Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / iafantomo / Barlastono sub minaco de fermiĝo

Barlastono sub minaco de fermiĝo

de Ian Fantom Laste modifita: 2007-11-22 22:43
La kolegio Wedgwood Memorial College en Barlaston, Britio, kie okazis Esperanto-kursoj dum jardekoj, kaj sur kies tereno nun troviĝas Esperanto-Domo, kun la esperanta Biblioteko Butler kaj la oficejo de la landa Esperanto-asocio, estas sub minaco de fermiĝo.
Barlastono sub minaco de fermiĝo

Malfermo de Esperanto-Domo 2002

La Amikoj de WMC nun petas al siaj membroj kaj al aliaj skribi proteste. Oni opinias, ke la motivo por la fermiĝo estas forvendi la kolegion, je profito de la loka magistrato.

Tiu situacio metas grandan demandosignon super la tutnovan Esperanto-Domon, kiu devintus esti la centro de esperanta agado en Britio dum periodo de 99-jara kontrakto.

Estis jam dum jaroj parolo pri financaj malfaciloj de tiaj kolegioj, kaj estis eĉ kontraŭstaroj pri la relokiĝo ene de la Estraro de Esperanto-Asocio de Britio, surbaze de la necerteco pri la estonteco de la kolegio dum tiom longa periodo.

Tamen la nova kolegiestro, Jill Ward, streĉe prilaboris evoluigon de la kolegio. La kolegio ne estas subvenciata de la loka magistrato. Cetere, neta enspezo de £25 000 estis antaŭvidita por la nuna jaro. La Amikoj de WMC sugestas, ke la motivo por premi por la vendo de la bieno povus esti kapitala enspezo por la magistrato de Stoke-On-Trent.

Vicprezidanto de Amikoj de WMC, Chris Ward, skribis: “Laŭ nia kompreno, la magistrato de Stoke-on-Trent konsideris la bienon (senkonsidere de ĝia kontribuo al Dumviva Lernado, aŭ pli vasta konsultado), kaj petas konsenton de la graflanda magistrato de Staffordshire fermi la Kolegion. La graflanda magistrato mem pristudas la aferon, kaj laŭ nia kompreno tio inkluzivos studon de la edukaj konsideroj, kaj ni esperas kontribui al tiu procedo en la tuja estonteco.” [traduko]

Se la britaj esperantistoj perdos Esperanto-Domon, tiu estos la kvara domo perdita depost la dua mondmilito. Libera Folio jam publikigis artikolon de John Rapley pri la unua perdita domo. Poste, en la sepdekaj jaroj britaj esperantistoj kolektis monon por aĉeti hotelon en Morcambe Bay, en nordokcidenta Anglio. Tamen kiam oni alkonstruis al la domo, aperis fendoj, kaj fine la tutan domon oni perdis en misteraj cirkonstancoj. En 1994 la landa asocio deklaris financan krizon, kaj asertis, ke necesos post kelkaj jaroj vendi sian butikon en Londono. Ilia sekretario, Will Green, pridemandis tion, kaj la postan jaron eksiĝis, plendante private pri obstaklado kaj kaŝado. Publike, li diris nur, ke necesas elspezi por gajni pli da membroj.

Rezolucio estis metita antaŭ jarkunvenon al la estraro por ebligi al ĝi vendi la domon se ĝi konsideras ke necesas tion fari. La domon ili vendis en 1999, ŝajne sen ajna konsidero de tio, kien la asocio translokiĝu. Skeletan servon de Ipswich ili provizis dum tri jaroj, dum kiu tempo okazis negocoj por relokiĝi al la tereno de la kolegio Wedgwood Memorial College en Barlastono. La demandon pri translokiĝo al Barlastono kaj konstruo de nova domo oni ne metis al la membraro.

Kiam la estraranoj voĉdonis, temis pri 17-paĝa kontrakto, en kiu la asocio konstruas la domon, sed pagas lupagon por la grundo sur kiu ĝi staras. Ofte okazas en Britio, ke iu posedas domon, sed havas 99-jaran kontrakton por lupreni la grundon.

Konsiderindajn dubojn pri la kontrakto esprimis du estraranoj. Grazyna Mitchener skribis: “En mia propra menso kaj konscienco, mi devas voĉdoni kontraŭ la lukontrakton [por la grundo] pro tri kialoj: mi ne pensas ke ĝi estas bona valoro por la mono; mi verŝajne voĉdonus por la translokiĝo al Barlastono kondiĉe ke ĝi temus pri aĉetkontrakto [por la grundo]. Mi forte kredas, ke bona rilato kun la Kolegio estas tre grava, kaj EAB profitos de tio dum Derek [la kolegiestro] estas tie, sed la lukontrakto estas por 99 jaroj, kaj tio laŭ mia opinio ne garantias ke ni estos tie bonvenaj eĉ post 10-20 jaroj. La lukontrakto estas tiom komplika kiom la jura lingvaĵo en kiu ĝi estas skribita. Malgraŭ la konsiderindaj penoj de Bill, Derek kaj aliaj komitatanoj por kovri ĉiujn scenarojn, mi ne opinias ke eblas antaŭvidi ĉion, speciale post 99 aŭ pli da jaroj en tiom nekutima kontrakto.” [traduko]

Skribis Eric Walker: “Mi ne opinias, ke aĉeto de terlua propraĵo kiam oni povas elspezi por aĉeti kun la terpeco estas bona financa strategio. ... La argumentoj uzitaj de niaj ĉefaj proponantoj de la translokiĝo al WMC estas, ke ĝi ‘batstartos’ EAB por moviĝi antaŭen. Mi havas seriozegajn dubojn, ke ajna antaŭeniro rezultos el la tiea situo de la oficejo.” [traduko]

La fina jura interkonsento tamen estis pli ol naŭdek paĝojn longa, kaj konsistis el du kontraktoj, unu por la aĉeto kaj unu por la bonteno de la domo. Ne estis registrita en la protokoloj voĉdonado pri tiuj kontraktoj. Dum disputo inter la asocio kaj la kolegio en 2005, al unu estrarano estis rifuzita ekzemplero de la kontrakto, malgraŭ tio, ke ĉiuj estraranoj havis juran respondecon subteni la kontrakton.

Antaŭ la vendo de la londona domo, la estro de la kolegio lernis Esperanton kaj eniris la Estraron de Esperanto-Asocio de Britio. Li estis do samtempe en ambaŭ kampoj de la negocoj, kaj la protokoloj indikas tute klare ke li estis la ĉefa instiganto de la translokiĝo al Barlastono, eĉ post kiam la Relokiga Komisiono jam rekomendis kontraŭ tio. La membroj estis malbone informitaj pri tio kio okazas malantaŭ la kulisoj. En 2001 eksa sekretario Will Green skribis: “NOTU: NUR LA OFICEJO ESTOS LA PRIVATA REGIONO DE EAB // GRANDA ĈAMBRO (konstruota je kosto de EAB) estos dividita kun la kolegio: kiam ili havos klasojn estos nenia aliro al EAB. // Bretoj je kosto de EAB. // Supre 3 dormoĉambroj por uzo de la kolegio: se la kolegio ne uzas ilin. Manĝigo de la kolegio je normalaj prezoj. Konstruita je kosto de EAB ... Mi opinias, ke EAB estas trompita.” [traduko]

Vidinte tiun memorandon, John Rapley, kiu ĉeestis la malferman ceremonion en 2002, skribis: “Pri Esperanto House [Esperanto-Domo] ni cent-procente konsentas kun la rimarko [de Will Green] ‘I think that EAB has been conned’ [Mi opinias, ke EAB estas trompita]. Mi nomus ĝin skandalo, por kiu ŝajne kulpas, mi bedaŭras diri, Derek Tatton, kiun mi delonge multe admiris. Sed kiu alia estus povinta ellabori tian aranĝon, per kiu EAB pagu ĉion kaj ĉe la fino ricevu nur unu oficejeton kaj kelkajn efemerajn rajtojn laŭ la bontrovo de la kolegio?”

Vidinte financan analizon de la asocio por la periodo de la supozata financa krizo (1994-1999), John Rapley skribis, “Kiu financa krizo?” kaj “Se vi estas paranoja, nomu min kunpaciento”.

La demandon, kiu fakte posedas Esperanto-Domon, oni povus respondi nur per studo de la juraj dokumentoj, sed la kompreno nun estas, ke la domon konstruis kaj pripagis Esperanto-Asocio de Britio, sed ke ĝin posedas la kolegio. La kolegion ŝajne posedas la loka magistrato de Stoke-on-Trent, kiu nun volas fermi la kolegion kaj vendi la kolegian bienon. Tamen Stoke-on-Trent bezonas permeson de la regiona magistrato de la graflando Staffordshire.

Nun la magistrato de Staffordshire priesploras la aferon, kaj parton de tiu studo ĝi jam subkontraktis al konsila firmao kiu nun studas la edukan valoron de la kolegio. Esperantistoj plej bone skribu, angle, al la gvidanto de la magistrato de Staffordshire, John Taylor, Staffordshire County Council, St Chad’s Place, Stafford, ST16 2LR (www.staffordshire.gov.uk/yourcouncil/blog/).

edmundo
edmundo diras:
2007-11-22 12:20
Ne eblas disputi kun la cititaj mortintoj (Will Green kaj John Rapley), sed laŭ mia memoro "la supozata financa krizo (1994-1999)" estis reala: en Londono EAB perdadis monon rapidege, kaj la domo disfalis pro manko de riparoj. EAB evitis bankroton pro kelkaj testamentaĵoj, sed en la daŭro kiu volas donaci monon al organizaĵo, kiu faras nenion krom perdadi monon?

Estus bone, se iu verkus ion pri la lastatempa historio de EAB, se estus iu, kiu volus elspuri la veron per dokumentitaj fakoj kaj ne nur ataki homojn per elektitaj citaĵoj kaj onidiroj.

Tamen, ĉu ĉi tiu temo interesas iun ekster Britio? Mi dubas.
pistike65
pistike65 diras:
2007-11-22 20:06
"Tamen, ĉu ĉi tiu temo interesas iun ekster Britio? Mi dubas"
Jes, pli ol unu leganton, mi pensas. Diversaj landaj movadoj luktas kun similaj problemoj: pensu ni pri la vegetado kaj revigligxo de Greziljono; pri la Civita kaperado de KCE, ks.
Amike
Istvan Ertl
Sebastiano
Sebastiano diras:
2007-11-24 12:03
Jes, tiu temo interesas iun ekster Britujo. Almenaŭ min.

Mi ja kredas, ĝenerale, ke landaj asocioj povas lerni el spertoj akiritaj aliloke. Kiam en nia landa asocio de Berlino (ELB) ekestis diskutoj pri akiro de propra oficejo/propra domo, estis multaj opinioj, sed neniuj scioj. Intertempe la landa asocio havas du domojn je dispono (tamen posedas neniun el ili).
BertSchumann
BertSchumann diras:
2008-03-16 15:24
Ĝis nun la koncernataj personoj ne neis la prezentitajn faktojn. Tio povas signifi, ke la faktoj estas veraj.
Bedaŭrinde tiaj problemoj povas okazi en ĉiuj asocioj, kiam la estraro ne bone kunlaboras aŭ enhavas homon malhonestan.
Mi mem scias pri gravaj problemoj el 2 asocioj el 2 landoj, tial interesas min kio okazis en Britujo kaj kiel oni provas solvi.