”UEA ne estas la Centra Oficejo”

La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, afable konsentis respondi al demandoj de Libera Folio. Jen la intervjuo.

Libera Folio: Kiel lau vi ŝanĝiĝis la direkto de la asocio dum la nuna estraro? Kiuj estas la ĉefaj atingoj? La ĉefaj malsukcesoj?

Pli da atento al informado kaj instruado. Pliaj provoj (nur partete sukcesaj) aktivigi la komitatanojn kaj redoni al ili la povon direkti la esperantistojn. Tre pli da rilatoj kun landaj asocioj, ankaŭ ĉi-kampe kun rezultoj sed ne okulfrapaj.

Ĉefaj atingoj sur la kampo de informado estas la cento da artikoloj, kiuj aperis zorge de la Brusela Komunikad-Centro de EEU/UEA. Aliaj atingoj, ĉiam en la sama kampo, estas la refaro de la paĝaro www.esperanto.net kiel informilo reta por la publiko. Ĝi ja ricevas milojn da vizitoj. Komencis, subtene de Etsuo Mijoŝi, aperi anoncoj en gazetoj. Espereble tio daŭros en la estonteco. Kompreneble daŭris la agado por instigi esperantistojn en landoj sen informa materialo utiligi kelkajn bazajn informilojn, kiel la manifeston de Prago, sed la afero estas daŭra agado sen subitaj atingoj.

Ĉefaj malatingoj: malfrua jarlibro en la pasinta jaro.

Libera Folio: Vi pledas por pli da finvenkismo en UEA, pli da informado kaj disvastigado. Kion tio devus konkrete signifi en la laboro de UEA? Kion oni devus malprioritati por liberigi pli da rimedoj por informado kaj disvastigado?

Unue ni devas difini kio estas UEA. Laŭ mi UEA ne estas la Centra Oficejo sed la tuta movado. Do, oni ne devas nepre agi nur je la Centra Oficejo, sed je la tuta movado. Simple esperantistoj devas rekomenci paroli al la neesperantistoj pri Esperanto kaj pri ĝiaj valoroj.

Mi konscias, ke tio estas tre pli malfacila ol paroli al esperantistoj pri nia “kulturo”, sed mi sincere kredas ke la unua valoro de nia kulturo estas “justeco en la rilatoj inter ĉiuj popoloj de la mondo”. Ĉu ni havas tion nun? Ĉiu juĝu mem. Ĉu la esperantistoj en Iks-ujo parolas al la iks-anoj pri tio? Mi havas la impreson ke ne ĉiam, kaj ke, se oni parolas al la neesperantistoj oni parolas pri la praktikaj avantaĝoj de la komunumo.

Nun, sincer-dire, jes ekzistas tiuj praktikaj avantaĝoj, sed mi ne kredas ke pro ili indas partopreni nian movadon. Ne miskomprenu. Mi ne neas, ke tiuj avantaĝoj ekzistas, Mi nur diras, ke mi kredas ke en ĉiu esperantisto estas mikso da elementoj, pro kiuj ĝi (=li aŭ ŝi) iĝis esperantisto. Pretervidi tiujn elementojn, laŭ mi ne estas bona politiko.

Libera Folio: Kiaj estas la ĝisnunaj sukcesoj de la nova komunikad-centro en Bruselo?

La plej okulpfrapa estas la devigo al la [Eŭropa] Komisiono formale agnoski, ke dungoanoncoj pri homoj kun la angla kiel gepatra lingvo estas diskriminaciaj. Kompreneble tio estas nur la komenco, ĉar en la praktiko la komisiono nur intencas ŝanĝi la fomon sed ne la substancon. Aliflanke tio montras, kion esperantistoj tra Eŭropo devus fari: batali kontaŭ la komisiono pro ĝia diskriminaciaj agoj, kaj ne laŭdi ĝin pro la beleco de la eŭropa ideo. Jes la eŭropa ideo estas bela, sed momente regas tiuj, kiuj volas vendi Eŭropon al Usono. Ni ne havu iluziojn.

Libera Folio: En la venontjara buĝeto de UEA ne plu estos mono por la komunikad-centro. Ĉu do la centro estos fermita, au ĉu vi antaŭvidas aliajn manierojn financi ĝin?

Fakte la komitato petis UEA-n helpi eksperimente fukciigi la Centron dum du jaroj, kaj tion ni faris. La espero tiam estis ke la eŭropaj landaj asocioj kaj esperantistoj entuziasme financos la Centron kaj ke post la unuaj du jaroj la centro povos vivi sen bezono pri helpo.

Efektive multaj eŭropaj landaj asocioj streĉis siajn rimedojn por helpi, sed ili kunmetas proksimume 15.000 eŭrojn, Donacantoj privataj eŭropaj kaj ĉefe ekstereŭropaj (ankaŭ ili pensas ke Eŭropo estas io serioza ke ke eŭropanoj volas batali kontraŭ la angla) eble kunemtas ankoraŭ 10.000 aŭ 15.000. Do, verŝajne per tiuj sumoj eblos pluvivigi la Komunikad-Centron en iom alia maniero, kun virtuala oficejo, volontuloj, ktp.

Libera Folio: Kiel grava estas la Centra Oficejo por la funkciado de la Asocio? Ĉu vi persone daŭre subtenas la ideon movi la tutan oficejon al malpli kosta loko, ekzemple al Samarkando, kiel vi multfoje diris?

Certe la Centra Oficejo estas grava, eĉ tre grava. La problemo estas, ke ĝia servoj estas produktataj je roteramaj kostoj kaj ke ni provas vendi ilin al homoj en ĉiuspecaj ekonomiaj situacioj. Persone mi kredas, ke kelkaj fakoj devus resti en Okcidenta Eŭropo (pro la politika kaj financa stabileco), sed multaj servoj devus moviĝi al plimalmultekostaj lokoj. Mi jes parolas pri Samarkando, sed tio estas metaforo por ĉiuj aliaj eblaj malmultekostaj lokoj, kie eblas produkti la samajn servojn pli malmultekoste.

Se ni ne faros tion nun (kaj ni ne faros tion nun, ĉar ŝajnas ke tamen la sidejo estas fortika kaj la tegmento ne falos sur la kapon de niaj oficistoj), certe iu venonta generacio devos fari, krom se intertempe alvenos la fina venko almenaŭ en la landoj de G8, la ekonomie fortaj landoj.

Libera Folio: Kiuj laŭ vi estas la bazaj servoj, kiujn UEA devas provizi al siaj membroj? Kiel laŭ vi lastatempe funkcias tiuj servoj?

  • Universala Kongreso (kaj helpo al kontinentaj kongresoj). La Universala Kongreso funkcias bone, sed havas problemojn pri kostoj por multaj esperantistoj malproksimaj de la kongres-kontinento. La kontinentaj kongresoj komencas funkcii nur kun nia morala helpo, kaj ili havas bonan sukceson.
  • Revuo. Ĝi funkcias bone. La esperoj pri transiro rapida al reta revuo montriĝis iom troa. Oni ankoraŭ tamen preferas legi en papera formo.
  • Jarlibro. Ĝi funkciis malbone pasintan jaron. Espereble ĉi-jare ĝi reprenos sian normalan ritmon. Cetere la delegita reto devus alpreni novajn fukciojn, ĉar la tradiciaj pli kaj pli perdas signifon. Se mi volas ekscii pri la prezo de terpomoj en Rejkjaviko eble mi pli facile rigardas en la reto ol skribi al la loka delegito.
  • Libroservo kaj eldona fako. Ĝi funkcias kontentige, kaj nun estas planoj por eĉ pli fortigi ĝin post plena ekposedo de la afero fare de la nova libroservisto.
  • Respondado al la membroj. Ĝi funkcias bone pri ĝeneralaj demandoj, ankoraŭ malbone pri financaj aferoj. Ankaŭ pri tio la estraro estas zorganta.

Libera Folio: Kiam estos publikigitaj precizaj statistikoj pri la membraro? Ĉu la estraro mem posedas tiajn statistikojn, kaj se ne, kial ne? Se vi ja havas aktualajn informojn pri la membraro, kia estas la evoluo kaj kiel vi komentus ĝin?

La statistikoj pri la membraro fine de la jaro 2002-a aperos en la venonta numero de la revuo kaj pro tio mi ne rajtas aperigi ilin nun. Sed ĝenerale daŭris la falo de la membronombro jam tradicia. Mi perosne pensas ke la kaŭzoj estas iom pli ĝeneralaj ol la simpatio aŭ malsimpatio de difinitaj estraranoj. Temas pri strukturaj kaŭzoj. Ĉu nuntempe homo kun retaliro vere bezonas paperan revuon por ekscii aferojn? Mi komencas dubi, ĉar ĉiufoje kiam ricevas paperan revuon, ne nur de UEA, mi havas la impreson trovi aferojn jam aperintajn en la reto antaŭ kelkaj monatoj.

Pri lernintoj en la reto ni jam diris, ke ili ne havas lojalecon al iu ajn krom al sia komputilo. Pri pakistanaj esperantistoj aŭ taĝikaj aŭ eĉ rusaj la falo de la fera kurteno ne alportis falon de la ekonomia kurteno. Espereble iam.

Libera Folio: Lastatempe demisiis KKS Nikola Rašić, indikante kiel la kialon de la demisio malkontenton pri la politiko kaj la agadmaniero de la estraro kaj la oficeja gvidantaro. Kiel vi komentus la demision?

Mi bedaŭras ke Nikola Rašić decidis foriri kaj ke li decidis foriri en tiu maniero kun akuzoj al la estraro kaj al la oficeja givdantaro. Persone mi povas nur garantii, ke ĝis la momento de la demisio neniu estrarano suspektis pri ĝi. Ĉiuj estis gaje rilatantaj al Nikola por aranĝi kunvenojn en Gotenburgo kaj similaĵoj.

Mi vere ne komprenas, kaj tio rilatas ankaŭ al la antaŭaj demisioj. Temas pri homoj, kun kiuj mi normale rilatis, kaj pri kiuj mi ne havas ion malpozitivan por diri. Kompreneble estis malsamaj opinioj pri multaj aferoj, sed tio estas normala, ĉu ne? Mi neniam havis problemojn kun Nikola. Multajn bondezirojn al li por la posta vivo!

Libera Folio: Plurfoje en la lastatempa diskuto oni aludis al kunsido de la oficeja komisiono, au parto el ĝi, en Antverpeno. Iuj asertis, ke la kunsido estis sekreta, laŭ vi ne okazis iuj sekretaj kunsidoj. Ĉu vi volus do rakonti pli detale pri tiu kunsido, au ĉu vi konsentus publikigi ĝian protokolon?

Mi rakontos pri ĝi pli detale, ĉar mi mem jam perdis la protokolon en la ventro de mia komputilo kaj estus tre malfacile retrovi ĝin. Sed mallonge okazis ĉi tio:

  • la tiama Oficeja Komisiono estis esploranta pri solvoj rilate al la sidejo (laŭ ĉies aserto la sidejo en Roterdamo estis tute senespera kaj onid evis forlasi ĝin baldaŭ;
  • oni sciis, ke la domo en Antverpeno nerekte (tra la Fondaĵo Hodler) apartenas al UEA;
  • oni decidis iri rigardi ĝin por vidi ĝian staton kaj ĝiajn eblecojn.

Ĉeestis la viziton du membroj de la Oficeja Komisiono, la Ĝenerala Direktoro, kaj estis invitita Gregoire Maertens, arkitekto de la aĉetado de tiu domo kaj financa menso ankaŭ de Flandra Esperanto-Ligo, kiu nun utiligas ĝin, kaj la diretoro de la oficejo en Antverpeno, Paul Peerarts. Ĉeestis ankaŭ mi, ĉar oni aranĝis la tuton por la tago inter mia vizito al Roterdamo kaj mia partopreno en la konferenco de EU en Bruselo.Ni vizitis la domon, vidis ĝiajn eblecojn, priparolis la problemojn (eĉ simple spacajn) por teorie movi kelkajn servojn tien, parolis pri la situacio de FEL (kiu tiam, mi ne scias pri postaj evoluoj, estis grave kondiĉita de la ricevo de pliaj registaraj subvencioj) kaj manĝis kelkajn bulkojn.

La kunveno ne estis sekreta, ĉar duono de la belga movado sciis pri ĝi. Fakte kelkaj antverpenanoj venis al Bruselo en la samaj aŭtomobiloj por ĉeesti iun prelegon en tiu vespero.

Mi vere ne komprenas pri la sekreteco. Povas esti ke intertempe la estrarano pri financoj jam ekzamenis aliajn eblecojn. Mi certe ricevis de hungara esperantisto la oferton movi la Centran Oficejon al hungara vilaĝo, kie la loka klubo ricevis grandan malnovan domon. La riparisto de la domo en Roterdamo estas faranta siajn studojn. Do, ĉio antaŭeniras, kiel ĝi devus antaŭeniri.

La nura homo en la mondo, kiu devus esti malkontenta, estas mi, ĉar mi komencas kompreni, 1) ke neniu (ne nur la oficistoj – kio estus komprenebla – sed ankaŭ la okcidentaj esperantistoj – kiuj tamen ne volas pagi la prezon de roterdamaj servoj) ŝatas la movon al Samarkando; 2) ke tiu movo, ankaŭ se ĝi venos, venos post longa tempo.

Libera Folio: Kiaj laŭ vi estis la rilatoj inter la asocia gvidantaro kaj la oficistaro antau la demisio de Rašić? Ĉu post la demisio la eventualaj problemoj ghis iu grado estis solvitaj, kaj se jes, kiel konkrete?

Pri la rilatoj antaŭ la demisio de Nikola mi jam diris. Mi volonte agnoskas, ke oni devas fari ankoraŭ multon pri reorganizado de la oficejo. Nun almenaŭ komenciĝis regulaj kunsidoj inter la oficistoj kaj la estrarano pri financo kaj administrado kaj la direktoro. Mi kredas, ke ili organizas tiujn kunsidojn ĉiun duan semajnon. Kompreneble niaj oficistoj estas unu el niaj plej valoraj atutoj. Ili ankaŭ devas konscii pri ĉi tio kaj konduti laŭe.