Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Mono ekmankas al Internacia Televido

Mono ekmankas al Internacia Televido

de Redakcio Laste modifita: 2006-02-24 23:38
La financa subtenado de esperantistoj al Internacia Televido (ITV) malvigliĝas, mankas antaŭmendoj por planataj DVD-diskoj, kaj nur unu pagita reklamkampanjo ĝis nun efektiviĝis en Internacia Televido. Tial ITV nun denove turnas sin al la esperantistoj por ricevi pli da mono por la elsendoj.

Per sia nova alvoko ITV esperas trovi dek monhavajn esperantistojn kiuj pretos dum tuta jaro pagi al ITV cent eŭrojn monate. De la dek serĉataj patronoj ITV esperas dum la unua jaro ricevi sume 12.000 eŭrojn. La celo estas kuraĝa, ĉar ĝis nun laŭ la informoj kiujn publikigis ITV, la projekto sukcesis dum longa monkolekta kampanjo komencita jam fine de la jaro 2003 kolekti entute 23.000 eŭrojn.

La origina celo de la monkolekta kampanjo, dum kiu la iniciatinto de ITV, Flavio Rebello, per subvencio de japana mecenato vizitis Esperanto-klubojn en Eŭropo, estis kolekti 35.000 eŭrojn kaj poste lanĉi la televid-kanalon. Kiam la celo somere de 2005 montriĝis neatingebla, la mono ne estis redonita al la donacintoj, laŭ la origina intenco.

Anstataŭe la minimuma kvanto de donacoj bezonataj por lanĉi la kanalon estis tranĉita je pli ol 30 procentoj. Samtempe la projekto estis reduktita multe pli draste: anstataŭ la planitaj ĉiutagaj novaĵ-elsendoj oni promesis fari nur unu novaĵ-elsendon semajne. Ĉar ankaŭ la reduktita celo ne estis atingita, ITV finfine estis lanĉita en novembro 2005 tute sen novaĵ-elsendoj kaj ĉefe kun arkivaj materialoj.

En la retejo Ĝangalo, same prizorgata de Flavio Rebello, la ĉefrespondeculo de ITV rakontas, kial la projekto denove sendas alvokon al donacemaj esperantistoj. Krom ke mankas donacoj, mankas ankaŭ mendoj pri reklamo:

Post pluraj monkontribuoj ĉe la unuaj du monatoj de funkciado de ITV, la subteno de la esperantistoj komencis malvigliĝi. Dum la alvoko por la antaŭvendo de la novaj programoj apenaŭ havis mendojn, la pluraj promesoj pri reklamado en la pasinta jarfino, nur unu realiĝis - tiu de la vendado de la DVD Incubus, holivuda terorfilmo tute en Esperanto. La manko de novaj reklamantoj evidentigis al la administracio de ITV la fakton, ke la esperantistaj entreprenistoj kaj instancoj ankoraŭ subtaksas reklamadon televidan kiel opcion por diskonigo de siaj varoj, servoj kaj eventoj.

La patronoj, kies nomoj laŭ Ĝangalo restos nekonataj al la publiko, rajtos sen aldona pago mendi reklamon por Esperanto-organizaĵo, entrepreno aŭ aranĝo en ITV. La redakcio de ITV aldone promesas ĉiumonate sendi retpoŝtan memorigon al la patronoj pri tio, ke jam estas tempo pagi 100 eŭrojn.

arkivita en:
Sevecxjo
Sevecxjo diras:
2006-02-24 15:57

(pardonu por mia malbona lingva nivelo)

La estonteco estas "p2p stream TV" + "p2p arkivo" + "vikia skipo". Êc AOL provas p2p stream.

Provu ! Kun reklamoj, donoj, vendoj (DVD kaj aliaj aĵoj), kunlaboroj... Kun malmultekostaj teknikoj.

La malnova kultura sistemo tombas, ne serĉu similiĝi ĝin !!! Ĝi eble povos funkcii nur per satelitoj kaj polico dum dek jaroj, sed ĝi estas tro malfrua por ni. Ka se eblus, ĉu ni volus policon por vendi nia kulturo ?

Vendu DVDons, sed faru liberan, senpagan, kunlaboran televidilon. Kun iomete da interesantaj reklamoj, se necesas.

g12345
g12345 diras:
2006-02-24 22:18

Saluton redaktanto!

Mi ne komprenas kial vi cxiam raportas pri internacia televideo malbone. Mi komencis lerni esperanton antaux kvin monatoj kaj me devas diri ke spekti televido estas tre bona metodo por lerni la internacian lingvon!!! Pli ol legi! Cxui komenco estas malfacila. Mi ne scias kial vi ne helpas kaj korekte raportas. Neniu povas fari TV programo sen monon,mi esperas ke vi komprenas tion.

Saluton!