Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / ITV promesas nun funkcii dum tuta jaro

ITV promesas nun funkcii dum tuta jaro

de Redakcio Laste modifita: 2006-06-03 21:29
Kvindeko da esperantistoj, kiuj promesis subteni Internacian Televidon (ITV) per dek eŭroj ĉiumonate, komencis sendi monon al Brazilo. La 27-an de majo ITV reŝaltis sian elsendofluon, kiu post kelkmonata funkciado estis malŝaltita komence de aprilo pro monomanko. Nun Flávio Rebello, la iniciatinto de la projekto, promesas ke la elsendoj daŭros minimume dum plia jaro - se la donacemaj esperantistoj tenos sian promeson kaj daŭre sendados monon.

La unua regula esperantlingva televidkanalo en la reto, Internacia Televido, estis lanĉita en novembro 2005, post dujara monkolekta kampanjo inter esperantistoj. Estis kolektitaj entute pli ol 23.000 eŭroj, sed jam en februaro 2006 aperis la unuaj signoj de akuta monomanko, kaj baldaŭ la kanalo estis malŝaltita.

Post du intensaj monkolektaj kampanjoj en reta promesbanko la elsendoj denove estis ŝaltitaj. En la unua kampanjo, 13 homoj promesis tuj donaci po 25 eŭrojn al ITV, por plenumi la plej urĝan monbezonon de la projekto. Laŭ tiuj promesoj, sume 325 eŭroj supozeble estis senditaj al ITV, sed tiu kontribuo ne sufiĉis por refunkciigi la elsendon.

En alia promeso, starigita en la sama retejo, donacemuloj sin devigis dum tuta jaro donacadi ĉiumonate dek eŭrojn al la projekto, se entute kvindek homoj faros la saman promeson. Alia retejo de Flávio Rebello,  Ĝangalo, entuziasme subtenis la novan mon-kolekton. La 13-an de majo Flávio Rebello mem en real-tempa interreta babilado ĉe Ĝangalo respondis demandojn kaj instigis homojn subteni la elsendojn de ITV.

Kvankam Flávio Rebello ne konsentis malkaŝi detalojn de sia buĝeto, multaj partoprenintoj aliĝis al la promeso, kaj la 16-an de majo jam kvindek homoj estis promesintaj sume 6.000 eŭrojn por vivigi la elsendojn. Mono komencis flui al ITV, kaj dum la sekvaj tagoj ankoraŭ kelkaj pliaj donacemuloj aliĝis al la promeso.

La 27-an de majo Flávio Rebello en Ĝangalo anoncis, ke la elsendoj denove funkcias:

- La administracio de la esperantista televidkanalo publike dankas al la multaj esperantistoj, kiuj promesis kontribui monate por ke Internacia Televido denove elsendu dum plia jaro. Nun la elsendoj de Internacia Televido okazos dum unu jaro sen pliaj interrompoj, kaj novaj programoj estos prezentataj laŭlonge de ĉi tiu jaro.

Lige kun la refunkciigo de la kanalo, Flávio Rebello anoncis ankaŭ la unuan "novan" programon kun la titolo "Esperanto en Azio". Dimanĉe la 28-an de majo eblis vidi, ke la "nova" programo konsistas el filmoj faritaj de Joachim Werdin en 1991, dum lia informad-vojaĝo tra pluraj aziaj landoj.

En sia retejo Joachim Werdin skribas:

- Parton de tiu laboro, precipe en la unua jaro, konsistigis dokumentado per amatora videokamerao. Tiuj filmoj kuŝis (senutile) dum pli ol 10 jaroj. La kvalito estas ne perfekta, precipe pro tio, ke dum tiom longa tempo la videobendoj nur kuŝis. Tamen, mi opinias, pli bone publikigi kaj diskonigi ilin tiaj, anstataŭ lasi la historiajn dokumentojn malaperi.

La filmoj delonge aĉeteblas sur DVD-disko, kaj pluraj el ili ankaŭ spekteblas rekte en la retejo de Joachim Werdin. Multo en la filmoj estas interesa, sed estas dubinde ĉu filmo farita en 1991 vere povas esti konsiderata nova.

arkivita en:
Marcos
Marcos diras:
2006-05-29 01:30

Ĝenas min kritiko, kiu klare baziĝas sur misinterpreto de diraĵo. Kompreneble, kiam Flavio uzis la adjektivon "nova", la intencita signifo estis "nova in ITV". Tio tiom klaras, ke iu, kiu misinterpretas ĝin, aŭ devas esti konsiderata stulta, aŭ malica pro intenca misinterpreto.

Ĝenerale mi ŝatas la kritikan stilon de Libera Folio (kiu bedaŭrinde ofte mankas en aliaj Esperanto-gazetoj), sed en ĉi tiu kazo mi seniluziiĝis pro la primitiveco de la kritiko.

axel584
axel584 diras:
2006-05-30 10:31

la primitiveco de la kritiko ?

Ĉu kritiki ITV-on ĉar ĝi ne montras memproduktitan filmon ne estas taŭga kritiko ?

Kiam ITV petas monon, ni ja povas esperi ke tiu mono helpos por produkti filmojn.

Axel

Lu
Lu diras:
2006-05-31 12:09

Lige al la rimarko de Marcos mi komparis la nociojn "televido" kaj "kinejo" rilate al itv. Fakte kinejo estas io, kie oni vidas ripete la samajn filmojn, kiuj kutime ŝanĝiĝas nur malofte, eble unufoje semajne, kelkfoje post pluraj semajnoj. Kontraste la televidstacioj, kiujn mi konas, havas ĉiutage ĝenerale novajn programerojn, filmojn, novaĵelsendojn ktp.; ripetoj estas la esceptoj kaj estas speciale markitaj - ĉio estas "nova", almenau por la koncerna televido.

Se elekti nocion por la programo de itv, mi hezitas kompari ĝin kun la programo de kutima televido. Sen juĝi pri la tuta projekto, eble pli konvenus nomi la tuton "internacia kinejo" au "interkino" - almenau rilate al la nuna evoluostato.