Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / iafantomo

iafantomo

de Ian Fantom Laste modifita: 2013-03-20 17:49
Artikoloj de Ian Fantom
Corsetti: EU-leĝaro estu komprenebla al ĉiuj de Ian Fantom — Laste modifita: 2007-07-20 14:54
Prezidanto de UEA prikomentas la malkaŝon, ke la proponata EU-traktato estis farita por esti nekomprenebla. Esperanta versio de gazetara bulteno elsendita al britaj ĵurnalistoj de la ĵus revivigita 'Esperanto Lobby'.
Barlastono sub minaco de fermiĝo de Ian Fantom — Laste modifita: 2007-11-22 22:43
La kolegio Wedgwood Memorial College en Barlaston, Britio, kie okazis Esperanto-kursoj dum jardekoj, kaj sur kies tereno nun troviĝas Esperanto-Domo, kun la esperanta Biblioteko Butler kaj la oficejo de la landa Esperanto-asocio, estas sub minaco de fermiĝo.
Ĉu Silfer kaptis Brition? de Ian Fantom — Laste modifita: 2008-05-20 14:23
Eksa jura konsilisto de Esperanto-Asocio de Britio publikigis en la Interreto korespondaĵon kun ties prezidanto, en kiu la juristo deklaris, ke li sentas, ke la asocio “forlasis la Esperanto-movadon”.
Britoj kaŝe diskutis pri raŭmismigo de Ian Fantom — Laste modifita: 2008-05-24 23:49
En interna raporto de Esperanto-Asocio de Britio de 2001 evidentiĝas kiel la dungita Direktoro estis influa en la moviĝo de la asocio en la direkton de raŭmismo, sen la scio de la membroj. En la raporto estas ankaŭ asertite, ke la asocio "ne plu estas membra organizaĵo en la kutima senco".
Wells: Kelso supozata morta de Ian Fantom — Laste modifita: 2011-03-31 13:29
Laŭ la prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio, ilia sekretario, David Kelso, kiu malaperis en novembro 2010 en la montaro de Kalabrio en suda Italio [1], devas esti supozata morta.
Wells reelektiĝis post subpremo de la opozicio de Ian Fantom — Laste modifita: 2011-04-12 11:08
Profesoro John Wells reelektiĝis kiel Prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio la dekan de aprilo, malgraŭ publikigo en ilia gazeto EAB Update de polemika financa ĉarto, subpremita dum pli ol kvin jaroj. Kiel rivala kandidato mi estis rifuzita la rajton alparoli la membrojn por klarigi la situacion.
Mark Kennedy de Ian Fantom — Laste modifita: 2013-03-20 18:09
kaŝa policano Mark Kennedy
Lynn Watson de Ian Fantom — Laste modifita: 2013-03-20 18:15
kaŝa policano Lynn Watson
Brian Haw de Ian Fantom — Laste modifita: 2013-03-20 18:19
Protestanto Brian Haw en polic-kameono antaŭ ol esti torturita.
Sabotado de Ian Fantom — Laste modifita: 2013-03-22 13:56
La propono bojkoti du internaciajn Esperanto-aranĝojn kiuj baldaŭ okazos en Israelo estas parto de pli ĝenerala bojkotado de Israelo pro la mistraktado de homoj en la palestinaj teritorioj, kaj aparte en Gazo. En tiu kunteksto ĝi estas komprenebla. Tamen en la eksterordinara lastatempa furoro en La Libera Folio evidentiĝas io aldona al tio, io aparte malbonaŭgura, kiu devas pensigi pri la motivoj de iuj el la disputantoj.
Arĥitektoj uzas Esperanton de Ian Fantom — Laste modifita: 2014-06-06 19:20
Grupo de Arĥitektoj kaj Inĝenieroj bazita en Usono publikigis por la unua fojo unu el siaj videoj kun Esperantaj subtitoloj.
Britaj parlamentanoj lobias por lerneja lingvolernado de Ian Fantom — Laste modifita: 2014-07-15 10:00
Parlamenta grupo por la instigo de lingvolernado en la britaj lernejoj publikigis Manifeston por Lingvoj, cele al lobiado por la venontjara nacia parlamenta balotado. La grupo All-Party Parliamentary Group on Modern Languages (Ĉiu-Partia Parlamenta Grupo pri Modernaj Lingvoj) gvidas vokon al ĉiuj politikaj partioj por subteni Kadron por Nacia Rebonigo de Lingvolernado en iliaj manifestoj por la nacia baloto de 2015.
Belaj vortoj, sed …. de Ian Fantom — Laste modifita: 2016-01-17 21:00
Ĉu la Esperantistoj laboras por paca mondo?
Propono de Kongresa Rezolucio de la cent-unua Universala Kongreso de Esperanto en Nitro, 2016 de Ian Fantom — Laste modifita: 2016-07-23 17:07
Proponita al la Estraro de Universala Esperanto-Asocio de Ian Fantom, 2016-07-22