Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Vikipedio populara en kleriga lundo

Vikipedio populara en kleriga lundo

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-03 18:07
La lunda antaŭtagmezo en la Roterdama UK estis dediĉita al la Kleriga Lundo, serio da malgrandaj seminarioj pri plej diversaj temoj, esperantaj kaj neesperantaj, pri organizado, informado, tradukado kaj kulturo ĝenerale. Same en lundo kunsidis membroj de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, kiu faris plian paŝon direkte al la oficiala registriĝo de la asocio en Litovio. Vespere okazis la tradicia kongresa balo.

La kunsido pri Vikipedio estis unu el la popularaj programeroj de la Kleriga lundo, rakontas Ziko van Dijk, unu el la aktivuloj kiuj prizorgis la eldonon de nova informa broŝureto pri Vikipedio.

- Estis kvindek sidlokoj por okdek homoj, do tridek ne povis eniri. Estis tre bedaŭrinde. Yves Nevelsteen klarigis al ni pri bazaj aferoj, ankaŭ iom da detaloj. Homoj havis multe da demandoj, multe da interesiĝo. Homoj demandis "ĉu mi vere rajtas ŝanĝi ion, aŭ kie mi devas ricevi permeson, ĉu mi devas havi pasporton de organizaĵo aŭ simile".

Tre populara estis ankaŭ la prelego de John Wells pri "la mirinda mondo de la parolsonoj", lunde posttagmeze.

Lunde posttagmeze okazis ankaŭ la membrokunveno de la restarigita Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA). La kunsidon ĉeestis 25 el la entute 66 membroj de la asocio, kaj kelkaj ordinaraj kongresanoj, kiuj ne havis voĉdonrajton. La kunveno post iom da diskuto principe aprobis la novan statuton de TEĴA, kiu ebligas la oficialan registriĝon de la asocio en Litovio. Estis rekonfirmita ankaŭ la konsisto de la estraro elektita dum la internacia ĵurnalista kongreso en Litovio en majo.

La kunvenon de TEĴA ĉeestis ankaŭ José Antonio Vergara, la estrarano de UEA pri faka kaj scienca agado. Li konstatis, ke la reaktiviĝanta TEĴA iras kontraŭ la ĝenerala tendenco de la stagnantaj fakaj asocioj de UEA, kaj petis la estraranojn de TEĴA helpi pri la vigligo de aliaj fakaj asocioj.

- Mi petas la estraranojn partopreni la kunsidon pri scienca kaj faka agado, ĉar mi volas, ke vi kontaĝu la aliajn. Do, mi petas vin iri al tiu kunsido, kaj kiel eble plej multe influi kaj rakonti pri la spertoj, precipe pri tio, kiel eblis trovi tiom da ŝtata subteno, li diris, aludante al la sukcesa ĵurnalista kongreso okazinta en Vilno.

Dum lundo okazis ankaŭ Cseh-kurso kaj paroligaj lecionoj, prelego pri la nederlanda eduksistemo, pluiris la ekspresa kurso pri la nederlanda lingvo, kaj granda kunsido rigardis al la perspektivoj de la centjariĝanta Universala Esperanto-Asocio.

La lunda vespero laŭ la tradicio estis dediĉita al bankedo kaj al la kongresa balo.

La vetero en Roterdamo en lundo estis tre pluva kaj venta.

arkivita en: ,