Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Internacia Televido malŝaltita pro monomanko

Internacia Televido malŝaltita pro monomanko

de Redakcio Laste modifita: 2006-04-19 09:13
La 23.000 eŭroj kolektitaj el la poŝoj de donacemaj esperantistoj estas elĉerpitaj. Novaj donacemuloj kiuj emus subvencii la pluan ekziston de esperantlingva reta televido ŝajnas malfacile troveblaj. Tial la iniciatinto de Internacia Televido, Flavio Rebello, nun malŝaltis la elsendon. Se nova mono ne aperos ĝis la fino de aprilo, la tuta projekto estos fermita. "Sciu ĉiuj, ke neniu bedaŭros pli tion, ol mi mem, kiu perdis sennombrajn horojn, tagojn, semajnojn, monatojn de diligenta laboro, por liveri al la esperantistoj tiun vere profesian televidkanalon en Esperanto", li klarigas.

La unua regula esperantlingva televidkanalo en la reto, Internacia Televido, estis lanĉita en novembro 2005, post dujara monkolekta kampanjo inter esperantistoj. Jam en februaro 2006 aperis la unuaj signoj de akuta monomanko: en sia retejo ITV anoncis ke mankas antaŭmendoj por la planitaj DVD-diskoj, mankas reklamo, kaj mankas pliaj donacoj de esperantistoj.

Por certigi la pluvivon de la projekto Flavio Rebello tial lanĉis alvokon, per kiu li esperis trovi dek novajn monhavajn esperantistojn kiuj pretus dum tuta jaro pagi al ITV cent eŭrojn monate. De tiuj dek patronoj ITV esperis dum la unua jaro ricevi sume 12.000 eŭrojn. Kuraĝa celo, se konsideri, ke dum la tuta monkolekta kampanjo komencita jam fine de la jaro 2003 ITV sukcesis kolekti entute 23.000 eŭrojn.

Nun evidentas, ke la espero trovi dek mecenatojn fiaskis komplete. Nur unu germana donacemulo entute kontaktis Internacian Televidon lige kun la kampanjo. Ĉu tiu persono finfine promesis donacadi cent eŭrojn monate ne klaras. Pro monomanko Flavio Rebello estis devigita malŝalti la elsendofluon.

- Pro tio, ke la mono de la kampanjo, kiun ni faris kadre de Projekto ITV, komencas elĉerpiĝi, pro tio, ke la esperantistoj ŝajne ne montras grandan emon subteni, partopreni nek kunlabori kun televidkanalo en Esperanto; kaj tial ke mi ne emas plu respondi al mia edzino, kiu jam de tri jaroj heroe pagas ĉiujn fakturojn de mia hejmo, ke ‘mi denove ne havas monon por nia familio’, mi ĉesigis dum unu monato la elsendojn de Internacia Televido, por ke la esperantistoj decidu ĉu ili vere volas havi televidkanalon en la internacia lingvo aŭ ne, li skribas en Ĝangalo.

Flavio RebelloLaŭ Flavio Rebello ne povas temi pri tio, ke esperantistoj ne havas monon - tio laŭ li estas mito. Anstataŭe li opinias, ke la esperantistoj simple ne scias bone prioritatigi kiel la mono estu uzata: anstataŭ aĉeti librojn aŭ mendi reklamon ĉe ITV, ili preferas elspezi sian monon por partoprenado en kongresoj kaj manĝado de picoj.

- La eterna ‘manko de mono’ ĉe la E-movado estas do plia mito, certe mencienda en venonta eldono de la verko ‘Esperanto sen Mitoj’. La esperantistoj plendas, ke la E-libroj kaj diskoj estas tre multekostaj – “Mi ne povas pagi 20 eŭrojn por libro de Esperanto! Estas multekoste por mi” – sed por foriri de la kongresejo, kaj iri al picejo kun la malnovaj geamikoj esperantistaj, oni facile elspezas pli ol 30 eŭrojn en unu sola nokto.

Esperantistoj ja fakte donacis 23.000 eŭrojn por la projekto de Flavio Rebello. Krome Fondaĵo Grabowski en la Vilna Universala Kongreso donis al la retejo Ĝangalo malgrandan subvencion kiel rekonon "pro pionira laboro kaj kiel kuraĝigon por aliaj ret-projektoj". Tamen tio ne sufiĉas por la fondinto, kiu nun aludas, ke eĉ la estonto de Ĝangalo estas minacata se esperantistoj ne tuj donos pli da mono.

- Mi do lasas en la manoj de la esperantistoj difini, ĉu oni volas havi profesian televidkanalon, kaj eĉ portalon interretan, en la linvo Esperanto. Ni lanĉis kampanjon, por ke 10 patronoj pagu nur 100 eŭrojn monate dum unu jaro, por ke ITV ne ĉesigu siajn elsendojn – post unu monato tamen nur unu bonvolema esperantisto, el Germanio, nin kontaktis. Se tio reprezentas kiom la E-komunumo volas havi televidkanalon profesian, la estonto de ITV estas nigra. Mi esperas, pro la longaj horoj, senfinaj tagoj kaj streĉaj monatoj, kiujn mi dediĉis al la projekto ITV, ke la esperantistoj surprizos min, per decida apogo al televidkanalo, kiu reprezentas ne nur vere praktikan iniciaton por Esperanto, sed veran mejloŝtonon por nia komunumo, li skribas en sia retejo.

Pluraj legantoj de Ĝangalo kritike komentis la sintenon de Flavio Rebello.

- Televidkanalo, eĉ en la reto, devas post lanĉo kolekti, kaj trovi mem la monon, per reklamoj, ne per telerigardantoj. Tial, vi ne rajtas peti monon de la geesperantistoj, kaj koleriĝi, ĉar ili ne donis sufiĉe. Laŭ mi, vi mislanĉis ITV: vi lanĉis ĝin tro rapide, sen la certo ke vi havos sufiĉan apogon de esperantistoj, kaj de privataj subtenantoj, skribis Loïc Rossi el Francio.

- Honte kaj ridinde, ke la merkat-teamo de ITV ne povas monate 1.000 eŭrojn atingi per reklamado en la tuta mondo, kaj tial la Internacia Televido ne povas funkciadi. Vi devus tute transformi vian pensadon pri la merkatiko de ITV, sed urĝe, skribis Hartmut el Hungario.

Laŭ respondo de Flavio Rebello, nur li kaj liaj du kunlaborantoj strebis movi la Esperanto-komunumon al la moderna mondo:

- Mi ripetos cent fojojn, se necese - mi vere gajnus monon, se mi laborus en iu ajn lingvo-komunumo krom la Esperanta. Se mi decidis fari tion, estas ĝuste por elsarki la E-komunumon de la 1980-aj jaroj, kie ĝi neeksplikeble haltis, kaj meti ĝin en la 21-an jarcenton. Sed ne eblas plu labori sole. Pri tio mi konsentas kun vi - sen reprezentantoj, sen monkontribuintoj, sen pliaj reklamoj, sen pli granda diskonigo de ITV, ne eblos plu vivigi la etan planton, kiu estas ĉi tiu esperantista televidkanalo, nure nur per la ŝvito de tri personoj, kiuj kune kun mi, vivigas ITV-on kaj Ĝangalon.

Laŭ Flavio Rebello, Esperanto dum la lastaj jardekoj stagnas, se ne konsideri liajn proprajn iniciatojn kaj du aliajn:

- Fakte, ekde la foriro de Ivo Lapenna, nur kvar aferoj efektive gravaj okazis en Esperantio: Pasporta Servo, Vinilkosmo, Ĝangalo kaj ITV. Oni povas ŝati aŭ ne ŝati min persone, sed ne eblas nei tion, kion mi diris. Aliaj iniciatoj, kiel instrui povrajn infanojn en iu mizera lando ie sur la mondo; niaj pli kaj pli turismaj (kaj sencelaj) UK-oj; la enkonduko de Esperanto en iujn malmultegajn lernejojn kaj fakultatojn de la mondo kiel dumtempa aŭ neoficiala studobjekto - ĉio ĉi povas esti tre kortuŝa al la averaĝa esperantisto, sed reprezentas efektive neniu[n] klara[n] avanco[n] por Esperanto.

Tamen, Pasporta Servo efektive estiĝis jam dum la periodo de Ivo Lapenna. Ĉu vere neniuj aliaj gravaj iniciatoj krom Vinilkosmo kaj tiuj de Flavio Rebello estis faritaj dum la lastaj tri jardekoj, eble prijuĝu aliaj ol la iniciatintoj mem.

arkivita en:
ben
ben diras:
2006-04-11 15:17

Mi bedaŭrplene legas, ke fiasko minacas al ITV sed mi fake miras.

Mi ne komprenas, kial oni pensas, ke televido estas simbolo 21a jarcento. Laŭ mi televido estas simbolo de 20a jarcento. Ĉu televido simbolas al futuro ? mmm fakte mi ne plu havas televidilon, nek rigardas ĝin rete, do mi ne scias pri tio.

Mi ne komprenas, ke oni riproĉas al esperantistoj uzi sian monon por iri al kongresoj kaj RENKONTI UNU LA ALIAN. Ĉu vere estas pli grava SIDI ANTAŬ SIA KOMPUTILO kaj rigardi televidon ?

Mi ne komprenas, ke oni diras, ke esperantistoj tradicie subtenemas naivajn projektojn. Mi mem donas monon ĉiumonate al fondaĵoj neesperantistaj (certe malpli ol 100 eurojn tamen). Ĉu ili estas malpli gravaj ol televidkanalo, eĉ esperanta ?

Mi bedaŭras, por Flavio, kiun mi renkontis kaj kiu estas ja entuziasma kaj projektema homo, ke ITV eble malsukcesus. Sed mi ankaŭ kiel esperantisto kaj ĉefe homo estas iom ofendita de siaj paroloj. Kulpu pri ili kolero kaj malfeliĉo. Sed tamen.

rdmiller3
rdmiller3 diras:
2006-04-11 22:18

Kiel estas, estas tiel.

Mi laŭdas lin pro lia eksperimento, sed mi devas konfesi... Mi dankemos se mi neniam denove vidos tion saman monpeton.

blegau2000
blegau2000 diras:
2006-04-12 04:21

Miaopinie la plej sukcesa projekto de la lastaj jaroj fare de la esperanta movado estas sen ia dubo la esperanta versio de vikipedio. Per diligenta kaj sindonema kunlaborego la esperantaj vikipediistoj jam interesigis centojn se ne milojn aux ecx eble dekmilojn da (21-jarcentecaj!) homoj al esperanto. Nune la esperanta versio de la multlingva enciklopedio estas la 15a plej ampleksa kun pli ol 40 000 artikoloj. Mi opinias ke la "fina venko" se gxi iam okazu unue realigxos en vikipedio... Gratulegon al la iama inicianto de la projekto Cxuk Smit, kaj cetere al cxiuj tiuj esperantistoj kiuj kontribuis, kontribuas aux kontribuos al esperanta vikipedo!!!

kaha
kaha diras:
2006-04-16 12:31

Pagi por ITV, pagi por legi cxe Ĝangalo... Kial ĉiam pagi?

Ĉu krei senpagaĵojn ne estas pli bona? Libera Folio estas senpaga kaj ja bonege funkcias! Ĝi ne estas sub la minaco de iu manko de mono... ktp ktp

Vivu la senpageco!

Peter
Peter diras:
2006-04-17 19:01

Estimataj Kaha kaj aliaj,

Nenio sur la mondo efektive estas senpage, do ankaŭ ne Libera Folio. Mi tre mirus, se la retejo de Libera Folio estus senpaga, mi ankaŭ mirus, se la programado de la portalo estus senpaga por li. Espezante monon por Libera Folio li rezignas pri interesoj aŭ alispeca profito, kiun povus rezulti tiu mono aliloke. Krome li rezignas pri monenspezoj, salajro, kiun li povus ricevi laborante por alia persono dum la tempo dediĉata al Libera Folio.

La fakto, ke Kalle kaj aliaj pagas la elspezojn de sia agado por Esperanto el propra poŝo kaj tiel pridonacas ĉiujn, kiuj profitas de tiu agado, ne donas al la profitantoj la rajton danki per moko kaj priridado.

Peter

kaha
kaha diras:
2006-04-18 17:34

mi estas lanĉanta novan projekton... nun tio ne funkcias, sed eble baldaux... sendube julie la projekto estos tute lanĉita, sen mono, sen patrono...

aleks

Peter
Peter diras:
2006-04-17 19:30

Nenio en la mondo estas senpage, ankaŭ se homoj, de kiuj oni rezignas peti prezon por la ricevita servo, sonĝas pri tio.

En Germanio kaj en alia eŭropaj ŝtatoj oni per impostoj aparte premitaj el la loĝantaro financas la ŝtatajn televidstaciojn, sendepende de tio, ĉu la homoj televidas aŭ ne. Ĉe la privataj televidstacioj la programo konzistas grandparte el varbado, aŭ ili ĉifras la elsendaĵon, por ke nur la pagintoj povu rigardi ĝin. Tiu lasta modelo estus laŭ mi la sola taŭga koncepto ankaŭ por ITV resp. sekvanta projekto.

Flavio Rebelo havis monbuĝeton de 23 mil Eŭroj, kiu en la unua momento ŝajnas esti granda sumo. Sed ni konsideru, kion eblas entrepreni per tiu monsumo en Eŭropo? Certe ne, instali kaj ekipi retan televidkanalon, pagi eterne almenaŭ du fake spertajn tuttempajn dungitojn kaj la kostojn de la elsendofluo, ... Ĉi tie tiu monsomu ne sufiĉus, por aĉeti eĉ la necesan ekipaĵon. Reta televido estas ankoraŭ iom novspeca eltrovaĵo, sekve por ĝi ne uzeblas en multaj kazoj uzita ekipaĵo kaj eksmodaj programojn, kiujn riceveblus malpli koste.

Estas konate, ke sukceso havas senliman nombron da patroj, malsukceso ĉiam nun unu ... aŭ alivorte, kiu havas damaĝon, ne bezonas mendi mokadon. La esperantistaro havas bonan tradicion en tio, vangofrapi siajn aktivulojn. Tial mi tre bedaŭras la eblan malaperon de ĝis nun unikaj projektoj kiel Ĝangalo kaj ITV. Se la esperantistaro entute deziras novajn adeptojn de la lingvo, oni pripensu, ke la apliko de komunikiloj, kiuj estas tute ordinaraj ekster la movado, estas unu el la antaŭkondiĉoj por tio.

Peter

bab
bab diras:
2006-04-17 22:54

Mi ne volas "vangofrapi" al boncela iniciinto, sed tamen mi devas konfesi ke mi jam dekomence antauxsentis la baldauxan disfalon de ITV. En miaj revoj mi antauxvidintis Esperantan version de CNN aux Al-Jxazira, sed ITV per siaj ripetegoj kaj pli-malpli amatorecaj filmadoj el espo-arangxoj forte seniluziigis min. Mi montris gxin al neesperantisto, kaj lin impresis la fakto, ke la lingvo uzatas ja estas E-o, sed nenio pli. Imagu la gxisnunan ITV en via nacilingvo, kaj vi scios kion mi celas. - Kaj por tiajxo petadas monon Flavio Rebelo! Esperanto-uzantoj miasperte ne estas avaruloj - se venas vere altkvalita libro aux disko niamerkaten, mi almenaux meme elspezas multe da mono por gxin ekhavi (esp-ajxojn mi devas mendi el eksterlando, kaj la kostoj lauxas tion). Mi tamen ne acxetas polvon, nur cxar gxi estas verda. S-ro Rebelo eble jes gajnus monon en alia lingvujo, sed mi volas kontrauxdemandi, en kiu alia lingvujo oni monpetus por libervole uzota servo, kies kostojn devus kovri reklamoj? Cxu estas kulpo nia, ke s-ro Rebelo ne sukcesis altiri subtenemajn sponsorojn el ekster Esperantio? Cxu misieca ekspluatado de bonvolemaj samlingvanoj estas signo de moderneco?

farri
farri diras:
2006-04-25 11:28

Mi laboras en televido kaj mi scias kiom kostas, kaj mone kaj labore, arangxi televidajxon. Kion mi vidis sur interreto cxiun kapablas fari per minimuma investo de komputileto. Mi vidis nenion seriozan en ITV, nek homan vizagxon donantan cxarmon al spektantoj, nek prilaboritaj programoj. Nur kelkajn videojn malbonkvalitajn kaj malmulte prilaboritajn.

Krome, esperantaj muzikistoj, kiel mi, kaj Vinilkosmo, devis kontrauxi al sencxesa petado de plenaj rajtoj de nia muziko. S-ro Revelo insiste petadis kiun ajn rajton sur nia muziko. Ecx mi suspektis ke kasxite la celo estis reeldoni nian muzikon pere de Suda Kruco.

Antaux kelkaj jaroj la grupo Kaj Tiel Plu spertis trompon de s-ro Revelo. Iom pli poste kelkaj el la trompitoj cxeestis lian prelegon kie li kolektis monon por ITV. Laux la diskurso kaj la manieroj, la trompo-sxtela celo de lia agado evidentigxis. Oni havis la impreson sidi antaux iutempa foiristo celanta trompo-sxteli la cxeestantojn. Kaj la plej bonkoraj naivuloj falis kaj donis monon al li.

Mi postulas al S-ro Revelo redoni la tutan petitan monon. Mi petus de esperantistoj ne pardoni tiun trompiston. Mi ne sxatas jugxi, sed mi ege malgxojas pro tio ke "negocoj" tiaj okazas en nia komunumo.

nepo
nepo diras:
2006-05-01 23:46

Sxlosila afero estas: kiom da spektantojn atingis la televido? Se gxi estis amase rigardata - tio signifas, ke gxi estis sukcesa kaj indas plu prunti aux investi monon en la projekton. Se la rigardantaro estis tre limigita - tio signifas ke la projeto estis malsukcesa, cxar ne respondis al bezonoj de esperantistoj. Tiukaze ne indas plu doni ecx unu euxron pro gxi. Cxu Flavio Rebello publikigis informojn pri nombro da spektantoj?

Peter
Peter diras:
2006-05-12 10:01

Estimataj,

komence mi volas esprimi, ke mi tre ĝojas pri la nova kanalo, sed ke mi ne vidas kaŭzon, moki aŭ ridi pri Flavio Rebelo, pro la fakto, ke li iniciatis ITV.

Ankaŭ lia ideo, kolekti kapitalon por komenci firmaon, por kies produkto supozeble estas bezono sur la merkato, ne estas ridinda aŭ mokinda. Ĉiu ajn firmao bezonas ekipaĵon por sia funkciado, kiun necesas aĉeti sen havi jam fluantajn enspezojn je dispono. La monon kiamaniere akiritan por tiuj investoj pli poste ne eblas repagi, ĉar ne eblas forvendi la ekipaĵon sen dissolvi la entreprenon kaj eĉ tio ne reportos la tutan dekomence investitan sumon. Do estas afero de la entreprenisto, elekti inter la diversaj eblecoj akiri monon kaj estas la afero de la alparolitaj bankoj, entreprenoj aŭ privatuloj, akcepti la ideojn de la entreprenisto, insisti sur la propraj kondiĉoj aŭ rifuzi la partoprenadon.

Alia afero estas, ke entreprenisto, kiu havas konstantajn elspezojn, devas dekomence havi koncepton, kiamaniere kovri ilin. La investantoj havas la rajton ĝin ekscii, por povi konvinkiĝi, ke ilia mono ne estas en danĝero forvaporiĝi. Investanto, kiu neglektas tion, poste ne plendu pri la perdo! Krome la entrepenisto havas respondecon kontraŭ siaj dungitoj, kiuj eventuale forlasas por li pli sekuran postenon, ke li estas kapabla pagi al ili konstante kaj daŭre la salajron por ke ili kaj iliaj familianoj povu vivi. Estas superflue diri, ke entrepreno funkcianta postulas la plenan laborforton de la entreprenisto mem, tiel ankaŭ li devas vivi el ties rezultoj. Nur tie ĉi mi vidas erarojn de Flavio Rebelo kaj mi devas diri, ke ili ne estas pardoneblaj. Sed li ne estas la sola entreprenisto, kiu - libere laŭ Julio Baghy - diras: "mi ne estas kontisto, estas mi teknikisto ...".

Multaj esperantistoj kutimas postuli de iniciatinto krom la necesa laboro ankaŭ, ke li kovru ĉiujn ajn elspezojn el la privata poŝo kaj akre insulti lin, se tio - ekzemple pro senlaboreco aŭ aliaj gravaj elspezoj - ne plu eblas kaj sekve la bonega kaj brila projektoj trovas abruptan finon. Tion pripensu ĉiu, kiu faras ofertojn sur tia bazo, laŭ mi tre maldeca flanke de la konsumantoj.

Salutas, Peter