Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Pavla

Pavla

de Pavla Dvořáková Laste modifita: 2010-09-09 11:22
Hejmpaĝa ejo kiu enhavas la erojn kreitajn kaj kolektitajn de Pavla
Nova turisma retpaĝaro en Esperanto de Pavla Dvořáková — Laste modifita: 2009-04-21 08:54
Aperis E-versio de la oficiala turisma retpaĝaro de la urbo Písek en Ĉeĥio (http://www.icpisek.cz) kun informartikolo pri Esperanto, i.a. ĉar la urbestraro aprezis multajn artikolojn pri la regiona kulturo, kiujn verkis membroj de la loka klubo por Esperanta Vikipedio.
Nova retligilaro pri d-ro Zamenhof de Pavla Dvořáková — Laste modifita: 2010-12-15 21:55
En la retejo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio www.esperanto.cz (rubriko Aktualaĵoj) aperis freŝnova retligilaro, kompilita omaĝe al naskiĝtagdatreveno de d-ro Zamenhof.
Unika ekspozicio pri desegnita humuro en Esperanto de Pavla Dvořáková — Laste modifita: 2011-01-11 22:21
Ĝis 3.6.2011 daŭras unika ekspozicio, prezentanta erojn el la bunta kaj ampleksa verkaro de la fama ĉeĥa desegnisto kaj karikaturisto Pavel Rak, kiu estas i.a. delonga aktiva esperantisto kaj liaj desegnaĵoj estas konataj precipe el la gazeto Juna Amiko kaj diversaj libroj de Stefan McGill. Mallongaj komentarioj al la desegnaĵoj estas en la ĉeĥa, Esperanto, germana kaj la angla lingvoj.
Omaĝe al naskiĝtago de Komenio de Pavla Dvořáková — Laste modifita: 2011-03-29 10:04
La 28-an marto oni rememorigas naskiĝtagon de la eŭropa grandulo Jan Amos Komenský (1592-1670) – Komenio, nomata ne nur „Instruisto de la nacioj“, sed ankaŭ „Prapatro de la ideo de la internacia lingvo“.
Operkantisto Miroslav Smyčka jubileas de Pavla Dvořáková — Laste modifita: 2011-09-22 19:23
La 11-an de septembro en Ĉeĥio konata emerita opersolisto-baritonisto kaj honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio Miroslav Smyčka ĝisvivis en enviinda freŝeco kaj arta aktiveco 85 jarojn. Li estas unu el malmultaj profesiaj artistoj kiuj bonege regas Esperanton kaj daŭre agas por ĝi pere de sia talento. Jam multfoje li riĉigis kulturajn programojn de internaciaj E-aranĝoj. Ni alportas al vi okaze de tiu ĉi jubileo ne nur informojn pri lia personeco, sed ankaŭ kolektitajn ligilojn al interrete alireblaj liaj registraĵoj en Esperanto, por ke vi povu almenaŭ virtuale kune ĝui ion el lia arto.
Václav Havel kaj Esper(ant)o de Pavla Dvořáková — Laste modifita: 2011-12-27 12:40
Václav Havel kun esperantistoj de Pavla Dvořáková — Laste modifita: 2011-12-27 12:40
En septembro 2008, dum la Ekonomia Forumo en Krynica (Pollando) Václav Havel vizitis standon de Eŭropa Esperanto-Unio kaj interesiĝis tie pri Esperanto. Andreo Sochacki faris la komunan foton de Václav Havel kun esperantistoj: d-ro Sean Ó RIAIN (la Irlanda Diplomato, Prezidanto de EEU), Etsuo Miyoshi (Mecenato de Esperanto, Prezidanto de Kompanio SWANY), Eduardo Kozyra (Vicprezidanto de Pola Societo Europo-Demokratio-Esperanto), Peter Balaz ( E@I , el Slovakio), Łukasz Żebrowski (Prezidanto de TEJO), Tobiasz Kaźmierski (volontulo en CO de UEA).
Suplemento al Nova retligilaro pri d-ro Zamenhof de Pavla Dvořáková — Laste modifita: 2015-01-04 09:12
En decembro 2010 mi aperigis en Libera Folio informon pri estigo de "Nova retligilaro pri d-ro Zamenhof", kiu vekis sufiĉe grandan internacian reeĥon kaj ĝis nun vizitis ĝin pli ol 9 600 personoj. Omaĝe al la naskiĝtago de d-ro Zamenhof mi prezentas al vi nove kompilitan liston, kiu inkluzivas elekton el la trovitaj novaĵoj aperigitaj en Interreto plejparte en la jaroj 2011–2014.