Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Corsetti elektos la sekvan prezidanton de UEA

Corsetti elektos la sekvan prezidanton de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-20 22:31
La solena inaŭguro de la jubilea Universala Kongreso en Roterdamo okazos dimanĉe matene, sed jam en sabato en Roterdamo kunsidis la estraro kaj komitato de UEA. La komitato interalie decidis pri la konsisto de la elekta komisiono. Plej grandan subtenon de la komitato ricevis Renato Corsetti, la antaŭa prezidanto de UEA. Li do nun eniros la elektan komisionon, kiu preparos la elekton de la sekva estraro kaj prezidanto de UEA. Ĉeestis la komitatan kunsidon ankaŭ Gbeglo Koffi, kiu en majo estis malaprobita kiel ĉefdelegito por Togolando pro longdaŭra konflikto kun la gvidorganoj de UEA. Gbeglo Koffi kritikis la agadraporton de la asocio kaj kiel sola komitatano voĉdonis kontraŭ ĝia aprobo.

Laŭ la lastaj informoj publikigitaj de UEA, al la 93-a Universala Kongreso en Roterdamo aliĝis 1.766 personoj el 73 landoj. Sur la unua loko estis Francio kun 212 aliĝintoj, sur dua Germanio kun 163 aliĝintoj, kaj sur la tria Nederlando kun 158 aliĝintoj. La plej granda grupo el ekster Eŭropo venos el Japanio - 127 kongresanoj el Japanio anticipe aliĝis. La precizaj ciferoj kompreneble ankoraŭ mankas, ĉar oni akceptas aliĝojn eĉ en la lasta tago de la kongreso.

La kongreso okazas en la negoca centro kaj borso, WTC, ĉe la Borsa placo en la centro de Roterdamo. La impona ejo kun alto de 93 metroj malfermis siajn pordojn al la kongresanoj en pluva vetero sabate tagmeze, kaj je la 14-a horo ekfunkciis ankaŭ la kongresa libroservo. Ĝis la vespero la pluvo pasis, kaj montriĝis la suno.

La unua oficiala programero estis preparkunsido pri la kongresa temo, sed tiu kunsido estis fermita por la ĝenerala publiko, samkiel la estrara kunsido de UEA, okazinta antaŭ la kunsido de la komitato, la plej alta decida organo de UEA. La komitatan kunsidon partoprenis iom pli ol 50 komitatanoj kaj ĝin observis proksimume 20 ordinaraj kongresanoj.

La ĉefa tasko de la komitato en la unua kunsido estis starigi novan elektan komisionon, kiu ekpreparu la elekton de la sekva estraro kaj prezidanto de la asocio. La nuna estraro kaj aliaj funkciuloj de UEA estis elektitaj en Jokohamo antaŭ unu jaro. Laŭ la regularo de UEA la elekta komisiono estas elektita kun unujara ŝoviĝo, por ke ĝia mandatperiodo ne koincidu kun tiu de la aliaj funkciuloj.

La nuna elekta komisiono ne faris proponon pri la konsisto de la nova komisiono, kaj tial la elekto okazis nekutime spontane. Kelkaj el la ĉeestantaj komitatanoj estis proponataj kiel kandidatoj. La plej multaj proponitoj akceptis, tamen ne Ulrich Lins.

Poste okazis fermita voĉdono inter kvin kandidatoj. La novan elektokomisionon eniris Renato Corsetti, la antaŭa prezidanto de UEA kaj nuna prezidanto de Itala Esperanto-Asocio (44 voĉoj el 50),  Lucy Harmon, estrarano de Esperanto-USA (34 voĉoj) kaj Ileana Schröder, la prezidanto de Dana Esperanto-Asocio (34 voĉoj).

Kandidatis sed ne estis elektitaj du personoj. La antaŭa multjara estrarano de UEA kaj ano de la elekta komisiono, Michela Lipari ricevis 17 voĉojn. 12 voĉojn ricevis Erin Vodevoz, komitatano de UEA el Israelo.

Ĉeestis la komitatan kunsidon
ankaŭ Gbeglo Koffi, komitatano A por Togolando. En majo la estraro de UEA malaprobis lin kiel ĉefdelegiton por Togolando, ĉar li de pluraj jaroj konfliktas kun la gvidorganoj de la asocio, kaj ĉar ekzistas financa konflikto inter li kaj la asocio. En la komitata kunsido li siavice forte kritikis detalojn en la afrika agado de UEA, kaj kiel la sola komitatano voĉdonis kontraŭ la akcepto de la agadraporto kaj financaj dokumentoj de la pasinta jaro.

Gbeglo Koffi ne povis en la komitato levi la demandojn, pri kiuj temas lia persona konflikto kun UEA, ĉar la diskuto temis pri la pasinta agad-jaro, kaj la konflikto baziĝas sur okazaĵoj en pli fruaj jaroj. Anstataŭe lia kritiko temis interalie pri la laboro de la nova Afrika Oficejo de UEA, pri kiu la agadraporto laŭ li ne sufiĉe detale rakontas. Li demandis ankaŭ, kial en la sekcio "Afrika agado" ne estas skribitaj la nomoj de la dungitoj en la Afrika Oficejo. Poste atenta komitatano ja trovis la koncernajn nomojn en la sekcio "Administrado kaj oficejoj".

Sabate vespere en la halo de la kongresejo komenciĝis la movada foiro, dum kiu diversaj esperantaj organizaĵoj prezentas sian agadon al la kongresanoj.

arkivita en: ,