Ĉu la 15-a regulo forvelkas?

Laŭ la 15-a regulo de la Fundamenta gramatiko, vortoj, ”kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finiĝojn de tiu ĉi lingvo”. Pro la nuna superrega statuso de la angla lingvo tio devus signifi grandan alfluon de anglaj vortoj en Esperanto. En la praktiko la esperantistoj tamen ŝajnas eviti pruntojn el la angla. Jouko Lindstedt pripensas kial.

La 15-a regulo en la germanlingva versio de la Unua Libro,

Kiam oni priskribas la planlingvojn proponitajn dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj, oni ofte atentigas pri du kontraŭaj tendencoj, inter kiuj ili diversmaniere kompromisas. Skemismo signifas, ke gravas la interna reguleco de la lingvo; naturismo signifas, ke la vortoj estu kiel eble plej bone rekoneblaj eĉ por homoj, kiuj ne aparte studis la koncernan planlingvon. Volapuko (publikigita en 1879) estas planlingvo, kie ĉefrolas la skemismo, dum ekzemple Interlingvao (1951) emfazas naturismon, kaj Esperanto (1887) estas ie inter ili.

Kiam Zamenhof kreis Esperanton, por li estis memevidente, ke li utiligos la vortprovizon, kiu jam estas komuna por la eŭropaj lingvoj – tio estas la naturisma flanko de nia lingvo kaj klare distancigas ĝin de la iom pli frua Volapuko. Sed por faciligi la lernadon de la vortprovizo, li ankaŭ decidis provizi Esperanton per regula kaj produktiva vortfarado, kiu estas trajto skemisma. Ĝuste la elpensadon de la regula vortfarado li poste priskribis preskaŭ kiel revelacion en sia lingvokrea laboro, kaj ĝi fariĝis unu el la ĉefaj karakterizaĵoj de Esperanto, kiun oni ofte mencias por reklami la lingvon.

La naturisma flanko de Esperanto kristaliĝis en la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko, laŭ kiu la vortoj, kiujn ”la plimulto de la lingvoj” pruntas el la sama fonto, ne ŝanĝiĝas en Esperanto, sed tamen adaptiĝas al ties ortografiaj kaj vortfaraj reguloj. (Unu kuriozaĵo de la Fundamento estas, ke mi ne povas citi la regulon en ties oficiala Esperanta formo, ĉar male ol la cetera Fundamento, la dek-ses-regula gramatiko estas oficiala nur en la lingvoj franca, angla, germana, rusa kaj pola.) La regulo fakte ne diras, ke la ”internaciaj” vortoj aŭtomate fariĝas parto de Esperanto, sed ĝi tamen indikas, ke ili estas bonvenaj.

En la nuna mondo la signifo de la 15-a regulo por la evoluo de la Esperanta vortprovizo konstante malgrandiĝas. Unu el la kaŭzoj estas la forlaso de la eŭrop-centrismo kaj la adopto de tutmonda perspektivo: "la plimulto de la lingvoj" en la 15-a regulo signifis klare nur la ĉefajn eŭropajn lingvojn, ne tiujn de Afriko kaj Azio – kvankam Esperanto pretendas tutmondan uzon. Dum la tempo de Zamenhof estis ankoraŭ kutime lasi ekzemple la araban, hindian, bengalan, ĉinan kaj japanan ekster la grupo de la kulturlingvoj, sed nun la esperantistoj komencas konscii, ke utiligante plu la 15-an regulon ili nur pliigus la eŭrop-centrismon de Esperanto.

La plej grava kaŭzo por la forvelko de la 15-a regulo estas tamen tio, ke la ĉefa fonto de la ”internaciaj vortoj” en la nuna mondo fariĝis la angla. Fakte la 15-a regulo tute laŭvorte devus esti aplikebla: ”words which the greater number of languages have derived from the same source” (vi memoras, ke la angla teksto estas inter la oficialaj versioj de la Fundamenta Gramatiko) – ”vortoj, kiujn la plimulto de la lingvoj devenigis el la sama fonto”. Tamen la esperantistoj pli-malpli unuanime decidis, ke la angla ne taŭgas kiel tia fonto, kvankam Zamenhof senprobleme pruntis el la plej prestiĝa lingvo siatempa, la franca.

La rezulto estas, ke multaj lingvoj nun kunhavas la samajn internaciajn vortojn pruntitajn el la angla, sed Esperanto ilin ne uzas. Estas malfacile imagi pli internacian esprimon ol la angla okay, sed bona esperantisto diras nur bone, ne o kej. Anstataŭ fit kaj fitness ni havas nur trejnita, trejniteco, bona fizika stato. Ni ne povas uzi la anglan cool, sed devis elpensi la propran ekvivalenton mojosa. Eĉ la komputilaj file, Internet kaj web ne nomiĝas tiel en Esperanto. Nun ni eble suferas pro koronviruso, sed tamen kronviruso ja estas pli Esperanta laŭ multaj. La rezulto estas, ke Esperanto purisme evitas la ĉefan parton de tiu angladevena vortprovizo, kiu nuntempe kunligas grandan parton de la lingvoj de la mondo – tiusence Esperanto kvazaŭ intence rifuzas internaciiĝi.

Unu el la kaŭzoj por tiu rifuzo apliki la 15-an regulon estas, ke multaj esperantistoj ŝatus simple ŝajnigi, ke la angla ne estas la superrega internacia lingvo en la nuna mondo. Sed eble pli grava kaŭzo estas, ke la 15-a regulo siatempe estis konstruita sur la supozo, ke la grek-latina-latinida fonto de la internaciaj vortoj neniam ŝanĝiĝos. Estas malfacile redirekti la regulon por akcepti vortojn el tute alia fonto, nuntempe el la angla (aŭ iam estonte el la ĉina, kiu scias?).

Ne eblas konekti Esperanton al la angla cirkvito ankaŭ pro tio, ke multaj internaciaj vortoj havas en la angla alian signifon ol en Esperanto, kiu siatempe prenis ilin ĉefe laŭ la francaj signifoj. Ekzemploj multas: la angla eventual signifas ne eventuala, sed fina; cabin estas pli ofte kajuto aŭ pasaĝerejo ol kabano; control signifas ne kontroli, sed regi, stiri; defy signifas ne defii, sed spiti; demonstration signifas ne demonstracio, sed manifestacio; farm signifas ne farmo, sed bieno; media signifas ne medio, sed (amas)komunikiloj; negotiate signifas ne negoci, sed intertrakti; pretend signifas ne pretendi sed ŝajnigi. Sufiĉe konfuze, ĉu ne? Pli bone turni la dorson al la angla, kiam oni parolas Esperanton. Sed tio signifas ankaŭ, ke la iama naturisma rekonebleco de tiuj vortoj restas nur historia, ĉar la francan aŭ Latinon oni lernas en la mondo multe malpli ol la anglan.

Mi ne celas diri, ke la pordo de la 15-a regulo estas jam tute fermita. En diversaj sciencoj oni plu kreas terminojn sur la bazo greka-latina, kaj tiaj estas facile alpreneblaj en Esperanto. Ŝajnas ankaŭ, ke teleregataj aviadiletoj nomiĝos droneoj (el la angla drone, origine 'vir-abelo'), kvankam oni eksperimentis ankaŭ per spavo (mallongigo de ”senpilota aviadilo”). Kaj en la komputa terminaro ni ricevis el la angla ekzemple la vorton defaŭlto, kvankam ankaŭ implicita valoro plu havas siajn uzantojn. Sed la ĝenerala etoso inter la esperantistoj estas, ke pruntojn el al angla oni devas rezisti, se nur iel eblas trovi Esperantan alternativon – kiel ja ofte eblas, ĝuste ĉar ni havas tiel bonan vortfaran sistemon. Internaciiĝo pere de anglaj vortoj ne estas ŝatata alternativo.

Ĉu do en Esperanto la skemismo komencis superregi la naturismon eĉ pli klare ol antaŭe? Jes, tiel oni povas diri. Sed mi ŝatus paroli ne nur pri fortiĝanta skemismo, sed pri nova strebo al aŭtonomeco de Esperanto. Iam ŝajnis, ke la landonoma tipo Francio tute forpuŝos la tipon Francujo, kaj ke la fonemo /ĥ/ komplete malaperos. Sed tiuj poiomaj ŝanĝiĝoj haltis lastatempe, eble eĉ returniĝis. Multaj esperantistoj pensas, ke ĉar ni ĉiuokaze ne plu intencas imiti aliajn lingvojn, kaj ĉar la estonta sukceso de Esperanto ĉiuokaze ne dependos de tiu aŭ alia lingva detalo, ni povas ankaŭ konservi la tradiciajn trajtojn de la lingvo. Tiu aŭtonomemo estas parenca al la forvelko de la 15-a regulo.

Fina atentigo: mi almenaŭ klopodis en ĉi tiu teksto esti ne prijuĝanto sed nura priskribanto, kiel decas al lingvisto. Mi petas provi same fari en la eventualaj komentoj.

Jouko Lindstedt

La teksto unue aperis en la blogo ”Lingva Tereno”, kie eblas ĝin komenti, kaj ĝi estas republikigata en Libera Folio kun la permeso de la aŭtoro. Publikigo aliloke eblas nur kun lia eksplicita permeso.