Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Pola Esperanto-Asocio: "La Civito militas kontraŭ UEA"

Pola Esperanto-Asocio: "La Civito militas kontraŭ UEA"

de Redakcio Laste modifita: 2006-04-06 09:18
Post longa silento, la estraro de Pola Esperanto-Asocio (PEA) decidis publike komenti la okazaĵojn de 1985, kiam la pola militista registaro gvidata de generalo Jaruzelski eksigis la demokratie elektitan estraron de PEA kaj nomumis novan "komisaran" estraron. En oktobro 2005 la Esperanta Civito publikigis "konkludan raporton" pri la "polaj eventoj". Laŭ la oficiala reago de PEA, la raporto estas "frukto de ordinara mensogado kaj artifika prisilentado de la vero". La estraro de PEA konstatas, ke la celo de la Civito evidente estas "ataki UEA-n, konfuzi la movadon, interkvereligi esperantistojn, dividi por regi".
Pola Esperanto-Asocio: "La Civito militas kontraŭ UEA"

Generalo Jaruzelski atakas?

Laŭ klarigo aperinta en Heroldo de Esperanto, en la kazo de la polaj eventoj de 1985 la Senato de la Esperanta Civito estas "kvazaŭ la tribunalo kiu juĝas pri la raporto de la prokuroro". Ne estas tuj evidente, kial la Esperanta Civito, kiu eĉ ne estis elpensita en 1985, konsideras sin kompetenta fari aŭtoritatan juĝon pri la tiutempaj okazaĵoj en Pollando. La konkludoj de la Civito ĉiukaze klare direktas sin kontraŭ UEA kaj SAT.

La Civita raporto plenigis duonan paĝon en septembra-oktobra numero de Heroldo de Esperanto en 2005. Ĝia apero en la retejo de la Civito estis promesita "en baldaŭa tempo", sed ĝis nun ĝi ne videblas en la retejo, kiu cetere lastfoje estis ĝisdatigita antaŭ pli ol jaro.  Libera Folio nun aperigas la Civitan raporton, ĉar la komuniko de PEA ne estas plene komprenebla sen la teksto al kiu ĝi reagas.

La raporto ne ŝajnas enhavi
novajn, antaŭe nepublikigitajn faktojn. Kiel fontoj estas citataj artikoloj aperintaj antaŭ dudeko da jaroj, ekzemple intervjuo de Jerzy Leyk en Monato 1/1987. Krom Giorgio Silfer mem (plumnomo de Valerio Ari), la sola atestanto de la okazaĵoj, menciita en la raporto, estas "bone informita persono kiu volas konservi sian anonimecon".

La "anonima fonto", kiun citas la Civita raporto, asertas, ke la tiama prezidanto de UEA, Humphrey Tonkin, en 1986 vizitis Pollandon por intertrakti kun Józef Czyrek, membro de la politburoo de la tiama reganta partio de Pollando, Pola Unuiĝinta Laborista Partio (PULP), kiu promesis ŝtatan subvencion al la jubilea Universala Kongreso, okazonta en Varsovio sekvajare. Laŭ la sama fonto, en la renkontiĝo partoprenis Roman Dobrzyński, laŭ la raporto "la tiama prezidanto de PEA".

Tamen Roman Dobrzyński
tiutempe ankoraŭ ne estis prezidanto de PEA, kaj laŭ PEA Humphrey Tonkin eĉ tute ne vizitis Pollandon en 1986. La renkontiĝo kun Józef Czyrek efektive okazis, sed en 1987, kaj ĝi tute ne estis sekreta. La "anonima fonto" kiun citas la raporto, konstateble estis Roman Dobrzyński mem. Lin rekte kontaktis Walter Żelazny, unu el la subskribintoj de la Civita raporto. "Tiu transŝovo de la renkontiĝo je tuta jaro ŝajnas ne hazarda eraro, sed intenca manipulo, kun la celo fiksi Roman Dobrzyński en la tempon, kiam komandis la komisaroj", supozas la estraro de PEA.

Roman Dobrzyński, nun honora membro de UEA, neniam partoprenis la "komisaran" estraron de PEA, sed ja eniris la sekvan, demokratie elektitan estraron. Tiun fakton la verkintoj de la Civita raporto volas kaŝi, supozas la nuna estraro de PEA, kiu publikigis ampleksan refuton de la tuta raporto. "Fakte tiu ĉi kunteksto eksplikas la tutan intrigon. En la "raporto" mankas rekta akuzo, sed ĝia celo estas klare videbla: la Esperanta Civito uzis la honoran membrecon de Roman Dobrzyński kiel armilon en sia milito kontraŭ UEA."

La tezoj de la Civita raporto
klare montras, kian dividon de la Esperanto-movado la Civito volas ekzempli per la elektitaj faktoj kaj fantazioj:

La polaj eventoj montras kvazaŭ paradigme du tendencojn kaj sintenojn, kiuj estas ennaskitaj en la esperantismo.

Unuflanke estas la ideo, ke Esperanto devas evoluigi tiun ni-senton, kiun Zamenhof nomis interna ideo. Ĝi enhavas en si apogon al esprimlibereco, demokratecon, respekton al opinioj kaj homaj rajtoj.

Aliflanke troviĝas forta impulso prezenti Esperanton akceptebla al ĉiuj, ankaŭ kiam la kosto estas fermitaj okuloj al esprimlibereco, demokrateco, respekto al opinioj kaj homaj rajtoj.

Laŭ la verkintoj de la raporto, la Civito evidente estas perfekta ekzemplo de "esprimlibereco, demokrateco kaj respekto al opinioj", dum UEA estas ekzemplo de la malo. La raporto de la Civito finiĝas per iom konfuza klarigo pri la neceso de organizita opozicio en la demokratia "metodo".

"...dum UEA mem spite agis tute alidirekten, kaj eĉ elektis s-rojn Andrzej Pettyn kaj Roman Dobrzyński honoraj membroj en julio 2005, ni deduktas ke la supra metodo ne estas aplikata interne de UEA", sonas la lasta kaj videble plej grava frazo de la raporto.

Ankaŭ SAT, kies planita kongreso ne povis okazi en Pollando pro la estrara puĉo, ricevas kritikon de la Civito. Kvankam SAT post la nuligo de la kongreso malferme deklaris sian fortan apogon al "esprimlibereco, demokrateco, respekto de opinioj kaj homaj rajtoj", laŭ la Civito tiaj deklaroj valoras nenion, krom se ili venas de la Civito mem, dudek jarojn poste. "Finfine la malinvito faris al SAT senpagan kaj ne meritatan reklamon", asertas senatano Perla Martinelli en Heroldo.

Sub la teksto de la raporto troviĝas la subskriboj de Bertil Nilsson, Lidia Ligęza, Dieter Rooke, Walter Żelazny kaj Nelly Holevitch. El la subskribintoj Lidia Ligęza dum la Esperantaj Tagoj de Krakovo en decembro 2005 publike deklaris, ke ŝi ne nur ne subskribis, sed entute nenion scias pri la raporto sub kiu ŝia nomo troviĝas.

"Tiu deklaro sufiĉas kiel komentario por la tuta intrigo", konstatas la reprezentantoj de PEA. Aliflanke la komuniko de PEA unuavice ŝajnas esti celita por defendi la honoron de unu nova honora membro de UEA, Roman Dobrzyński.

La alia pola honora membro elektita pasintjare, Andrzej Pettyn, apenaŭ estas menciita en la teksto de PEA. En 1985 Andrzej Pettyn estis la estro de  la Esperanto-redakcio de la pola radio kaj aktive partoprenis en la formado de la "komisara" estraro, kiun ankaŭ li mem eniris.

arkivita en: