Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / iafantomo / Corsetti: EU-leĝaro estu komprenebla al ĉiuj

Corsetti: EU-leĝaro estu komprenebla al ĉiuj

de Ian Fantom Laste modifita: 2007-07-20 14:54
Prezidanto de UEA prikomentas la malkaŝon, ke la proponata EU-traktato estis farita por esti nekomprenebla. Esperanta versio de gazetara bulteno elsendita al britaj ĵurnalistoj de la ĵus revivigita 'Esperanto Lobby'.
Corsetti: EU-leĝaro estu komprenebla al ĉiuj

Renato Corsetti

Miriga konfeso de unu el la aŭtoroj de la nova EU-Traktato, ke ĝi estis verkita por esti nekomprenebla, tiel evitante referedumojn en la membro-ŝtatoj, gajnis rapidan reagon de la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. Profesoro Renato Corsetti, de la Universitato de Romo 'La Sapienza' nomis la konfeson "mirige ŝoka".

"Nun ni scias kial estis tiom da opozicio al Esperanto en EU", li diris. "Tio ne venas de ordinaraj eŭropaj parlamentanoj, sed de la burokratoj", li aldonis, "Estas malfacile meti la aferon en la tagordon, sed kiam Esperanto estas levita, eŭropaj parlamentanoj interesiĝas".

Itala eŭropa parlamentano Marco Cappato provis plurfoje sugesti ke EU pli serioze konsideru la uzon de Esperanto.