĉu vi vere pensas, ke ISF estus devinta trudi la uzon de esperanto kompense al sia subteno? Tio estus stulta agmaniero, kies rezulto estus nur misfamigi la esperantistaron.
Kaj oni ne “bezonis” uzi la anglan, oni decidis taŭge uzi la anglan por alparoli la eksteresperantan mondon.

Hejmano
2019-11-28 20:08

Nu, mi esperas, ke ĉiu ekkomprenis, ke Esperanto estas vivanta lingvo, kiu estas ankaŭ lerninda.

Dieter Rooke
2019-12-01 14:04

La eksteresperanta mondo en Austra Esperanto – biblioteko certe estas germanlingva.

La anglan lingvon kutime nur regas minoritata elito.

Mian plendon al Esperanto muzeo ankorau ne respondis “s-ano ” Tuider.