Internan ideon por tutmondistoj!

Influa intelektulo franca/usona, Guy Sorman (1944), verkisto kaj publicisto favora al klasika liberalismo, ĵus legis la pri-Esperantan libron ”Bridge of Words” de Esther Schor, kaj publikigis interesajn pensojn en sia blogo. Preter etaj eraroj pri faktoj, frapas lia favora sinteno al la interna ideo, kiu laŭ li portas aktualegan mesaĝon al la nuna mondo.

La jena artikolo de Guy Sorman aperis en la franca fine de novembro. Aperis ankaŭ hispanlingva versio. Kun permeso de la aŭtoro Libera Folio publikigas la tekston en Esperanto.

Guy Sorman. Foto: Mariusz Kubik
Guy Sorman. Foto: Mariusz Kubik.

“Saluton”!(1) Saluton en Esperanto, lingvo universala. Ĉu vi ne parolas Esperanton? En la jaroj 1960-aj, en Pariza antaŭurbo, kie mi prepariĝis al la abiturienta ekzameno, simile al multaj samgeneracianoj mi sekvis kursojn pri Esperanto, aldone al la angla, la germana por la pli talentaj, kaj la hispana por la malpli talentaj. Stranga hierarkio de tiu tempo. La plej bonaj lernis Esperanton, kiu estas samtempe lingvo kaj universala projekto: postmilite, Eŭropa Unio kaj tutmondiĝo igis revi.

Ĉi tiu sinkinta epizodo resurfaciĝis ĉe mi dank’ al libro de Esther Schor, usona esperantistino (Bridge of Words, Novjorko), kaj ankaŭ pro la spertebla elreviĝo pri tutmondiĝo. Se ni konsideras historion je longa daŭro, ni vidas ke la homaro ĉiam hezitas inter la revo de unueco kaj identeca enfermiĝo, ekde Babelturo, kiu disigis la gentojn. En la jaroj 1870-aj, Babelo hantis la junan Lazaron Zamenhof, studenton el Bjalistoko, urbo nuntempe en Pollando. Tie Zamenhof parolis ruse kun la instancoj, pole surstrate, germane en la lernejo, jide en la familio. Li observis kiom da streĉoj ekestas pro la manko de komuna interpopola lingvo: liaj spertoj Bjalistokaj validis por la tuta mondo. Zamenhof tiam ekhavis la ambicion ne anstataŭigi la ekzistantajn lingvojn, sed proponi duan lingvon universalan, kiu utilu por komerco kaj scienco. Ĉar tiu lingvo ne ekzistis, li ĝin kreis: li nomis ĝin Linguo internacie, lingvo internacia. Sian vortaron, kiu aperis en 1887 en Varsovio, li subskribis per plumnomo, Doktoro Esperanto. Liaj sekvantoj fulme disvastiĝis en Mezeŭropo, en Francio iĝonta la centro de la nova lingvo, en Hispanio, Brazilo, Usono, sed ankaŭ en Ĉinio kaj Japanio: ili donis al la nova lingvo la nomon Esperanto.

Kiel iu kuraĝas krei lingvon? Zamenhof havis simplan metodon por plifaciligi la lernadon: li taksis ke por regado de Esperanto necesas tri monatoj. En mia kazo tio montriĝis optimisma, ĉar mi lerrnis malmulton kaj ĉion forgesis. La vorttrezoro de Zamenhof proponas naŭcent radikojn el latinidaj lingvoj, kiuj deklinaciiĝas laŭ slava gramatiko. Post alproprigo de tiuj iloj, la esperantistoj estas bonvenaj evoluigi la lingvon kaj enkonduki la necesajn neologismojn. Komputilo, kiu ne ekzistis en la tempo de Zamenhof, nun nomiĝas komputilo. Esther Schor memorigas ke la utopio de Zamenhof, lia Malbabelo, ne estis soleca iniciato. En 1879, en Germanio, katolika pastro, Johann Martin Schleyer, inventis Volapukon pro simila celado. Francoj de mia generacio memoros vortatakon de generalo de Gaulle kontraŭ la „integrado” de Eŭropo. Televide, la 15an de majo 1962, li diris: „Danto, Goeto, Chateaubriand apartenas al la tuta Eŭropo per tio ke ili estis italo, germano kaj franco. Ili ne utilus al Eŭropo se ili estus pensintaj, verkintaj en iu Esperanto aŭ Volapuko!”(2)

De Gaulle apartenis al generacio kiu komprenis Esperanton kaj Volapukon troige kiel „minacojn”; Zamenhof ja proponis nur duan lingvon. Ĉi tiu dua lingvo fariĝis la angla, kio malesperigas la esperantistojn. Ne ĉar ili malŝatus la anglan, sed ĉar Esperanto estas neŭtrala lingvo, kiu privilegias neniun nacion. Tiun neŭtralecon oni sufiĉe bone komprenis por ke en 1922, en Ĝenevo, la Ligo de Nacioj pripensu alpreni Esperanton kiel laborlingvon; la franca delegacio kontraŭis, timante ke Esperanto malutilus al la supozata universaleco de la franca lingvo. En la sama epoko ankaŭ la estroj de la nova Sovetio konsideris alpreni Esperanton kiel komunan lingvon de la imperio – ĝis Stalino decidis ke tiu estos la rusa kaj ekstermis esperantistojn. Nu, hodiaŭ la franca lingvo ne estas universala, kaj Esperanto ne mortis.

Al la demando “Kiom da homoj parolas Esperanton”?, esperantistoj respondas Sufîĉe (3), sufiĉe por ke la lingvo restu viva. Probable inter unu kaj du milionoj tutmonde, kaj daŭre pli dank’ al Interreto, kiu plifaciligas la lernadon. Interreto krome ebligas al esperantistoj komuniki inter si; la reto iĝis anstataŭa nacio por ĉi tiuj sennaciaj parolantoj. Manke de teritorio, la esperantistoj havas flagon, kvinpintan verdan stelon sur blanka fono. Kaj ĉiujare ili kuniĝas en Kongreso kie nur Esperanto estas parolata, ekde la unua en Bulonjo-sur-Maro en 1905. Ke Esperanto vivas plu, tio okazas ĉar, trans la lingvo mem, ĝi esprimas esperon kiun Zamenhof nomis la interna ideo (4). Ĉi tiun universalan kredon li pruntis de rabeno Hilel (1. jc. antaŭ nia epoko), por kiu ĉiuj religioj estis resumeblaj en unu frazo: “Traktu ĉiujn tiel, kiel vi ŝatus esti traktata.”

Kara leganto, ne temas pri insista invito fariĝi esperantisto, nek pri persona kredo je elaĉeto fare de Zamenhof kaj Hilel. Sed ja ŝajnas al mi ke la fido de Zamenhof je la meritoj de interŝanĝo lingva, komerca, scienca, kultura, estas sendifekta valoro, kiun oni devus revigligi. La nuntempa rekresko de identec-ideologioj kaj abruptaj naciismoj sekvas parte el la nekapablo de “tutmondistoj” formuli sian projekton per vortumo spirita. La porantoj de la “fermita socio”, la nov-tribistoj, posedas sian internan ideon, bazitan sur etna koncepto de identeco. Kontraste, la tutmondistoj aperas materiismaj kaj mutaj. Mankas al ili la interna ideo.

Tradukis el la franca István Ertl

Notoj:

1. Esperantlingve en la originalo.

2. „Dante, Goethe, Chateaubriand appartiennent à toute l’Europe dans la mesure où ils étaient respectivement et éminemment italien, allemand et français. Ils n’auraient pas beaucoup servi l’Europe s’ils avaient été des apatrides et s’ils avaient pensé, écrit en quelque esperanto ou volapük intégrés.” (Danto, Goeto, Chateaubriand apartenas al la tuta Eŭropo per tio ke ili estis respektive kaj elstare italo, germano kaj franco. Ili ne multe utilus al Eŭropo se ili estus estintaj sennaciuloj kaj se ili estus pensintaj, verkintaj en iu Esperanto aŭ Volapuko integritaj.” – La vorto integritaj aperas pro la komparo inter Eŭropo integrita kaj ties apartaj nacioj. (La tradukinto.)

3. Esperantlingve en la originalo.

4. Esperantlingve en la originalo.