Zamenhof-centro en Bjalistoko malfondota

La Zamenhof-centro en Bjalistoko estos malfondita kiel sendependa kultura institucio por ŝpari monon. Ĉiuj laborantoj estos maldungitaj. En diskuto pri la temo loka politikisto komparis Zamenhof kun Hitlero.

Reliefo de Zamenhof sur la muro de la Zamenhof-centro.

La Zamenhof-centro en Bjalistoko estis malfermita okaze de la Universala Kongreso en la urbo en 2009, kaj komence funkciis kiel sekcio de la Bjalistoka kulturcentro. Ekde januaro 2011 ĝi iĝis memstara kultura institucio, laŭ propono de la partio Civitana Platformo (Platforma Obywatelska, PO).

Nun la urba konsilio konkludis, ke por ŝpari monon necesas ekde la venonta jarŝanĝo malfondi la Zamenhof-centron kiel sendependan institucion. Lige kun tio, la laborantoj estos maldungitaj, sed eventuale kelkaj el ili estos poste redungitaj kadre de la kunigita Bjalistoka Kulturcentro, en kies strukturon la Zamenhof-centro eniros.

La planon subtenas precipe politikistoj de la konservema partio Juro kaj Justeco (Prawo i Sprawiedliwość, PiS), al kiuj krom la monelspezo ŝajne malplaĉas ankaŭ pli ĝenerale la laboro de la Zamenhof-centro.

En intervjuo kun la pola gazeto Gazeta Wyborcza, la grupestro de Civitana Platformo en la urba konsilio, Zbigniew Nikitorowicz, esprimis maltranvilon pri la plano.

– Kaj la patrono [Zamenhof], kaj la Centro estas la vizitkartoj de Bjalistoko. En la kunteksto de la lastaj naciismaj marŝoj en Bjalistoko, atakoj de naziismo kaj maltoleremo, ni devus montri subtenon al Centro Ludoviko Zamenhof, kiu propagandas multkulturecon kaj toleremon anstataŭ likvidi ĝin.

Jam dum la Universala Kongreso en 2009 lokaj vandaloj atakis la monumenton de Zamenhof en Bjalistoko, fajrigis la tendon, en kiu devis okazi la inaŭguro de la kongreso kaj enĵetis ŝtonon tra la fenestro de kongresa amasloĝejo. Ankaŭ aŭtobusoj de kongresanoj estis atakitaj de vandaloj.

Lastatempe eksterlandaj studentoj en Bjalistoko estis admonataj resti interne dum manifestacio de ekstremdekstruloj. La eksterlandaj studentoj troviĝas interalie en la Bjalistoka Politekniko, en kies konstruaĵoj okazis la Universala Kongreso en 2009.

Artikolo pri la temo en Gazeta Wyborcza.

Dum la diskutoj pri la estonteco de la Zamenhof-centro, Dariusz Wasilewski, konsiliano de la urbestra grupo, skribis en sia Facebook-paĝo, ke estas “bizare” provi konstrui la identecon de Bjalistoko sur la ideoj de Zamenhof. “Sed kion oni ja ne faras por naĝi en la ĉeffluo de la moda multkulturismo?” li demandis.

En la sama teksto li kritikis la homaranismon de Zamenhof kaj praktike komparis lin kun Hitlero: “Se al ĉi tio ni aldonas aliajn naivajn postulojn pri unuigo de landoj, leĝa kaj diplomatia superrego por starigi eternan pacon, ni vidas bizaran ideologion, de kiuj estis pluraj. Utopioj sonas bele, sed estas danĝeraj en sia realigo, pri kio donis ekzemplon kelkaj aliaj utopiaj planoj, kiuj malfeliĉe estis realigitaj (komunismo kun CCCP, la tria regno kun sia Mittel-Eŭropo kaj la uniismo de la eŭrokratoj).”

La komento vekis la atenton de amaskomunikiloj, kaj la urbestro Tadeusz Truskolaski distancigis sin de la eldiraĵoj de sia samgrupano, sed la plano nuligi la Zamenhof-centron kiel sendependan kulturan institucion restas.

Estas komentoj sub la arkivita versio de la artikolo.

Pli pri la temo: