Unikaj manuskriptoj en Esperanto retrovitaj

Iam komence de la pasinta jarcento la nederlanda kolonia funkciulo P.W. van den Broek verkis en Esperanto ampleksajn gramatikojn de la sanskrita kaj tibeta lingvoj. Tiujn manuskriptojn hazarde malkovris la historiisto Carolien Stolte dum siaj esploroj en la Specialaj Kolektoj de la universitata biblioteko en Leiden. Kun ŝia permeso, Libera Folio aperigas tradukon de ŝia artikolo pri la trovaĵo.

Or. 6767: la manuskripto tia, kia ĝi estis sendita al Brill Publishers.

English original: The Esperanto textbooks that never were

Esplorado alportas multajn momentojn da ĝojo, kaj mia preferata el tiaj momentoj plej bone priskribeblas per la esprimo “hazarda neplanita eltrovo en arkivoj”: trovi ion, kion oni fakte ne serĉis. Apenaŭ ekzistas io pli alloga ol tiri fadenon, pri kies ekzisto oni ne konsciis, nur por vidi, kio malnodiĝos. Tial mi sentas apartan eksciton, kiam la priskriboj en la Specialaj Kolektoj entenas informojn kiel [loko de kreado: nekonata]:[kreinto: nekonata] kaj [dato de kreado: nekonata].

Plej multaj arkivoj bezonataj de mi por miaj nunaj esplorlaboroj kutime estas foraj, sed jam delonge mi lernis ne ignori la Specialajn Kolektojn: oni neniam scias, kion ili povas enteni. Pro tio ĉi-foje, kiam miaj esplorlaboroj daŭre surfacigis internacian korespondadon en Esperanto dum neprobabla periodo (la 1960-aj jaroj) kaj ene de tre malverŝajna komunumo (hindiaj socialistoj), mi decidis enrigardi.

Ĉu io en la Specialaj Kolektoj povas konekti Hindion kun la modernaj esperantistoj? Apenaŭa ŝanco de io tia. Do mia surprizo estis granda, kiam la katalogo montris al mi Orientan Manuskripton 6767: Kompleta Gramatiko de la Tibeta Lingvo klarigita en Esperanto.

Ene de du grandaj kovertoj de la eldonejo Brill Publishers ripozas ama laboro. Orienta Manuskripto 6767, fakte, estas du manuskriptoj. Unu el ili enhavas gramatikon de la tibeta lingvo, kun alfabeto, sintakso kaj lingvaj apartaĵoj, ĉio zorge klarigita en Esperanto; la alia enhavas gramatikon de la sanskrita lingvo, kiu ricevis la saman traktadon.

Ambaŭ gramatikoj estas vastaj kaj metodaj verkoj. Bedaŭrinde, la kovertojn ne akompanas kunteksto, sed kaj la aŭtoro de la manuskriptoj kaj la persono, al kiu la eldonejo Brill plusendis ilin, estas listigitaj, kio donas ideon, kiel la dokumentoj alvenis al la Specialaj Kolektoj.

Or. 6767: La sanskrita alfabeto, jen priskribita kiel “alfabeto de la Dioj”.

Unue, la aŭtoro, P. W. van den Broek, estis nederlanda kolonia funkciulo en Javo. Li okupis plurajn postenojn tra sia kariero, kies pinton konsistigis lia nomumo kiel ”assistant-resident”, la plej alta funkciulo en regiona gubernio. Li ankaŭ estis fonda membro de Nederlandsch-Indische Esperantisten-Vereeniging (Nederland-Hinda Esperanto-Asocio).

Kiel Heidi Goes atentigas, en la 1920-aj jaroj Van den Broek eĉ gvidis Esperanto-kurson sur la paĝoj de la bulteno de la asocio, Neratja, sub la pseŭdonimo “Esperantist”. Evidente, kiam li retiriĝis de la kolonia servo, li daŭrigis sian mision disvastigi Esperanton kaj verkis ĉi tiujn lernolibrojn pri la tibeta kaj la sanskrita.

Oni memkompreneble povus sin demandi: kiom freneza estis la projekto? El nuntempa vidpunkto lernolibro kiel ĉi tiu ŝajnus eĉ pli limigi la – jam limigitan – potencialan publikon por la tibeta kaj la sanskrita. Tamen, el la vidpunkto de la intermilitaj jaroj, tiaj lernolibroj efikus ĝuste male: ili neniigus la bezonon publikigi lingvo-instruajn librojn en la denaska lingvo de ĉiu studanto. Specife en la kampo de arto kaj sciencoj Esperanto havis multajn engaĝiĝintajn partianojn.

Antaŭ la ĝenerala akcepto de la angla lingvo kiel internacia komunikilo de scienco oni organizis provkonferencojn nur en Esperanto, kiujn oni entuziasme distrumpetis kiel “pruvon pri nebezono de interpretistoj”. Denove la Specialaj Kolektoj liveras informojn: KITLV DH 1326 enhavas leterojn de la “Nederlanda Asocio por Uzo de Esperanto en la Artoj kaj la Sciencoj” el la 1940-aj jaroj, kiuj laŭdas la internaciigan efikon de Esperanto sur la laboron de la fakuloj.

Ne nur P. W. van den Broek estis konvinkita pri la neceso de siaj lernolibroj, ankaŭ eldonejo Brill klare ne prifajfis tian eblon. En la kovertoj troveblas flugfolio de eldonejo en Lepsiko, tute en Esperanto, varbanta per la multaj alfabetoj, kiujn ĝi kapablas presi. Evidente ekzistis precedenco. Tamen la tekstoj devis unue esti ekzamenataj de fakulo.

Tiu fakulo, se juĝi laŭ la kovertoj, estis Cornelis van Arendonk. Cornelis van Arendonk studis la araban lingvon ĉe Snouck Hurgronje kaj verkis doktoriĝan tezon pri la frua araba historio. Amasiginte tre laŭdatan lingvan kaj filologian sperton, li estis nomumita ”adjutor Interpretis Legati Warneriani”, posteno ligita al la konservado de la Orientaj Manuskriptoj de la kolekto.

Tamen la manuskriptoj neniam forlasis la skribotablon de Van Arendonk en la biblioteko, kaj verŝajne tial ili ankoraŭ kuŝas tie. Ni povas nur diveni la kialojn. Ĉu Van Arendonk trovis la manuskriptojn nepublikigindaj? Lia nekrologo en la jarlibro de la Nederlanda Reĝa Akademio de Artoj kaj Sciencoj (KNAW), de kiu li estis membro, rakontas pri la detalemo, kiun li postulis de aliaj kaj de si mem. Tamen ankaŭ la malo same probablas: li trovis la projekton fascina.

Ĉi tia fasciniĝemo ŝajnis karakterizi grandan parton de la profesia vivo de Van Arendonk. Liaj sperto kaj emo prepari kritikajn eldonojn de tekstoj igis lin tre populara fakulo, sed liaj kolegoj ”timis peti lian helpon, sciante ke tio senĉenigos helpeman spiriton tute nekontroleblan, tre simile al la ĝinoj de la Mil kaj Unu Noktoj”. Malmultaj el la tekstoj, super kiuj li laboris, estis presitaj, do oni ne povas eviti sin demandi, ĉu inter ili troviĝas la elegantaj klarigoj de Van den Broek pri la sanskrita kaj la tibeta lingvoj en Esperanto.

Carolien Stolte

Traduko el la angla originalo: Francisco Javier Moleón.

Republikigo nur kun aparta permeso de la aŭtoro.

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Zmitro Lapcionak
Zmitro Lapcionak
2020-10-20 8:57

bona artikolo!

Klaus Leith
Klaus Leith
2020-10-20 21:49
Respondo al  Zmitro Lapcionak

… kaj bona traduko fare de Francisco Javier Moleón de la anglalingva originalo, ŝajnas al mi. ”Archival serendipity” : ”hazarda neplanita eltrovo en arkivoj” — jes!

Joxemari Sarasua
Joxemari Sarasua
2020-10-22 0:10
Respondo al  Klaus Leith

Estas mia sento malgraŭ-vola, ke al la “leĝo de Tonjo” mi novan ekzemplon aldonas: la vorto “serendip(ec)o”, cetere internacia, jam sidas en E-o de antaŭ multaj jaroj. En la Granda Vortaro Esperanto-Franca de Waringhien (1957, 1976, 1994) ĝi aperas en la formo “serendipeco”. Poste ĝi hapaksas en la Suplemento de PIV (1987) kun erara difino, sed ĝi mistere malaperas en la postaj eldonoj de NPIV. Jorge Camacho, ekzemple, uzis la formojn “serendip/i/o” plur-foje, eĉ se ne ĉiam en la ĝusta senco. La revortigo de Francisco Javier Moleón estas ja difino, ne rekta esperantigo. Cetere, bela artikolo kaj traduko!

BeNil
BeNil
2020-10-20 10:48

Tre interese!

Hejmano
2020-10-20 14:18

Ŭaŭ, mojosege. Tiaj malkovroj pruvas neatenditan utilecon de Esperanto: arkiva esplorado.
Mi scivolemas pri la reago de s-rino Stolte kiam ŝi eksciis, ke esperantlingva retejo deziras publikigi ŝian tekston!

Heidi Goes
Heidi Goes
2020-10-20 14:34

Mi bonvenigas la tradukon, sed vere ne komprenas kial oni parolas pri ‘malkovro’: nu, bone, ŝi malkovris por si, sed ili ne estis nekonataj. Ili estas priskribitaj en Witkam 2007 (Inventory of the Oriental Manuscripts of the Library of the University of Leiden) kaj mallonge en mia libro pri la historio de movado en Indonezio/Nederlanda Hindio (Movadaj Insuletoj, 2018), en la biografio de Van den Broek.
Malgraŭ konsilo al ŝi, ŝi ne kontaktis min.
Jes, arkiva esplorado utilas, kaj havas foje rezulton… sed se oni ne legas la publikaĵojn, oni povas daŭre rekomenci la ‘malkovradon’.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-10-20 14:59
Respondo al  Heidi Goes

Witkam okupiĝis pri islamaĵoj, do mi povas imagi, ke ŝi ne legis ‘Inventory of the Oriental Manuscripts of the Library of the University of Leiden’.
Kaj pri via konsilo…Kiel nederlandanino, ŝi ja ne povis permesi al belgino rabi *ŝian* malkovron… :-))))

kompreneble vi plene pravas.

Kalle Kniivilä
2020-10-20 15:51
Respondo al  Heidi Goes

Pri la titolo kaj enkonduko kulpas mi.

Fernando Pita
Fernando Pita
2020-10-20 19:51

Bonega eltrovaĵo! Sed ĉu iu planas fine eldoni tiujn tekstojn?

blahma
2020-10-29 23:32

> Antaŭ la ĝenerala akcepto de la angla lingvo kiel internacia komunikilo de scienco[…]

(Mi scias, ke la artikolo estas traduko de neesperantisto, sed:) Kiam tio okazis?

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de blahma
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-10-31 0:06
Respondo al  blahma

La angla ja estas la komuna lingvo de scienco, ekde almenaŭ la dua mondmilito. La granda plimulto de la sciencaj artikoloj estas en tiu lingvo.

Ni povas bedaŭri tion, sed ne utilas nei ĝin.