Vi estas ĉi tie: Hejmo / Pli fruaj UK / UK 2008

UK 2008

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2010-07-16 11:05
Artikoloj pri la Universala Kongreso de Esperanto 2008

Kelkaj rimarkoj pri la UK

Traleginte la aperintajn artikolojn,komentojn pri la okazintajxoj de UK ,mi kiel invitito,sed ne povinta partopreni la Konferencon pri Esperanto kaj Interlingvistiko en Universitatoj kaj Esplorinstitutoj,tuj [...]

Kelkaj rimarkoj pri la UK - Legu pli...

Kio okazis al Jubileanto 4?

Mi pensas, ke mi vidis ĝin (ĉe http://uk08.lafontano.net/informilo.php) hodiaŭ matene, sed nun ĝi ne estas tie. Ĉu mi sonĝis?

Kio okazis al Jubileanto 4? - Legu pli...

Osmo Buller ne planas demisii

Osmo Buller ne planas demisii

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-03 00:14

Dum la tradicia programero "La centra oficejo respondas" Osmo Buller ricevis la demandon, kiam lia mandatperiodo finiĝos. Li respondis, ke verŝajne ne baldaŭ estos bezono serĉi novan ĝeneralan sekrearion, ĉar li ne havas planojn demisii. La publiko eksciis ankaŭ, ke laŭ buĝetpropono por la jaro 2009 estos dungita nova oficisto. Ankaŭ post tiu fortigo la oficistaro daŭre estos malpli granda ol antaŭ kelkaj jaroj.

Osmo Buller ne planas demisii - Legu pli...

Bona agado de la LKK

Estas tute bone, ke iuj cxeestantoj estas kontrolataj.Tio estas nur por sekureco de alia kaj certe tiu okazintajxo estas tre bona "nutrajxo" por lokaj gazetoj, [...]

Bona agado de la LKK - Legu pli...

Polico forportis kongresanon

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-24 23:21

La nederlanda polico en mardo forportis el la kongresejo de la Roterdama Universala Kongreso kongresanon, kiu en momento de kontrolo ne povis montri sian insignon. La kongresano estis portita al la policejo, sed tuj poste liberigita. Poste evidentiĝis, ke li bonorde pagis sian kotizon.

Polico forportis kongresanon - Legu pli...

Partopreno de Afrikano

Saluton, Mi informas al vi ke mi ricevis subvencion de UEA por partopreni la cxi jaran UK sed mi ne partoprenis gxin pro vizmanko. Do [...]

Partopreno de Afrikano - Legu pli...

Ĵomart kaj Nataŝa spitis la fajrobrigadon

Ĵomart kaj Nataŝa spitis la fajrobrigadon

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-03 18:12

Jam preskaŭ tuta nova generacio kreskis kun la etosaj melodiaj baladoj de Ĵomart kaj Nataŝa, kaj eĉ la Roterdama fajrobrigado ne sukcesis estingi la entuziasmon de la publiko dum la marda koncerto en la Universala Kongreso. Spite diversajn teknikajn kaj organizajn problemojn, Ĵomart, Nataŝa kaj ilia dekdujara filino Carina sukcesis krei intiman etoson kaj entuziasmigi la milkapan pubikon ankaŭ en la enorma salono Hodler.

Ĵomart kaj Nataŝa spitis la fajrobrigadon - Legu pli...

Senfina diskutado

Se mi observas kaj legas la diskutado sxajnas al mi, ke mi trovigxas en iu bazaro.Ofte homoj sentas bezonon diri ion egale kion, grave nur, [...]

Senfina diskutado - Legu pli...

La estraro respondis prelege

La estraro respondis prelege

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-03 00:21

La marda programo de la Universala Kongreso en Roterdamo komenciĝis per la tradicia programero "la estraro respondas", kiu tamen komence per ampleksaj sinprezentoj de la estraranoj minacis transformiĝi en "la estraro prelegas". Ĉeestis ankaŭ Gbeglo Koffi, kiu kritikis la mankon de subvencioj al afrikanoj, kaj postulis ke la estraro esploru asertitan misagon de Osmo Buller en la jaro 2000. Estrarano Hori Yasuo bedaŭris la "malharmonion" en la afrika movado, sed Probal Dasgupto opiniis, ke dividoj en la movado ne nepre estas tia katastrofo, kiel oni ofte pensas.

La estraro respondis prelege - Legu pli...

Vikipedio populara en kleriga lundo

Vikipedio populara en kleriga lundo

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-03 18:07

La lunda antaŭtagmezo en la Roterdama UK estis dediĉita al la Kleriga Lundo, serio da malgrandaj seminarioj pri plej diversaj temoj, esperantaj kaj neesperantaj, pri organizado, informado, tradukado kaj kulturo ĝenerale. Same en lundo kunsidis membroj de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, kiu faris plian paŝon direkte al la oficiala registriĝo de la asocio en Litovio. Vespere okazis la tradicia kongresa balo.

Vikipedio populara en kleriga lundo - Legu pli...

Pli da Esperantourboj

Kompreneble, estus konvene se ankaŭ Roterdamo oficiale nomus sin Esperantourbo. Sed se UEA implikiĝu en tia projekto, la iniciato devas veni de la loka klubo [...]

Pli da Esperantourboj - Legu pli...

Kio do estas la problemo?

Ĉu pro la funkciado de la angla ne plu ekzistas gravaj lingvoproblemoj? Nu, tio ja dependas de onia difino de "lingvo", kaj la ĵurio ankoraŭ [...]

Kio do estas la problemo? - Legu pli...

Rilatoj al amaskomunikiloj

> ekz. la fortoj de unu-du salajruloj suficxis por prepari > du-tri kvalitajn eksterajn gazetarajn komunikojn semajne - > sed por la mondo rimarku tion, [...]

Rilatoj al amaskomunikiloj - Legu pli...

Kiel do progresigi?

> la stagnado de UEA ne estas miraklo, ĉar membroj deziras ion > pli realan kontraŭ sia mono. La progresantaj kampoj kiel > ekzemple muziko, [...]

Kiel do progresigi? - Legu pli...

Progresigi Esperanton

Kiam mi legas pri la parolado de Humphrey Tonkin, mi havas la impreson, ke li eble legis multajn tekstojn pri lingvistiko kaj literaturo, sed malpli [...]

Progresigi Esperanton - Legu pli...

Ĝenerala direktoro de Unesko salutis la kongreson

Ĝenerala direktoro de Unesko salutis la kongreson

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-03 19:25

La ĉi-jara jubilea Universala Kongreso en Roterdamo estis oficiale malfermita dimanĉe matene per solena inaŭguro, kiu komenciĝis en salono Zamenhof je la 10-a horo. Specialan saluton al la kongreso sendis la ĝenerala direktoro de Unesko, Koichiro Matsuura. Humphrey Tonkin festparolis pri la 100-jara Universala Esperanto-Asocio, kaj la multjara ĝenerala direktoro de UEA iĝis honora membro de la asocio. La festparolado de Humphrey Tonkin nun aŭdeblas en Ipernity.

Ĝenerala direktoro de Unesko salutis la kongreson - Legu pli...

Corsetti elektos la sekvan prezidanton de UEA

Corsetti elektos la sekvan prezidanton de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-20 22:31

La solena inaŭguro de la jubilea Universala Kongreso en Roterdamo okazos dimanĉe matene, sed jam en sabato en Roterdamo kunsidis la estraro kaj komitato de UEA. La komitato interalie decidis pri la konsisto de la elekta komisiono. Plej grandan subtenon de la komitato ricevis Renato Corsetti, la antaŭa prezidanto de UEA. Li do nun eniros la elektan komisionon, kiu preparos la elekton de la sekva estraro kaj prezidanto de UEA. Ĉeestis la komitatan kunsidon ankaŭ Gbeglo Koffi, kiu en majo estis malaprobita kiel ĉefdelegito por Togolando pro longdaŭra konflikto kun la gvidorganoj de UEA. Gbeglo Koffi kritikis la agadraporton de la asocio kaj kiel sola komitatano voĉdonis kontraŭ ĝia aprobo.

Corsetti elektos la sekvan prezidanton de UEA - Legu pli...

Agoj pri dokumento