Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / La estraro respondis prelege

La estraro respondis prelege

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-03 00:21
La marda programo de la Universala Kongreso en Roterdamo komenciĝis per la tradicia programero "la estraro respondas", kiu tamen komence per ampleksaj sinprezentoj de la estraranoj minacis transformiĝi en "la estraro prelegas". Ĉeestis ankaŭ Gbeglo Koffi, kiu kritikis la mankon de subvencioj al afrikanoj, kaj postulis ke la estraro esploru asertitan misagon de Osmo Buller en la jaro 2000. Estrarano Hori Yasuo bedaŭris la "malharmonion" en la afrika movado, sed Probal Dasgupto opiniis, ke dividoj en la movado ne nepre estas tia katastrofo, kiel oni ofte pensas.

Prezidanto Probal Dasgupta komence citis la konatan japanan esperantiston Itô Kanzi (Ludovikito), kiu en sia biografio de Zamenhof skribis, ke ekde 1905 la movadon kaperis "ĉi tiuj Universalaj Kongresoj".

- Ludovikito diris, ke same kiel kristanoj estas bonaj en dimanĉoj kaj malbonaj en aliaj tagoj, esperantistoj estas unusemajnaj bonuloj kiuj aktivas dum la kongreso. Do ni devas trovi kiel teni nin komunikemaj dum la tuta jaro. Tial mi iom timis, kiam mi vidis en la manifesto de Raŭmo la linion pri "kongresoj kiel vojo al kresko". Tie temas pri profunda miskompreno, se inter kongresoj ni nenion faras, kaj nur stagnas.

En sia sinprezento Probal Dasgupta eliris el la koncepto "ni estas gastoj sur la planedo", konstatis ke necesas refasoni la enhavon de la movado, kaj bedaŭris, ke malfacilas havi diskuton kie ĉiuj aŭdas ĉiujn, se en la salono estas preskaŭ dumil homoj, kiel en salono Zamenhof dum la solena inaŭguro de la Roterdama kongreso.

En salono Lapenna, kie la estraro respondis ekde la naŭa matene, kolektiĝis ne dumil, sed iom pli ol cent kongresanoj. Ankaŭ ĉi tie ne estis facile por ĉiuj aŭdi ĉiujn, interalie pro tio, ke en la salono troviĝis nur unu mikrofono, kaj ĝi staris sur la podio antaŭ la estraro. Kelkaj kriis siajn demandojn el la salono, sed baldaŭ la pli kuraĝaj demandantoj aliris la podion kaj prenis la mikrofonon en siajn manojn.

- Bone, prenu ĝin, sed ne por ĉiam, diris estrarano Barbara Pietrzak al la unua demandanto, kiu kaptis la mikrofonon el ŝiaj manoj.

Estis demandoj pri la ekspedado de la revuo, kiu laŭ iuj kritikantoj malfrue atingas la abonantojn pro tio, ke ĝi vojaĝas tra Novzelando. Estrarano Loes Demmendaal klarigis, ke ĉiukaze eventuala ekspedado el neatenditaj lokoj ne kaŭzas pliajn kostojn al UEA.

- Ankaŭ mia revuo venas tute strange... Sed pro financaj kialoj ni reprenis la presadon al Nederlando. La dissendado estas farata tra internacia kompanio kiu faris tre bonan proponon. La kompanio ĉiufoje vidas, kiu estas la plej malmultekosta maniero ekspedi la revuon.

Barbara Pietrzak atentigis, ke nur unu fojon okazis signifa malfruo pro la  nova eksped-firmao.

- Nun la revuo tamen ne venas same rapide kiel antaŭe. Se ĝi antaŭe ĉiam venis ĉirkaŭ la 10-a de la koncerna monato, nun estas ŝovo je kvin tagoj, kelkfoje pli longa. Sed fakte la revuo komencis rekapti la ritmon.

Ian Fantom el Britio kritikis la kongresajn festparoladojn, kiuj laŭ li iĝis retorika rito.

- La ĉi-jara festparolado estis la plej interesa elokventa stultaĵo kiun mi aŭdis, Giorgio Silfer mem ne estus povinta fari pli bone. Ĉu por la venonta jaro Probal konsideros maloratoran prelegon kiel festparoladon?

La festparolado de Humphrey Tonkin nun aŭskulteblas en Ipernity.

Probal Dasgupta diris, ke ĉiukaze li mem ne faru la festparoladon.

- Mi estas konate nekomprenebla preleganto. Se mi komencos la kongreson, ĉiuj fuĝos.

Pluraj ĉeestantoj plendis, ke la kongresanoj estas tute izolitaj de la ĉirkaŭa mondo, ĉar en la kongresejo ne troviĝas komputiloj kun interreta ligo, kaj ankaŭ la sola havebla sendrata ligo ne estas senpaga, sed male tre kosta.

- Mi konsentas ke la kongresejo devus havi tiajn modernajn ekipaĵojn, kaj mi forte petis, sed bedaŭrinde tio ne realiĝis. Tio estas vere grava afero, ĉar ni efektive tiel estas izolitaj, ni devas fari nian laboron en la propra hotelĉambro, diris estrarano Claude Nourmont.

Tamen unu kongresano replikis, ke tio estas nur bona, ĉar la kongreso utilas por interhoma interrilatado, kaj ke ne estu tro da teknikaĵoj en la kongresejo. Laŭ ŝi, dezirantoj uzi interreton povas iri al la urba biblioteko je dekminuta promeno de la kongresejo.

Plej kritike elpaŝis Gbeglo Koffi, komitatano por Togolando kaj la antaŭa gvidanto de la Afrika Oficejo de UEA. Li asertis, ke estas nur kvar afrikanoj en la kongreso, kaj el tiuj nur unu ricevis subvencion por sia partopreno.

- Ĉu ne estas rimedoj por venigi pliajn afrikanojn? Pasintjare oni promesis, ke oni venigos dek afrikanojn ĉi-jare.

Gbeglo Koffi restarigis ankaŭ la akuzon, kiun li en diversaj formoj ripetadis en la jaro 2006. Laŭ li, ĝenerala direktoro Osmo Buller en la jaro 2000 senrajte pruntedonis al la projekto Indiĝenaj Dialogoj 18.000 eŭrojn, kiuj neniam estis redonitaj.

Post la apero de la akuzo, la tiama estrarano de UEA pri financoj, Ans Bakker-ten Hagen, klarigis al la komitato, ke la prunto estis farita tute laŭregule, kun aprobo de prezidanto Kep Enderby kaj  estrarano pri financoj, Renato Corsetti. Ŝi ankaŭ atentigis, ke pri la prunto poste estis informita la estraro, en kiu Gbeglo Koffi mem anis.

La afero estas tiom pratempa, ke la nuna estrarano pri financoj Loes Demmendal ŝajne neniam aŭdis pri ĝi.

- Pri la prunto... mi ne bone kaptis la detalojn, se vi diros la nomon de la projekto, mi kontrolos, ŝi respondis al Gbeglo Koffi.

Gbeglo Koffi volis ankaŭ scii, kiam finiĝos la mandato de Osmo Buller kiel ĝenerala direktoro de UEA, kaj kiam UEA publikigos anoncon por serĉi novan ĝeneralan direktoron.

- La direktoro havas kontrakton gis la venonta jaro. Tiam la estraro rigardos, ĉu li volas daŭrigi, respondis Loes Demmendal.

Neniu estrarano povis memori, ke estus farita promeso pri venigo de dek afrikanoj al Roterdamo, sed Loes Demmendal atentigis, ke fakte kvar afrikanoj ricevis subvencion por partopreni la kongreson.

- Unu el tiuj kvar sukcesis maltrafi la aviadilon kaj tial ne povis veni, tiu persono simple venis tro malfrue al la flughaveno. Por venigo de afrikanoj ne estas mono en la buĝeto, oni devas ĝin aparte kolekti.

Hori Yasuo, la estrarano pri landa agado, bedaŭris la "malharmonion" en la afrika movado, sed ne konsentis pri la aserto de Gbeglo Koffi, ke la nova afrika oficejo de UEA ne funkcias.

- Tiu malharmonio en Afriko havas historieton, mi dum la jaroj esploras pri tio, kaj ankoraŭ mi ne povas trovi la solvon. Tamen mi provos kaj klopodos solvi iel tiujn problemojn, diris Hori Yasuo.

Probal Dasgupta opiniis, ke dividoj en la movado ne estas tia granda problemo kiel oni ofte asertas.

- Ni ofte forgesas, ke dum la plimulto de la jaroj kiam Esperanto vivis, la movado estis dividita inter burĝa kaj laborista movado, sed tio ne malhelpis la agadon. Ke estas du movadoj ne ĉiam estas granda katastrofo. Se vi havas tri asociojn en unu lando povas esti ankaŭ tri prezidantoj kaj tri sekretarioj. Multaj esperantistoj ŝatas postenojn... Kaj se oni volas poste reunuiĝi, oni reunuiĝas.

arkivita en: ,
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2008-07-22 17:04
Se mi observas kaj legas la diskutado sxajnas al mi, ke mi trovigxas en iu bazaro.Ofte homoj sentas bezonon diri ion egale kion, grave nur, ke li diris por poste rakonti mi parolis.Oni forgesas, ke estas multaj gravaj kaj urgxaj problemoj.Ili pripensu cxu ili volas progreson, solvon aux simple kvereladi.Tiucele estas diversaj retadresoj kie oni povas diskuti.Ni devas fiksi temojn kaj strikte diskuti por trovi novajn vojojn , novajn rimedojn kaj ne babili kiel"maljunaj virinacxoj".
jerrybs21
jerrybs21 diras:
2008-07-23 19:46
Saluton,

Mi informas al vi ke mi ricevis subvencion de UEA por partopreni la cxi jaran UK sed mi ne partoprenis gxin pro vizmanko. Do UEA klopodis sed ne eblis.
molnar
molnar diras:
2008-07-24 18:26
Traleginte la aperintajn artikolojn
molnar
molnar diras:
2008-07-24 21:13
Traleginte la aperintajn artikolojn,komentojn pri la okazintajxoj de UK ,mi kiel invitito,sed ne povinta partopreni la Konferencon pri Esperanto kaj Interlingvistiko en Universitatoj kaj Esplorinstitutoj,tuj antau la UK de Esperanto en Roterdamo,sxatus aldoni kelkajn rimarkojn por helpi laboron de la nuna kaj la sekvontaj kongresoj.
Kun antaue pripensita intenco mi faras tion,esperante,ke inter la legantaro troveblas multaj gejunuloj.

1.Sinteno en diskutoj.

Antau cxio mi rapidas aldoni,ke mi estimas cxies opinion,laboron,sed akceptas nur la argumentitajn eldirojn,raciajn taskosolvojn.Cxi tio ebligas al mi eviti la gxenadon,ofertadon de la aliuloj,ne intermiksante la diskuton kaj la superfluan kverelon,ecx pritaksi la aferojn kaj esprimi mian opinion pri iliaj valoroj au senvaloroj.

2.Gxeneralaj impresoj,notoj

Al mi sxajnas,ke la programoj okazas plejparte lauplane,cxiu programero meritas atenton,sed malgrau la konataj akiritaj rezultoj troveblas lau mi okulvideblaj malperfektagxoj.Por la racia opiniintersxangxo la diskutkondicxoj kaj la teknikaj instalajxoj estas -por tiel diri-nekompletaj.Mi pensas,ke cxi tio estas problemo,kaj kiel mi sentas ,kvazau estus elcxerpigxinta la pacienco de la cxeestantoj,kio montras,ke mankas la forto por la celorienta kunlaborado.Suficxas mencii nur la opinion de S-ro Stanislaw Rynduch,kiu skribis:"Ni devas fiksi temojn kaj strikte diskuti por trovi novajn vojojn,novajn rimedoj kaj ne babili kiel "maljunaj virinacxoj.",au tiun de S-ro Probal Dasgupto:"...malfacilas havi diskuton,kie cxiuj audas cxiujn..."

3.Favoraj kondicxoj al/por Esperanto

.Kiam Esperanto dum sia pli ol 12o-jaraekzisto pruvis siajn vivkapablon,taugecon por uzi,apliki gxin en terenoj de la scienco,arto,kulturo,ktp,
.Kiam gxiaj avantagxoj,propedeutikaj valoroj delonge estas evidentaj por farigxi cxies dua,do komuna lingvo,
.Kiam kreskas la nombro de la gxemelurboj,kaj la kontaktoj okazas esperantlingve,
.Kiam,ekzemple la kostoj de tradukado kaj interpretado en la EU-instancoj konsumas astronomiajn sumojn,do euromilionojn,ecx-miliardon(!),kiu devus esti uzataj por noblaj celoj de la homaro,
.Kiam UEA estas proponita por Nobel-premio -nur menciante nur kelkajn faktorojn- mi pensas,ke nla supraj en si mem estas konsiderindaj cirkonstancoj kaj suficxe da argumentoj kiel eble pli rapide solvi la urgxajn problemojn favore al Esperanto kaj la tuta homaro.

Pri tio mi trovis nenion. Lau mi cxi tio estas la plej cxefaj problemoj kaj solvi ilin,antauenigi la aferon estas la indaj farendajxoj.Al UK decas grandaj ,profunde pripensitaj celoj,efektivigeblaj taskoj ,kiujn atingi, plenumi la esperantistaro scipovas nur per sindona laboro.