Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Ĵomart kaj Nataŝa spitis la fajrobrigadon

Ĵomart kaj Nataŝa spitis la fajrobrigadon

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-03 18:12
Jam preskaŭ tuta nova generacio kreskis kun la etosaj melodiaj baladoj de Ĵomart kaj Nataŝa, kaj eĉ la Roterdama fajrobrigado ne sukcesis estingi la entuziasmon de la publiko dum la marda koncerto en la Universala Kongreso. Spite diversajn teknikajn kaj organizajn problemojn, Ĵomart, Nataŝa kaj ilia dekdujara filino Carina sukcesis krei intiman etoson kaj entuziasmigi la milkapan pubikon ankaŭ en la enorma salono Hodler.

La koncerto de Ĵomart, Nataŝa kaj Carina devis komenciĝi je la 19-a horo, kaj jam longe antaŭ la anoncita horo la publiko plenigis la 800-lokan salonon Hodler, kie restis nur malmultaj liberaj lokoj rande de la salono. Ŝajne pro tio ke diversaj programeroj lastminute estis movitaj al novaj ejoj, la salono tamen ne estis ĝustatempe preparita por la artistoj, kaj la publiko povis unue spekti la son-kontrolon de Jomo, koncertonta pli malfrue en la sama vespero.

Kvaronhoron post la anoncita tempo Ĵomart, Nataŝa kaj Carina fine rajtis elriri sur la scenejon. Kiam la publiko iom post iom silentiĝis, Ĵomart klarigis, ke silento ankoraŭ ne estas bezonata, ĉar ili nur nun povas komenci sian sonprovadon. Dum la teknikistoj klopodis funkciigi la sonon en kontentiga maniero, Ĵomart kaj Nataŝa provkantis en la rusa, babilis kun la teknikistoj en la angla kaj faris mansignojn al la kontrolbudo en la alia fino de la salono.

Post dekminuta umado kaj alporto de aparta mikrofono por la gitaro de Ĵomart la sono finfine estis kontentiga, kaj la koncerto povis komenciĝi. Kiam Nataŝa demandis la publikon, kiuj jam antaŭe ĉeestis ilian koncerton, ŝajne pli ol duono el la ĉeestantoj levis la manon.

- Hieraŭ ni faris koncerton en junulara ejo, en intima etoso, tute akustike, sen dratoj. Ni vere volus ĉiam kanti tiel, sed eĉ se ni estas ĉi tiel multaj, ni provu imagi, ke ni ĉiuj sidas ĉi tie tute proksime, diris Ĵomart.

Jam pli ol dudek jarojn Ĵomart kaj Nataŝa kantas kune, kaj la programo de la koncerto iĝis kronologia trarigardo pri la evoluo de iliaj baladoj, ekde Somera mondo, de la samnoma vinila disko, registrita en soveta Kazaĥio en 1989, ĝis Valso por amikoj, dediĉita al la novaj amikoj en Svedio, kaj Naskiĝtago, kiun la nun 12-jara Carina brile prezentis per sia mirinde pura voĉo.

Laŭ la esperantista kutimo, verdaj fotemuloj fulmadis, rampis, grimpis kaj marŝis tien reen antaŭ la scenejo, sed eĉ ili ne sukcesis detrui la kore bonvenigan etoson, kiu aŭdiĝis en la ĉiam fortiĝantaj aplaŭdoj post ĉiu kanto.

Ne sukcesis detrui la etoson eĉ la reprezentanto de la Loka Kongresa Komitato, kiu proksime al la fino de la prezentado grimpis sur la scenejon, unue flustris ion en la orelon de Nataŝa, kaj poste montriĝis tutvizaĝe sur la granda ekrano, kiam ŝi kliniĝis al la mikrofono de Nataŝa por anonci ion gravan.

- Estas tro da homoj en la salono, la fajrobrigado ne permesas tion, do ni devas fini la koncerton kaj provi solvi la aferon iel. Mi petas ke vi nun kantu la lastan kanton.

El la publiko oni kriis, ke ja estas liberaj lokoj en la salono, sed la problemo ŝajne estis, ke kelkaj senpacienculoj, longe atendinte la komenciĝon de la sekva, malfruiĝinta koncerto, fine enpuŝiĝis tra la pordoj kaj stariĝis ĉe la muroj.

Ĵomart kaj Nataŝa kantis la lastan kanton kaj la publiko aplaŭdegis. Poste Ĵomart rakontis, ke la koncerto en la universala kongreso ĉiam estas la pinta okazaĵo de la jaro por la familio.

Kaj poste li kaj Nataŝa spitis la maltrankvilan fajrobrigadon, kantante ankoraŭ unu kanton, belegan baladon dediĉitan al Carina. La publiko eksplodis en aplaŭdoj, kaj la ĵus minace severa ano de LKK portis florbukedon al Ĵomart, Nataŝa kaj Carina.

Spite la diversajn malhelpojn, la etoso restis brile amika dum la tuta koncerto - evidente la koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa estas pinta okazaĵo de la jaro ankaŭ por ilia publiko. Sed eĉ se la amika rondo de Ĵomart kaj Nataŝa ŝajnas nedetruebla, oni povas esperi, ke en venontaj kongresoj la aranĝantoj iom pli pozitive kontribuos al la etoso.

Kelkaj filmetoj de la koncerto videblas en Ipernity.

arkivita en: ,
mbavant
mbavant diras:
2008-07-26 20:42
La vorto "enorma", aperanta en la enkonduko por kvalifiki salonon Hodler, surprizis min. Multaj problemoj de tiu ĉi kongreso fontas ĝuste el la tro modestaj dimensioj de tiu salono, el la nesufiĉe alta kaj larĝa estrado. La unuan fojon en dek tri jaroj da kongresaneco mi aŭdis tiom da krioj de homoj, kiuj prave manifestis sian nekontenton pri diversaj aferoj. La redakcio iom distance raportas la incidentojn de tiu koncerto, sed estus plena artikolo por fari pri la temo, verŝajne tro tikla ankoraŭ.
redakcio
redakcio diras:
2008-07-26 21:35
Ĉu la redakcio raportas distance? Mi ĉiukaze sidis en la unua vico, maldekstre. La salono ja estas enorma por koncerto. Ĝi ne eble ne estas enorma por solena inaŭguro aŭ fermo, kiam ĝi ekhavas la nomon "Zamenhof", kaj la duono de la ĉeestantoj devas sidi en alia loko. Sed ne pri tio temas la artikolo.

Kalle Kniivilä
redaktoro de
Libera Folio
mbavant
mbavant diras:
2008-07-26 22:11
Ne pri tio temas la artikolo efektive, kaj mia komento estis sufloro, ke vi eventuale traktu la temon (se tio eblas kaj indas) en alia artikolo. Mi pardonpetas pro la adverbo "distance", ĉar, relegante ĝin, mi nun vidas en la lasta frazo de la artikolo, ke mi versxajne devintus skribi "pasie" :-)