Kiel UEA serĉis la gefilojn de Zamenhof

Kvin jarojn post la fino de la dua mondmilito oni jam preskaŭ perdis la esperon retrovi la malaperintajn gefilojn de Ludoviko Zamenhof. Tamen la postmilita kaoso daŭris longe, kaj la komunikoj estis malrapidaj, do restis eta ŝanco. En 1950 la ĵus restarigita UEA tial sin turnis al International Tracing Service por provi ekscii la sorton de la familianoj de Ludoviko.

La letero de UEA al ITS.

En la jaro 1943 la internacia sekcio de la Brita Ruĝa Kruco lanĉis registran kaj spuradan servon por malaperintaj homoj. La organizaĵo estis nomita Centra Spurada Buroo (Central Tracing Bureau) februare 1944. Dum la milito disvolviĝis, la Buroo estis translokita de Londono al Versajlo, poste en Frankfurton ĉe Majno kaj fine al Bad Arolsen, kiu estis konsiderita centra loko inter la areoj de la Okupacio kaj havis sendifektan infrastrukturon netuŝitan de la milito.

La 1-an de julio 1947 la Internacia Organizo por Rifuĝintoj transprenis la administradon de la Buroo, kaj la 1-an de januaro 1948 la nomo estis ŝanĝita al International Tracing Service (”Internacia spurada servo”, mallonge ITS). Dokumentoj el la ITS-arkivoj estis malfermitaj al publika aliro novembre 2007. Spuri malaperintojn, eltrovi homsortojn, doni al familianoj informojn, ankaŭ por kompensaj kaj pensiaj aferoj, estis la ĉefaj taskoj de ITS ekde ĝia komenco.

En la jaro 1950 UEA, tiam ankoraŭ kun Centra Oficejo en Anglio, sendis leteron al ITS kun la peto helpi ekscii ion pri la sortoj de la membroj de la familio Zamenhof.

La leteron subskribis, kaj, evidente, esence verkis Cecil Charles Goldsmith, la tiama sekretario (direktoro) de la Centra Oficejo de UEA; oni verŝajne ne eraras supozante ke Goldsmith ankaŭ iniciatis la tutan aferon. La letero estis sendita la 21-an de novembro 1950 kaj post 7 tagoj ricevita de ITS.

Cecil Charles Goldsmith (1889-1972) estis esperantisto ekde 1907. Dum la Unua mondmilito li militservis kiel brita armea oficiro kaj estis vundita. Aktivis en la Esperanto-movado sur ĉiuj niveloj – de loka ĝis IEL/UEA. Dum la epoko de IEL (1936-1947) li estis la sola direktoro de la Ligo, kaj post la kunfandiĝo kun la malnova UEA Goldsmith estis ties sekretario pliajn 8 jarojn. Goldsmith organizis plurajn esperantistajn renkontiĝojn kaj kongresojn, inkluzive de tri britiaj UK-oj.

La letero de UEA al ITS mencias ĉiujn konatajn faktojn pri la tri gefiloj de Ludoviko Zamenhof kaj pri pliaj familanoj. De post tiam kelkaj cirkonstancoj iĝis pli klaraj, sed kelkaj ne: ekzemple, ĝis nun oni ne havas sendubajn informojn pri la konkretaj mortigdatoj de Lidja kaj Zofia Zamenhof. Ŝajnas ke ekde 1950 la kvanto de la ĝustaj informoj pri la anoj de la familio Zamenhof restis preskaŭ la sama.

La leteron de UEA al ITS mi trovis en unu el la germanaj arkivoj, kiuj liveras dokumentojn de la nazia tempo. La letero ne enhavas ion sensacian, tamen ankoraŭfoje donas eblon imagi, kiom malfacila estis la serĉado/spurado de homoj en la postmilita tempo.

Krome videblas, ke certajn vortojn (nomojn) iu krajone substrekis – plej verŝajne, estis oficistoj de ITS, kiuj kredeble efektive provis ion fari kaj iun trovi.

Dufoje estas skribita germanlingve ”bleibt bestehen” (”restas kiel estis”), sed kion tio signifas, ne klaras: oni povintus pensi, ke temas pri indikoj pri postvivintoj, kiel probable Henri Minc, sed la sama rimarko troviĝas ankaŭ super la nomo de Adam Zamenhof, kiu evidente estis mortigita.

La arkivo enhavas pliajn dokumentojn, precipe franclingvajn, kiuj tamen donas absolute neniun plian informon pri la familianoj. Krome mankas iuj ajn paperoj pri la aliaj personoj menciitaj en la letero.

Laŭ la informoj ricevitaj de kelkaj fakuloj pri la historio de Esperanto-movado, ĉi tiu letero neniam estis publikigita kaj eble eĉ ne estas konata.

Grigorij Arosev


 

 

Estimataj sinjoroj,

de kelka tempo ni provis spuri membrojn de la Zamenhofa familio, kiuj malaperis dum la [Dua] Mondmilito, kaj la brita konsulo por la helpo al rifuĝintoj donis al ni vian adreson, menciante la eblecon ke vi povus nin helpi. Kvankam ni komprenas, ke nun ne povas esti multaj ŝancoj, ni ŝatus ebligi ĉiujn informpetojn. Ni kunigis tiom da informoj, kiom ni nur povas, rilate iliajn malaperojn: kvankam ni ne povas forigi la senton, ke se ili estus vivaj, ili sendube ie kontaktus esperantistojn.

D-ro Adam Zamenhof, naskita en Varsovio la 11-an de junio 1888, okula specialisto [kuracisto], estis sendita el la varsovia prizono la 29-an de januaro 1940. De tiam estas neniu konkreta vivsigno de li, kvankam lia edzino (daŭre viva, kun kiu ni kontaktas) renkontis homon, kiu pensas memori la nomon [de Adam] el Buchenwald en la aŭtuno 1944.

D-ro Henri Minc, naskita en Varsovio en 1888 (edzo de la fratino de la edzino de doktoro Adam) estis arestita kun li kaj forsendita el la varsovia prizono en la sama tempo. Neniu plia novaĵo.

D-rino Sofia Zamenhof, naskita en 1889 (fratino de doktoro Adam)

Lidja Zamenhof, naskita en 1905 (fratino de doktoro Adam)

Ĉi tiuj du estis senditaj el Varsovio en la aŭgusto 1942. Neniu plia konkreta novaĵo, kvankam onidiroj konstante menciis gasĉambrojn (en Varsovio) lige kun tiuj du, ni ne povas trovi iun, kiu donus konkretajn informojn – oni ĉiam [nur] ”aŭdis”.

Aparte estis senditaj el Varsovio en la sama tempo kiam Sofia kaj Lidja

Sofia Frenkel, naskita en 1870, patrino de Wanda, la edzino de doktoro Adam,

Irena Nisenson, naskita en 1900, fratino de Wanda,

Jerzy Nisenson, naskita en 1894, edzo de Irena.

(Ni donas ĉi tiujn nomojn ĉar ni aŭdis ke aliaj, kiuj malaperis en la sama tempo, foje helpas en la spurado.)

D-ro Adam kaj liaj du fratinoj estis la solaj infanoj de la inventinto de Esperanto, kaj kiel tiaj aparte interesas ĉiujn esperantistojn. Se oni povus elspuri ilin, esperantistoj de la tuta mondo nepre volonte helpus ilin. La edzino de doktoro Adam Wanda kaj lia filo Ludovic ambaŭ estas vivaj kaj plu loĝas en Varsovio, sed krom ili estas neniu plia rekta posteulo de la inventinto de Esperanto.

Se vi povus doni iujn konkretajn informojn, ni estus treege dankaj ilin ricevi: eĉ novaĵoj pri iliaj mortoj estus preferindaj ol nescio, ke ili eble ie tre bezonas helpon…

Permesu aldoni, ke se vi ricevos iujn petojn pri spurado de esperantistoj, eble ni povus helpi, ĉar ni scias pri multaj, kiuj nun estas dislokitaj vaste en la mondo.

Kun estimo,

Cecil G. Golsmith

Sekretario


11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
annA
annA
2021-03-15 12:54

Ege interesa artikolo, dankon!

Trezoro Huang Yinbao
Trezoro Huang Yinbao
2021-03-15 16:00

Koran dankon por la aperigo de la interesa artikolo!

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-03-15 16:08

> La leteron de UEA al ITS mi trovis en unu el la germanaj arkivoj, kiuj liveras dokumentojn de la nazia tempo

Pri kiu arkivo temas?

Klaus Leith
2021-03-16 1:24

Mi supozas, ke temas pri la arkivo de Arolsen (https://de.wikipedia.org/wiki/Arolsen_Archives).

Mi ankoraŭ ne kontrolis tion, sed eble koncernas tiujn dokumentojn:
vidu https://digitalcollections.its-arolsen.org/name/list?query=zamenhof

korvo
korvo
2021-03-15 21:20

Tiu “bleibt bestehen” estas notita apud mane aldonita 5-cifera numero, dum la stampitaj numeroj estas 6-ciferaj. Do mi supozas, ke ili simple referencas al pli frue kaj alidokumente jam registrita informpeto kaj mencias, ke tiuj pli fruaj informpetoj ankoraŭ estas “malfermitaj”, t.e. ankoraŭ ne solvitaj.

Dieter Rooke
2021-03-16 14:58

Kara S-ano Grigorj ,
Multe pli interesa estus ekscii, kiel oni trovis la spurojn de la nepo Zaleski- Zamenhof . Li dum pluraj UK- salutis la kongresanaron, kaj en Lahhti jaro 2019 transprenis lian torchon- Margareta Zamenhof . Lau shia aserto vivas Zamenhof-idoj en Usono. Utilus serchi ilin kaj esperantigi – Montrealo ja situas sur amerika kontinento !

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-03-16 18:58
Respondo al  Dieter Rooke

Kial kaj kiel utilus “esperantigi Zamenhof-idojn”? Ĉu eble oni unue demandu ilin, ĉu ili entute volas esti esperantigitaj? Aŭ ĉu ni jam atingis la fazon, ke ni volonte kaj perforte devigas tiujn homojn ankoraŭ ne vidintajn la lumon kundividi nian feliĉon, eĉ kontraŭ ilia volo?

Dieter Rooke
2021-03-21 18:42

Kara S-ano Francisko- la nepino Margareta jam demandis kelkajn el la Zamenhofoj en Usono – sed ankorau ne chiujn . La Zamenhof- lingvo evidente ankau utilus al °Zamenhofidoj. La unuavica tasko de UEA ests disvastigi nian lingvon – kompreneble ne eblas kontrauvola instruado!

P.Fisxo
P.Fisxo
2021-03-19 13:44

vikinovajxoj jam parolis kun Arosev pri la temo: Grigorij Arosev: “Serĉado de posteuloj de Zamenhof ne havas sencon”

Dieter Rooke
2021-03-21 18:51
Respondo al  P.Fisxo

Kara S-ano Fisho . La artikolo en Vikinovajhoj prezentas nur la opinion de Grigorij Arosev . S-ino Margarete Zamenhof havas alian vidpunkton – kaj certe ankau mi dezirus konatighi kun Zamenhof-idoj . Kun emocio mi iam konatighis kun forpasinta Zaleski Zamenhof dum jubilea UK en Lillo .

blahma
2021-03-21 22:51

La pro granda bonŝanco postvivinta nepo de L. L. Zamenhof, Louis-Christophe, estis lia lasta posteulo en rekta vira linio (t.e. filo de filo).

Kiam li ankoraŭ vivis, mi kiel plurjara fakulo pri genetika genealogio proponis, ke li dediĉu specimenon de sia DNA (el salivoj) por esploro de la Zamenhofa Y-kromozomo, kio scius ĵeti lumon sur la devenon de tiu familio, kiu nun en ĉies rakontoj finiĝas nebule jam kelketajn generaciojn antaŭ la Majstro, nur hipoteze en ia loko nomata Samen-hof eble ie en Germanio…

Je mia granda bedaŭro li rifuzis permesi tian esploron, almenaŭ se mi kredu la informon al mi peritan – je mia granda bedaŭro. Per lia posta morto do kredeble fermiĝis antaŭ ĉiuj sinceraj Zamenhofologoj por ĉiam tiu pordo ebligunta, danke al moderna scienco, ankoraŭ retrovi ion pri la (ne tiom) fora pasinteco sendokumenta kaj do alimaniere neniam studebla. Familia deveno de la “hebreo el la geto” do laŭ ĉiu ŝajno por ĉiam restos malsufiĉe pristudita, dum pri ĉia ŝtatprezidento oni faris detalajn genealogiajn esplorojn reirantajn almenaŭ kelkajn jarcentojn. Historia perdo – laŭ mia modesta opinio.

Almenaŭ mi neniam eksciis, ĉu eble iu fora kuzo de Zamenhof kun tiu familia nomo (kaj do antaŭvideble ankaŭ Y-kromozomo) estas konata kaj ankoraŭ vivanta, kiu povus la linion Ludoviko Lazaro – Adamo – Ludoviko Kristofo anstataŭi. Unuafoje mi publike skribas pri tiu mia malespera sperto ĉi tie kaj samtempe malferme starigas tiun ĉi demandon pri alia vivanta Zamenhofo, “kvankam [m]i komprenas, ke nun ne povas esti multaj ŝancoj […] spuri [tiajn] membrojn de la Zamenhofa familio”.

Marek Blahuš, Ĉeĥio