Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Letero de Pola Esperanto-Asocio al Libera Folio

Letero de Pola Esperanto-Asocio al Libera Folio

de Redakcio Laste modifita: 2006-03-23 22:47
En julio 2005 Libera Folio rakontis, ke Pola Esperanto-Asocio pardonpetis al la viktimoj de la estrara puĉo okazinta en 1985 kaj elektis du el ili honoraj membroj. Tiam la prezidanto de PEA ne respondis al informpeto de Libera Folio. Ok monatojn post la apero de la artikolo PEA sendis leteron al Libera Folio. Ni publikigas la leteron senŝanĝe, kaj rekomendas ke interesiĝantoj legu ankaŭ la originan artikolon por vidi, ĉu la plendoj de PEA al Libera Folio estas pravaj.


Estimata Sinjoro Redaktoro

Dum la kunsido de la Ĉefa Estraro de Pola E-Asocio en Varsovio la 25-an de februaro 2006 estraranoj kun granda malaprobo sciiĝis pri la informoj, kiuj aperis en diversaj e-gazetoj kaj revuoj.

Oni konatiĝis ankaŭ kun la artikolo kiu aperis pasintjare en Via retrevuo sub la titolo "Polaj puĉitoj de 1985 honorigitaj". En la artikolo estas menciita ankaŭ la nomo de honorigita pasintjare per la titolo "Honora membro de UEA" – s-ro Roman Dobrzyński. Ni protestas pri la faktoj kiuj estas prezentitaj en tiu artikolo.

S-ro Roman Dobrzyński ekde pli ol 50 jaroj estas membro de Pola Esperanto-Asocio. Dum tiu tempo li konstante aktivadis por kultivado de la lingvo internacia kaj disvastigado de la Esperanto-movado. Tiu agado ĉiam okazadis kun elstaraj rezultoj. Okaze de lia esperantista "Ora Jubileo" la Ĉefa Estraro de PEA proponis lin kiel kandidaton por la honora membreco de Universala Esperanto-Asocio. Ni ĝojas, ke la Komitato de UEA aklame aprobis la proponon, kaj konsideris tiun fakton ankaŭ kiel honoron por nia organizaĵo.

Bedaŭrinde en Via vaste legata retrevuo Libera Folio aperis artikoloj, kiuj perturbis la etoson de la jubileo de nia meritplena Samideano, provante malhonorigi lin per nemotivigeblaj suspektoj kaj misprezentitaj faktoj. Estas des pli ĝene, ke la artikolo estis verkita surbaze de unuflankaj misinformoj de anonimaj personoj kaj publikigitaj sen pli frua verigo.

La Ĉefa Estraro de Pola Esperanto-Asocio ankoraŭfoje konfirmas, ke nia decido estis farita kun plena respondeco ankaŭ respektive al tiel nomata "Wildstein-listo", kiu same laŭ la jura, kiel morala vidpunktoj, ne povas esti misuzata. En la artikolo Samideano Roman Dobrzyński estis false akuzita, kiel gvidanto de tiel nomata "puĉo" okazinta en Pola Esperanto-Asocio en la jaro 1985. Ni asertas, ke laŭ niaj sciiĝoj kaj informoj ricevitaj de tiam agantaj esperantistoj, funkciantaj en "pola esperantujo", li havis nenion komunan kun tiuj eventoj.

Laŭ niaj informoj, fine de la jaro 1986 li ludis ŝlosilan rolon en la forigo de la "komisara estraro". Lia agado ebligis prepari la kunvokon de la eksterordinara delegitkunveno de PEA kaj la restarigo de la demokratia strukturo en la pola movado. Tio ebligis al UEA organizi la plej imponan Universalan Kongreson de Esperanto en ĝia tuta historio.

Ni opinias, ke per publikigo de tiu ĉi informo en Libera Folio Vi almenaŭ parte rekompencos al la Honora Membro de UEA la moralan damaĝon, kaŭzitan al li pro la supre menciitaj publikaĵoj.

Antaŭdanke kaj estimplene nome de la Ĉefa Estraro de Pola Esperanto-Asocio

Stanisław Mandrak
Prezidanto de PEA

Jerzy Walaszek
Sekretario de PEA 

arkivita en: