Aŭtuna foliaro – poemo kiu kunligas de Libera Folio je 2025-04-292025-04-29 István Szabolcs iniciatis kampanjon por traduki la poemon ”Aŭtuna foliaro” de Julio Baghy al multaj lingvoj. Laŭ li la poemo funkciu kiel ambasadoro de la Esperanta poezio, ĉar ĝi aparte bone reprezentas la Esperantan kulturon, pri kies ekzisto multaj ekster Esperantujo dubas. Ni petis lin rakonti, kial li elektis ĝuste tiun poemon, kaj kion li intencas fari per la kolektitaj tradukoj.
Islanda majstroverko dronis en kafo de Libera Folio je 2025-04-222025-04-22 Granda taso da laktokafo malaperigis gigantan Esperantan tradukon de islanda Nobel-premiito. La tradukinto Baldur Ragnarsson forpasis kaj la teksto dum jaroj ŝajnis neretrovebla. Ulrich Becker tamen konservis la detruitan komputilon, kaj fine oni sukcesis ekstrakti el ĝi la dosierojn. Nun aperis en Esperanto ”Sonorilo de Islando” de Halldór Laxness, kaj eble aperos pliaj perditaj verkoj.
La komitato de TEJO denove rifuzis al Matúšov de Libera Folio je 2025-04-162025-04-17 Post la samtempa eksigo kaj eksiĝo de la prezidanto, TEJO serĉis novan estraranon. Surprize, unu el la kandidatoj estis la eks-prezidanto mem, sed denove la komitato voĉdonis kontraŭ li. Plia polemiko okazis kiam unu kandidato asertis, ke seksismo malhelpas ties kandidatiĝon. Fine du novaj estraranoj estis elektitaj.
Mondpopolo manifestiĝas de Libera Folio je 2025-04-102025-04-10 Ni devas transformi la nebulajn valorojn al uzebla filozofio, kiu fortikigos nian komunan identecon. Tion diras en intervjuo de Libera Folio Johannes Genberg, la aŭtoro de La manifesto de la mondpopolo. Li esperas, ke la teksto povos iĝi elirpunkto por alternativa rolo de Esperanto en la moderna mondo.
La buĝeto de TEJO: ĉu vere tutmonda? de Libera Folio je 2025-04-032025-04-06 Kial UEA neatendite kontribuos al la kosto de dungitoj de TEJO per la rekorda sumo de 22 000 eŭroj, sed donos nur 2 000 eŭrojn al la kampanjo ”Partoprenu IJK”? Tion demandas en sia vidpunkta artikolo Patricio Agustín Iglesias, la antaŭa kasisto de TEJO.
Profesia uzo de Esperanto disvendiĝis amase de Libera Folio je 2025-04-022025-04-02 En 1992 Petro Chrdle neatendite por si mem fondis eldonejon. En tri jardekoj li eldonis 265 librojn, el kiuj proksimume cent en Esperanto. Pere de lia eldonejo aperis ankaŭ la plej freŝaj versioj de la Biblio kaj la biblieca Plena Ilustrita Vortaro – kaj lia propra libro pri profesia uzo de Esperanto, neatendite furora. Ĵus aperis la lasta el liaj esperantlingvaj eldonaĵoj en Ĉeĥio. Tamen la eldonado ne ĉesos, sed translokiĝos Ameriken.
Usonanoj planas Operacon Invado en Kanado de Libera Folio je 2025-04-012025-04-01 Usonaj esperantistoj, inspirite de sia nova prezidanto, planas invadon de Kanado. La operaco laŭ informoj de Libera Folio okazos en Kanado en julio ĉi-jare. La celo estas fari Esperantujon bonega denove, kaj grandigi la merkaton por La Kanada Verkaro.
Ĉu AI riĉigas la Esperantan kulturon? de Libera Folio je 2025-03-242025-03-25 Artefarita intelekto helpas riĉigi la Esperanto-kulturon. Tion opinias Georg Jähnig, kiu uzis AI-ilon por muzikigi poemojn de Zamenhof. Sed ĉu muzikaĵoj kreitaj tiel vere apartenas al la Esperanto-kulturo?
AI necesigis interpretadon al Esperanto de Libera Folio je 2025-03-182025-03-18 Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino estis la organizanto de dutaga popularscienca ronda tablo pri la temo ”Lingvo kaj artefarita intelekto” en Sarajevo fine de februaro. La federacia ministerio pri edukado kaj scienco estis la aŭspicianto kaj ĉefa financanto de la renkontiĝo. La diskutantoj konsentis interalie, ke algoritmoj neniam estas neŭtralaj, kaj ke la AI-motoro ne komprenas la frazojn kiujn ĝi generas, rakontas nia aŭtoro Federico Gobbo.
Ĉu UEA kunvenos konstitucie? de Libera Folio je 2025-03-112025-03-12 Universala Esperanto-Asocio aranĝu “konstitucian kunvenon” por ĉion refari desube. Tian ideon prezentas la antaŭa estrarano de la asocio Orlando Raola, responde al la propono de Esperanto-USA pri statutŝanĝo. Duncan Charters opinias ke la ideo venas en konvena momento kaj kredas ke la plimulto de la membroj konsentas pri la bezono.