Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Rebello: "6.000 eŭroj refunkciigos ITV-n"

Rebello: "6.000 eŭroj refunkciigos ITV-n"

de Redakcio Laste modifita: 2006-05-20 21:24
En sabata interreta real-tempa babilado, kiun en la pintaj momentoj samtempe partoprenis trideko da homoj, Flavio Rebello promesis, ke li refunkciigos la elsendojn de Internacia Televido tuj, kiam almenaŭ kvindek homoj estos donacintaj po dek eŭrojn, kaj promesintaj similan donacon ĉiumonate dum unu jaro. La kostoj de la elsendofluo laŭ Flavio Rebello estas kvincent eŭroj monate, kaj la tuta mono pli frue donacita al la iniciato jam estas elspezita. Li tamen ne volis malkaŝi precize kiel la mono estis elspezita, ĉar tio laŭ li povus endanĝerigi la estontecon de la projekto. Li ja malkaŝis, ke lia edzino prefere renkontus monstron ol esperantiston. Granda revo de Flavio Rebello estas fari desegnitan filmon en Esperanto.

Dum la reta babilado, Flavio Rebello klarigis, ke dum la dujara monkolekta kampanjo kiu antaŭis la lanĉon de ITV, la projekto sukcesis kolekti entute 23.050 eŭrojn kiel donacojn de esperantistoj. Krome post la lanĉo la projekto enspezis 1.300 eŭrojn. Spite plurajn demandojn de ĉeestintoj, Flavio Rebello tamen ne volis precize rakonti kiel la mono estis uzita.

- Pri la maniero per kiu tiu mono estis elspezita, eblas diri ronde (mi ne precizigos tion detale), ke duonon de la sumo de Projekto ITV ni uzis ĉe la kreado de la vinjetoj [=fasonado, ndlr], kaj pago de personalo. La alian duonon ni uzis por kovri la kostojn de elektro, elsendfluo kaj interreto.

Libera Folio: Flavio, kial vi ne volas precize diri, kiel la mono estis kaj estas uzata? Ĉu la donacantoj ne rajtu scii?

- Jes, pro tio mi afable respondas al la donancintoj, kiuj kontaktas min. Sed mi ne diskonigos nian buĝeton publike.

Ian bildon pri tio, kion Flavio Rebello rakontas al donacintoj, donas la skema informo pri la monataj kostoj de ITV, kiun li sendis retpoŝte al Marcos Cramer, la iniciatinto de la nuna monkolekta kampanjo:

  • Elsendflua distribuado - 75 eŭroj (alia entrepreno)
  • Speciala retkonekto, kun 12 GB je enŝutado (por la generado de la elsendfluo) - 250 eŭroj
  • Elektro (nia komputilo, kiu generas la elsendfluon, devas esti ŝaltita 24 horojn tage, 7 tagojn semajne) - 25 eŭroj
  • Transkodigado de novaj polaj dokumentarioj (almenaŭ unu nova programo ĉiun monaton) - 250 eŭroj

Tiujn informojn Flavio Rebello ne volis malkaŝi en la publika diskutejo, tamen li argumentis, ke ĉio estas farata laŭeble malmultekoste, se kompari kun merkataj prezoj:

- Ni faris elstaran televidon kun moneroj. Eble 23 mil eŭroj povas ŝajni multe, sed ni vere faris etan miraklon - ni naskis televidon kun nuraj 23 mil eŭroj. Komparu la prezojn merkate, kaj vi facile konstatos, ke oni postulus multe pli da mono por fari aferon malsuperan al ITV... vere multe pli da mono.

La ĉeso de la elsendo laŭ li estas provizora, kaj se la esperantistoj nun donos la postulatan sumon, la pluvivo de ITV laŭ li estas garantiita por longa tempo.

- ITV estas preta, mi diras al vi denove, por refunkcii tuj post la alveno de la monkontribuoj al ni. Sed mi ankaŭ volas, ke la kontribuintoj plenumu sian promeson kontribui ĉiumonate dum 12 monatoj, kaj ne nur dum unu aŭ du monatoj. La promeso de Cramer, se plenumita, garantios la elsendojn de ITV ĝis la fino de majo 2007, do sufiĉe longa periodo, por ke la 'bebo' ITV kresku, kaj ne plu bezonu la 'lakton' de la esperantistoj, kiel mi supre aludis.

Iuj opiniis, ke preciza klarigo pri la financoj de ITV tute ne necesas:

- Mi abonas Polan Televidon retan kaj tio kostas 7 usonajn dolarojn monate, kaj ITV tre similas, pro tio mi ne bezonas detalojn pri elspezado. Se oni ne kredas kiel ITV finance funkcias, oni ankaŭ ne kredos ciferojn, skribis Janusz.

Pluraj diskuntantoj tamen miris, kial la buĝeto de ITV devas resti sekreta.

- Mi nur diras, same kiel aliaj, ke pliaj homos fidus doni monon al ITV, se ili ricevus plenan raporton pri la financoj, nur por scii ke oni ne misuzas ilian monon, skribis Ĝeremio.

Al demandoj pri la buĝeto Flavio Rebello respondis evite, kaj klarigis ke publikigo de detaloj povus malutili al la projekto:

-  Televido, vera televido, estas ĉiam detaleca kaj multekosta procezo por kreado kaj elsendado, kara, ke eĉ se mi estus malhonesta kiel kelkaj insinuas, ne eblus preni eĉ unu cendon por mi sen malstabiligi la funkciadon de la televido. Mi sincere ne kredas ke publika buĝeto helpus ion ajn al ITV, ĉar laŭlonge de la malfacila vojo por naski la kanalon, io ajn kiun ni publikigis estis nure nur pli da municio por tiuj, kiuj volas subfosi la projekton.

Tia reago iom mirigis ĉeestantojn:

- Mi ne komprenas kiel la financa informo estus municio por subfosi ITV, se la mono estas ja bone uzata, skribis Russ.

Buĝeto eble povos esti publikigita iam poste, kiam donacoj ne plu estos bezonataj, sed ne nun, replikis Flavio Rebello:

- Plej eble kiam ITV stabiliĝos mone, kaj ni ne plu dependu preskaŭ ekskluzive, kiel nun, je la mono de donacintoj esperantistoj, tiam eble ni volonte publikigos eĉ en Libera Folio nian buĝeton. Sed mi ne riskos doni argumentojn, por ke oni fiaskigu la projekton antaŭ ĝia sukceso.

Poste la diskuto revenis al la nuna monkolekta kampanjo, kaj Flavio Rebello denove rakontis, ke li ne prenas ion el la donacita mono al si mem. Eĉ la salajroj de liaj du kunlaborantoj laŭ li estas pagataj ne el la donacita mono, sed el la poŝo de lia edzino:

- Salajroj - mi ne havas (estas ironie, ke ĝuste mi, kiu pledadas por profesia laboro en Esperanto, laboras sensalajre, sed kion fari, ĉu ne?), kaj la aliaj du, Antono kaj Marko, laboras kun mi dank' al mia edzino, kiu pagas iliajn magrajn salajrojn. Krom tio, ne estas mono plu - jen nia monata buĝeto... Mia edzino apogas min, sed preferas vidi monstron ol esperantiston antaŭ si.

Poste Flavio Rebello rakontis, ke li esperas iam igi ITV-n kanalo, tra kiu diverslandaj televid-kompanioj povus diskonigi siajn programojn en aliaj landoj. Tiel ITV en pli longa perspektivo laŭ li povus iĝi bazo por pli vasta kultura industrio en Esperanto. Li ankaŭ klarigis, ke li tre zorge elektas la programojn kiujn Internacia Televido elsendas - kiam ĝi elsendas.

- Ili estu kiel eble plej edukaj kaj amuzaj, kadre de la universalaj valoroj defendataj de la E-movado laŭlonge de ties centjara historio.

Efektive ITV tamen dissendadis ĉefe kurson de Esperanto, malnovajn turismajn filmojn, kaj sub la titolo "Amuzaj Videoj" senparolajn aŭ anglalingvajn filmetojn pri kuriozaĵoj kaj akcidentetoj. Sed pri tio kulpas la esperantistoj mem, laŭ Flavio Rebello:

- La celo de la programo Amuzaj Videoj neniam esti lasi la programon tiom longe surekrane, sed fakte havi programojn kun videoj de esperantistoj. Sed se oni ne sendas siajn videojn al ni, kiel eblas fari programon pri videoj esperantistaj???

Kvankam Flavio Rebello momente batalas por revivigi Internacian Televidon, li menciis ankaŭ sian grandan revon: iam produkti longan desegnitan filmon en Esperanto.

- Mi sincere ne kredas, ke estos tempo aŭ strukturo ĉe la nuna fazo de mia vivo kaj de la movado, por ke ni flugu pli alten. Sed mi konfidencu ion al vi ĉiuj - antaŭ ol forpasi, mi vere volas fari longfilmon kartunan [=desegnitan ndlr] tute en Esperanto...

La babilado okazis sabate la 13-an de majo, kaj dum ĝi pluraj partoprenantoj subskribis la promeson ĉiumonate subvencii Internacian Televidon per 10-eŭra donaco. Sabate aperis sume kvin novaj subskriboj, kaj marde la 16-an de majo estis atingita la 50-a subskribo, kio signifas, ke la promesintoj nun devas eksendi la monon. La elsendojn de ITV Flavio Rebello promesis reŝalti tuj, kiam li ricevos la unuajn 500 eŭrojn.


  • La kompleta, neredaktita teksto de la babilado legeblas ĉi tie.
arkivita en:
Peter
Peter diras:
2006-05-14 21:41

Estimataj,

dankon por la raporto, ĉar multaj ja ne povis ĉeesti la diskutadon mem. Pri la demando, por kio uzis Flavio la monon, mi povas nur aldoni ion el mia vidperspektivo Germania, kie mi kiel dungito de impostkonsilisto kunlaboras je la preparado de dokumentojn de la klientoj ne nur por la financoficejo, sed ankaŭ por ties kreditantaj bankoj.

Regule, ne nur en kazo, ke la bankoj timas perdon de la investita kapitalo, ili estas leĝe devigataj postuli monatajn kalkuladojn, kiuj detale montras la strukturon de la monfluoj. Memkompreneble tio estas ege ĝena por la klientoj, sed ili riskas, ke la banko minacas repostuli senprokraste la krediton, do restas al la kliento nenio alia, ol obei. Tamen, bankoj disponas pri fakuloj, kiuj almenaŭ iomete konas la fakon de la entreprenisto kaj povas tiel juĝi pri la ricevitaj informoj.

Pro tio mi opinias, ke la postulo kontraŭ Flavio ne estas senbaza. Sed ties plenumado utilas al la postulantoj nur, se ili vere konas la metion kaj la lokajn cirkonstancojn. Ĉar tio estus la necesa antaŭkondiĉo, por ne veni al objektive malĝusta bildo pri la nuna stato kaj la perspektivoj de la entrepreno ITV.

Necesus, diferenci la elspezitan monon el la startkapitalo laŭ tio, kio el ĝi estis uzita por 1. ekfunkciigi la elsendon (al kio apartenas ekz. ankaŭ la koncernaj salajroj, lupagoj por la oficejo necesa por tio, ...) 2. por la posta regula laboro. Tio gravas pro tio, ĉar la elspezoj el la dua kategorio konstante ripetiĝas, tial la sumo necesa por ĝi estas la absoluta ĉiumonata minimumo perlaborenda. Kvankam tiuj de la unua kategorio estas investoj unufojaj, ankaŭ ili devas reveni per la sekvaj enspezoj, ĉar retpaĝon necesos iam renovigi kaj ekipaĵo iam difektiĝas: tiam denove devas esti mono je dispono, por kovri tiujn nekonstantajn elspezojn.

Salutas, Peter

axel584
axel584 diras:
2006-05-15 10:13

Antaŭ kelkaj semajnoj, UFE (http://esperanto-france.org) voĉdonis por helpi ITV-on per 100 € monate kondiĉe ke ITV klarigos detale kiel ĝi jam elspezis la 23 000 ricevitajn eŭrojn. Ni do povas esperi baldaŭan revenon de ITV.

Axel - http://farbskatol.net

farri
farri diras:
2006-05-18 10:33