Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Pola Esperanto-Asocio pri Civita raporto

Pola Esperanto-Asocio pri Civita raporto

de Redakcio Laste modifita: 2006-03-24 13:03
En oktobro 2005 la Esperanta Civito publikigis en sia "Heroldo de Esperanto" sian raporton pri la "polaj eventoj" de 1985, kiam la pola registaro likvidis la estraron de Pola Esperanto-Asocio, kaj fondis "provizoran estraron". Nun la estraro de Pola Esperanto-Asocio diskonigis sian prijuĝon de la tuta raporto. Ni publikigas la tekston de PEA senŝanĝe.


Pri ĵonglado per la "polaj eventoj"

I. Esperanta Civito bonvole ŝarĝis sin per la tasko esplori kaj prijuĝi historion de alia ŝtato, nome de Pollando, uzante kiel ekzemplon la funkciadon de Pola Esperanto-Asocio. Tiucele la senato de EC (parlamento) starigis esplorkomisionon sub la direkto de senatano Bertil Nilsson, por respondi la demandon: Kio efektive okazis en la pola Esperantio inter 1984 kaj 1988? Surbaze de kolektita materialo, inkluzive informojn kaj komentariojn de atestantoj, interalie de Zofia Banet-Fornalowa, estis kompilita Konkluda raporto. La senato de EC dum sia sesio (pritaksita kiel brile sukcesa), okazinta en la hispana urbo Malago (10.10.2005), aprobis la menciitan dokumenton. Ĝi estis publikigita en "Heroldo de Esperanto" (n-ro 13/2005). Sub la "raporto" videbliĝas nomoj de la membroj de la esplorkomisiono: Bertil Nilsson, Lidia Ligęza, Dieter Rooke, Walter Żelazny kaj Nelly Holevitch.

II. La "konkluda raporto"
ampleksas kelkajn temojn, tamen aparte profundiĝis en la eventon de la jaro 1985 nomitan "puĉo". Temas pri la suspendo de la gvidaj organoj de PEA, inkluzive la estraron kun Jerzy Leyk kiel prezidanto, kaj ilia anstataŭigo fare de la "komisara estraro" laŭ decido de supera ŝtata instanco. Bedaŭrinde tiu epizodo ne estis ankoraŭ solide esplorita interne de la pola Esperanto-movado. Anstataŭe la Esperanta Civito decidis prilumi la problemon. Tute bone. Ĉiuj rajtas koni la veron. Estas tamen dubinde, ke la "esplorkomisiono" de la svedo Bertil Nilsson kaj lia internacia kompanio celis la objektivan veron. Ĉiukaze en la "raporto" okulfrapas malbone kamuflitaj propagandaj intencoj. Kaj ĉu vere ĝi estas frukto de kolektiva laboro? Inter ĝiaj subskribintoj troviĝas nomo de Lidia Ligęza. Kiu konas tiun honestan personon, ne povas imagi, ke ŝi konsentus subskribi la "raporton", en kiu miksiĝas mensogoj kun duonveroj. (Duono da vero estas tuta malvero.) La afero klariĝis dum la "Esperantaj Tagoj de Krakovo" (10.12.2005). Lidia publike deklaris, ke ŝi neniun "raporton pri la polaj eventoj" subskribis kaj eĉ ne sciis pri ĝia ekzisto antaŭ ol ekvidis ĝin en la "HdE". Tiu deklaro sufiĉas kiel komentario por la tuta intrigo.

III. Tamen en la raporto svarmas aliaj manipulaĵoj. Kiel ekzemplon ni analizu tiujn, kiuj koncernas Roman Dobrzyński, unu el la korifeoj de nia movado. La "raporto" obstine prezentas lin kiel protagoniston de la "puĉo", kvankam li havis nenion komunan kun ĝi kaj fakte rifuzis kunlabori kun la "puĉintoj". Ili bezonis lin kiel popularan televidan ĵurnaliston por organizi la jubilean UK-on en Varsovio (1987), aparte por certigi reklamon por ĝi, necesan jam en la preparperiodo. Temis pri akiro de financaj rimedoj bezonataj por prepari programon indan de la centjara jubileo. Aŭtune 1986, kiam draste montriĝis prokrasto en preparado de la kongreso, li ekagis kune kun kelkaj elstaraj esperantistoj kaj sukcesis kunvokigi eksterordinaran kunvenon de delegitoj de Pola Esperanto-Asocio. La kunveno okazis novembre 1986 en Varsovio. Roman Dobrzyński estis aklame elektita prezidanto de la kunveno. Li invitis al la debato la "puĉitan" prezidanton Jerzy Leyk, kiu profitis la okazon kaj prezentis al la tutpollanda kunveno la cirkonstancojn de la administra interveno en la aferojn de PEA en la jaro 1985. Dum la eksterordinara delegitkunveno estis demokratie elektitaj novaj instancoj de PEA. Roman Dobrzyński ricevis plej multe da voĉoj kaj konsentis akcepti la funkcion de prezidanto. Jerzy Leyk ne volis rekandidatiĝi, sed multaj personoj de la PSEK-medio (Pola Studenta Esperanto-Komitato) apogis la "kontraŭpuĉon", ekzemple Jarosław Parzyszek, Zbigniew Galor, Zbigniew Kornicki, Jan Koszmaluk k.a.. La ŝlosilan funkcion de ĝenerala sekretario de PEA akceptis la elstara aktivulo de PSEK, Paweł Janowczyk, krome en la estraron de PEA eniris Jerzy Rządzki kaj Wojciech Usakiewicz. Redaktoroj de "Pola Esperantisto" fariĝis Paweł Wimmer kaj Tomasz Chmielik, do ankaŭ aktivuloj de PSEK. El la pli aĝa generacio estis elektita Zofia Banet-Fornalowa, kiu fariĝis kasisto. Post kelka tempo ŝi rezignis pri tiu funkcio pro manko de sperto, sed dum la tuta trijara deĵorperiodo ŝi estis aktiva membro de la PEA-estraro. La "purecon" de la elektoj konfirmis la fakto, ke nur unu persono el la "komisara" estraro, nome Andrzej Pettyn, sukcesis elektiĝi, cetere per minimuma kvanto da voĉoj.

IV. En la "konkluda raporto", kiu pretendis respondi la demandon: Kio efektive okazis en la pola Esperantio inter 1984 kaj 1988?, troviĝas eĉ ne unu vorto pri la eksterordinara delegit-kunveno de PEA en 1986, kio memkompreneble kondukas al konkludo, ke ankaŭ en la jaroj 1987/8 la "polan Esperantion" regis la "komisaroj". Tiamaniere la "raporto" provas falsi gravan karton en la historio de la pola Esperanto-movado, la karton, kiu konfirmas, ke en la tiama malfacila tempo, polaj esperantistoj memstare forskuis la altruditan komisaran estraron kaj sukcesis rekonstrui demokratian strukturon de sia organizaĵo. Ili antaŭiris la ĝeneralan proceson de la redemokratiiĝo de Pollando. La "raporto" kaj ĝiaj integraj aldonaĵoj trudas tute malan konkludon. Ekzemple la subskribo sub unu el la fotoj informas pri la juna inteligencio, kiu estis forbalaita de la polaj eventoj antaŭ la Universala Kongreso en Varsovio. Se tio estis vero, de sub kiu balailo trafis en la instancojn de la tiama PEA la supre menciitaj inteligentuloj, kiel Janowczyk. Kaj ankoraŭ unu afero. Se la "juna inteligencio" estis forbalaita antaŭ la jubilea UK en 1987, kiu organizis la samjaran, brilan Internacian Junularan Kongreson en Krakovo?

V. En la "raporto" oni povas legi, ke "prof. Tonkin en 1986 renkontiĝis en la sidejo de la Pola Unuiĝinta Laborista Partio kun k-do Józef Czyrek kaj plue, ke en la renkontiĝo partoprenis s-ro Roman Dobrzyński, tiama prezidanto de PEA kaj Ewa Siurawska. La celo de la renkontiĝo estis ricevi certigon de k-do Czyrek, ke la pola registaro subvencios la kongreson. Tamen en 1986 prof. Tonkin ne vizitis Pollandon kaj Roman Dobrzyński ankoraŭ ne estis prezidanto de PEA. Fakte li estis elektita fine de 1986, tamen pro profesia vojaĝo li enoficiĝis nur februare 1987, dum la menciita renkontiĝo okazis tri monatojn pli malfrue. Tiu transŝovo de la renkontiĝo je tuta jaro ŝajnas ne hazarda eraro, sed intenca manipulo, kun la celo fiksi Roman Dobrzyński en la tempon, kiam komandis la komisaroj. Laŭ atesto de Roman Dobrzyński, Walter Żelazny serĉis kun li kontakton dum ARKONES en Poznano 02.10.2004 kaj poste en Varsovio. Roman Dobrzyński detale rakontis pri la eksterordinara kunveno de delegitoj, la demokratiaj elektoj kaj sia trijara (1987-89) prezidado en PEA. El la tuta gamo de rakontitaj eventoj Żelazny elmanipulis nur la viziton ĉe la alta ŝtata funkciulo Józef Czyrek. Walter Żelazny ne aldonis, ke la renkontiĝon ankaŭ partoprenis la tiama prezidanto de la parlamento Roman Malinowski, kiu estis honora protektanto de la jubilea kongreso kaj aranĝis la renkontiĝon. Rezulte LKK ricevis rimedojn, kiuj permesis prepari eble la plej imponan artan programon en la historio de UK-oj por ses mil kongresanoj. Żelazny atribuis al la vizito ĉe Józef Czyrek misteran nimbon, dum fakte la renkontiĝo estis konata ne nur al LKK kaj al la estraro de PEA, sed ankaŭ estis ĝoje akceptita en la Pola Esperantio, ĉar ĝi fundamentis la kongresan sukceson. Tamen en la "raporto" oni povas legi, ke la informon pri tio oni akiris de bone informita persono, kiu volas konservi anonimecon. Fakte Roman Dobrzyński, al kiu Żelazny mensoge atribuis la volon konservi anonimecon, volis la kontraŭon. Li proponis verki por la komunikiloj de la E-Civito artikolon kun la celo refuti la misprezentadon de la "polaj eventoj". Evidente tiu solvo ne taŭgis por maĥinacioj de Żelazny. Li preferis uzi la mensogon pri bone informita persono por mistifiki la renkontiĝon kun Józef Czyrek kiel "sekretan komploton", prezenti la ĉeeston de prof. Humphrey Tonkin kiel "maldecan agon" kaj atribui al Roman Dobrzyński la rolon de "puĉinto". Walter Żelazny en sia komedio lasis al Roman Dobrzyński ludi du rolojn, nenio mirinda, ke por unu rolo li devis konservi anonimecon.

VI. En la "raporto" kelkfoje aperas la mensogo pri Roman Dobrzyński kiel "puĉinto". Ĝi ripetiĝas ankaŭ en la ĉirkaŭraportaj komentarioj ĉiukaze lige kun la fakto, ke dum la UK en Vilno li estis nomumita honora membro de UEA. Fakte tiu ĉi kunteksto eksplikas la tutan intrigon. En la "raporto" mankas rekta akuzo, sed ĝia celo estas klare videbla: la Esperanta Civito uzis la honoran membrecon de Roman Dobrzyński kiel armilon en sia milito kontraŭ UEA. Perla Martinelli, la elstara figuro de tiu ŝtato, ne kamuflis la celon: La honorigoj de Pettyn kaj Dobrzyński fare de la UEA-Komitato en julio 2005, spite al la rehabilitigo de Leyk kaj aliaj fare de PEA en majo 2005, pruvas, ke UEA konscie aprobas la polajn eventojn. Sekve ŝi lasas neniun dubon, ke temas pri akuzo: "la esplorkomisiono estas kvazaŭ la prokuroro; la Senato estas kvazaŭ la tribunalo, kiu juĝas pri la raporto de la prokuroro." En la Eŭropa civilizo, kiam oni serĉas veron, des pli kiam akuzas personon, estas aplikata la principo: Audiatur et altera pars. La estro de la "esplorkomisiono", Bertil Nilsson enketis nek Roman Dobrzyński, nek kiun ajn estraranon de PEA. Ĉu tio signifas, ke li rekonis la konfidencan raporton de Żelazny pri lia embuska babilado kun Dobrzyński kiel sufiĉan ateston? Tiel okazas nur en totalismaj ŝtatoj. En demokratia sistemo raportoj de sekretaj agentoj validas por prokuroroj apenaŭ kiel krudmaterialo, kiu devas esti verigita, interalie pere de enketado de "alia flanko".

VII. Surbaze de tiel kolektita materialo estis kompilita la konkludo de la raporto. Kiel premisojn la esplorkomisiono de Bertil Nilsson alprenis du tipajn laŭ ĝi tendencojn observeblajn en la Esperanto-movado. Unuflanke estas la ideo, ke Esperanto devas evoluigi tiun ni-senton, kiun Zamenhof nomis "interna ideo". Ĝi enhavas en si apogon al esprimlibereco, demokratecon, respekton al opinioj kaj homaj rajtoj. Aliflanke troviĝas forta impulso prezenti Esperanton akceptebla al ĉiuj, ankaŭ kiam la kosto estas fermitaj okuloj al esprimlibereco, demokrateco, respekto al opinioj kaj homaj rajtoj. La "raporto" rekomendas al la movado elekti tiun metodon, kiun uzas demokratiaj ŝtatoj en kompareblaj situacioj. Sekvas jena esenco de la konkludo: Tial ke intertempe la landa asocio de UEA formale rehabilitis la viktimojn de la polaj eventoj, unuavice d-ron Leyk, en majo 2005, dum UEA mem spite agis alidirekte, kaj eĉ elektis s-rojn Andrzej Pettyn kaj Roman Dobrzyński honoraj membroj en julio 2005, ni deduktas, ke la supra metodo ne estas aplikata interne de UEA. El la supra konkludo fluas kelkaj demandoj. Unue kiu metodo estis aplikata interne de la Esperanta Civito dum la preparado de la raporto? Ĉu apartenas al tiu metodo la spiona enketado (aliloke nomita diskreta), la uzado de anonimaj atestantoj aŭ la ripetado de ordinaraj mensogoj? Ĉu vere la celo de la "raporto" estis lumigi la veron pri la "polaj eventoj"? La "esplorkomisiono" starigis al si la taskon objektive prezenti la "puĉon", okazintan en la jaro 1985, dum la esenca konkludo koncernas du okazintaĵojn de la jaro 2005 kaj havas karakteron de kondamna verdikto. Kulpa evidentiĝis Universala Esperanto-Asocio, dum la aktuala estraro de Pola Esperanto-Asocio ricevis gratulojn. Tiamaniere en la konkluda raporto videbliĝas samtempe ambaŭ supre difinitaj modeloj, unuflanke la "malbona" UEA, kiu "fermas okulojn" je manko de esprimlibereco ktp., aliflanke la "bona" PEA, kiu gardas esprimliberecon ktp.

VIII. La "bona" PEA, fakte la aktuala estraro de PEA, kontraŭstarigita al la "malbona" UEA, aperas ne nur en la konkludo de la "raporto" kaj en la citita supre komentario de Perla Martinelli, sed eĉ ricevis apartan paragrafon en la ĉefrezolucio: La Senato de la Esperanta Civito, kunsidanta en Malago (Hispanio) la 10-an de oktobro 2005, (...) gratulas al Pola Esperanto-Asocio pro la kuraĝo agnoski la historian veron, per la formala pardonpeto al kaj la rehabilitigo de la viktimoj, unuavice d-ro Jerzy Leyk, en majo 2005. Tiu sensacio estis lanĉita far la komunikiloj de la Esperanta Civito jam tri monatojn pli frue. En "Heroldo de Esperanto" de la 25 junio oni atribuis al Irena Szanser (unu el la "puĉitoj") jenan eldiron: la pardonpeton mi kaj aliaj atendas de dudek jaroj. Tamen la 25-an de februaro 2006 (dum la kunveno de la PEA-estraro) ŝi esprimis sian miron pri la falsa citaĵo kaj rememorigis, ke jam en la jaro 1989 ŝi ricevis leteron de prezidanto de PEA Roman Dobrzyński kun la vortoj de "solidareco pro la domaĝoj". Efektive la 15-an de aprilo 1989 la komitato de PEA akceptis rezolucion, en kiu ĝi kondamnis interalie la suspendon de la estraro kaj komitato de PEA far administracia instanco en la jaro 1985. La rezolucio konstatas, ke tiuj agoj faris neripareblajn damaĝojn al la pola Esperanto-movado kaj kaŭzis grandan moralan suferon al multaj niaj meritplenaj samideanoj. Teksto de la rezolucio estis dissendita al ĉiuj damaĝitoj. Akompana letero subskribita de prezidanto de PEA Roman Dobrzyński kaj ĝenerala sekretario Paweł Janowczyk enhavis interalie jenan frazon: Ni konscias, ke la rezolucio ne povas rekompenci moralajn damaĝojn kaŭzitajn al Vi, tamen ĝi estu la esprimo de nia samideana sento de solidareco kun Vi. Ni ripetu, ke la komitato de PEA akceptis la rezolucion aprile 1989, do ankoraŭ en la komunista epoko. Kiel senhontaj estas la aŭtoroj de la "konkluda raporto", kiuj en la jaro 2005 gratulas al la aktuala estraro de PEA la kuraĝon agnoski la historian veron kaj prisilentas la historian eventon de la jaro 1989!

IX. Tiun ĉi manipulaĵon obstine disvastigis la komunikiloj de la Esperanta Civito. En "Heroldo Komunikas" (n-ro 271, 07.07.2005) oni povas legi: Pola Esperanto-Asocio formale agnoskis la delikton kies viktimoj en oktobro 1985 estis d-ro Jerzy Leyk kaj la ceteraj demokratie elektitaj PEA-estraranoj. (...) Se Varsovio ektrovas la kuraghon rigardi en sia pasinteco, Roterdamo ne. Ech male: en la listo de la kandidatoj al la honora membreco de UEA situas Roman Dobrzynski, kiu apartenas al la flanko subteninta la puchon kontrau Leyk. La supraj citaĵoj pruvas, ke jam komence de julio 2005 estis preta intrigo, en kiu oni atribuis al Roman Dobrzyński la rolon de "puĉinto", spite evidentajn faktojn. Tiu ĉi manipulaĵo lanĉita antaŭ la UK en Vilno fariĝis aksiomo de la "konkluda raporto" kaj ties "rezolucio". Oni kurioze kondamnis UEA kaj laŭdis PEA pro la sama afero. Tiucele la aŭtoroj de la "raporto", koordinataj de Bertil Nilsson, kaj la senato de EC sub la gvido de Walter Żelazny, uzis mensogon de prisilento. Ili prisilentis la fakton, ke UEA nomis Roman Dobrzyński sia honora membro laŭ la pli frua peto de PEA. La PEA-estraro decidis proponi Roman Dobrzyński kiel kandidaton je honora membro de UEA dum sia kunveno en Pelplin la 22-an de majo 2005. Du tagojn pli frue prezidanto de PEA, Stanisław Mandrak enmanigis diplomojn al kvar honoraj membroj de PEA, interalie al Jerzy Leyk, kiu ne ĉeestis la ceremonion, sed li ne rifuzis la honoran membrecon de PEA, kiel mensogas "Heroldo de Esperanto" (25 junio -19 julio 2005). Dum la ceremonio la prezidanto aludis la bedaŭrindajn faktojn el la jaro 1985 kaj pardonpetis la viktimojn, sed tio ne estis la "unua rehabilitigo", kiel misasertas "Heroldo de Esperanto". La informo pri la enmanigo de diplomoj al la novaj honoraj membroj de PEA (20.05.05) kaj tiu pri la kandidatigo de Roman Dobrzyński al honora membreco de UEA (22.05.05) samtempe tralikiĝis al la konsulo de la Esperanta Civito Walter Żelazny. Li misuzis la unuan informon "duobligante" ĝin, ĉar al Irena Szanser li enbuŝigis vortojn, kiujn ŝi ne diris. Dum la duan informon li "duonigis", prenis el ĝi nur tion, ke UEA nomas Dobrzyński sia honora membro, sed kamuflis, ke tio okazis laŭ la peto de PEA. Tiu ĉi manipulo necesis, por ke PEA aspektu "pli bona"ol UEA konforme al la pli frue elpensita propaganda paradigmo.

X. Denove fremda ŝtato provas fari ordon en Pollando. La Esperanta Civito "plibonigas" historion de la pola Esperantio, prijuĝas, verdiktas, kondamnas. Ĝia senato dum sia sesio en Malago ekagis kvazaŭ tribunalo (kiel skribis Perla Martinelli) kune kun sia esplorkomisiono aganta kvazaŭ prokuroro. Nenio mirinda, ke rezultis el tio kvazaŭ vero. La komisiono faris kvazaŭ esploradon, ĉar ĝi enketis neniun akuziton, nek demandis ajnan reprezentanton de la PEA-estraro. El inter la membroj de la komisiono unu (Lidia Ligęza) publike deklaris nenion scii pri la "raporto" kaj la alia, demandita pri la "raporto", montris svagan orientiĝon pri ĝi kaj sendis la demandinton al Walter Żelazny, esprimante samtempe sian deziron "konservi anonimecon". Ne eblas atendi de kvazaŭa komisiono, ke ĝi preparu ion alian ol kvazaŭan raporton. Ĝi estas frukto de ordinara mensogado kaj artifika prisilentado de la vero. Ĝia celo estas ataki UEA, konfuzi la movadon, interkvereligi esperantistojn, dividi por regi. Kaj ĉirkaŭ ĉio ĉi oni senhonte aranĝas maskeradon kun la ideo, ke Esperanto devas evoluigi tiun ni-senton, kiun Zamenhof nomis "interna ideo". La Ĉefa Estraro de Pola Esperanto-Asocio, kiun la instancoj kaj komunikiloj de la Esperanta Civito implikis en la supre priskribitan intrigon, protestas kontraŭ tiu ĉi provo dividi la movadon kaj venenigi ĝian samideanan etoson.

Edward Kozyra
Vicprezidanto de PEA

Stanisław Mandrak
Prezidanto de PEA


arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2011-03-14 15:30
Ankau chi tiu temo evidente neniam estis komentita en Lib.F.

Kiel sciate, la nomoj de M. kaj R. Dobrzynski aperis sur la t.n. Wildstejn-listo. Bedaurinde, al mi ne estas konate, chu la "oficiala statuso" de tiuj nomoj sur tiu listo povis esti ghis nun konfirmita.

Oni povas esperi, ke polaj esperantistoj ankorau esploros tiun chi aferon che IPN au en la arkivoj de la sekretaj servoj por trovi la ghustan respondon.

La samon necesus fari che Gauck-instanco en la kazo de la Eo-movado en GDR, despli post kiam la germana gazetaro publikigis la novajhojn pri prof. Lötzsch. Pere de dokumentaro che Gauck oni esperas trovi dokumentojn, kiuj i.a. klarigas la influon de GDREA sur aliajn LA de la orienta bloko. Chu aktivuloj de GDREA estis IM de Stasi, shajnas esti duaranga temo.

Ankau la eventualan rolon de gvidaj sovetiaj esperantistoj lige kun KGB necesus esplori, same la eventualan rolon de bulgaraj esperantistoj lige kun la servado al sekretaj servoj. Sed multaj el tiuj personoj ne plu vivas.

Antau ol chio tio ne estas klarigita kaj pruvita la inverso, oni devas supozi, ke en la LA de la orienta bloko okazis kunlaboro kun la sekretaj servoj, precipe por observi "opoziciajn" aktivecojn, au almenau pensmanieron/sintenon, de esperantistoj, kun la celo denunci ilin che la autoritatoj, kun gravaj konsekvencoj.
Mi memoras, ke kiam mi siatempe vizitis BG-on, la homoj ege timis paroli pri tiaj aferoj.

La materialo, kiu estis ghis nun publikigita pri la situacio de la Eo-movado sub komunismaj kondichoj ne sufichas. Ghi ech entenas la provojn pravigi kaj beligi la siatempan situacion. Pri sincera prilaborado de la pasinteco oni do ne povas paroli.

Se montrighus, ke iuj personoj, kiuj farighis honoraj membroj de UEA, estis koncernitaj en chi-koncernaj faroj, tio estus giganta skandalo por UEA, kiu kiel organizajho estus minacita de la totala diskreditigho.