Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Polaj puĉitoj de 1985 honorigitaj

Polaj puĉitoj de 1985 honorigitaj

de Redakcio Laste modifita: 2005-10-27 12:52
Antaŭ dudek jaroj la pola militista registaro gvidata de generalo Jaruzelski eksigis la demokratie elektitan estraron de Pola Esperanto-Asocio (PEA) kaj nomumis novan "komisaran" estraron. Nun du anoj de la eksigita estraro estis nomitaj honoraj membroj de PEA kaj ricevis oficialan pardonpeton. La okazaĵoj de la jaro 1985 estas denove aktualaj en Pollando, ĉar la nomoj de du partoprenintaj esperantistoj estis trovitaj en listo de varbitoj kaj varbotoj de la pola sekurec-servo.

En decembro 1981 la pola generalo Wojciech Jaruzelski deklaris en la lando militan staton kaj malpermesis la agadon de la libera sindikata movado Solidareco. Ankaŭ la funkciado de multaj aliaj sociaj organizaĵoj estis grave limigita pro la milita stato, sed la agado de esperantistoj ne estis forte influita en la unuaj jaroj.

En oktobro 1984 estis demokratie elektita nova estraro de Pola Esperanto-Asocio. Kiel prezidanto de PEA daŭrigis Jerzy Leyk, pli frue konata aktivulo de PSEK (Pola Studenta Esperanto-Komitato). En la estraro partoprenis ankaŭ aliaj studentaj aktivuloj. Tiu estraro daŭrigis la agadon de la antaŭa estraro, kiu estis same demokratie elektita en 1981 kaj konsistis el pli-malpli la samaj personoj kaj la sama prezidanto.

La movade netradiciema direkto de la nova estraro jam pli frue klare maltrankviligis la pli aĝan generacion de esperantistoj. La maltrankvilo fortiĝis post la reelekto, ĉar la nova estraro devis helpi pri la organizado de la jubilea Universala Kongreso en Varsovio, planita por 1987.

Flanke de la ŝtataj aŭtoritatoj la dua estraro de Leyk komence ne spertis malfacilaĵojn. Tamen en 1985 la nuboj densiĝis super la estraro de PEA. Laŭ la supozoj de multaj polaj esperantistoj, la ŝtataj instancoj tiam ricevis denuncon pri ia "kontraŭŝtata" agado de Pola Esperanto-Asocio.

- Mi havis la impreson, ke tiamaj partiaj-registaraj aŭtoritatoj havis pli gravajn problemojn ol iu esperanta asocio, ekzemple kun konspira opozicia movado. Tial do, kvankam la agado de PEA estis certe kontrolata de kaŝaj agentoj de la politika polico kaj de la partiaj instancoj, mi malfacile imagas, ke oni traktus la agadon de Leyk tiom danĝera por mem iniciati, instigi kaj organizi grupon de puĉistoj,  supozas Maciej Wnuk, tiama junulara aktivulo, nuntempe ano de la urba konsilantaro de Varsovio.

Same kiel pluraj aliaj polaj esperantistoj, Maciej Wnuk simple ne vidas iun alian logikan klarigon por la interveno, kiu trafis Polan Esperanto-Asocion.

- Ja tiu agado, kvankam sufiĉe sendependa, ne estis malkaŝe opozicia. Pro tio mi supozas, ke la instigo de la puĉo venis de grupo, kiu sentis sin formetita flanken en la organizo kaj kiu instigis - ankaŭ per falsaj aŭ troigitaj akuzoj - la koncernajn aŭtoritatojn nomumi ilin kiel komisarojn.

Kiam la ŝtataj aŭtoritatoj jam serioze komencis okupiĝi pri Pola Esperanto-Asocio, reprezentantoj de la estraro partoprenis interparolojn en la centra komitato de la reganta komunisma partio. La estraro de Leyk provis konvinki la aŭtoritatojn, ke la akuzoj estis falsaj, sed vane.

La laboro de la demokratie elektita estraro kaj de la asocia konsilantaro de PEA estis abrupte interrompita la 17-an de oktobro 1985, kiam la ŝtataj aŭtoritatoj malfunkciigis la gvidorganojn de la asocio kaj nomumis novan, provizoran estraron, kies prezidanto iĝis Włodzimierz Wesołowski.

En la finaj staĝoj antaŭ la puĉo tre aktiva estis la tiama estro de la Esperanto-redakcio de la pola radio, Andrzej Pettyn, kiu klopodis konvinki diversajn homojn eniri la "komisaran" estraron. Li ankaŭ mem eniris la novan estraron, kiu finfine do konsistis el Włodzimierz Wesołowski, Adam Chyliński, Marian Dobrzyński, Ryszard Kamiński, Henryk Kozaczuk, Stefania Pakalska, Andrzej Pettyn, Wojciech Sobolewski, Bolesław Staszczak kaj Stanisław Świstak.

Dum la regado de tiu provizora estraro estis krome malfondita la Loka Kongresa Komitato de la jubilea 72-a Universala Kongreso, kaj elektita nova. La provizora estraro oficis ĝis novembro 1986. Poste aperis nova estraro, kies prezidanto iĝis Roman Dobrzyński. El la provizora "komisara" estraro restis nur Andrzej Pettyn. Tiu estraro sidis dum la jubilea kongreso en 1987 kaj ĝis 1989, kiam Andrzej Pettyn estis elektita prezidanto de PEA. En la estraro de Pettyn, la kasisto estis Tadeusz Dobrzyński.

Februare de 2005 aperis en la reto la tiel nomata listo de Wildstein, la nomoj de 120.000 personoj, kies dokumentujoj, kreitaj de la komunistaj sekretaj servoj, troviĝas en la pola Instituto de Nacia Memoro. La nomoj en la listo povas esti tiuj de funkciuloj, sekretaj informantoj, sed ankaŭ de viktimoj, kiujn oni planis varbi. La publikigo de la listo kaŭzis ŝtormajn debatojn en Pollando.

En la listo de Wildstein troviĝas ankaŭ la nomoj de la fratoj Marian kaj Roman Dobrzyński, kiuj partoprenis en la du postpuĉaj estraroj de Pola Esperanto-Asocio. Laŭ la listo, la dokumentujo pri Roman Dobrzyński devenis de ministeria nivelo, dum tiu pri Marian Dobrzyński devenis de malpli alta, regiona nivelo de la sekurec-servo. En la sama listo troviĝas ankaŭ la nomo de honora membro de UEA, Jadwiga Gibczyńska, kaj la nomoj de pluraj aliaj polaj esperantistoj.

Tiu apero de la nomoj kompreneble pruvas nenion pri la rolo de la koncernaj personoj en la puĉo kontraŭ la estraro de PEA, nek entute pri ilia eventuala rilato al la sekurec-servo. Tamen la listo ja kaŭzis diskuton en la pola Esperanto-movado, kaj eble parte pro tiu diskuto la nuna estraro de Pola Esperanto-Asocio fine de majo decidis honorigi partoprenintojn de la puĉita estraro.

Honoraj membroj iĝis Jerzy Leyk (la eksigita prezidanto de 1985), Irena Szanser (eksigita estrarano) kaj krome la aktivuloj Hanna Jankiewicz kaj Eugenia Szczyglińska. Transdonante la honorajn diplomojn la prezidanto de PEA Stanisław Mandrak petis la novajn honorajn membrojn "akcepti la tutkoran pardonpeton pro ĉiuj malbonaĵoj kiuj tuŝis esperantistojn flanke de eksaj estraroj, agintaj dum la totalitara tempo." Speciale li pardonpetis al tiuj, kiuj suferis pro la estrara puĉo de 1985.

Laŭ Maciej Wnuk, la pardonpeto tamen venis de malĝusta persono:

- Mi pensas, ke honori iamajn aktivulojn estas bona ideo, sed rilate pardonpeton: ne PEA devus tion fari sed la membroj de la komisara estraro. Ja PEA  estis mem objekto de perforto.

La honorigan ceremonion kiu okazis en la Varsovia filio de PEA la 20-an de majo ne ĉeestis Jerzy Leyk. Ĉeestis tamen Irena Szanser, kiu diris, ke la pardonpeton ŝi kaj aliaj atendas de dudek jaroj. Ŝi ankaŭ transdonis al la nuna prezidanto de PEA dikan kajeregon kun kopiitaj dokumentoj interalie pri la puĉo de 1985.



Noto de la redakcio: informoj por ĉi tiu artikolo estis kolektitaj el diversaj fontoj kaj de diversaj personoj, kiuj ne volas esti nomitaj, sed kiujn ni konsideras fidindaj. Ne respondis al niaj rete senditaj demandoj pri la temo Stanisław Mandrak kaj Andrzej Pettyn.